*volv/i UV
*volvi
                     (tr)
                  - 1.
- Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj [1]; densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj [2]; ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj [3]; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro [4]; ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere [5]; li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn [6]; (figure) karbonigra nokto volvis sin ĉirkaŭ kampoj Tor .
- 2.
- 
                              Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem:
                              
                                 [la] skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian
                                 [7];
                                 
                              
                                 li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan ĉirkaŭ sian
                                 bruston
                                 
                                    KPr
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko
                                 
                                    IK
                                    
                                    ;
                                 
                                 kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la
                                 kubutoj
                                 [8];
                                 
                              
                                 grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian
                                 abomenan blankflavan ventron
                                 [9];
                                 
                              
                                 volvita kuko
                                 [10].
                                 
                               etendi etendi ruli ruli
1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:39
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
8. Eliza Orzeszko, trad. Karl Bein: Bona sinjorino
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. Monato, Walter Klag: Kuk-urbo, 2005
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:39
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
8. Eliza Orzeszko, trad. Karl Bein: Bona sinjorino
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. Monato, Walter Klag: Kuk-urbo, 2005
- angle:
- roll, wrap, wind
- beloruse:
- 1. абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць 2. скручваць, згортваць
- ĉeĥe:
- motat, navinout, navíjet, srolovat, stočit, vinout, vít, zatočit, zavinout
- ĉine:
- 打滚 [dǎgǔn], 打滾 [dǎgǔn], 卷 [juǎn], 捲 [juǎn], 卷起 [juǎnqǐ], 捲起 [juǎnqǐ], 卷 [juǎn], 縈 [yíng], 萦 [yíng], 纏 [chán], 缠 [chán], 蟠 [pán]
- france:
- enrouler
- germane:
- wickeln, binden, umkrempeln, umschlagen 1. umwickeln, umbinden, einwickeln 2. wälzen
- hispane:
- enrollar
- hungare:
- felcsavar, felteker 1. becsavar, begöngyöl
- indonezie:
- gulung, menggulung 1. membalut, membalutkan, membebat, membelitkan, membungkus, mengebat, mengebatkan, kumpar, mengumpar, melilitkan ~iĝi: membelit, melilit.
- japane:
- 巻く [まく], 巻きつける [まきつける]
- nederlande:
- wikkelen, oprollen
- pole:
- wić, zwijać, nawijać
- portugale:
- enrolar, envolver
- ruse:
- 1. обернуть, обмотать, замотать, обвить 2. свернуть
- slovake:
- motať, navíjať, stočiť, zavinúť, zrolovať, zvinúť
- ukraine:
- вити, обвивати, обмотувати, загортати, згортати, скручувати
volvaĵo
- 
                              Io volvita:
                              
                                 volvaĵo da fadeno;
                                 
                              
                                 trikiloj kaj volvaĵo
                                 
                                    IK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 volvaĵoj ĉe lupolo
                                 [11];
                                 
                              
                                 volvaĵo de la pizo
                                 [12];
                                 
                              
                                 volvaĵoj de hedero
                                 [13];
                                 
                              
                                 la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn
                                 [14];
                                 
                              
                                 ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno
                                 tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj
                                 [15];
                                 
                              
                                 kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per
                                 skribaĵoj
                                 [16];
                                 
                              
                                 oceano sub la nigraj volvaĵoj de la nebuloj
                                 
                                    Lasta
                                    
                                    .
                                 
