*neces/a UV

*necesa

1.
Estanta nepre bezonata; ne povanta esti malhavata aŭ ne uzata: la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru [1]; pli da loko, ol estis nepre necesa por ili […] ĉi ne estis [2]; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo [3]; sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj [4]; ĝis nun li neniam opiniis necesa sin detenadi [5]; tiel necesa, kiel la pano por la korpo [6]; [li] aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo [7]; ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme [8]; la vivo mem donos al ili la necesan instruon [9]; rusoj aŭ poloj […] povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [10]; por vendisto mensogo estas necesa apogo PrV . VD:nemalhavebla
2.
FIL Laŭracie aŭ laŭlogike ne povanta esti alia aŭ ne esti; nepre okazonta, neevitebla: objektiveco [estas] necesa al ĉia ĝusta rezonado [11]; por 2 lingvoj estas necesaj 2 interpretistoj, tiel ke ili povu interŝanĝiĝi [12]; ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj de ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj [13]; varmo estas necesa efiko de fajro; necesa konsekvenco de principo. ANT:kontingencaVD:konsekvenca1, nepra
afrikanse:
nodige
albane:
nevojshme
amhare:
አስፈላጊ
angle:
necessary
arabe:
الضرورة
armene:
անհրաժեշտ
azerbajĝane:
zəruri
beloruse:
неабходны, патрэбны
bengale:
প্রয়োজনীয়
birme:
လိုအပ်သော
bosne:
potrebno
ĉeĥe:
nevyhnutelný, nutný, potřebný
ĉine:
必要 [bìyào], 不可或缺 [bùkěhuòquē], 所需 [suǒxū], 必然 [bìrán], 必需 [bìxū]
dane:
nødvendig
estone:
vajalik
eŭske:
beharrezkoa
filipine:
kinakailangan
france:
nécessaire
galege:
necesario
germane:
nötig, notwendig 1. unbedingt erforderlich, unentbehrlich 2. unvermeidlich, unumgänglich, zwangsläufig
greke:
αναγκαίος, απαραίτητος, χρειαζόμενος
guĝarate:
જરૂરી
haitie:
nesesè
haŭse:
wajibi
hinde:
आवश्यक
hispane:
necesario
hungare:
szükséges
igbe:
dị mkpa
indonezie:
dibutuhkan, diperlukan
irlande:
islande:
nauðsynlegt
itale:
necessario
japane:
必要 [ひつよう]
jave:
perlu
jide:
נייטיק
jorube:
pataki
kanare:
ಅಗತ್ಯ
kartvele:
აუცილებელია
katalune:
necessari
kazaĥe:
қажет
kimre:
angenrheidiol
kirgize:
керектүү
kmere:
ចាំបាច់
koree:
필요
korsike:
nicissariu
kose:
kuyimfuneko
kroate:
neophodan
kurde:
pêwist
latine:
necesse
latve:
nepieciešams
laŭe:
ມີຄວາມຈໍາເປັນ
litove:
reikalingas
makedone:
потребно
malagase:
ilaina
malaje:
perlu
malajalame:
ആവശ്യമായ
malte:
meħtieġ
maorie:
e tika ana
marate:
आवश्यक
monge:
tsim nyog
mongole:
шаардлагатай
nederlande:
nodig, noodzakelijk
nepale:
आवश्यक
njanĝe:
kofunika
okcidentfrise:
needsaaklik
panĝabe:
ਦੀ ਲੋੜ
paŝtue:
ضروري
pole:
potrzebny, konieczny, niezbędny
portugale:
necessário
ruande:
ngombwa
rumane:
necesar, necesitate, nevoie, indispensabil
ruse:
1. необходимый, нужный, надобный, требуемый 2. необходимый
samoe:
tatau
sinde:
ضروري آهي
sinhale:
අවශ්ය
skotgaele:
riatanach
slovake:
nenahraditeľný, neodvratný, nutný, veľmi potrebný
slovene:
potrebno
somale:
lagama maarmaan
ŝone:
zvakakodzera
sote:
hlokahala
sunde:
perlu
svahile:
muhimu
taĝike:
ҳатмӣ
taje:
จำเป็น
tamile:
தேவையான
tatare:
кирәк
telugue:
అవసరం
tibete:
དགོས་ངེས་ཅན་
tokipone:
wile
ukraine:
необхідно
urdue:
ضروری
uzbeke:
zarur
vjetname:
cần thiết
zulue:
kunesidingo

