*signif/i
*signifi
(tr)
- 1.
- (io) Havi difinitan sencon, valoron aŭ konsekvencon: „meti ion ien“ signifas: fari, ke io ie estu DL ; kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn […] nia Dio ordonis al vi [1]? kion signifas ĉi tiu tumulta kriado [2]? [li] movetis iom strange la kapon, tio povis tiel same bone signifi jes, kiel ne [3]; li respondadis nenion krom P!, kaj P! ja nenion signifas [4]; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon [5]; kion povas signifi tiu homamasiĝo tie [6]; kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro! [7]; nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo [8]; esti deŝirita signifis ja perdi la vivon [9].
- 2.
-
Egalvalori:
libere spiri ne signifas vivi
Ifigenio
;
nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero
Fab3
;
komenci nun klarigojn, […] signifus […]
perdi senutile
[…] tempon
Hamlet
;
komenci nun klarigojn, […] kial tago estas tago, kial
la nokto estas
nokto, tempo – tempo: signifus […] perdi senutile la
tagon kaj la
nokton kaj la tempon
Hamlet
;
esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter
dekmil
Hamlet
.
Rim.: La esprimo tio signifas estas ofte uzata adverbe kaj samsignife kiel tio estas.
- 3.
- Simboli: la leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon [10]; i estu j […], sama litero signifu du diversajn sonojn [11].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 6:20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:14
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:14
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
- afrikanse:
- beteken
- albane:
- mesatare
- amhare:
- ማለት
- angle:
- signify, mean signify
- arabe:
- متوسط
- armene:
- նշանակում
- azerbajĝane:
- orta
- beloruse:
- значыць
- bengale:
- গড়
- birme:
- ဆိုလို
- bosne:
- znači
- bulgare:
- означава
- ĉeĥe:
- mít význam, znamenat
- ĉine:
- 意味着 [yìwèizhe], 意味著 [yìwèizhe], 代指 [dàizhǐ]
- dane:
- betyde
- estone:
- tähendab
- eŭske:
- esan nahi
- filipine:
- ibig sabihin
- france:
- signifier
- galege:
- significa
- germane:
- bedeuten 1. bedeuten 2. bedeuten, heißen, das Gleiche sein 3. darstellen, bezeichen, symbolisieren
- guĝarate:
- અર્થ
- haitie:
- vle di
- haŭse:
- nufi
- hinde:
- मतलब
- hispane:
- significar
- hungare:
- jelent
- igbe:
- pụtara
- irlande:
- ciallóidh
- islande:
- meina
- japane:
- 意味する [いみする]
- jave:
- tegese
- jide:
- מיינען
- jorube:
- túmọ
- kanare:
- ಅರ್ಥ
- kartvele:
- ნიშნავს
- katalune:
- significar
- kazaĥe:
- білдіреді
- kimre:
- golygu
- kirgize:
- деген
- kmere:
- មានន័យថា
- koree:
- 의미
- korsike:
- dì
- kose:
- kuthetha
- kroate:
- znači
- kurde:
- dilxerab
- latine:
- significant
- latve:
- nozīmēt
- laŭe:
- ຫມາຍຄວາມວ່າ
- litove:
- reiškia
- makedone:
- значи
- malagase:
- hoe
- malaje:
- bermakna
- malajalame:
- അർത്ഥമാക്കുന്നത്
- malte:
- jfissru
- maorie:
- te tikanga
- marate:
- अर्थ
- monge:
- txhais li cas
- mongole:
- гэсэн үг
- nederlande:
- betekenen, beduiden
- nepale:
- अर्थ
- njanĝe:
- ndikutanthauza
- okcidentfrise:
- betsjutte
- panĝabe:
- ਦਾ ਮਤਲਬ ਹੈ
- paŝtue:
- مانا
- pole:
- znaczyć, oznaczać
- ruande:
- bivuze
- ruse:
- значить, означать
- samoe:
- uiga
- sinde:
- مطلب
- sinhale:
- අදහස්
- skotgaele:
- a ‘ciallachadh
- slovake:
- mať význam, znamenať
- slovene:
- pomeni
- somale:
- macnaheedu
- ŝone:
- zvinoreva
- sote:
- bolela
- sunde:
- maksudna
- svahile:
- maana
- taĝike:
- маъно
- taje:
- หมายความ
- tamile:
- அர்த்தம்
- tatare:
- уртача
- telugue:
- అర్థం
- ukraine:
- значить
- urdue:
- مطلب
- uzbeke:
- degani
- vjetname:
- có nghĩa là
- zulue:
- asho
*signifo
- 1.
- Esenca kaj kerna ideo montrita de io: „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [12]; la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon [13]; severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva estus nekonsilinde [14]; ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi […] ĝian signifon [15]; ambaŭ sonĝis sonĝon […] en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo [16]; jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj [17]; la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, […] ĉar en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo [18]; ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta [19]; dusignifa rideto Marta . senco1
- 2.
- (figure) Graveco, valoro, konsekvenco: nia kongreso havos apartan signifon kaj estos epokfaranta [20]; estas senfrukta kaj danĝera […] la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas [21]; grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco FK ; kian signifon havas la morto? la korpo dissolviĝas […] [22]. senco2
Rim.:
Ofte oni povas uzi „senco“ kaj „signifo“ preskaŭ sinonimaj:
mi ne komprenas la signifon (aŭ sencon) de la frazo.
Tamen ili nuancigas diversajn aspektojn:
dum „senco“ celas unu specifan, ofte subjektivan, interpreton en
momenta kunteksto,
„signifo“ celas la tutan amplekson de la eblaj interpretoj,
objektivigitaj
per konvencio.
La unuan oni povas traduki al aliaj lingvoj, kaj esprimi per aliaj
vortoj,
la dua estas ligita al konkreta lingvo kaj vortumo.