                               bobeno,
                           rulaĵo bobeno,
                           rulaĵo
11.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
                  12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
- angle:
- wrap, winding (single turn), turn (of winding)
- beloruse:
- скрутак, пакунак
- ĉine:
- 卷 [juǎn], 捲 [juǎn], 纏 [chán], 缠 [chán]
- france:
- enroulement
- germane:
- Rolle, Wickel, Spule, Ranke
- hispane:
- rollo
- indonezie:
- balut, balutan, bebat, bebatan, belit, belitan, bungkus, bungkusan, gulungan, kebat, kumparan, lilit, lilitan, tika, gelendong
- japane:
- 巻いた物 [まいたぶつ], 巻線 [まきせん], コイル
- pole:
- kłąb, rulon, zwitek, zwój
- ruse:
- свёрток
- ukraine:
- згорток, рулон, обмотка, клубок (ниток)
rulvolvaĵo
- angle:
- scroll
- beloruse:
- скрутак, сувой, рулон
- ĉine:
- 卷 [juǎn], 捲 [juǎn], 滚子 [gǔnzi], 滾子 [gǔnzi], 滑輪 [huálún], 滑轮 [huálún], 脚轮 [jiǎolún], 腳輪 [jiǎolún]
- france:
- bobine
- germane:
- Rolle
- hispane:
- madeja, bobina, carrete
- indonezie:
- gulungan
- japane:
- 巻物 [まきもの]
- pole:
- zwój pisma
- ukraine:
- сувій, згорток
ĉirkaŭvolvi
                     (tr)
                  - 
                              Ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas
                              ĉirkaŭe:
                              
                                 sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj
                                 volvotrunkoj de lupolo
                                 [17];
                                 
                              
                                 Kama kuŝiĝis sur la lito kaj
                                 ĉirkaŭvolvis
                                 la kapon per tuko
                                 [18];
                                 
                                 ĉion, kion [la polipoj] povis en la maro
                                 kapti,
                                 ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam
                                 ĝin ellasi
                                 [19];
                                 
                                 (figure) 
                                 la ŝtato ĉirkaŭvolvas la modernan
                                 individuon per tro multaj ligiloj.
                                 
                               vindi. vindi.
17.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
                  18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- angle:
- wind around
- beloruse:
- абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць
- ĉine:
- 包住 [bāozhù], 包裹 [bāoguǒ], 打包 [dǎbāo], 焘 [dào], 燾 [dào], 笼罩 [lǒngzhào], 籠罩 [lǒngzhào]
- france:
- enlacer, envelopper
- germane:
- umwickeln, umklammern, umfangen
- hungare:
- körbecsavar, körbeteker, körbefon
- indonezie:
- meliputi, menyalut, menyaluti, menyelimuti, menyelubungi
- nederlande:
- omwikkelen
- pole:
- zawijać, nawijać, pętać, omotać
- portugale:
- enrolar
- ruse:
- обернуть, обмотать, замотать, обвить
disvolviĝi
- 1.
- 
                              Etendiĝi de volvita al
                              malvolvita stato:
                              
                                 disvolviĝinta lilio
                                 [20];
                                 
                              
                                 malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn
                                 [21];
                                 
                              
                                 subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis
                                 ĝin vigle antaŭen
                                 [22];
                                 
                              
                                 la raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren kiel
                                 pluvo
                                 
                                    IKr
                                    
                                    .
                                 
                               burĝoni,
                           flori3 burĝoni,
                           flori3
- 2.
- (figure) 
                              Evolui:
                              
                                 la pasio fumi tabakon disvolviĝis ĉiam pli multe
                                 
                                    FK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 potence disvolviĝanta, vigla urbo
                                 [23];
                                 
                              
                                 kun ĉiu monato la infano pli disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj
                                 […] fariĝis granda knabino
                                 [24];
                                 
                              
                                 supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel
                                 plena forto, ke ĝi supersonos la mian
                                 [25];
                                 
                              
                                 [tia] lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos
                                 [26].
                                 
                               progresi,
                           prosperi progresi,
                           prosperi
20.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 7:26
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
                  21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
- angle:
- become unwound
- beloruse:
- 1. разгортвацца, раскручвацца 2. разьвівацца
- ĉine:
- 变 [biàn], 變 [biàn]
- germane:
- sich entwickeln
- indonezie:
- 1. mekar, memekar, rekah, merekah 2. berkembang
- japane:
- 広がる [ひろがる], 展開する [てんかいする], 開花する [かいかする], 発展する [はってんする]
- pole:
- rozwijać się, wywijać się, ewoluować
disvolvi
                     (tr)
                  - 1.
- Etendi ion volvitan ĉirkaŭ si mem: disvolvi tolrulaĵon, standardon; disvolviĝinta lilio [27]; disvolviĝinta floro [28]; jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo kaj li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere [29].
- 2.
- (figure) 
                              Plivastigi, pliampleksigi; realigi ĉion, kio estas
                              farebla:
                              
