*kun

I.

*kun

Prepozicio signifanta akompanon, kaj montranta:
1.
La personon aŭ aferon, kiu estas en sama loko kiel iu aŭ io: esti, resti, vivi, renkontiĝi, manĝi kun iu; la reĝo mem venis […] kun siaj […] korteganoj [1]; kun kiu vi festas, tia vi estas PrV ; mi prenas kun mi mian kamaradon [2]; vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon [3]; Marta renkontiĝis […] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj Marta .
2.
La personon, kies ago fariĝis en sama momento kiel alia (t.e. samtempe kiel): ili apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi [4]; li deiris kun mi sed alvenis post mi; la mortiginto mortis kun sia viktimo.
Rim.: En tiu senco oni uzas prefere kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero [5].
3.
La personon, kiu konkuras al sama celo kiel iu aŭ partoprenas al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia karaktero (t.e. samcele kiel): [ili] komencis diskuti kun li [6]; paroli kun li pace [7]; komunikiĝi kun la popolo [8]; ŝi volis ludi kun ili [9]; ekbatali kun li [10]; ili amikiĝis kun […] la grizulo [11]; li volas […] interkonsenti kun la ministroj, ke […] [12]; mi povas repaciĝi kun la ofenditaj [13]; li ne volas edziĝi kun mi [14]; ili havis juĝan aferon kun mi [15]; mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto [16]; dividi kun mi la ŝarĝon de l' povo [17]; Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo [18]; lin kompari kun la nuna reĝo Hamlet ; mi komprenas interrilati kun homoj [19]; macaj kukoj miksitaj kun oleo [20]; la iom laca koloro de lia vizaĝo […] kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro Marta ; ŝia kvieta karaktero […] estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco BdV .
4.
Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore konsideras aparte de la tuto: betuloj kun arĝenta ŝelo IK ; belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj [21]; ŝi vidis ĝin tre klare kun ĉiuj detaloj IK ; cervo kun bonaj lumboj [22]; atlaso kun riĉa garnituro da kremkoloraj puntoj FK ; kun sia karaktero la sincera, […] li ne esploros certe la rapirojn Hamlet ; ĉiu sezono kun sia bono PrV .
5.
Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton: li forturnis sin kaj foriris kun kolero [23]; sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo [24]; ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko [25]; sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo Marta ; ŝi […] kisis lin kun senhonta vizaĝo [26]; la samtempuloj renkontas ilin […] kun ia neklarigebla malamikeco EE ; liaj servantoj staris kun disŝiritaj vestoj [27]; li foriras kun longa nazo PrV ; (= elrevigita); kun (ĉe) la lastaj vortoj Mario eliris el la salono Marta ; kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan [28]; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo FK .
Rim.: Anstataŭ kun5 oni povas uzi akuzativon: pendigi kanajlon la kapon malsupren [29]. Tamen, en duopaj esprimoj (jaro post jaro, punkto post punkto, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, okulo pro okulo, ŝultro ĉe ŝultro) oni foje uzas nominativon sen prepozicio: Marta renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kun [ĝi] Marta .
6.