necesi

Esti necesa, esti bezonata en la koncerna situacio: necesas rapidi [14]; necesis, ke oni forpelu min [15]; por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule [16]; necesas manĝi dum vojaĝo [17]; li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi [18]; ĉu nun necesas plue diri, Ke li sukcesis [19]? necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu Metrop ! necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la ĝeneralaj kondiĉoj maturiĝu [20]. VD:nepri, -u
angle:
be necessary
beloruse:
патрабавацца, быць неабходным
ĉine:
有必要 [yǒubìyào]
france:
falloir, être nécessaire
hispane:
ser necesario
indonezie:
butuh, perlu
japane:
必要である [ひつようである]
pole:
być koniecznym, być niezbędnym
rumane:
fi necesar, fii indispensabil

neceso

1.
Nepra bezono: vi manĝos panon sen neceso de ŝparado [21]; li sciigu al la aliaj la neceson kolekti nutraĵon [22]; en okazo de neceso [ĉio] malaperos sen postesigno [23]; estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn [24]; la neceso nutri sian familion [25]; neceso ne estas kareso PrV .
2.
Postulo de la cirkonstancoj, racio, logiko: la akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara [26]; se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian ŝanĝon, tion [faru] nepre en plena interkonsento [27]; ĉar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la devizon de l' ideaj Esperantistoj [28]; liaj poemoj estas melodie spontanaj kaj formabundaj: ilia ritmo dependas de la momenta inspiro kaj povas aliiĝi laŭ la neceso [29]; mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj [30].
angle:
necessity
beloruse:
неабходнасьць
ĉeĥe:
nutnost
ĉine:
必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可缺少 [bùkěquēshǎo], 不可或缺 [bùkěhuòquē]
france:
nécessité, besoin
germane:
dringender Bedarf 1. Notwendigkeit, Erfordernis, Unentbehrlichkeit
greke:
ανάγκη
hispane:
necesidad (imperiosa)
hungare:
szükségesség
indonezie:
kebutuhan, keperluan
itale:
necessità (proprietà)
japane:
必要 [ひつよう], 必然 [ひつぜん]
katalune:
necessitat
nederlande:
noodzaak
pole:
konieczność, potrzeba, niezbędność
portugale:
necessidade
rumane:
necesitate, nevoie
ruse:
необходимость
slovake:
nutnosť, potreba
ukraine:
потреба

necesaĵo

1.
Io nepre bezonata: prepari diversan necesaĵon por la edziĝo [31]; ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj Marta ; tiu ĉi ago […] ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo [32]; ĉiu portis dorsosakon kaj estis bone ekipita per ĉiuj necesaĵoj [33]; li rapidis al la kuirejo kaj revenis kun kafpoto kaj aliaj necesaĵoj, faris fajron […] kaj kuiris fortegan kafon [34]; nutraĵoj kaj diversaj necesaĵoj komencis maloftiĝi, kaj multspecaj limigoj venis [35].
2.
Fekaĵo, urino: ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj, fosileton vi devas havi ĉe vi […] fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon [36]. VD:Ekskremento
angle:
1. necessity
beloruse:
1. нешта неаобходнае 2. выдзяленьне (з арганізму)
ĉine:
1. 必需品 [bìxūpǐn], 需要 [xūyào], 基本需要 [jīběnxūyào], 不可缺少 [bùkěquēshǎo]
france:
1. nécessité
germane:
1. Notwendiges butiko de ~aĵoj: Lebensmittelgeschäft. 2. Notdurft
hispane:
1. necesidad (para un ser vivo)
hungare:
1. szükséglet
indonezie:
2. ekskremen
itale:
1. necessità (cosa di cui si ha bisogno)
japane:
必需品 [ひつじゅひん], 日用品 [にちようひん]
nederlande:
1. behoefte
pole:
1. niezbędnik, rzecz potrzebna
portugale:
1. necessidade
rumane:
1. esențiale, kit, lucru necesar
ukraine:
1. що-н. необхідне, потрібне