                                 disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, viglan propagandon,
                                 sian programon, la popolan instruadon;
                                 
                                 la uzado de Esperanto disvolvas ĉe la infanoj la
                                 intereson al fremdaj popoloj kaj guston al geografio;
                                 
                              
                                 konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute
                                 libere disvolviĝi
                                 [30];
                                 
                              
                                 la malgranda pizo disvolviĝas bonege
                                 [31];
                                 
                                 la industrio pli kaj pli disvolviĝas;
                                 
                                 la programo glate disvolviĝis.
                                 
                               efektivigi,
                           evolui,
                           plenumi,
                           pligrandigi,
                           plifortigi,
                           akceli,
                           kreskigi,
                           progresigi. efektivigi,
                           evolui,
                           plenumi,
                           pligrandigi,
                           plifortigi,
                           akceli,
                           kreskigi,
                           progresigi.
27.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:26
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 2:10
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
                  28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 2:10
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
- angle:
- unwind, unfold, develop
- beloruse:
- 1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць
- ĉeĥe:
- rozkulit, rozmotat, rozmotávat, rozvinout, rozvíjet
- ĉine:
- 开展 [kāizhǎn], 開展 [kāizhǎn], 拓 [tuò], 衍 [yǎn]
- france:
- dérouler, développer
- germane:
- entwickeln, auswickeln, entfalten
- hispane:
- desarrollar 1. desenrollar
- hungare:
- 1. kitereget, kibont 2. kibontakoztat, fejleszt
- indonezie:
- mengembangkan, memperkembangkan
- japane:
- 広げる [ひろげる], 展開する [てんかいする], 発展させる [はってんさせる], 開発する [かいはつする]
- nederlande:
- ontplooien, ontwikkelen (ontplooien)
- pole:
- roztaczać, rozwijać, rozpuszczać, wzmagać się
- portugale:
- desenrolar
- ruse:
- 1. развернуть, размотать 2. развивать, развить
- slovake:
- odmotať, odviť, rozmotať
- ukraine:
- розвивати, розмотувати, розгортати, розпускати
elvolvi
                     (tr)
                  - 1.
- Disvolvi, disfaldi: oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan [32]; el ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia Marta ; lernantoj plene elvolvis siajn talentojn [33].
- 2.
- Klare kaj detale prezenti temon por ĝin konigi kaj komprenigi: elvolvi argumenton, planon.
- 3.
 [34](fakula ĵargono)
                              Esprimi ion kiel sumon de multaj
                              termoj, produton
                              de multaj faktoroj, ofte
                              eĉ
                              kiel
                              serion aŭ nefinian
                              produton:
                              
                                 elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de
                                 la
                                 variablo;
                                 
                                 elvolvaĵo de
                                 eksponencialo ĝis la dua
                                 ordo
                                 estas
                                 `1+x+x^2//2`.
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 . [34](fakula ĵargono)
                              Esprimi ion kiel sumon de multaj
                              termoj, produton
                              de multaj faktoroj, ofte
                              eĉ
                              kiel
                              serion aŭ nefinian
                              produton:
                              
                                 elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de
                                 la
                                 variablo;
                                 