(evitinde) Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago (= pri, kontraŭ, al): kiel vi estas unu kun (kontraŭ) la dua Hamlet ? se […] io okazos kun (al) ni Marta ...; tiel estis kun (pri) ĉiu utila ideo, tiel estis kun (pri) ĉiu utila elpenso EE ; liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis [30]; vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, [li] devis cedi kun (pri) sia postulo pri (al, je) plendo [31]; kun (pri) la donacoj de Feniciano oni devas esti tre singarda [32]; ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun (pri) la fajro Marta ; esti humila kun (kontraŭ) malriĉuloj [33]; ŝi hezitis kun (pri) la finado de la demando Marta ; de nun kun via virga afableco (= vian afablecon) avaru pli Hamlet ; kun konfido (= konfidi) neniam rapidu PrV .
Rim. 1: Tiu uzo de kun6 estas efektiva germanismo, kaj pli bone estas uzi pli precizajn prepoziciojn, kiel ni faris interkrampe.
Rim. 2: Oni trovas ankaŭ kelkfoje la prepozicion kun uzata por montri rimedon aŭ ilon (= per). Tiun uzon oni devas plej severe eviti, ĉar ĝi estas nepre malaprobinda francismo kaj germanismo: mi ne indulgos lin pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton [34]; enkuris knabineto […] tiranta kun si longan puncan laĉon, kun (per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn ekzercojn Marta ; la konsternita ambasadoro […] ne sciis, kion fari kun sia persono [35].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:17
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
6. La Nova Testamento, Marko 8:11
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:4
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:7
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:13
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:20
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:2
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:31
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:12
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:26
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:13
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:31
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:12
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:19
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:11
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
afrikanse:
met
albane:
me
amhare:
ጋር
angle:
with
arabe:
مع
armene:
հետ
azerbajĝane:
ilə
beloruse:
з
bengale:
সঙ্গে
birme:
နှင့်
bosne:
s
bulgare:
с
ĉeĥe:
s, se (7. pád)
ĉine:
一起 [yīqǐ], 与 [yǔ], 與 [yǔ], 偕 [xié], 偕 [jiē], 可带有 [kědàiyǒu], 可帶有 [kědàiyǒu]
dane:
med
estone:
koos
eŭske:
honekin
filipine:
may
france:
avec
galege:
con
germane:
mit
guĝarate:
સાથે
haitie:
ak
haŭse:
tare da
hinde:
साथ
hispane:
con
hungare:
-val, -vel
igbe:
ọrụ
irlande:
le
islande:
með
itale:
con
japane:
とともに
jave:
karo
jide:
מיט
jorube:
pẹlu
kanare:
ಜೊತೆ
kartvele:
ერთად
katalune:
amb
kazaĥe:
бірге
kimre:
gyda
kirgize:
менен
kmere:
ជាមួយនឹង
koree:
korsike:
kose:
kunye
kroate:
s
kurde:
bi
latine:
cum
latve:
ar
laŭe:
ກັບ
litove:
su
makedone:
со
malagase:
amin’ny
malaje:
dengan
malajalame:
കൂടെ
malte:
ma
maorie:
ki
marate:
सह
monge:
nrog
mongole:
нь
nederlande:
met
nepale:
संग
njanĝe:
ndi
okcidentfrise:
sy
okcitane:
amb, ambe
panĝabe:
ਦੇ ਨਾਲ
paŝtue:
سره
pole:
z (wraz)
portugale:
1. com (em companhia de), em companhia de
ruande:
hamwe na
rumane:
cu
ruse:
с
samoe:
i
sinde:
سان
sinhale:
සමග
skotgaele:
le
slovake:
s, so
slovene:
s
somale:
la
ŝone:
ne
sote:
le
sunde:
jeung
svahile:
kwa
svede:
med
taĝike:
аз
taje:
ด้วย
tamile:
உடன்
tatare:
белән
telugue:
తో
tibete:
མཉམ་དུ་
ukraine:
еякі
urdue:
کے ساتھ
uzbeke:
bilan
vjetname:
với
zulue:
nge
II.
Vortero havanta la sencojn de kun 1, kun 2, kun 3:

