6ingredienc/o PV

ingredienco

1.
KUIMED Konsistaĵo; ĉiu aparta substanco en miksaĵo, trinkaĵo, medikamento...: premu la kikerojn per premilo en ujo ampleksa, aldonu ĉiujn aliajn ingrediencojn kaj miksu bone farante samecan paston [1]; li subkaŝe observadis […] dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado [2]; la varmeta vento ekmovis la komplikan odormiksaĵon, kies ĉefaj ingrediencoj estis sango kaj urino [3]. TUT:receptoVD:elemento, ero
2.
(figure) Elemento, aldonaĵo: (figure) la recepto, konsistanta el la sola vorto amu, helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj, eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon [4]; la tipaj ingrediencoj de la tiama felietona romano: amo, pasio, romantiko, aventuroj, krimoj, mistero, identkonfuzoj, ktp [5]; la rigardo de Karlo klare dokumentas, ke li volas ion, momento tute ne sufiĉas por analizi, kiaj psikologiaj ingrediencoj kaŝas sin en tiu stranga alrigardo [6]; la plej maldolĉa ingredienco en lia sortopokalo estis memriproĉoj pri nedireble blinda malsaĝo kaj malforteco de la volo [7].
angle:
ingredient
beloruse:
складнік, інгрэдыент, складовая частка
ĉeĥe:
ingredience, nápoje a j., přimíšenina, přísada, součástka léku
ĉine:
配料 [pèiliào], 用料 [yòngliào], 成份 [chéngfèn], 成分 [chéngfèn], 食材 [shícái], 药材 [yàocái], 輔料 [fǔliào], 分 [fèn], 組成部分 [zǔchéngbùfèn], 制作材料 [zhìzuòcáiliào], 佐料 [zuǒliào], 原料 [yuánliào]
france:
ingrédient
germane:
Zutat, Bestandteil, Ingredienz [ark]
hispane:
ingrediente
hungare:
összetevő, alkotóelem, hozzávaló
japane:
成分 [せいぶん], 材料 [ざいりょう], 原料 [げんりょう]
nederlande:
bestanddeel, ingrediënt
pole:
komponent, składnik
portugale:
ingrediente
ruse:
ингредиент, составная часть
slovake:
ingrediencia, primiešanina, prísada
ukraine:
інґредієнт, складова частина, складник

administraj notoj