2komplement/o PV

komplemento

1.
GRA Iu ajn frazrolo rilate al la predikato, aŭ la frazparto aperanta en tia frazrolo: antaŭstaranta komplemento [1]; nominativa komplemento [2]; ankaŭ la subjekton oni povas rigardi komplemento; cirkonstanca komplemento; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo [3]; SUB:objekto6
2.
Kompletigaĵo: [la] dua eldono […] estas la vera komplemento de Universala Vortaro Ifigenio ; finas la libron albumo kaj statistika komplemento [4]; [la] nova fabriko […] komplementas la usonan fabrikon [5]. VD:suplemento, dualismo1, respondi3, inverso, simetria, matrico1, kontraŭaĵo, kliŝo
3.
MAT
a)
PIV1 (de angulo) Angulo komplementa 2.a al ĝi: la sinuso de la komplemento egalas al la kosinuso de la originalo (`sin(pi/2-theta)=cos theta`).
b)
[6] (de subaro `bb A` rilate al `bb E`) La aro, kies elementoj apartenas al `bb E`, sed ne al `bb A`: la komplementon oni foje signas per `C_(bb E)bb A`; la komplemento de `bb E` rilate al si mem estas la malplena aro.
c)
(de vektora subspaco) Subspaco, al kiu ĝi estas komplementa 2.c: ajna komplemento de la kerno de homomorfio estas izomorfia al ties bildaro.
angle:
3.a complementary angle 3.b complement (complementary set), complementary set 3.c complement (of a vector subspace)
ĉeĥe:
doplněk, komplement, přídavek, příloha
ĉine:
2. 餘補 [yúbǔ], 复件 [fùjiàn], 补 [bǔ], 补脉 [bǔmài] 3. 余集 [yújí], 余集合 [yújíhé], 餘補 [yúbǔ], 余集 [yújí], 余集合 [yújíhé], 餘補 [yúbǔ]
france:
1. complément (gramm.) 2. complément (ce qui complète), à-côté, addition (ajout), ajout, appoint, supplément, surplus 3.a complément (d'un angle), angle complémentaire 3.b complémentaire (d'un ensemble) 3.c supplémentaire (d'un sous-espace)
germane:
1. Satzergänzung, Komplement 2. Ergänzung, Ergänzungsteil, Gegenstück, Komplement 3.a Komplement, Komplementwinkel 3.b Komplement, Komplementärmenge 3.c Supplementärraum (eines Unterraums), Komplementärraum (eines Unterraums)
hispane:
1. complemento
japane:
補足物 [ほそくぶつ], 補完するもの [ほかんするもの], 補語 [ほご], 補集合 [ほしゅうごう], 余角 [よかく], 補数 [ほすう], 補体 [ほたい]
nederlande:
1. bepaling 3.c complementair
pole:
1. dopełnienie 3.a kąt dopełniający 3.b dopełnienie (zbioru), uzupełnienie (zbioru) 3.c dopełnienie (podprzestrzeni)
portugale:
1. complemento
rumane:
1. complement 3.a unghiul complementar 3.b obiectiv 3.c obiect, obiectiv
ruse:
дополнение 3.a дополнительный угол 3.b дополнение 3.c дополнительное подпространство
slovake:
doplnok, prídavok, príloha
ukraine:
другорядний член речення