*kune

Adverbo signifanta „samloke, samtempe, samcele kiel“: vi ne devas puŝi ĉiuj kune FK ; vojaĝadi kune [36]; kune labori DL ; [li] aĉetis al si grandan faskon da angiloj kaj buĉitan porkideton, kaj ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe [37]; ĉiutaga kuneestado BdV ; patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [38]; ili parolis kune, ‐ jes, pri kio ili en efektiveco parolis [39]? al ĉiuj kune ni esprimas koran dankon [40]; ni bataladu kune tenataj per unu bela espero [41]! VD:-op
36. La Nova Testamento, II. Korintanoj 8:19
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
38. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
40. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
41. L. L. Zamenhof: Al la Fratoj
afrikanse:
saam
albane:
së bashku
amhare:
አንድ ላየ
angle:
together
arabe:
معا
armene:
միասին
azerbajĝane:
birlikdə
beloruse:
разам
bengale:
একসঙ্গে
birme:
အတူတူ
bosne:
zajedno
ĉeĥe:
celkem, dohromady, společně, spolu, vcelku
ĉine:
一同 [yītóng], 一起 [yīqǐ], 一道 [yīdào], 共同 [gòngtóng], 联袂 [liánmèi], 聯袂 [liánmèi]
dane:
sammen
estone:
kokku
eŭske:
elkarrekin
filipine:
magkasama
france:
ensemble (adv.)
galege:
xuntos
germane:
zusammen
guĝarate:
એક સાથે
haitie:
ansanm
haŭse:
tare
hinde:
एक साथ
hispane:
en común, conjuntamente (adv.)
hungare:
együtt
igbe:
ọnụ
irlande:
le chéile
islande:
saman
itale:
assieme
japane:
一緒に [いっしょに]
jave:
bebarengan
jide:
צוזאַמען
jorube:
papo
kanare:
ಒಟ್ಟಿಗೆ
kartvele:
ერთად
kazaĥe:
бірге
kimre:
gyda’i gilydd
kirgize:
бирге
kmere:
រួមគ្នា
koree:
함께
korsike:
nsemmula
kose:
kunye
kroate:
zajedno
kurde:
bihevra
latine:
simul
latve:
kopā
laŭe:
ຮ່ວມກັນ
litove:
kartu
makedone:
заедно
malagase:
miara
malaje:
bersama-sama
malajalame:
ഒന്നിച്ച്
malte:
flimkien
maorie:
tahi
marate:
एकत्र
monge:
ua ke
mongole:
хамтдаа
nederlande:
samen
nepale:
सँगै
njanĝe:
pamodzi
okcidentfrise:
mei-inoar
panĝabe:
ਇਕੱਠੇ ਹੋ ਕੇ
paŝtue:
په ګډه
pole:
pospołu, razem, wraz, wspólnie, zarazem
ruande:
hamwe
rumane:
împreună
ruse:
вместе
samoe:
faʻatasi
sinde:
گڏ
sinhale:
එකට
skotgaele:
còmhla
slovake:
spoločne
slovene:
skupaj
somale:
wada
ŝone:
pamwe chete
sote:
hammoho
sunde:
bareng
svahile:
pamoja
svede:
tillsammans
taĝike:
ҳамроҳ
taje:
เข้าด้วยกัน
tamile:
ஒன்றாக
tatare:
бергә
telugue:
కలిసి
tibete:
མཉམ་དུ་
ukraine:
разом
urdue:
ایک ساتھ مل کر
uzbeke:
birga
vjetname:
cùng
zulue:
ndawonye

kune kun

(prepoziciaĵo)
Kun, precize je la sama loko, tempo, celo: li eniris kune kun siaj disĉiploj [42]; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis […], li nin akompanis [43]; oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [44]; la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj [45]; oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo [46]; la junulo […] kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [47].
angle:
together with
beloruse:
разам з
ĉeĥe:
s, se (7. pád)
ĉine:
一道 [yīdào], 輔以 [fǔyǐ], 辅以 [fǔyǐ]
france:
en même temps que (avec), en compagnie de
germane:
zusammen mit
hispane:
en unión de, en compañía de
hungare:
-val együtt, -vel együtt
itale:
assieme a
japane:
~といっしょに
latine:
una cum
nederlande:
samen met
pole:
razem z
rumane:
împreună cu
ruse:
вместе с
slovake:
s, so
svede:
tillsammans med

kuna

Kune rilata; komuna; havanta saman lokon aŭ celon: kuna sufero, kuna ĝojo VivZam ; mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami FK .
beloruse:
сумесны, супольны
ĉeĥe:
společný
ĉine:
車鎖 [chēsuǒ], 车锁 [chēsuǒ]
france:
commun (qui va avec)
germane:
beisammen, zusammen
hispane:
adjunto
hungare:
együttes, közös
itale:
comune (di o tra due o più), unito (in relazione con), congiunto (in relazione con)
japane:
いっしょの, 同じ [おなじ]
pole:
wspólny
rumane:
comun
ruse:
совместный
slovake:
spoločný
ukraine:
спільний

