2abnegaci/o PV

abnegacio

Volonta forgeso pri sia propra utilo aŭ bonstato: Gandhi [...] fondis du bienojn por provi kaj praktiki siajn idealojn pri sendependeco, sinregado, abnegacio kaj digno pro laboro [1]. SIN:rezignemoVD:altruismo, sindono, sinofero.
1. A. Giridhar Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 26a
angle:
renunciation, abnegation
beloruse:
самаадданасьць, самаахвярнасьць
ĉeĥe:
odříkání, vzdání se, zřeknutí se
france:
abnégation, désintéressement, renoncement, sacrifice
germane:
Entsagung, Selbstverleugnung
hebree:
הכחשה עצמית
hispane:
abnegación
hungare:
önmegtagadás, áldozatkészség, lemondás
itale:
abnegazione
japane:
自己犠牲 [じこぎせい], 放棄 [ほうき]
katalune:
abnegació, renunciament, sacrifici
nederlande:
zelfverloochening
okcitane:
abnegacion, renonciament, sacrifici
perse:
فداکاری، ازخودگذشتگی، ایثار
pole:
abnegacja
portugale:
abnegação
ruse:
самоотверженность
slovake:
odriekanie, sebazaprenie, zrieknutie sa
turke:
vazgeçme
ukraine:
самопожертва, відмова, самозречення

abnegacii

(tr)
Ne atenti propran utilon kaj bonstaton: kaj li diris al ĉiuj, se iu volas veni post mi li abnegaciu sin kaj levu sian krucon ĉiutage kaj sekvu min [2]
2. La Nova Testamento, Luko 9:23
hebree:
להתכחש
japane:
放棄する [ほうきする], 犠牲にする [ぎせいにする]
ukraine:
відмовлятися (від чого-н.), відрікатися, зрікатися, іти на самопожертву

abnegacia

Ne atenta al propra utilo aŭ plaĉo: bedaŭrinde post la morto de ties abnegacia redaktoro la revuo aperas nur unu fojon jare [3]. VD:altruisma, sindona
3. Anatolo Gonĉarov: Via sano en viaj manoj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 17-19a
beloruse:
самаадданы, самаахвярны
ĉeĥe:
odříkavý
france:
désintéressé (qui fait preuve de désintéressement), détaché (désintéressé)
germane:
entsagungsvoll, selbstverleugnerisch
hungare:
áldozatkész
katalune:
abnegat
perse:
فداکار، ازخودگذشته، ایثارگر
pole:
oddany
slovake:
odriekavý

administraj notoj