En figura uzo, „senco“ enhavas la ideon de intenco aŭ celo de iu
ago,
dum „signifo“ akcentas ĝian konsekvencon. La kutima celo de eldiro
estas esprimi certan sencon, dum la signifo estas atribuata de la
aŭskultantoj, el kiu
ili devas diveni la sencon de la aŭdataj vortoj. Se la vortoj estas
elektataj mallerte,
ilia signifo devias de la intencita senco kaŭzanta miskomprenon.
[W. Diestel]
12.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:8
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:5
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:12
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:8
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:5
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:12
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- angle:
- meaning, significance
- beloruse:
- значэньне
- bulgare:
- значение du~a: двусмислен.
- ĉeĥe:
- význam, závažnost
- ĉine:
- 意义 [yìyì], 意義 [yìyì], 含意 [hányì], 意味 [yìwèi], 含义 [hányì], 含義 [hányì], 意涵 [yìhán], 意謂 [yìwèi], 意谓 [yìwèi], 涵义 [hányì], 涵義 [hányì], 义 [yì], 義 [yì]
- france:
- signification
- germane:
- 1. Bedeutung, Sinn, Inhalt 2. Bedeutung, Wichtigkeit
- hispane:
- significado
- hungare:
- 1. jelentés du~a: kétértelmű. 2. jelentőség
- japane:
- 意味 [いみ], 意義 [いぎ], 語義 [ごぎ], 価値 [かち], 重要性 [じゅうようせい]
- katalune:
- significat
- nederlande:
- betekenis du~a: dubbelzinnig.
- pole:
- znaczenie
- ruse:
- значение
- slovake:
- význam, zmysel
- taje:
- ความหมาย
- tibete:
- དོན་པོ་
- ukraine:
- значення
signifa
- 1.
- Havanta kompreneblan signifon, senca: vantaj aŭtomobilistoj povis elekti licenc-platojn kun siaj personaj bonŝanco-ciferoj aŭ kun signifa literkombino [23]. komprenebla
- 2.
- (figure) Havanta signifon, estanta grava aŭ valora en la koncerna situacio, rigardebla kiel grava: signife [li] levis la fingron supren [24]. ŝparo el kostoj estas pli ol signifa por la utiliganto de transporto, se ĝi estas komparata kun ... [25]; la riveroj malpuriĝis je signifa kvanto da kupro [26]. grava
23.
Monato, MNL: Filipinoj aŭkcias
licenc-platojn de aŭtoj, 2004
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
25. Monato, s65720
26. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
25. Monato, s65720
26. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
- angle:
- 1. meaningful 2. significant
- beloruse:
- значны
- bulgare:
- значителен
- ĉeĥe:
- valný, velký, významný, většinový, značný
- ĉine:
- 2. 隽 [juàn], 雋 [juàn], 有意义 [yǒuyìyì], 有意義 [yǒuyìyì], 意味深長 [yìwèishēncháng], 意味深长 [yìwèishēncháng], 重要 [zhòngyào]
- france:
- 1. signifiant 2. significatif
- germane:
- 1. verständlich 2. bedeutend
- japane:
- 意味のある [いみのある], 有意義な [ゆういぎな], 重大な [じゅうだいな], かなりの
- nederlande:
- 1. betekenisvol 2. beduidend, belangrijk
- pole:
- znaczący, ważny
- slovake:
- mnohovýznamný, zvlášť významný
sensignifa
- 1.
- Ne havanta kompreneblan signifon, sensenca, absurda: la kantoj de la amkantistoj ‐ [nun por li] nenio krom sensignifaj sonoj [27]! la vortoj estas sensignifaj [28]; la poema karaktero de la sensignifa frazo iĝas pli evidenta [29]. nekomprenebla
- 2.
- (figure) Ne havanta signifon, gravon aŭ valoron en la koncerna situacio, rigardebla kiel malgrava: estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa [30]; sur la planko sidis […] la sensignifa „mi“ de la persono, admirante sian propran grandecon [31]; titolo sen mono ‐ sensignifa sono PrV ; gajaj sensignifuloj Marta ; mi notis la faktojn ŝajne plej sensignifajn, ŝiajn plej malgrandajn gestojn, ŝiajn plej senvalorajn parolojn [32]. malgrava
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
28. Monato, Princo Henriko Oguinye: Bomboj kaj mortoj: la lingvo de islama radikalismo, 2011
29. K.-G. Gustafsson: Frazoj sen signifo!, 2011-04-02
30. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:10
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
32. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
28. Monato, Princo Henriko Oguinye: Bomboj kaj mortoj: la lingvo de islama radikalismo, 2011
29. K.-G. Gustafsson: Frazoj sen signifo!, 2011-04-02
30. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:10
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
32. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
- angle:
- 1. meaningless 2. insignificant
- beloruse:
- нязначны, без значэньня
- bulgare:
- незначителен
- ĉeĥe:
- bezvýznamný, irelevantní, nevýznamný
- ĉine:
- 2. 渺小 [miǎoxiǎo], 区区 [qūqū], 區區 [qūqū], 麼 [mó], 麽 [mó]
- france:
- 1. insensé 2. dépourvu d'importance, insignifiant, négligeable
- germane:
- 1. unverständlich 2. unbedeutend
- hispane:
- 2. sin sentido, sin significado
- japane:
- 無意味な [むいみな], 無価値な [むかちな]
- nederlande:
- 1. betekenisloos 2. onbeduidend, onbelangrijk
- pole:
- 1. bezwartościowy, błahy 2. bez znaczenia
- slovake:
- bezvýznamný
- taje:
- ไร้ความหมาย
- ukraine:
- без жодного значення, незначний, неозначений