kunaĵo

1.
Aro da kunigitaj objektoj: EU ne estas ŝtato, sed ia speco de „konfederacio”, nome kunaĵo de ŝtatoj, kiuj interkonsentis pri komunaj agadoj en difinitaj kampoj [48]. VD:aro, fasko, garbo, tutaĵo.
2.
MAT[49] (de du aroj `bb E` kaj `bb F`) Aro, kies elementoj apartenas al `bb E` aŭ al `bb F`: la kunaĵon de `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E uu bb F` (legu: e aŭ fo, aŭ: e kun fo); la kunaĵo de aro el subaroj (la kunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro).
Rim.: Vd rimarkon sub komunaĵo.
angle:
2. union (of sets)
beloruse:
аб’яднаньне, набор, злучэньне, сума
ĉine:
1. 拼接 [pīnjiē], 形成之物或机构 [xíngchéngzhīwùhuòjīgòu], 形成之物或機構 [xíngchéngzhīwùhuòjīgòu], 瓜葛 [guāgé] 2. 統一 [tǒngyī], 统一 [tǒngyī], 併 [bìng], 并 [bìng]
france:
2. union (d'ensembles)
germane:
1. Gebilde, Gefüge, Verbindung, Vereinigung 2. Vereinigungsmenge
hispane:
1. paquete, conjunto 2. unión (de conjuntos)
hungare:
1. köteg, csomó, együttes (tárgyaké) 2. unó (halmazé)
itale:
complesso (sost.)
japane:
寄せ集め [よせあつめ], 組み合わせ [くみあわせ]
nederlande:
2. unie
pole:
1. unia, wspólny związek, część wspólna 2. suma (zbiorów), połączenie (zbiorów)
rumane:
relație comună
ruse:
объединение 2. объединение (множеств)
ukraine:
з’єднання, набір

kuneco

Stato de du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj, kiuj estas kune: mi petegas vin […] per la kuneco de nia juneco Hamlet ; la graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj [50].
50. La Nova Testamento, II. Korintanoj 13:14
angle:
togetherness, company (companionship)
beloruse:
супольнасьць, спалучанасьць
ĉeĥe:
družba, pospolitost, společenství
ĉine:
两立 [liǎnglì], 兩立 [liǎnglì], 共处 [gòngchǔ], 共處 [gòngchǔ]
france:
coexistence
germane:
Zusammensein, Beisammensein
hispane:
convivencia
hungare:
közösség, együttesség, együttlét
itale:
concomitanza, comunanza
japane:
関係 [かんけい], 結びつき [むすびつき]
pole:
wspólnota
rumane:
comunitate
ruse:
совместность, близость
slovake:
družba, pospolitosť, spoločenstvo
ukraine:
спільність

kunigi

(tr)
Fari, ke pluraj personoj aŭ objektoj estu kune: kunigi amikojn, la du ekstremaĵojn de ŝnuro, la brovojn; kunigi utilon kun agrablo; li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis [51]; li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia [52]; oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo [53]; Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo [54]; li […] ŝutkunigis […] la tutan monon en formo de granda amasaĵo [55]; lingvo tutmonda devas esti pretigata per la kunigita laboro de la tuta civilizita mondo DL . VD:cementi, kunligi, unuigi
angle:
assemble, join together, put together, bring together
beloruse:
аб’ядноўваць, задзіночваць, злучаць, спалучаць
ĉeĥe:
dát dohromady, sdružit, sloučit, spojit, stmelit
ĉine:
[còu], 湊 [còu], 凑合 [còuhe], 湊合 [còuhe], 心怀感激 [xīnhuáigǎnjī], 心懷感激 [xīnhuáigǎnjī], 联系着 [liánxìzhuó], 聯繫著 [liánxìzhuó], 攒 [cuán], 攢 [cuán], 召集 [zhàojí], 彙總 [huìzǒng], 汇总 [huìzǒng]
france:
rapprocher, réunir, unir
germane:
verbinden, vereinigen, vereinen, zusammentun, zusammenfügen
hispane:
reunir, unir, juntar, empalmar, enganchar
hungare:
összesít, összehoz, egyesít
itale:
unire, riunire, congiungere, accoppiare, agglomerare
japane:
いっしょにする, まとめる, 集める [あつめる], 結びつける [むすびつける]
nederlande:
samenvoegen
pole:
łączyć, przymocowywać, przytwierdzać, zespolić, zetknąć
rumane:
uni, alătura
ruse:
объединить, совместить
slovake:
pospájať, spojiť, zlúčiť
svede:
sammanföra, förena
tibete:
ཁ་དཀྲིས་
ukraine:
з’єднувати, поєднувати, сполучати, збирати докупи

