*perd/i
*perdi
(tr)
Nevole seniĝi je posedaĵo:
Nevole seniĝi je posedaĵo:
- 1.
- Ĉesi posedi, ne plu havi: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [1]; dum la malsano, li perdis ses kilogramojn de sia pezo; perdi la voĉon, la spiron, la apetiton, la dorman ripozonZ , la vivon, la paciencon, sian feliĉonZ , gajecon, influon, fortonZ , kuraĝonZ , konscionZ ; perdi la favoron de iuB , la konfidon de iu; perdi la konfidon al iuZ ; tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienonZ ; tiu argumento perdis nun sian valoron; la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoroZ ; la entrepreno perdas ĉian sencon kaj celonZ .
- 2.
- Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; perdi la batalon (esti venkita); perdi la ludon.
- 3.
-
Vane uzi:
perdi la tempon kantante;
vane vi perdis viajn vortojnZ
.
malŝpari
- 4.
- Ne plu vidi ion aŭ iun malaperantan; ne povi plu retrovi: perdi en la premado sian akompananton; perdi iun el la okulojZ , el la vido; sidi en angulo perdita en ombro; perdi la vojon.
- 5.
- (uzata nur en pasivo)
Ruinigi, malsukcesigi, neniigi:
ni estas perditaj (tuj pereontaj) senreveneZ
;
ĉio estas perditaZ
;
bono farita ne estos perditaZ
;
vi estas perditajB
(venkitaj).
konsumiĝi, malaperi, perei 2
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34.
- angle:
- lose
- beloruse:
- губляць, згубіць, страціць
- bretone:
- koll
- ĉeĥe:
- mařit, pozbýt, prohrát, tratit, ztratit, ztrácet
- france:
- perdre
- germane:
- verlieren
- hispane:
- perder
- hungare:
- 1. elveszt, elveszít 2. veszít, veszt, elveszt 3. veszteget ~i la tempon: vesztegeti az időt. 4. elveszít, elveszt ~i iun el la okuloj: szem elől veszít. 5. elvész bono farita ne estos ~ita: jótett helyébe jót várj.
- indonezie:
- 1. kehilangan 2. kalah 3. membuang, menyia-nyiakan 5. hilang, musnah
- japane:
- 失う [うしなう], なくす, 見失う [みうしなう], 敗れる [やぶれる], 空費する [くうひする]
- katalune:
- perdre
- nederlande:
- verliezen
- pole:
- gubić, tracić, zawieruszyć
- portugale:
- perder
- rumane:
- pierde
- ruse:
- терять, потерять, утратить
- slovake:
- prehrať, stratiť, tratiť
- ukraine:
- губити, втрачати, утрачати, позбуватися, позбавлятися, програвати
perdiĝi
(ntr)
- Malaperi, tiel ke oni ne retrovas ĝin: perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono PrV ; mia letero perdiĝis; lia voĉo perdiĝis (ne estis aŭdata, rimarkata) en la bruegoZ ; elserĉi perdiĝintan ŝafonZ ; ili unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasojZ ; li perdiĝas (perdas la vojon, forgesas la celon) en malgravaj flankaj aferoj; ekzistas estonteco kaj via espero ne perdiĝosZ ; multaj semoj perdiĝasZ (vane neniiĝas).
- bretone:
- bezañ kollet, en em goll
- france:
- se perdre
- indonezie:
- hilang
- japane:
- 失われる [うしなわれる], なくなる, まぎれ込む [まぎれこむ], 迷子になる [まいごになる], 負ける [まける], むだになる
- katalune:
- perdre's
- nederlande:
- verloren gaan
- pole:
- ginąć, zagubić się, przepaść, zapodziać się
- rumane:
- pierzi, pierde-te
- ruse:
- теряться, потеряться
- ukraine:
- губитися, пропадати
disperdi
(tr)
- Poiome perdi aĵojn: tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado [2].
2.
La Nova Testamento, S. Luko 15:13
- bretone:
- foetañ (foranañ), foranañ
- ĉeĥe:
- poztrácet
- france:
- dissiper
- indonezie:
- menjauhkan (diri dr sesuatu), menghilangkan
- katalune:
- dissipar, balafiar
- nederlande:
- verbrassen
- pole:
- zmarnować
- rumane:
- risipi
- ruse:
- растерять
- slovake:
- postrácať
- ukraine:
- розгублювати, розтрачувати
forperdiĝi
(ntr)
- Malproksimiĝi, elgliti kaj malaperi: diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! [3]; niaj kunvenoj forperdiĝas en la amaso da aliaj kunvenoj.
3.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 5a
- bretone:
- steuziañ (kuit)
- france:
- disparaître, s'évanouir (disparaître), se noyer (disparaître), se perdre (disparaître), se volatiliser (disparaître), s'évaporer (disparaître) kien vi for~iĝis: où étiez-vous passé.
- indonezie:
- menghilang, musnah
- katalune:
- desaparèixer, esvanir-se
- nederlande:
- verdwijnen
- pole:
- zginąć, zapodziewać się
- rumane:
- pieri, dispari
- ruse:
- потеряться, затеряться