neceseco

La povo de cirkonstancoj neevitebligi iun agon; la mallibereco povi elekti inter pluraj ebloj: la jeno estas bona pro la nuna neceseco [37]; aperis la neceseco krei armeon de laborantoj [38]; ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [39]; la fera mano de la neceseco [40]; la neceseco min devigas agi, kiel mi faras [41]; el la neceseco oni devas fari virton PrV ; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola PrV . VD:devigo, leĝo, murmuro, perforto
angle:
necessity
beloruse:
неабходнасьць
ĉeĥe:
nutnost
ĉine:
必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可或缺 [bùkěhuòquē], 不可避免 [bùkěbìmiǎn], 不可逃避 [bùkětáobì], 无法逃避之事 [wúfǎtáobìzhīshì], 無法逃避之事 [wúfǎtáobìzhīshì]
france:
nécessité
germane:
Notwendigkeit, Unvermeidlichkeit, Unumgänglichkeit
greke:
ανάγκη
hispane:
necesidad
hungare:
szükségesség
indonezie:
kebutuhan, keperluan
itale:
necessità (proprietà)
japane:
必要性 [ひつようせい], 必然性 [ひつぜんせい]
katalune:
necessitat
nederlande:
noodzaak
pole:
konieczność, potrzeba, niezbędność
portugale:
necessidade
rumane:
necesitate, nevoie
ruse:
необходимость
slovake:
nutnosť, potreba
ukraine:
потреба

*necesejo [42]

Loko destinita por feki kaj urini: en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo Metrop ; ŝi abunde vomis en la necesejo [43]; de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro – por konstati alvenante ĉe la necesejo, ke ĝi ne estas uzebla [44]; subita lakso ne lasas al li tempon por serĉi la necesejon [45]. SIN:klozetoVD:banĉambro, tualetejo
angle:
toilet, WC, bathroom, restroom
beloruse:
туалет, прыбіральня
bulgare:
тоалетна
ĉeĥe:
záchod
ĉine:
厕所 [cèsuǒ]
france:
toilettes, WC
germane:
Klo, Toilette, WC, Abtritt [ark] Toilette
hispane:
váter, retrete, letrina, excusado, aseo
hungare:
vécé, WC, toalett, illemhely
indonezie:
toilet, kakus, kamar kecil, kamar mandi, WC
itale:
gabinetto, toilette
japane:
便所 [びんしょ], トイレ [といれ]
katalune:
lavabo (cambra), vàter (cambra), comuna
nederlande:
toilet, w.c.
pole:
toaleta, ubikacja, WC, wychodek, wygódka
portugale:
banheiro (Braz.), toalete, sanitário
rumane:
toaletă, closet, WC, privată
ruse:
туалет, уборная, нужник
slovake:
záchod
tibete:
གསང་སྤྱོད་
ukraine:
убиральня, туалет

necesigi

Igi necesa: la milita evoluo necesigis la aperofinon de La Revuo Orienta en marto 1944 [46]; la Dioj necesigas ŝvitadon por la vojo de boneco [47]; la kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn [48]; la prudento necesigas nin venki la naturon [49]. VD:kondiĉi2, postuli2
angle:
necessitate
beloruse:
патрабаваць, рабіць неабходным
ĉeĥe:
přinutit
france:
demander (nécessiter), exiger (nécessiter), nécessiter
germane:
nötig machen, notwendig machen, erfordern, verlangen
greke:
χρειάζομαι
hispane:
demandar (necesitar), exigir (necesitar), necesitar
hungare:
szükségessé tesz, szükségel
indonezie:
mengharuskan, mewajibkan
itale:
esigere, richiedere
japane:
必要とする [ひつようとする]
nederlande:
noodzakelijk maken
pole:
czynić niezbędnym, robić niezbędnym, zmuszać, wymagać
portugale:
necessitar
rumane:
face indispensabil, forța, necesita
ruse:
требовать, делать необходимым
slovake:
prinútiť
ukraine:
вимагати, примушувати, змушувати, робити необхідним