                                 elvolvaĵo de
                                 eksponencialo ĝis la dua
                                 ordo
                                 estas
                                 `1+x+x^2//2`.
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 .
32.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
33. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
34. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
                  33. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
34. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
- angle:
- unwind, unfold 3. expand (mathematical) el~aĵo: expansion.
- beloruse:
- 1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць 3. раскладваць el~aĵo: расклад.
- ĉeĥe:
- rozvinout, rozvést (téma, myšlenku)
- ĉine:
- 拓 [tuò], 衍 [yǎn], 开展 [kāizhǎn], 開展 [kāizhǎn]
- france:
- développer 3. développer el~aĵo: développement (math.).
- germane:
- 1. entfalten 2. entwickeln, entfalten 3. entwickeln, ausmultiplizieren el~aĵo: Entwicklung.
- hungare:
- 1. kibont, kiteker 2. kifejt 3. kifejt el~aĵo: kifejtés.
- indonezie:
- 1. mengembangkan, memperkembangkan 2. menguraikan 3. meluas (matematika) el~aĵo: ekspansi, perluasan.
- japane:
- 広げる [ひろげる], 展開する [てんかいする], 敷衍する [ふえんする]
- nederlande:
- ontvouwen
- pole:
- 1. wysnuć 2. rozwijać 3. rozwijać el~aĵo: rozwinięcie.
- portugale:
- desenvolver
- ruse:
- 1. развить, размотать 2. развивать, развить 3. разложить el~aĵo: разложение.
- slovake:
- rozanalyzovať, rozobrať, rozvinúť
- ukraine:
- розвивати
elvolvanto
 [35]
[35]- 
                              (de ebena kurbo)
                              La kurbo, kies elvolvato
                              ĝi
                              estas:
                              
                                 elvolvanto de cirklo.
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 
                                 
                               evolvento. evolvento.
                        
                           elvolvanto de cirklo
                           
                     
                  - angle:
- evolvent, involute el~anto de cirklo: evolvent of circle.
- beloruse:
- разгортка
- ĉine:
- 渐开线 [jiānkāixiàn], 漸開線 [jiānkāixiàn]
- france:
- développante el~anto de cirklo: développante du cercle.
- germane:
- Evolvente el~anto de cirklo: Kreisevolvente.
- hungare:
- evolvens el~anto de cirklo: kör evolvense.
- japane:
- 伸開線 [しんかいせん]
- pole:
- ewolwenta el~anto de cirklo: ewolwenta okręgu.
- ruse:
- развертка, инволюта, эвольвента el~anto de cirklo: эвольвента окружности.
elvolvato
 [36]
[36]- 
                              (de ebena kurbo)
                              La aro de ĉiuj ĝiaj
                              kurbecocentroj:
                              
                                 la elvolvato de cikloido estas
                                 mem
                                 cikloido.
                                 
                               evoluto. evoluto.
- angle:
- evolute
- beloruse:
- эвалюта
- ĉine:
- 渐屈线 [jiànqūxiàn], 漸屈線 [jiànqūxiàn]
- france:
- développée (d'une courbe)
- germane:
- Evolute
- hungare:
- evolúta
- pole:
- ewoluta
- ruse:
- эволюта
envolvi, volvekovri
                     (tr)
                  - 1.
- Tute kovri objekton per io, kiu volviĝas ĉirkaŭ ĝi: la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero [37]; la glavo de Goljat […], envolvita en vesto [38]; ili envolviĝu en sian honton kiel en veston [39]; ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn [40]; oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo [41].
- 2.
- (figure) 
                              Tute kovri:
                              
                                 la nokto envolvis la teron per nigra vualo;
                                 
                              
                                 tondris la kanonoj, […] la ŝipoj staris envolvitaj
                                 en fumo de pulvo
                                 [42];
                                 
                              
                                 nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo
                                 [43];
                                 
                              
                                 freŝa aero envolvis lin
                                 [44].
                                 
                               enhavi,
                           enteni,
                           ampleksi. enhavi,
                           enteni,
                           ampleksi.
37.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:9
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:29
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
                  38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:9
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:29
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
- angle:
- envelop, wrap
- beloruse:
- загортваць, закручваць, абгортваць, ахінаць, атуляць
- ĉine:
- 包住 [bāozhù], 笼罩 [lǒngzhào], 籠罩 [lǒngzhào], 焘 [dào], 燾 [dào], 包裹 [bāoguǒ]
- france:
- entourer, envelopper
- germane:
- einhüllen, einwickeln, umhüllen, verbinden
- hispane:
- envolver
- hungare:
- beburkol, bebugyolál, betakar
- indonezie:
- meliputi, menyalut, menyaluti, menyelimuti, menyelubungi
- japane:
- くるむ, 包み込む [つつみこむ], 巻き込む [まきこむ]
- nederlande:
- inwikkelen
- pole:
- otulać, owijać, zapakować
- portugale:
- envolver
- ruse:
- завернуть, замотать, обернуть
- ukraine:
- завивати, замотувати, загортати, укутувати (у що-н.)
envolvaĵo
- 1.
- Io, kio envolvas: liberigita el la envolvaĵo [45].
- 2.
 [46]
                              (de familio de
                                 ebenaj kurboj)
                              Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto
                              tanĝas
                              ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la
                              familio
                              tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto:
                              
