*riĉ/a

*riĉa  

1.  
EKON(iu) Posedanta multajn havaĵojn, multan monon, multajn bienojn: Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro [1]; tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn [2]; unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion, alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon [3]; kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa [4]; la plej riĉa lando de la mondo FK . VD:havi2, posedi
2.
(iu, io) Havanta multe da io ajn: li estas riĉa je scio kaj sperto; literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj FK ; riĉa lingvo (da esprimoj); principo riĉa je konsekvencoj; riĉa je esperoj, je promesoj; ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno [5]; Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK .
3.  
Multvalora, konvena por riĉa homo: Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino Marta ; ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan [6]; [li] aĉetis por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo FK ; mi estis ĉambristino en riĉaj domoj IK ; granda, moda kaj riĉa magazeno Marta ; plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj FK . SIN:kara3, multekosta, multvalora
4.  
(io) Multnombra, abunda: riĉa havo [7] Ifigenio ; riĉa meblaro; riĉa sperto; tiuj semoj alportis riĉan rikolton [8] [9]; studado, […] por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon Marta ; vesto […] kun riĉa garnituro da kremkoloraj puntoj FK ; post dekkvin minutoj aperis riĉa ŝvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri FK . VD:abunda, malmanka, superŝuti
angle:
rich
beloruse:
багаты
bulgare:
богат
ĉeĥe:
bohatý
france:
riche
germane:
reich 3. teuer, wertvoll 4. zahlreich, reichhaltig, reichlich
hispane:
rico
hungare:
gazdag
indonezie:
kaya
katalune:
ric
nederlande:
rijk
pole:
bogaty, bujny, dostatni
portugale:
rico
rumane:
bogat
ruse:
1. богатый 2. богатый 4. богатый, обильный
slovene:
1. bogat
svede:
rik
turke:
zengin

riĉo  

Stato de abundo da mono, da havaĵoj aŭ da ajna enhavo: feliĉo kaj riĉo envion elvokas PrV ; ne helpos riĉo en la tago de kolero [10]; altanima knabino proponas al li sian tutan riĉon da […] amo [11]. la iama ĉefministro de Libano, Al-Hariri, […] fariĝis milionulo, sed liaj riĉoj ne restis en Libano kaj la lando apenaŭ profitis de liaj projektoj [12]; spirita riĉo ne akireblas en kursejo aŭ sur foirego [13]. VD:poŝo 2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:4
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a, Adaha serĉas Omaron
12. Monato, Husejn Al-Amily/pg: Reveno al la hejmlando
13. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo
france:
richesse (situation)
germane:
Reichtum, reich sein Reichtum, reich sein
hispane:
riqueza
hungare:
gazdagság (állapot)
indonezie:
kekayaan
katalune:
riquesa
nederlande:
rijkdom
pole:
bogactwo, dostatek, obfitość
rumane:
bogăție
ruse:
богатство

riĉaĵo

Tre valora havaĵo: da mono kaj riĉaĵo mi liveros al vi tiom, kiom vi povos porti [14]; ŝi posedas dek kvin milojn, grandan riĉaĵon IK ; kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj [15]; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian riĉaĵon [16]; ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro [17]; kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto, tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn VivZam .
france:
bien (richesse), richesse (bien)
germane:
Vermögen
hungare:
gazdagság (javak)
indonezie:
harta, kekayaan
nederlande:
vermogen
pole:
bogactwo (skarb)
rumane:
avere
ruse:
богатство
turke:
zenginlik

*riĉeco  

Riĉo: la riĉeco de tiu ĉi homo estas granda [18]; la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco [19]; kontenteco estas pli bona ol riĉeco PrV ; riĉeco estas frato de fiereco PrV ; [li] parolis pri la kolorriĉeco de Italujo [20]; en diverseco troviĝas kultura riĉeco [21].
france:
richesse (situation)
germane:
Reichtum
hispane:
riqueza
hungare:
gazdagság (állapot) ~eco estas frato de fiereco: a szerencse ritkán jár kevélység nélkül
indonezie:
kekayaan
nederlande:
rijkdom
pole:
bogactwo, dostatek, fortuna, obfitość
rumane:
avere
ruse:
богатство

riĉigi

(tr)
Abunde havigi valoraĵojn, enhavon: maldiligenta mano malriĉigas, sed mano de diligentuloj riĉigas [22]; se lin favoros la sorto, li povas trovi oficon, kiu riĉigos lin [23]; multaj politikistoj sukcesas sin ege riĉigi [24]; riĉigi siajn sciojn FK ; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj [25].
france:
enrichir
germane:
bereichern
hispane:
enriquecer
hungare:
(meg)gazdagít
indonezie:
memperkaya
katalune:
enriquir
nederlande:
rijk maken
pole:
wzbogacić
rumane:
îmbogăți
ruse:
обогатить
turke:
zenginleştirmek

riĉiĝi

(ntr)
Ekhavi pli da mono, da valoraĵoj, da enhavo: kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas PrV ; per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi FK ; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; nia lingvo havos la plenan eblon […] konstante riĉiĝadi [26].
france:
s'enrichir
germane:
sich bereichern
hispane:
enriquecerse
hungare:
(meg)gazdagodik
katalune:
enriquir-se
nederlande:
rijk worden
pole:
bogacić się, dorabiać się, wzbogacić się, obłowić się
rumane:
îmbogăți
ruse:
обогатиться
turke:
zenginleşmek