*necesujo [50]

1.
Skatoleto por enteni konstante bezonatajn objektojn: necesujo por tualeto, vojaĝo; necesujo de kudristino (vd kudrilujo), de kuracisto; ŝi, iom hezitinte, elprenis el […] necesujo de la fuĝinta mastro sep bonegajn raziloj [51]; li elprenis el [la sako] malgrandan Anglan necesujon [52]; la vinruĝa silka ŝalo kaj la necesujo estis miaj, donacoj de la lasta kristnasko [53]; VD:garnituro
2.
Necesseĝo: banĉambro tri-kvadratmetra: lavopelvo, necesujo kaj duŝilo [54].
Rim.: Laŭ HejmVort, la uzo de „necesujo“ en ĉi tiu signifo estas ne malofta, sed laŭ la Fundamento ĝi havas la sencon necesujo1.
50. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, neces'uj'
51. Jurij German, trad. Jurij Finkel: La afero, al kiu vi servas, Ĉapitro dua, Tifo
52. Edmond About, Trad. Gaston Moch: La Reĝo De La Montoj
53. La Ondo de Esperanto, Herta Müller, trad. Wolfgang Kirschstein: Pri pakado de kofro (el Spirbalancilo), 2009. №11 (181)
54. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj, 2006
beloruse:
1. нэсэсэр 2. унітаз
ĉeĥe:
necesér
ĉine:
2. 馬桶 [mǎtǒng], 马桶 [mǎtǒng]
france:
1. nécessaire (trousse)
germane:
1. Necessaire 2. Kloschüssel
hispane:
1. neceser (estuche) 2. taza del inodoro
hungare:
1. neszesszer 2. vécékagyló
indonezie:
2. dudukan toilet, mangkuk toilet
japane:
小物入れ [こものいれ], 用具入れ [ようぐはいれ], 道具箱 [どうぐばこ]
katalune:
1. necesser
nederlande:
1. necessaire
pole:
1. neseser 2. muszla klozetowa
portugale:
1. nécessair
rumane:
1. geantă 2. vas toaletă
ruse:
1. несессер
slovake:
necesér
ukraine:
несесер

laŭnecese

Tiam kaj tiom, kiom necesas: laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon [55]; la vicprezidantoj laŭnecese anstataŭas la prezidanton [56]; la organiza kompanio scias, kiom da bicikloj troviĝas en iu stacio, kaj laŭnecese transportas rezervajn veturilojn, se en iu kvartalo ili mankas [57]
angle:
as necessary
beloruse:
па неабходнасьці, па патрэбе
france:
en cas de besoin, en fonction du besoin
germane:
soweit erforderlich, falls notwendig
hispane:
según sea necesario, en caso de necesidad
indonezie:
secukupnya, seperlunya, sesuai kebutuhan, sesuai keperluan
pole:
zgodnie z potrzebą, według potrzeb
rumane:
după cum este necesar

nenecesa, sennecesa

Kiu ne necesas; superflua: ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo [58]; la servistino fariĝis nenecesa, tamen Sara restis [59]; ĉi tiu antaŭzorgo, tamen, estis tute nenecesa, ĉar la azeno ne povus forkuri [60]; nenecesaj kaj kruelaj humiligoj [61]. VD:fakultativa, libervola, senbezona
58. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
60. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
61. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
unnecessary
beloruse:
непатрэбны, лішні
ĉeĥe:
nepotřebný
ĉine:
多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 不必要 [bùbìyào], 多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 无谓 [wúwèi], 無謂 [wúwèi], 不必要 [bùbìyào]
france:
inutile
hispane:
innecesario, inútil
indonezie:
tidak dibutuhkan, tidak diperlukan
itale:
superfluo, inutile
japane:
無用の [むようの], 無駄な [むだな]
katalune:
innecesari, inútil, superflu
pole:
niekonieczny, zbędny
rumane:
inutil, nenecesar
ruse:
ненужный
slovake:
nepotrebný
ukraine:
непотрібний

