*spegul/o
*spegulo
- 1.
-
Glata brila surfaco, resendanta
la lumon kaj la bildojn de la objektoj:
ne tuŝu la spegulon
[1]!
li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo
[2];
la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo
[3];
li venis en spegulĉambron, [kie] la speguloj ĉion pligrandigadis en
nekredebla proporcio
[4];
la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo
[5];
la maro estas glata kiel spegulo
[6];
[la] vaksumita planko brilis kiel spegulo
[7];
stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
PrV
;
ne helpas spegulo al malbelulo
PrV
.
glataĵo, reflektoro
- 2.
- (figure)
Reprezentaĵo, similaĵo, signo:
akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo
[8];
nia teatro povas esti bona spegulo pri nia mikrosocio
[9];
oni konsideras romanon spegulo de la vivo
[10];
liaj leteroj estas ne nur spegulo de la tempoj kaj de la unuaj kontrastoj inter
la kristanoj
[11];
Eŭropa kulturo en la spegulo de la monaĥejoj
[12];
homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne
povas vidi sin en la spegulo de la konscio
[13];
de l' koro spegulo estas la okulo
PrV
.
kalejdoskopo, mozaiko
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. La Nova Testamento, Jakobo 1:23
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
8. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
10. Monato, Luiza Carol: Spegula mondo, 2013
11. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 2005
12. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
13. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006

- angle:
- mirror
- beloruse:
- люстра, люстэрка
- bulgare:
- огледало
- ĉeĥe:
- zrcadlo, zrcátko
- ĉine:
- 鏡 [jìng], 镜 [jìng], 鏡子 [jìngzi], 镜子 [jìngzi], 照鏡子 [zhàojìngzi], 照镜子 [zhàojìngzi]
- france:
- miroir, glace
- germane:
- Spiegel
- hispane:
- espejo
- hungare:
- tükör
- indonezie:
- cermin
- japane:
- 鏡 [かがみ], 姿見 [すがたみ], 反映 [はんえい]
- nederlande:
- spiegel
- pole:
- lustro, zwierciadło
- ruse:
- зеркало
- slovake:
- zrkadlo
- svede:
- spegel
- tibete:
- མེ་ལོང་
- ukraine:
- дзеркало
speguli, respeguli
(tr)
- 1.
-
Resendi la bildon de io:
la trembrilan lumeton spegulis […] monoklo
[14];
kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj – ĉio brilas, ĉio respegulas
[…] fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj surmuraj brak-lampoj
Metrop
;
reflekti2
- 2.
- (figure)
Vidigi, esti la signo de io:
lia fizionomio spegulis lian animon
[15];
ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al [li], kiu faradis ĉion,
por ŝin ĝojigi
[16];
la lingvo, estante pure socia fenomeno, ĉiam fidele respegulis kaj respegulas la
socian vivon en ĉiuj ĝiaj aspektoj
[17];
eble oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan
tutecon de la publiko
[18];
la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li
sola ĝi sonis al vi
[19];
liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon
[20];
la ekstero ne ĉiam spegulas la internon
[21];
ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon
[22];
ĉi tiun grizkoloran tonon respegulas ankaŭ liaj ampoemoj
[23];
malgraŭ la tuta absurdeco […] la lasta formulo respegulas tre idealan
sistemon
[24];
tiuj nombroj ne spegulas la realon
[25];
pliaj analizoj kaj interpretadoj spegulas harmoniigitan komunan pozicion
[26].
redoni4, reflekti1
ekvivalenti, imiti, kapti3, kopii, reprodukti2, skribi
14.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 22
15. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIII
21. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 4. Konstante Frapante.
22. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
24. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
25. Ionel Oneț: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
26. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo

- адлюстроўваць, адбіваць (у люстэрку)
- ĉeĥe:
- zrcadlit
- ĉine:
- 反映 [fǎnyìng], 鉴 [jiàn], 鑒 [jiàn], 反射 [fǎnshè], 映照 [yìngzhào], 映 [yìng], 暎 [yìng]
- france:
- refléter
- germane:
- widerspiegeln 1. spiegeln
- hispane:
- reflejar
- hungare:
- tükröz, visszatükröz
- japane:
- うつす, 反映する [はんえいする]
- nederlande:
- weerspiegelen
- pole:
- odzwierciedlać, odbić
- ruse:
- отражать
- slovake:
- odzrkadliť, zrkadliť
- svede:
- (åter)spegla
- ukraine:
- відбивати, віддзеркалювати
speguliĝi, speguli sin
- Esti videbla kiel spegulbildo, reflektiĝi en iu surfaco: en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo [27]; se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio [28]; la tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj [29]; senfina vico de palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo [30]; la Vintra palaco spegulas siajn longajn flavajn murojn en l’ akvo de l’ Neva [31]; rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj [32]; (figure) en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo [33].
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:19
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
29. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXX
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVIII
31. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXIX
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco

- адбівацца (у люстэрку), аюлюстроўвацца
- ĉine:
- 照 [zhào]
- germane:
- sich spiegeln
- japane:
- うつる, 反映する [はんえいする]
- pole:
- odzwierciedlać się, odbić się