kunigaĵo

angle:
union (of sets)
beloruse:
аб’яднаньне (мностваў)
ĉine:
統一 [tǒngyī], 统一 [tǒngyī], 併 [bìng], 并 [bìng]
germane:
Vereinigungsmenge
hungare:
unió (halmazé)
ruse:
объединение (множеств)
ukraine:
сполучення

kuniĝi

(ntr)
Esti kunigita kun; ekesti kun: ĉiuvespere ili kuniĝis en mia ĉambro; kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas PrV ; du ĉenetojn […] kuniĝantaj per siaj finoj [56]; dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro [57]; malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. [58]; ĉiuj bonaj aferoj kuniĝas triope [59]; ŝipetoj, kuniĝintaj kiel aro da anseroj, diskuradis en ĉiujn direktojn [60]; lia malsato kuniĝis kun la bonegeco de la manĝaĵoj en mirindan guston [61]; la sonoj de harpoj kuniĝis kun la kriegoj de la ebriaj festenantoj [62]; astrologoj ektimigis la popolojn per antaŭdiro, ke baldaŭ fariĝos kuniĝo de ĉiuj planedoj FK ; vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj Hamlet .
angle:
come together, join, gather, assemble
beloruse:
аб’ядноўвацца, задзіночвацца, злучацца, спалучацца
ĉine:
聚拢 [jùlǒng], 聚攏 [jùlǒng], 抱成一团 [bàochéngyītuán], 抱成一團 [bàochéngyītuán]
france:
s'unir
germane:
zusammenkommen
hispane:
reunirse, unirse
hungare:
összejön, társul, egyesül
itale:
riunirsi, radunarsi, accoppiarsi, conglomerarsi
japane:
いっしょになる, まとまる, 集まる [あつまる], 結びつく [むすびつく]
nederlande:
samenkomen
pole:
pojednać się
rumane:
reconciliate fi
ruse:
объединиться
ukraine:
з’єднуватися, збиратися докупи/разом

kunulo

Homo, kiu ordinare estas kun alia: Adam diris: la edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis [63]; tiu […] ne faras malbonon al sia kunulo, kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon [64]; liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion [65]; vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem [66]; se vi ekamos min kaj mi fariĝos via amiko kaj ludkunulo, […] mi malleviĝos ĝis la fundo kaj alportos la globon [67]; la lignaĵisto kaj liaj kunuloj amuziĝis ĝis malfrua nokto [68]; mi estas kunulo kaj plej intima amiko de la princo IK ; bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj PrV . VD:asociano, kamarado, kolego, societano, vivkunulo
angle:
buddy, companion, comrade, partner
beloruse:
кампаньён, таварыш, напарнік
ĉeĥe:
druh, společník
ĉine:
伙伴 [huǒbàn], 伴侣 [bànlǔ:], 伴侶 [bànlǔ:], 侣 [lǔ:], 侶 [lǔ:], 同伴 [tóngbàn], 伴 [bàn], 同袍 [tóngpáo]
france:
compagne, compagnon
germane:
Gefährte, Kumpel, Partner
hispane:
compañero, camarada, colega
hungare:
társ
itale:
compagno
japane:
仲間 [なかま], 連れ [づれ], 同伴者 [どうはんしゃ], 相方 [あいかた], 相棒 [あいぼう], パートナー [ぱーとなー]
nederlande:
metgezel
pole:
kompan, konkubent, kum
rumane:
însoțitor, coabitant, prieten bun
ruse:
товарищ, приятель
slovake:
partner, spoločník
tibete:
རོགས་པ་
ukraine:
приятель, товариш, напарник