malnecesa

Nenecesa kaj eĉ malutila: malnecesa elspezo, hasto; interparolo pri malnecesa temo [62]; ĉio estas en la verko mirinde bele interligita kaj nenio estas en ĝi malnecesa [63]; strange aspektas la malnecesaj pedantaĵoj [64]. VD:balasta, misloka, redunda, superflua
62. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
63. A.Grabowski: Antaŭparolo al „Sinjoro Tadeo“, En „Sinjoro Tadeo“, Varsovio, 1918. P.VI
64. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
angle:
unnecessary
beloruse:
непатрэбны, неапраўданы, залішні
ĉine:
不必要的 [búbìyàode], 多余 [duōyú], 多餘 [duōyú], 多餘 [duōyú], 多馀 [duōyú], 非必要 [fēibìyào], 不是必要 [búshìbìyào], 可有可无 [kěyǒukěwú], 可有可無 [kěyǒukěwú], 可消耗 [kěxiāohào], 可牺牲 [kěxīshēng], 可犧牲 [kěxīshēng], 无谓 [wúwèi], 無謂 [wúwèi]
germane:
unnötig, entbehrlich
hispane:
innecesario
katalune:
innecesari, inútil
pole:
zbyteczny, niepotrzebny
rumane:
superfluă, de prisos
ruse:
лишний, зряшный, ненужный

necesseĝo, neceseja seĝoHejmVort

Neceseja instalaĵo por feki aŭ urini, ordinare kun akvoŝprucigilo por elpeli la ekskrementojn: en multaj landoj […] necesseĝo troviĝas en malsama ĉambro ol lavpelvo, bankuvo, duŝo [65]. SIN:necesujo 2
angle:
toilet seat, toilet bowl
beloruse:
унітаз
ĉine:
馬桶 [mǎtǒng], 马桶 [mǎtǒng], 坐厕垫 [zuòcèdiàn], 坐廁墊 [zuòcèdiàn], 垫圈 [diànquān], 墊圈 [diànquān]
france:
cuvette de toilettes
germane:
Toilettenstuhl, Klobecken
hispane:
retrete, taza (del váter), váter
hungare:
vécékagyló
indonezie:
dudukan toilet, mangkuk toilet
katalune:
tassa (del vàter)
pole:
muszla klozetowa
rumane:
vas toaletă
ruse:
унитаз

vivnecesa

Nepre bezonata por sin vivteni: nutraĵo estas pli vivnecesa ol edukiĝo [66]; la monata nutrokvanto (da rizo) estis limigita je nur 13 kg por kapo, 2 kg sub la vivnecesa minimumo fiksita de UN [67]. VD:vivograva
66. Monato, Ipfelkofer Jomo: Per edukado por edukado, 2003
67. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
beloruse:
жыцьцёва неабходны
germane:
lebensnotwendig

vivnecesaĵo

Afero esenca, havenda, bezonata por vivado: per sia ĉiutaga laboro li povis akiri la vivnecesaĵojn: sufiĉan manĝaĵon, modestan vestaĵon, loĝejon [68]; anstataŭ monan salajron, oni ricevas rekte la du plej gravajn vivnecesaĵojn: tegmenton kaj manĝon [69].
angle:
basic need, basic necessity, life's necessities (plural)
beloruse:
жыцьцёвая неабходнасьць
ĉine:
基本需要 [jīběnxūyào]
france:
ressource vitale
germane:
Lebensnotwendiges
hispane:
necesidad vital
indonezie:
kebutuhan hidup, kebutuhan dasar
pole:
środki niezbędne do życia {pl}
rumane:
mijloace necesare vieții
ruse:
жизненная потребность

administraj notoj

pri ~o:
      Necesas aŭ pli klare ellabori la distingon inter la sencoj "bezono", "postulo
      de.." kaj "neceseco" aŭ parte rezigni pri la distingo kaj sinonimigi ilin.
      [W. Diestel]