*vant/a

*vanta

1.
(io) Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco: la vantaj plezuroj de la mondo; ĉio estas vanta kompare kun la eterneco; vanta babilado; nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas [1]; mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo [2]; kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro [3]? VD:bagatela, frivola
2.
(iu) Amanta posedi kaj montradi bagatelojn; vantanima, malmodesta, sinmontrema: vanta virino; ni estas tiel vantaj, ke ni kredas nin ĉiam interesaj; mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj [4]; fieraj vantaj infanoj [5]; la itala prezidanto, Silvio Berlusconi, estas vanta kaj tute netaŭga kiel moderna ŝtatestro [6].
angle:
1. frivolous 2. vain, conceited
beloruse:
1. пусты, марны, дробязны, малаважны, няважны, нязначны 2. дробязны, нікчэмны, славалюбны
ĉeĥe:
bezobsažný, jalový, marnivý, nicotný, planý
france:
frivole, superficiel (frivole), vain
germane:
eitel 1. nichtig, leer, hohl, wertlos 2. selbstgefällig
hispane:
1. banal, fútil 2. vanidoso, presumido
hungare:
1. üres (pejoratív), puszta (pejoratív), értelmetlen, hiú 2. hiú, öntetszelgő
japane:
空虚な [くうきょな], むなしい, はかない, つまらない, 虚栄の [きょえいの], うぬぼれの強い [うぬぼれのつよい]
nederlande:
ijdel
pole:
czczy, marny, próżny
portugale:
frívolo, fútil, vaidoso
ruse:
1. пустячный, пустяковый, пустой, суетный 2. суетный, мелочный, тщеславный
slovake:
bezobsažný, jalový, márnivý, planý
ukraine:
суєтний, легковажний, дріб’язковий, марнолюбний, пустий

vanto, vanteco

Eco de io vanta: la ĝiskreva himnokanto, kolekta, koresponda vanto, kaj […] pri gramatikreguloj disputas aro da stranguloj rajdante sur la Fundamento [7]; ne pro vanto aŭ aroganto - li ja estis homo tre honesta [8]; la vanteco de la mondo, plena de mizeroj [9]; „mi povas lin kisi!“ ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon, en tio konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio [10].
Rim.:Vanto“ oni nomas ankaŭ ŝnuregon por fiksi maston.
angle:
transitoriness
beloruse:
марнасьць, нікчэмнасьць, нязначнасьць, малаважнасьць
ĉeĥe:
ješitnost (vlastnost), marnivost
france:
futilité
germane:
Eitelkeit
hispane:
vanidad, banalidad, futilidad
hungare:
értelmetlenség, üresség (pejoratív), hiábavalóság
japane:
空虚さ [くうきょさ], はかなさ, 虚栄 [きょえい]
pole:
próżność, znikomość
portugale:
frivolidade, futilidade, vaidade
ruse:
суетность
slovake:
márnomyseľnosť
ukraine:
суєтність, марність, марнота, дріб’язковість, марнославство

vantaĵo

Afero malgrava, vanta: ili incitis Min per […] per siaj vantaĵoj [11]; ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas [12]; kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo [13]? viaj patroj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis [14]; vantaĵo de vantaĵo, ĉio estas vantaĵo [15].
beloruse:
драбяза, нешта нікчэмнае ~aĵo de ~aĵo: мітусьня і марнасьць.
france:
broutille, vanité
hispane:
vanidad (algo vano)
hungare:
~aĵo de ~aĵo: hiúságok hiúsága.
japane:
つまらないもの, むなしいもの, はかないもの
ruse:
~aĵo de ~aĵo: суета сует.
ukraine:
суєта, марнота

vantemo, vantamo

Karaktero de iu vanta: [ili] vidas en Esperanto la ilon per kiu oni povas atingi la celon signitan de sia egoismo kaj vantemo [16]; malsolida kaj trompema estas la homa vantamo [17].
angle:
vanity
beloruse:
славалюбства, дробязнасьць, нікчэмнасьць
france:
superficialité (caractère)
hispane:
vanidad (tendencia a lo vanal)
hungare:
hiúság
japane:
虚栄心 [きょえいしん], うぬぼれ
portugale:
empáfia
ruse:
мелочность, тщеславие

administraj notoj