*spic/o PV

*spico

KUI Aroma, ordinare vegetaĵa, substanco destinita por bongustigi manĝaĵojn: ili vendadis plej diversajn spicojn kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron [1]; aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili [2]; tro da spico faras la manĝaĵon malbongusta [3]; al farun' malbonspeca ne helpos la spico PrV .
angle:
spice (noun)
beloruse:
спэцыя, прыправа, заправа, закраса
ĉeĥe:
koření
ĉine:
[jī], 香料 [xiāngliào], 作料 [zuóliao], 齏 [jī], 齑 [jī]
france:
épice
germane:
Gewürz
hispane:
especia
hungare:
fűszer
indonezie:
bumbu
japane:
香辛料 [こうしんりょう], スパイス [すぱいす]
katalune:
espècia
nederlande:
specerij, kruid
pole:
przyprawa, korzenie (przyprawa)
ruse:
специя, приправа, пряность
slovake:
korenie
tibete:
སྨན་སྣ་
ukraine:
спеція, пряність, присмака, приправа

spica

1.
Havanta fortan, precipe akran guston aŭ odoron kiel spicoj: la sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso [4]; boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton [5].
2.
(figure) Ekscita, pika2: pri la frenezaĵoj kiujn mi spertis nur kiel iama estrarano de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono mi povus verki spican skandalromanon [6]. VD:gusto3, suka3
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
6. R. Dumain: Maria kaj la Grupo [recenzo], La Kancerkliniko, 1992 (64)
angle:
spicy (figuratively), exciting, tantalizing 1. spiced, seasoned
beloruse:
1. востры (смак, прыправа), пікантны 2. востры (тон, выказваньне), рэзкі
ĉeĥe:
kořeněný
ĉine:
刺激性 [cìjīxìng], 辛 [xīn], 香辣 [xiānglà]
france:
épicé
germane:
würzig
hispane:
condimentado, aliñado
indonezie:
1. berbumbu
japane:
1. 香辛料の入った [こうしんりょうのはいった]
katalune:
1. especiat, assaonat 2. picant, mordaç
nederlande:
1. gekruid, kruidig
pole:
1. wonny, korzenny, pikantny, przyprawny
ruse:
1. пряный, острый (о вкусе)
slovake:
korenený
ukraine:
пряний, гострий (про приправу)

spici

(tr)
1.
Aldoni spicojn: akva supo spicita per pipro kaj ranca oleo [7]; se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata [8]; ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco PrV .
2.
(figure) Fari pli interesa, pli alloga: li tute ne provis, kiel verŝajne farus multaj aliaj, spici siajn informojn per aldono de kromaj detaletoj [9].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
8. La Nova Testamento, S. Luko 14:34
9. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
angle:
1. spice (verb), season (verb) 2. spice, liven up, make more exciting
beloruse:
прыпраўляць, запраўляць (ежу)
ĉeĥe:
kořenit, okořenit (čím)
ĉine:
調味 [tiáowèi], 调味 [tiáowèi], 香味 [xiāngwèi]
france:
épicer
germane:
würzen
hispane:
aliñar, condimentar, especiar
hungare:
fűszerez ne ~iĝas manĝo de mastrina beleco: a szakácsnő szépségétől még nem ízes az étel.
indonezie:
membumbui
japane:
1. 香辛料を加える [こうしんりょうをくわえる]
katalune:
especiar 1. condimentar 2. engrossir, reforçar
nederlande:
1. kruiden (ww.)
pole:
1. przyprawiać, doprawiać
ruse:
сдабривать, приправлять
slovake:
okoreniť
ukraine:
присмачувати, приправляти (пряностями), загострювати

spicaĵo

KUI Io spica, miksaĵo kun spicoj: pastro donis al li oran pokalon, enhavantan vinon fortigitan per spicaĵoj [10]; kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero [11]; (figure) leteroj de legantoj kutime estas spicaĵo en gazeto [12]. VD:mustardo, kreno
angle:
seasoning, condiment
beloruse:
спэцыя, прыправа
ĉine:
調味料 [tiáowèiliào], 调味料 [tiáowèiliào], 調味品 [tiáowèipǐn], 调味品 [tiáowèipǐn], 調料 [tiáoliào], 调料 [tiáoliào], 香料 [xiāngliào], 佐料 [zuǒliào], 作料 [zuóliao], 作料 [zuòliao]
france:
condiment
germane:
Würze
hispane:
aliño, condimento
japane:
調味料 [ちょうみりょう]
katalune:
condiment
nederlande:
kruidenmengsel
pole:
przyprawa
ruse:
приправа
ukraine:
приправа/присмака зі спеціями

administraj notoj