kunularo

Grupo de kunestantoj, kunirantoj: iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj, sed lin ili ne vidis [69]; „Interese, ege interese“, Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo [70].
69. La Nova Testamento, Luko 24:24
70. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
angle:
company (companions)
beloruse:
аб’яднаньне, садружнасьць, суполка, кампанія, таварыства
ĉeĥe:
společníci
ĉine:
[huǒ], 夥 [huǒ], 一群人 [yīqúnrén], 組 [zǔ], 组 [zǔ]
france:
compagnie (groupe de personnes), groupe (de personnes)
germane:
Gemeinschaft, Gruppe
hispane:
compañía (grupo de personas), grupo (de personas)
japane:
仲間 [なかま], 一同 [いちどう]
pole:
drużyna (zastęp towarzyszy)
rumane:
companie (nu ca institutie !)
slovake:
spoločníci

kunuleco

Stato de tiuj, kiuj ofte, volonte kunestas: ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj [71]; fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo [72]; ni havas kunulecon unu kun la alia [73]; li partoprenis la sportojn de la infanoj kun […] plenkora kunuleco [74].
71. La Nova Testamento, La agoj 2:42
72. La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:9
73. La Nova Testamento, I. Johano 1:7
74. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
companionship, comradeship, fellowship
beloruse:
аб’яднанасьць, напарніцтва, таварыства
ĉine:
情义 [qíngyì], 情義 [qíngyì], 友誼 [yǒuyì], 友谊 [yǒuyì], 亲爱精诚 [qīnàijīngchéng], 親愛精誠 [qīnàijīngchéng]
france:
camaraderie
germane:
Gemeinschaft
hispane:
camaradería
pole:
pojednawczość

ĉi-kuna

1.
Kun tiu ĉi: mi tuj prezentas vin al nia ĉi-kuna amiko [75].
2.
POSX Kun la nunaĵo, kune enpakita, kunsendata: per la ĉi-kuna bilo vi ricevos de mia banko dudek kvin luidorojn [76]. VD:kunsendaĵo
75. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, 2013
76. C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel: Danĝeraj rilatoj, [2011]
angle:
included, herein
beloruse:
уключаны (у нешта), далучаны, даданы
ĉine:
附上 [fùshàng], 其內 [qínèi], 其内 [qínèi]
france:
ci-joint
germane:
2. anbei
hispane:
adjunto, incluido

rekunigi

(tr)
Rekonduki al sama loko, de kiu okazis disiro: la intendanto […] rekunigis ilin kaŝe kaj reorganizis ilian bandon [77].
77. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
rejoin, reassemble, bring back together
beloruse:
аб’яднаць зноў, сабраць зноў
ĉine:
团聚 [tuánjù], 團聚 [tuánjù]
france:
rassembler
germane:
wieder vereinen

sekskuniĝi

(ntr)
Havi seksan rilaton: se ies edzino forflankiĝos kaj […] iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, […] tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro [78]; dum lia unua universitata jaro ŝi rifuzis sekskuniĝi kun li kaj li neniam poste sukcesis [79]. VD:amori, fiki, koiti, kopulacii
angle:
have sex
beloruse:
займацца сэксам
ĉine:
性愛 [xìngài], 性爱 [xìngài], 作愛 [zuòài], 作爱 [zuòài], 做愛 [zuòài], 做爱 [zuòài], 姤 [gòu], 媾合 [gòuhé], 交媾 [jiāogòu]
france:
s'accoupler, faire l'amour, baiser (faire l'amour), coïter, copuler, coucher (coïter)
germane:
Geschlechtsverkehr miteinander haben, miteinander Sex haben, es miteinander treiben
hispane:
aparearse, hacer el amor, copular
itale:
accoppiarsi (sessualente), fare l'amore, copulare, coprire (di animali)
japane:
交尾する [こうびする], 性交する [せいこうする]
kekĉie:
aatinank
pole:
spółkować
ruse:
совокупляться

sekskuniĝo, seksa kuniĝo

Ago sekskuniĝi: kiom da sekskuniĝoj [tage] plenumas tiu bovo [80]? VD:amoro, fiko, koito, kopulacio
80. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
angle:
sex
beloruse:
сэкс, полавы акт
ĉine:
性愛 [xìngài], 性爱 [xìngài], 性交 [xìngjiāo], 性关系 [xìngguānxi], 性關係 [xìngguānxi]
france:
accouplement, accoppiamento (sessuale), copula (sessuale), amour (charnel), baise (faire l'amour), coït, copulation, relation sexuelle
germane:
sexuelle Vereinigung
hispane:
apareamiento, el sexo, el coito
japane:
交接 [こうせつ], 交尾 [こうび]
pole:
stosunek (seksualny)
ruse:
совокупления