*riĉulo  

Homo kiu havas multan monon, multajn posedaĵojn: la riĉulo havas multe da mono [27]; la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj [28]; mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo PrV ; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [29]; la subaĉetado de aŭtoritatoj estis kutima principo inter la riĉuloj de la epoko [30].
france:
nanti (subst.), riche (subst.)
germane:
Reiche, Reicher
hispane:
rico
hungare:
gazdag ember
nederlande:
rijkaard
pole:
bogacz
rumane:
bogat
ruse:
богач, богатей
turke:
zengin(kişi)

*malriĉa  

1.  
EKON Posedanta malmulte da valora havaĵo: malriĉa vilaĝa virino [31]; mi estas mizera kaj malriĉa [32]; plej malriĉa almozulo [33]; li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn [34]; malriĉa urbana domo [35]; malriĉa kiel muso preĝeja PrV . VD:senmona
2.
Posedanta malmulte da io ajn: feliĉaj estas la malriĉaj en spirito [36]; kulture kaj socie […] malriĉa [37]; [li] plendas pri la aktuala stato de la faka lingvo, kiu laŭ li malriĉas kompare kun la poezia [38].
angle:
poor
beloruse:
бедны
bulgare:
беден
france:
pauvre
germane:
arm mal~a kiel muso preĝeja: arm wie eine Kirchenmaus
hispane:
pobre
hungare:
szegény mal~a kiel muso preĝeja: szegény, mint a templom egere
indonezie:
miskin
katalune:
pobre
nederlande:
arm
pole:
biedny, ubogi
rumane:
sărac
ruse:
бедный
svede:
fattig
turke:
yoksul, fakir

malriĉo  

Malabundo, manko je mono, havaĵoj, enhavo: pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo [39]; oni sentas tian mankon kaj malriĉon, se neniu ion diras ĉetombe [40]; senkleraj homoj povas nur malbone kaj rande partopreni socian vivon: ili ne povas defendi siajn rajtojn kaj plej ofte restas en senelira malriĉo [41].
france:
paupérisme, pauvreté
germane:
Armut
hispane:
pobreza
hungare:
szegénység
indonezie:
kemiskinan
katalune:
pobresa
nederlande:
armoede
pole:
bieda
rumane:
sărăciei
ruse:
бедность
turke:
yoksulluk

malriĉeco  

Malriĉo: lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco [42]; bonklasaj homoj, kiuj falis en malriĉecon [43]; malriĉeco ne estas malvirto PrV .
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
43. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la hejmo de la metiisto, (de nov-jorka kuracisto, rerakontita de E. Weilshäuser)
france:
paupérisme, pauvreté
germane:
Armut
hispane:
pobreza
hungare:
szegénység mal~eco ne estas malvirto: nem bűn a szegénység
indonezie:
kemiskinan
nederlande:
armoede
pole:
bieda, biedactwo, biedota, ubóstwo
rumane:
sărăciei
ruse:
бедность

malriĉigi  

(tr)
Parte aŭ tute senigi je havaĵoj, je enhavo: donado de almozoj neniam malriĉigas PrV ; inflaciego malriĉigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila [44]; la malapero de iu ajn lingvo malriĉigas – kulture kaj eĉ science – la homaron [45]. SUP:senhavigi
france:
appauvrir
hispane:
empobrecer
hungare:
(el)szegényít
katalune:
empobrir
nederlande:
arm maken
pole:
ubożeć, pauperyzować
rumane:
sărăci
ruse:
обеднить, сделать бедным, разорить
turke:
yoksullaştırmak

malriĉiĝi  

(ntr)
Ekhavi malpli da mono, da valoraĵoj, da enhavo: se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin [46]; Eminjon la onklino […] pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis Marta . VD:senhaviĝi
france:
s'appauvrir
germane:
verarmen
hispane:
empobrecerse
hungare:
(el)szegényedik
katalune:
empobrir-se
nederlande:
arm worden
pole:
biednieć (ubożeć), ubożeć, zbiednieć, zubożeć
rumane:
sărăci
ruse:
обеднеть, стать бедным, разориться
turke:
yoksullaşmak

malriĉulo

Homo, kiu ne havas sufiĉan monon, sufiĉan havaĵon: la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris [47]; vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj [48]; malriĉulo parencojn ne havas PrV .
france:
pauvre (subst.)
germane:
Arme, Armer
hispane:
pobre
hungare:
szegény ember mal~ulo parencojn ne havas: a szegénynek kevés a rokona
katalune:
pobre
nederlande:
arme (subst.)
pole:
biedak, biedaczysko, golec (pot)
rumane:
sărac
ruse:
бедняк

novriĉulo  

Homo rapide riĉiĝinta, ofte rigardata kiel nekonvene arogema aŭ elmontrema: ni lin suspektas pri novriĉula pozici', ĉar [edzin'] aspektas kiel juvelekspozici' [49]; konversacii kun anoj de la alta socio – ne la kreskanta socio de novriĉuloj, sed la antikva aristokrataro de angla deveno [50]; la nova konstitucio ne kontentigis la novriĉulojn: daŭre la ekonomia sistemo ne ebligis liberan pluinvestadon kaj pliriĉigadon [51]. SUP:elsaltulo
france:
nouveau riche, parvenu (subst.)
germane:
Neureicher
hispane:
nuevo rico
hungare:
újgazdag
indonezie:
orang kaya baru, OKB
nederlande:
parvenu
pole:
dorobkiewicz, nowobogacki
rumane:
ciocoi, parvenit
ruse:
нувориш

administraj notoj