                                 la elvolvato de kurbo estas
                                 la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj. [46]
                              (de familio de
                                 ebenaj kurboj)
                              Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto
                              tanĝas
                              ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la
                              familio
                              tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto:
                              
                                 la elvolvato de kurbo estas
                                 la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj. envelopo envelopo
45.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
46. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
                  46. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
- angle:
- envelope
- beloruse:
- абгортка
- france:
- 2. enveloppe (d'une famille de courbes)
- germane:
- Einhüllende, Umhüllungskurve, Envolvente
- hispane:
- envoltorio
- hungare:
- burkológörbe 1. göngyöleg, burkolat
- indonezie:
- 1. salut (2), salutan, selimut, selubung
- pole:
- 1. otulina 2. obwiednia (rodziny krzywych)
- ruse:
- 1. обёртка 2. огибающая (семейства кривых)
kunvolvi
                     (tr)
                  - Kune volvi: Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin [47]; kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis [48]; la floro kunvolvas siajn foliojn [49]; ŝi rapide demetis la antaŭtukon, kunvolvis ĝin kaj metis en tirkeston IK ; globe kunvolvita tuketo Marta ; haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo Marta ; ŝiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj FK .
47.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 2:8
48. La Nova Testamento, Luko 4:20
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
                  48. La Nova Testamento, Luko 4:20
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- wrap with
- beloruse:
- скручваць (разам)
- ĉeĥe:
- smotat, zabalit, zavinout
- hungare:
- összegöngyöl
- japane:
- 一緒に巻く [いっしょにまく], 束ねる [たばねる]
- nederlande:
- samenwikkelen
- pole:
- zwijać
- ruse:
- свить (что-л. вместе), смотать
- slovake:
- stočiť, zvinúť
- ukraine:
- звивати, змотувати, скручувати (докупи)
malvolvi
                     (tr)
                  - 1.
- Disvolvi: la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon [50]; li […] malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn [51].
- 2.
- (malofte) Elvolvi2: malvolviĝas ege stranga kaj interesa rakonto [52]; la aŭtoro tamen malvolvas sian rakontofadenon ne linie [53].
50.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
51. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
52. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
53. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013
                  51. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
52. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
53. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013
- angle:
- 1. unroll, unwind
- beloruse:
- 1. разгортваць, раскручваць 2. разьвіваць
- ĉeĥe:
- rozmotat, rozmotávat, rozvinout
- france:
- dérouler
- germane:
- 1. abwickeln, abnehmen
- hungare:
- kibont, kigöngyöl, lefejt, leteker
- indonezie:
- 1. mengembangkan, memperkembangkan 2. menguraikan
- nederlande:
- afwikkelen
- pole:
- rozmotać, odwijać, odwikłać
- ruse:
- развернуть, размотать, развить
- slovake:
- odmotať, odviť, rozmotať
- ukraine:
- розвивати, розмотувати, розгортати, розкутувати
revolvi
- Volvi denove, de malvolvita al volvita stato: Munzo volvis harbuklon ĉirkaŭ la montra fingro, malvolvis ĝin, revolvis ĝin [54]; ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin [55]; Pina lasis sian papirusaĵon revolviĝi sur la pupitro [56].
54.
                           
                           Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, Johán Valano: Ĉapitro 1
55. La Ondo de Esperanto, Donald Broadribb: 2001, no. 7, Trans la spegulo, ĉapitro 1
56. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Anna Löwenstein: Ĉapitro 5
                  55. La Ondo de Esperanto, Donald Broadribb: 2001, no. 7, Trans la spegulo, ĉapitro 1
56. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Anna Löwenstein: Ĉapitro 5
- angle:
- rewind
- beloruse:
- скручваць зноў, згортваць зноў
- indonezie:
- menggulung kembali