ŝnurkunulo ItEsp

SPO Ulo kiu estas kunligita al aliaj per sekurŝnuro dum montogrimpado.
germane:
Seilkamarad
itale:
compagno di cordata

vivkunulo

Homo kun kiu oni dividas la ĉiutagan vivon, inkluzive de la seksa vivo, same kiel faras edzo aŭ edzino: ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo [81]; laŭ freŝa statistiko, 55 % de la edzoj kaj 45 % de la edzinoj trompis almenaŭ unufoje sian vivkunulon [82]. VD:amanto, amoranto, konkubino, koramiko
81. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Tria preĝo de Pygmalion
82. Monato, Roberto Pigro: Ami, estimi kaj kokri, 2011
angle:
living partner, life partner
beloruse:
сужыцель, партнэр (у жыцьці)
ĉeĥe:
družka ve společné domácnosti
france:
compagnon (personne avec qui on vit), compagne (personne avec qui on vit), concubin, concubine, conjoint (personne avec qui on vit), conjointe (personne avec qui on vit), copain (personne avec qui on vit), copine (personne avec qui on vit)
germane:
Lebensgefährte
hispane:
compañero (persona con la que vive), compañera (persona con la que vive), cónyuge, novio, novia
itale:
covivente
japane:
配偶者 [はいぐうしゃ], パートナー [ぱーとなー]
pole:
partner życiowy
portugale:
companheiro, companheira
rumane:
partener de viață
ruse:
спутник жизни
slovake:
družka

vivkunulino

Inseksa vivkunulo: ĉefa inter la helpantoj estis lia „vivkunulino”, Olga Fierz, kiu egale energie kaj sindone dediĉis sin al la projekto [83]; li sincere amegis sian vivkunulinon [kaj] por nenio en la mondo li volus ĉagreni ŝin [84].
angle:
female living partner, female life partner
beloruse:
сужыцелька, партнэрка (у жыцьці)
ĉeĥe:
družka ve společné domácnosti
france:
compagne (personne avec qui on vit), concubine, conjointe (personne avec qui on vit), copine (personne avec qui on vit)
germane:
Lebensgefährtin
hispane:
compañera (persona con la que vive), cónyuge, novia
itale:
covivente
pole:
partnerka życiowa
portugale:
companheira
rumane:
partener de viață
ruse:
спутник жизни
slovake:
družka
III.
Prefikso havanta la sencojn de kun 1, kun 2, kun 3, kaj montranta:
1.
Samlokecon: kunveni (veni kun aliaj); kunsidi (sidi kun aliaj); kunpreni (preni kun si); kunporti (porti kun si); kunpuŝi (puŝi unu alian); kunligi (ligi ion kun alia); kunmeti (meti ion kun alia); kunsufiksa vorto, kunfolia arbo, kunŝtona vojo.
2.
Samtempecon: kundisĉiplo (kiu lernas samtempe), kunokazi.
3.
Samcelecon: kunmiliti, kunbatali, kunverki, kunlabori.
angle:
 co (prefix), con (prefix)
beloruse:
 су-, з-
hungare:
 össze-, -társ, együtt- ~puŝi: meglökik egymást.
ruse:
 с-, со- ~puŝi: столкнуть (что-то с чем-то). ~disĉiplo: соученик.

administraj notoj

~igaĵo: Mankas dua fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~igi: Mankas dua fontindiko.
seks~iĝo, seksa ~iĝo: Mankas dua fontindiko.
ŝnur~ulo : Mankas dua fontindiko.
ŝnur~ulo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.