*ruin/o
*ruino
- 1.
Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo: sur la monteto alte stariĝas la ruinoj de kastelo; disfali en ruinojn [1]; mi faros la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj [2]; ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto [3]; pitoreska ruino de muelejo [4]; sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo [5]; tie arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj [6]; sur unu el tiuj vulkan-ruinoj staras la kastelo [7].
- 2.
- (figure) Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco: la mondo falis de la ruino de kredo [8]; tio estus nur prokrasti la ruinon de la ŝtato [9]; sur la ruino de la mongola ŝtataparato prosperis han-genta regno [10].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:11
4. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Mistera insulo Ailsa Craig
6. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui
7. Monato, Walter Klag: Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
10. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio

- angle:
- 1. ruin
- beloruse:
- руіна, разваліна
- ĉeĥe:
- rozvalina, ruina, troska, zřícenina
- france:
- ruine
- germane:
- 1. Ruine 2. Ruin
- hispane:
- ruina 1. ruina
- hungare:
- 1. rom 2. romlás, tönkremenetel, csőd
- katalune:
- 1. ruïna
- nederlande:
- ruïne
- portugale:
- 1. ruína 2. ruína
- ruse:
- руина, развалина
- slovake:
- rozvalina, ruina, troska, zrúcanina
- svede:
- ruin
- tibete:
- ཞིག་རལ་
- ukraine:
- руїна, руїни, катастрофа, крах, загибель
ruina
-
Disfalanta en ruinojn, ruinigita:
ruina ŝtuparo
[11];
jen oni staris sur balkono, ĝi estis tre ruina,
ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo
[12].
duondetruita, kaduka, putra
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
- beloruse:
- разбураны, зруйнаваны
- france:
- en ruine, ruiné (en ruine)
- germane:
- verfallen, ruinös
- hungare:
- romos, tönkrement
- ruse:
- разрушенный, развалившийся
ruinaĵo
Ruino1: Jerusalem fariĝos ruinaĵo [13]; tertremaj ruinaĵo [14]; [li] serĉis por si vojon tra la ruinaĵoj [15].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:12
14. Monato, Armando Zecchin: Kion signifas la nocio laŭnature?
15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
14. Monato, Armando Zecchin: Kion signifas la nocio laŭnature?
15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
- france:
- ruine (bâtiment)
- hungare:
- omladék
*ruinigi [16]
- 1.
- (pri konstruaĵo) Disfaligi en ruinojn, renversi, duondetrui: tertremo ruinigis la urbon; mia tendo estas ruinigita [17]; paŝtistoj ruinigis mian vinberĝardenon [18].
- 2.
- (figure)
Detrui, pereigi:
per interna malpaco ni ruinigus nian aferon
[19];
ni decidis malhonorigi kaj ruinigi Egipton
[20];
la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo
ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado
[21];
ruinigantoj de virina honoro
Marta
;
ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn
kaj difektas la sanon de la laborantoj
Marta
;
la konstantaj ribeloj ruinigis la aŭtoritaton de la sultano;
kun nervoj ruinigitaj de la ĉiutaga ekscitiĝo.
ekstermi, konsumi, renversi, subfosi
- 3.
- (figure)
Senmonigi, senhavigi, senriĉigi:
kiu ruinigas patron estas filo hontinda
[22];
tian sumon mi ne povas elspezi ne ruinigante min
[23];
la ŝtato estas ruinigita kaj la faraono estas en
mizero
[24];
ruinigita nobelo.
bankroto, elsuĉi
16.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
ruin'ig'
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:20
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:10
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:26
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II

- бурыць, разбураць, разбурыць, руйнаваць, зруйнаваць, развальваць, разваліць
- ĉeĥe:
- přivést na mizinu, zbořit, zničit, zpustošit, zruinovat
- france:
- ruiner
- germane:
- ruinieren
- hungare:
- 1. lerombol 2. tönkretesz, leromlaszt, lezülleszt 3. tönkretesz, csődbe visz
- nederlande:
- ruïneren
- ruse:
- разрушать, разрушить, разваливать, развалить, обратить в руины 3. разорять, разорить
- slovake:
- ničiť, priviesť na mizinu, zničiť, zruinovať, zrúcať
- ukraine:
- руйнувати, нищити, (про споруду ще) валити
ruiniĝo
- Pereo, detruiĝo materia, institucia, financa: la malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo [25]; ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo PrV ; financa ruiniĝo Marta .
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:7
- beloruse:
- развал, распад, крах, крушэньне
- france:
- délabrement, écroulement
- germane:
- Ruin
- hungare:
- összeomlás, leromlás, lezüllés, tönkremenetel
- ruse:
- развал, распад, крах, крушение
- ukraine:
- руйнування
administraj notoj
pri
~aĵo:
Komparu: detruitaĵoj (Z), ruinŝtonoj (Z)