datum/o SPIV
datumo KompLeks
↝ 
- 1. ↝
Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto, administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto, statistikaĵo ktp): observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo, datumoj pri tiu persono mankas; akiri, kolekti datumojn. oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo ekestis [1].
- 2. ↝
Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas esprimita; precipe informo komputile traktebla: la signoĉenoj "33", "XXXII", "tridek tri" estas diversaj datumoj esprimantaj unu saman informon; datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj, sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj [2]; la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo, kiel ĝi alvenas de la mikrofono [3]; asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo) por trovi la alian [4].
donitaĵo
informo
Rim. 1:
Ofte la vortoj „informo“ kaj „datumo“ estas
interŝanĝeblaj: la
celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas
fari tion prezentante la informon materie per datumo. Do,
ricevi informon kaj
ricevi datumon povas
esti samsignifaj. Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz. kiam
oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo
estas seninforma.
Rim. 2:
Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio
de „datumo“) uzas la vorton „donitaĵo“ en la
ĝenerala senco de „datumo“. Tio estas iom ĝena se temas pri datumo
akirota, kiu
estos rezulto de komputado aŭ parto de plano. Por eviti
la
komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn „ciferoj“,
„indikoj“ (
planitaj ciferoj, projektaj indikoj) ktp,
kie fakte pli konvenas „datumo“.
Rim. 3:
Multaj uzas nur la multenombran formon „datumoj“, kvankam
ĉe aliaj
aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.
Rim. 4:
Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la
formon „dateno“,
supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo
„datumi“ (proksimume „datiĝi, deveni de koncerna tempo,
komenciĝi iam“).
La formo „dateno“ restas malpli vaste uzata (kaj geografie
kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis
tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por „dateno“
kaj 74% por „datumo“).
La formo „datao“ estas
ankoraŭ pli malofta.

1.
Vikipedio, Oftecodistribuo
2. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
3. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
4. Vikipedio, Lua
2. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
3. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
4. Vikipedio, Lua
- angle:
- datum, data
- france:
- donnée
- germane:
- Datum, Daten (pl)
- hebree:
- נתון
- hispane:
- dato
- hungare:
- adat
- pole:
- dana (l.poj), dane (l.mn)
- portugale:
- dado (informática)
- ruse:
- данные
- svede:
- data
datumbanko 
- angle:
- data bank
- france:
- banque de données
- germane:
- Datenbasis, Datensammlung
- hebree:
- מאגר מידע
- hispane:
- banco de datos
- hungare:
- adatbank
- pole:
- bank danych
- ruse:
- банк данных
- svede:
- databank
datumbazo
↝ 
Kolekto de interligitaj datumoj uzateblaj en diversaj aplikoj per datumbaz-manipulilo: MySQL estas datumbazo, kiu estas konata por sia rapideco [8]; rilata datumbazo estas datumbazo, kies strukturo baziĝas sur la rilata modelo, ĝi do konsistas el datumaj opoj, kiuj esprimas rilatojn inter la datumoj [9].
- angle:
- data base
- ĉeĥe:
- databáze, soubor dat
- france:
- base de données
- germane:
- Datenbank
- hebree:
- מסד נתונים
- hispane:
- base de datos
- hungare:
- adatbázis
- pole:
- baza danych
- ruse:
- база данных
- slovake:
- databáza
- svede:
- databas
datumbaz-manipulilo (DBM)
Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn de datumbazo, enigi kaj ekstrakti ĝiajn informojn: datumbaz-manipulilo „Access“ [10]; Ingres estas libera kaj komerce subtenata rilata datumbaz-manipulilo uzebla en grandaj komercaj aŭ registaraj organizaĵoj [11].
Rim.: La plena formo de la termino estas iom longa, tial oni povas preferi mallongigon: DBM.
- angle:
- data-base management system, DBMS
- france:
- SGBD, système de gestion de base de données
- hebree:
- מערכת ניהול נתונים
- hungare:
- adatbázis-kezelő
- pole:
- system zarządzania bazą danych
- ruse:
- система управления базами данных, СУБД
datumportilo
↝ 
Fizika objekto destinita por konservi datumojn, ekz-e magneta disko: videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo [12]; disketo estas speco de ekstera [...] datumportilo en malmola plasta kvadrata ŝelo [13]; komence por transporti estis uzitaj paperaj trubendoj kaj trukartoj kaj poste aperis magnetaj kaj optikaj diskoj, kaj datumportiloj surbaze de icoj [14].
- angle:
- data medium, data volume
- ĉeĥe:
- datový nosič
- france:
- support (de données informatique)
- germane:
- Datenträger
- hungare:
- adathordozó
- pole:
- nośnik danych
- ruse:
- носитель данных
- slovake:
- dátový nosič
datumstrukturo
↝ 
Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton kaj aranĝi ilin en la memoro: listo estas tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj [15]; en komputado, la datumstrukturo tabelo estas [...] kutima maniero realigi abstraktan tabelon [16]; duuma arbo estas arba datumstrukturo, en kiu ĉiu vertico havas maksimume du infanojn [17].
Rim.: Kontraste al la ofte sinonima nocio datumtipo, datumstrukturo ne estas limigita per la kadro de programlingvo kaj aplikeblas al individuaj objektoj.
- angle:
- data structure
- france:
- structure de données
- germane:
- Datenstruktur duuma arbo: Binärbaum
- hebree:
- מבנה נתונים
- hungare:
- adatszerkezet, adatstruktúra
- pole:
- struktura danych
- ruse:
- структура данных