*reciprok/a
*reciproka
- Adj. kvalifikanta la agadon, senton aŭ efikon de du personoj aŭ objektoj, el kiuj unu agas, sentas aŭ efikas sur la duan tute same, kiel la dua agas, sentas aŭ efikas sur la unuan: reciproka amo [1]; reciproka edifo [2]; reciproka simpatio [3]; reciproka malkonfido kaj avideco [4]; inter virtuloj ekzistas reciproka favoro [5]; senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj [6]; sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco [7]; estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia [8]; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno ― neniam vivas sen reciproka malbeno PrV ; estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado [9]; li fariĝis vigla kaj komencis reciprokan incitetadon kun Bellissima ― tiel estis nomata la hundeto [10].
1.
La Nova Testamento, Romanoj 13:8
2. La Nova Testamento, Romanoj 14:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:9
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
8. La Nova Testamento, Romanoj 1:12
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko

- angle:
- reciprocal
- beloruse:
- узаемны
- ĉeĥe:
- reciproký, reciproční, vzájemný
- ĉine:
- 相互
- france:
- réciproque (adj.)
- germane:
- reziprok, gegenseitig
- hispane:
- recíproco
- hungare:
- kölcsönös
- katalune:
- recíproc
- nederlande:
- wederkerig, onderling, wederzijds
- ruse:
- взаимный
- slovake:
- recipročný, vzájomný
- ukraine:
- взаємний, обопільний
reciproke
-
En reciproka maniero:
ili […] ĵuris al si reciproke
[11];
ili demandis sin reciproke pri la farto
(unu la alian)
[12];
ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune
[13];
ĉiuj interbatalas reciproke
[14];
la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia
[15];
montradi al si reciproke la dentojn
PrV
;
sango komuna reciproke sin altiras
PrV
;
ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
PrV
;
tiel ni ambaŭ renkontis nin reciproke la unuan fojon
[16].
si
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:31
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 18:7
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:41
14. La Nova Testamento, Galatoj 5:17
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:5
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco

- ~e: узаемна.
- ĉeĥe:
- navzájem
- france:
- réciproquement
- germane:
- gegenseitig, untereinander
- hungare:
- ~e: kölcsönösen.
- katalune:
- ~e: recíprocament.
- nederlande:
- onderling, over en weer, onder elkaar
- ruse:
- ~e: взаимно.
- slovake:
- navzájom
- ukraine:
- взаємно
reciproki
(tr)
-
Reciproke plenumi, interŝanĝi:
ni ĝoje kaj kontente reciprokas lian deziron
[17];
reciprokis akuzoj, tiel ke ordinaraj civitanoj svenas antaŭ la kaŝitaj ludaĉoj de
la politikistoj
[18];
kvazaŭ ŝi sentus tiun rigardon, [ŝi] malfermis la okulojn kaj ĝin
reciprokis
[19].
inter.
- angle:
- reciprocate
- beloruse:
- адказаць узаемнасьцю, зрабіць у адказ
- ĉeĥe:
- oplatit, opětovat
- france:
- réciproquer
- germane:
- erwidern
- hispane:
- corresponder (actuar con reciprocidad)
- hungare:
- viszonoz
- katalune:
- correspondre
- nederlande:
- (iets) terugdoen, (iets) beantwoorden, vergelden
- slovake:
- opätovať
- ukraine:
- відповідати взаємністю