komplementa

1.
Kompletiga; rilata al komplemento: GRA komplementa infinitivo [7]; dilatiĝo kaj kuntiriĝo [estas] du komplementaj, „parencaj“, fenomenoj [8]; violkolor[o] estas la komplementa koloro de flavo (en la kolormodelo de Goethe) [9];
2.
MAT
a)
[10] (p.p. du anguloj) Kies sumo egalas al orto.
b)
(p.p. du subaroj de `bb E`) Tiaj, ke ili estas disaj, kaj ke ilia kunaĵo egalas al `bb E`.
c)
(p.p. subspacoj de vektora spaco `bb E`) Tiaj, ke ilia sumo egalas al `bb E` kaj estas rekta: en tridimensia vektora spaco ajna ebeno estas komplementa al ajna rekto, kiun ĝi ne inkluzivas.
Rim.: Ĉi-sence troviĝas ankaŭ „suplementa“, ekz-e en [11].
d)
[12] (p.p. latiso `(bb E,vv,^^)`) Tia, ke por ĉiu elemento `x` de ĝi ekzistas tia elemento `x′`, ke `x vv x′` estas maksimumo de `bb E` kaj `x ^^ x′` estas minimumo de `bb E`.
angle:
2.a complementary (angle) 2.b complementary (subset) 2.c complementary (subspace) 2.d complemented (lattice)
ĉeĥe:
doplňkový (-é úhly)
ĉine:
1. 互补 [hùbǔ]
france:
1. complémentaire (additionnel), additionnel, supplémentaire 2.a (angle) complémentaire 2.b (sous-ensemble) complémentaire 2.c (sous-espace) supplémentaire 2.d (treillis) complémenté
germane:
1. komplementär, ergänzend 2.a Komplement- (Winkel) 2.b komplementär (-e Untermenge) 2.c supplementär (-er Unterraum), komplementär (-er Unterraum) 2.d komplementär (-er Verband)
japane:
補足的な [ほそくてきな], 補完する [ほかんする], 補語の [ほごの]
nederlande:
2.a complementair (hoek)
pole:
2.a (kąt) dopełniający
rumane:
2.a complementar
ruse:
1. дополнительный 2.a дополнительный (угол) 2.b дополнительное (подмножество) 2.c дополнительное (подпространство) 2.d (структура) с дополнениями
slovake:
doplnkový (-é uhly)
ukraine:
додатковий

komplementi

Kompletigi kiel komplemento: Kalocsay kaj Baghy iasence komplementis unu la alian [13]; ekzistas du legoŝlosiloj, kiuj komplementas unu la alian [14]; nova fabriko en Dresden, Germanio, […] komplementas la usonan fabrikon en Austin [15].
13. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
14. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
15. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
angle:
to complement
ĉine:
互补 [hùbǔ], 补充 [bǔchōng], 相輔相成 [xiāngfǔxiāngchéng], 找补 [zhǎobu]
germane:
ergänzen, komplementieren

rekta komplemento, senpera komplemento

GRA Komplemento kunigata sen prepozicio al sia determinato: vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple „mi amas danci“), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj „por“, „antaŭ (ol)“, „anstataŭ“ [16].
france:
complément direct
japane:
直接補語 [ちょくせつほご]
nederlande:
direct object, direct voorwerp
pole:
dopełnienie bliższe
rumane:
complement direct
ruse:
прямое дополнение

nerekta komplemento, pera komplemento

GRA Komplemento kunigata per prepozicio al sia determinato.
france:
complément indirect
japane:
間接補語 [かんせつほご]
nederlande:
indirect object, indirect voorwerp
pole:
dopełnienie dalsze
rumane:
complement indirect
ruse:
косвенное дополнение
ukraine:
непрямий додаток

objekta komplemento

GRA Komplemento montranta la celon de la ago esprimata de la verbo: en Esperanto la objektaj komplementoj povas esti egale rektaj (obei iun) aŭ nerektaj (obei al iu).
ĉine:
直接宾语 [zhíjiēbīnyǔ]
france:
complément d'objet, objet (complément d'objet)
germane:
Objekt (Gramm.)
japane:
目的補語 [もくてきほご]
nederlande:
voorwerp (taalk.), object (taalk.)
pole:
dopełnienie podmiotowe
rumane:
complement subiectiv
ukraine:
додаток

cirkonstanca komplemento

GRA Komplemento montranta unu el la cirkonstancoj de la ago aŭ stato esprimata de la verbo: en Esperanto ekzistas cirkonstancaj komplementoj rektaj (la tutan tagon li dormas), kaj nerektaj (dum la tuta tago li dormas).
ĉeĥe:
příslovečné určení
france:
complément circonstanciel
germane:
adverbiale Bestimmung
japane:
状況補語 [じょうきょうほご]
nederlande:
bepaling van gesteldheid
pole:
dopełnienie okolicznikowe
rumane:
complement adverbial
ruse:
обстоятельство
slovake:
príslovkové určenie
ukraine:
обставина

administraj notoj

nerekta ~o, pera ~o: Mankas dua fontindiko.
nerekta ~o, pera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
objekta ~o: Mankas dua fontindiko.
objekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
cirkonstanca ~o: Mankas dua fontindiko.
cirkonstanca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.