*nepr/a PV
*nepra
-
Tute certa2,
absolute necesa,
tute neevitebla,
tute deviga:
nepra ordono, regulo, volo, devo, bezono;
la aferoj de la granda diino postulas nepran sekretecon
[1];
post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono
[2];
konsideri la nepran bankroton
[3];
certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj devis esti liaj
nepraj ecoj por sukcesi en lia ŝtata kariero
[4];
la unua ekzerco, nepra etapo, tra kiu pasas en sia evoluo ĉiu arta sistemo,
estas dinamikiĝo
[5];
scioj estas nepra, vive necesa elemento por kompreni ajnan artan sistemon
[6];
por ke la mondo estu pli bona, estas nepra amo kaj toleremo al ĉiu homo
sendepende de raso, religio kaj nacieco
[7].
absoluta, nemalhavebla, senkondiĉa
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
7. Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, Monato, 2004/11, p. 18
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
7. Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, Monato, 2004/11, p. 18
- angle:
- absolutely necessary, essential, imperative, vital
- beloruse:
- абавязковы
- ĉeĥe:
- naprostý, nevyhnutelný, nutný, rozhodný, určitý
- ĉine:
- 不可避免 [bùkěbìmiǎn], 难免 [nánmiǎn], 難免 [nánmiǎn], 必然 [bìrán], 至关重要 [zhìguānzhòngyào], 至關重要 [zhìguānzhòngyào], 必要 [bìyào], 必需 [bìxū]
- france:
- inévitable, impératif (inévitable), nécessaire (inévitable), obligatoire (inévitable)
- germane:
- unbedingt notwendig, unabdingbar, unsausweichlich
- hispane:
- inevitable, insoslayable
- hungare:
- feltétlen, biztos, abszolút
- japane:
- 絶対必要な [ぜったいひつような], 不可欠の [ふかけつの], 必然の [ひつぜんの]
- nederlande:
- noodzakelijk, onvermijdelijk
- pole:
- nieunikniony, konieczny, nieodzowny
- portugale:
- absolutamente necessário, infalível, fatal, irremissível, inevitável, indeclinável
- rumane:
- inevitabil, necesar, indispensabil
- ruse:
- непременный, обязательный
- slovake:
- úplne nutný
- ukraine:
- неодмінний, обов’язковий
nepre
-
Necese, laŭdeve,
senmanke:
vi nepre devas trinki
[8];
vi nepre mortos
[9];
nepre observu Miajn sabatojn
[10];
nepre ne
(en neniu kazo, neniam)
[11]!
li nepre volis, ke tio estu vera
[12];
pli da loko, ol estis nepre necesa por ili
[13];
prenu ĝin, vi devas nepre ĝin preni
[14]!
la maljuna virino malsaniĝis [tiel, ke] flegado kaj vartado estis
nepre necesa
[15].
certe, sendube
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:28
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 2:37
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 31:13
11. La Nova Testamento, Romanoj 3:4
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 2:37
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 31:13
11. La Nova Testamento, Romanoj 3:4
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
- angle:
- definitely, necessarily, without fail
- beloruse:
- абавязкова
- ĉeĥe:
- bezpodmínečně, najisto, naprosto, rozhodně, určitě, zcela určitě
- ĉine:
- 定当 [dìngdāng], 定當 [dìngdāng], 必 [bì], 势必 [shìbì], 勢必 [shìbì], 鐵定 [tiědìng], 铁定 [tiědìng]
- france:
- nécessairement, obligatoirement
- germane:
- unbedingt
- hispane:
- inevitablemente, insoslayablemente
- hungare:
- okvetlenül, feltételenül
- japane:
- ぜひ, どうあっても, 必ず [かならず], 必然的に [ひつぜんてきに]
- nederlande:
- noodzakelijk
- pole:
- koniecznie
- rumane:
- neapărat
- ruse:
- непременно, обязательно
- slovake:
- bezpodmienečne, rozhodne, určite
- ukraine:
- неодмінно, обов’язково
nepri
-
Esti necesa, devi:
nepras, ke granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj,
pere de kiuj oni laboras: ŝtono, koloro, sono, vorto
Ret
;
leĝoj […] nepras kaj ili taŭgas por ĉiu rango de artaj sistemoj
[16];
nepras, ke ni unue solvu la problemon de la ekzisto
[17];
subskriboj [de kuracistoj] nepras por kompletigi morto-atestilon
[18].
