1deklar/i PV

deklari

(tr)
Oficiale, publike aŭ formale sciigi: deklari militon al iu; li fikse rigardis ŝin kaj deklaris, ke estas granda honto, ke ŝi estas tiel ĉifone vestita [1]; li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido Metrop ; mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi [2]; la marŝalo de la nobelaro deklaris al ĉiuj kaj al ĉiu, ke li venis sole por honori lin [3]; li deklaris ankaŭ, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por ia tempo la projekton [4]; oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis [5]; la oficiston […] respondis ĝentile: „ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?“ [6]; Lia Majesta Moŝto decidis, ke post la aprobigo de la kontraŭitalaj sankcioj ĝi deklaros defendmiliton kontraŭ Italio [7]; ĝi estas infektaĵo de lepro kaj la pastro […] deklaros, ke ĝi estas malpura [8]; mi decidis, ke ĉi tiu tago ne estos labortago por mi, mi deklaras ĝin libertago [9]; (figure) eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado [10]. SUP:anonciSUB:heroldi, profeti, proklamiVD:difini, konigi, publikigi
beloruse:
дэкляраваць, аб'яўляць, абвяшчаць, заяўляць ~i militon: аб'явіць вайну.
ĉeĥe:
deklarovat, prohlásit, pronést, vyhlašovat, vyhlásit, vyslovit
ĉine:
发表 [fābiǎo], 发布 [fābù], 宣 [xuān], 公布 [gōngbù], 声言 [shēngyán], 揭晓 [jiēxiǎo]
france:
déclarer ~i militon: déclarer la guerre.
germane:
erklären, verkünden, bekannt machen, bekannt geben
hebree:
לְהַכרִיז
hispane:
declarar ~i militon: declararle la guerra a alguien.
hungare:
kinyilvánít, nyilatkozik, deklarál ~i militon: hadat üzen.
japane:
宣言する [せんげんする], 宣告する [せんこくする], 表明する [ひょうめいする], 明言する [めいげんする], 申告する [しんこくする]
katalune:
declarar, manifestar, exposar ~i militon: declarar la guerra.
nederlande:
verklaren, aangifte doen ~i militon: oorlog verklaren.
pole:
deklarować, ogłaszać ~i militon: wypowiadać wojnę.
portugale:
declarar, declinar (seu nome), depor
rumane:
declara, anunța, afirma ~i militon: declara război.
ruse:
заявить, объявить, декларировать ~i militon: объявить войну.
slovake:
deklarovať, predložiť k precleniu
ukraine:
оголошувати, заявляти, проголошувати, декларувати

deklaro

1.
Tio, kion oni deklaras; dokumento, kiu enhavas la deklaritaĵon: per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn [11]; la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neŭtraleco [12]; post la deklaro inter ŝi kaj li, ili tute ne interparolis pri sia interrilato [13]; en Galicio, juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj [14]; la provoj influi aliajn internaciajn laboristajn asociojn favore al Esperanto […]malofte rezultigis multe pli ol simpatideklarojn [15]; pola konsulo en ekstera lando […] eksplicite ricevis la kompetenton akcepti tiajn voldeklarojn […] esti plu pola ŝtatano [16]; la diversaj intencdeklaroj havis kelkajn komunajn trajtojn [17]; la lasta skribaĵo de Gaston Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN [18]; enspezdeklaro; dogandeklaro. SIN:deklaracio
2.
KOMP Programlingva frazo indikanta tipon aŭ signifon de programa objekto (nomo, konstanto, variablo, proceduro) por iu programregiono (ekz-e bloko, proceduro). konstantodeklaro, tipdeklaro, variablodeklaro, procedurdeklaro, funkcideklaro. VD:ordono
angle:
declaration
beloruse:
1. дэклярацыя, аб'ява, аб'яўленьне, абвестка, абвешчаньне, заява enspez~o: дэклярацыя пра даходы. dogan~o: мытная дэклярацыя. 2. дэклярацыя, аб'яўленьне, апісаньне
ĉeĥe:
deklarace, prohlášení, vyhlášení, vyjádření, výrok
ĉine:
1. 声明书 [shēngmíngshū], 声明 [shēngmíng], 申明 [shēnmíng] 2. 申明 [shēnmíng]
france:
déclaration enspez~o: déclaration de revenus. dogan~o: déclaration de douane.
germane:
1. Erklärung, Verkündung, Deklaration simpati~o: Sympathiebekundung. vol~o: Willensklärung. intenc~o: Absichtsklärung. dogan~o: Zolldeklaration. 2. Festlegung, Deklarierung, Deklaration
hebree:
הַצהָרָה
hispane:
declaración enspez~o: declaración de ingresos. dogan~o: declaración de impuestos.
hungare:
deklaráció 1. nyilatkozat, kinyilvánítás, deklaráció enspez~o: jövedelembevallás. dogan~o: vámnyilatkozat.
japane:
宣言 [せんげん], 声明 [しょうみょう], 表明 [ひょうめい], 申告 [しんこく]
katalune:
declaració 1. declaració enspez~o: declaració d'ingressos. dogan~o: declaració duanera. 2. ordre, instrucció
nederlande:
declaratie dogan~o: aangifte.
pole:
1. deklaracja dogan~o: deklaracja celna. 2. deklaracja
rumane:
declarație, anunț, afirmație dogan~o: declarația vamală.
ruse:
1. заявление, объявление, декларация dogan~o: таможенная декларация. 2. описание, объявление, декларация
slovake:
vyhlásenie
ukraine:
оголошення, заява, проголошення, декларація

amdeklaro

Deklaro, per kiu oni sciigas sian amon al alia persono: „li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.“ – „li pravas, tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto“ [19]; mi ŝatus forvojaĝi kun vi! tio ne estis deziro, eble amdeklaro [20]; Valdemaro petis de mi transdoni amdeklaron al Hilda [21]. VD:amkonfeso
beloruse:
прызнаньне ў каханьні
ĉeĥe:
vyznání lásky
ĉine:
愛情的表白 [àiqíngdebiǎobái], 愛的宣言 [àidìxuānyán]
france:
déclaration (d'amour)
germane:
Liebeserklärung, Liebesgeständnis
hebree:
הצהרת אהבה
hispane:
declaración de amor
hungare:
szerelmi vallomás
japane:
愛の告白 [あいのこくはく]
katalune:
declaració d'amor
nederlande:
liefdesverklaring
pole:
wyznanie miłości
rumane:
declarație comună
ruse:
объяснение в любви
slovake:
vyznanie lásky

militdeklaro

MIL Oficiala deklaro pri komenco de milito kontraŭ alia partio: mi iĝis dekdu-jara kelkajn monatojn antaŭ la militdeklaro [22]; tiu kongreso, pro la militdeklaro bedaŭrinde ne povis okazi [23].
22. R. Radiguet, trad. M.-D. Goninaz: Kun Diablo en la Korpo, 2006
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
beloruse:
аб'яўленне вайны
ĉeĥe:
vyhlášení války
ĉine:
宣战 [xuānzhàn]
france:
déclaration de guerre
germane:
Kriegserklärung
pole:
wypowiedzenie wojny
rumane:
declarație militară
slovake:
vyhlásenie vojny

administraj notoj