-u
16.
Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
17. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
18. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
17. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
18. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
- angle:
- have to
- beloruse:
- быць абавязковым, быць неабходным
- germane:
- notwendig sein
- japane:
- 不可欠である [ふかけつである], 絶対必要である [ぜったいひつようである]
- nederlande:
- noodzakelijk zijn
nepro, nepreco
-
La fakto, ke io estas nepra:
kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis
heziti
[19];
realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton!
[20];
Renato Corsetti, ankaŭ italo, substrekas la kulturan kaj lingvan neprecon ke
eŭropaj lingvoj restu oficialaj
[21].
neceseco, neevitebleco
19.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
20. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Korpogvardia veterano
21. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
20. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Korpogvardia veterano
21. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
- beloruse:
- абавязковасьць, неабходнасьць
- ĉine:
- 必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可逆性 [bùkěnìxìng]
- germane:
- Unabdingbarkeit, Unausweichlichkeit, Notwendigkeit
- nederlande:
- noodzaak
nepraĵo
-
Io, kion oni ne povas eviti aŭ kion oni ne povas malhavi:
se la morto venus al vi subite, […] mi akceptus ĝin kiel nepraĵon
[22];
daŭre mankas al ili soldataj nepraĵoj, kiujn ili estas devigataj pruntepreni
[23];
mankas eĉ bazaj nepraĵoj, kiel pano
[24];
akumulatoro estas nepraĵo por la koncepto „tabula komputilo“
[25].
necesaĵo
22.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXX
23. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), Monato, 2003/04, p. 14
24. Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, Monato, 2003/12, p. 10
25. Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, Monato, 2010/06, p. 20
23. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), Monato, 2003/04, p. 14
24. Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, Monato, 2003/12, p. 10
25. Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, Monato, 2010/06, p. 20
- beloruse:
- нешта неабходнае
- ĉine:
- 不可缺少 [bùkěquēshǎo]
- germane:
- Unabdingbares, Unvermeidliches, Notwendiges
- japane:
- 必需品 [ひつじゅひん]
- nederlande:
- iets noodzakelijks
neprigi
-
Absolute necesigi:
tion diktas […] la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la
kreon de adekvata esprimo
[26];
[plia] kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon de oficejo
[27];
[la] rivera sistemo el navigeblaj vojoj […], por akcepti
1350-tunajn ŝipojn, neprigis la konstruadon de kabla ŝiplifto
[28].
kondamni, senrevene, trudi
26.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
27. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
28. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
27. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
28. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
- angle:
- require, necessitate
- beloruse:
- зрабіць абавязковым
- ĉeĥe:
- učinit nutným
- france:
- exiger (rendre inévitable), imposer (rendre inévitable), postuler (rendre inévitable)
- germane:
- zwingend nach sich ziehen, unabdingbar machen
- hispane:
- hacer necesario algo, insoslayabilizar
- hungare:
- okvetlenül szükségessé tesz
- japane:
- 不可避にする [ふかひにする], 絶対必要とする [ぜったいひつようとする]
- nederlande:
- noodzakelijk maken
- pole:
- uczynić nieuniknionym
- rumane:
- face inevitabilul
- ruse:
- сделать непременным, сделать обязательным
- slovake:
- urobiť nutným
- ukraine:
- зробити неодмінним, обов’язковим, неминучим
malnepra
-
Ne necesa, kiu povas malesti, kiun oni povas neglekti:
kvietas la maten' malnepra, / En kiu ne perdiĝis steloj
[29];
la bildoj estas tute malnepraj en ttt-ejo, se la teksto estas
sufiĉa
[30].
fakultativa, forlasebla, malhavebla, nedeviga, rezignebla
29.
R. Campbell, trad. W. Auld:
Dormanta virino, Nica Literatura Revuo, 1960-09 ĝis 10, numero 6/1, p.
20a
30. mondanisto: Kreu vian TTTejon, 7, 2005
30. mondanisto: Kreu vian TTTejon, 7, 2005
- angle:
- unnecessary, optional
- beloruse:
- неабавязковы, факультатыўны, апцыянальны
- france:
- accidentel (inessentiel), facultatif, optionnel
- germane:
- optional, fakultativ, verzichtbar
- hispane:
- accidental (no esencial), facultativo, opcional
- nederlande:
- facultatief, overbodig
- pole:
- opcjonalny
- rumane:
- opțional