*aparten/i
*aparteni
(ntr)
- 1.
Esti ies propraĵo aŭ posedaĵo: la domo apartenas al li ― li estas mia onklo [1]; la gratuloj apartenas (estas merititaj de) […] al la tuta batalantaro [2]; (figure) la estonteco apartenas al ni [3]; (figure) jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi Marta ; eĉ […] rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi [4]; ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj [5]; el tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis Marta ; vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas PrV ; al ĉiu konvenas, kio al li apartenas PrV .
disponi1, havi2, posedi, proprieti
- 2.
-
Esti afero de iu, dependi de:
tiuj ĉi demandoj apartenas […] ekskluzive al la Lingva Komitato
[6];
ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj
apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al
la ekleziuloj kaj filozofoj
[7];
pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, — nur al vi apartenas
la venĝo
[8];
ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj […], sed tio ne
apartenas tien ĉi
[9];
ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia
kongreso
[10].
koncerni, tuŝi3
- 3.
-
Esti parto de io, iu el...:
[tiu] sinjoro […] apartenas al la plej varmaj amikoj de ni
[11];
jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la
fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon
[12];
ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ
apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem
[13];
al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la
komunikiĝoj inter diversaj popoloj
[14];
ankaŭ mia patro apartenas al la estraro
[15];
la simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano
[16];
ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo
Marta
;
vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn
Marta
.
aliĝi, membri, partopreni
- 4.
[17] (al aro) Esti elemento de ĝi: la nombro `2` apartenas al la aro de entjeroj; la fakton, ke elemento `a` apartenas al aro `bb E`, oni signas per `a in bb E` (legu: a apartenas al e, aŭ: a (estas) en e), aŭ per `bb E ∋ a` (legu: e enhavas a), ĝian malon per `a notin bb E`.
enhavi
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:23
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
14. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
17. Plena Ilustrita Vortaro, aro

- angle:
- belong
- beloruse:
- належаць
- ĉeĥe:
- náležet
- ĉine:
- 1. 属于 [shǔyú], 屬於 [shǔyú] 3. 一事 [yīshì] 4. 一事 [yīshì]
- france:
- appartenir
- germane:
- gehören 2. die Sache von jmd./etwas sein 3. Teil von etwas sein 4. angehören (als Element)
- hebree:
- להשתייך
- hispane:
- pertenecer
- hungare:
- tartozik al ĉiu konvenas, kio al li ~as: a magáé mindenkinek kedves.
- itale:
- appartenere
- japane:
- ~のものである, ~に所属する [にしょぞくする]
- nederlande:
- behoren tot
- norvege:
- tilhøre
- pole:
- 4. należeć, być elementem
- portugale:
- pertencer
- ruse:
- принадлежать
- slovake:
- náležať, patriť, prislúchať
- svede:
- tillhöra
- ukraine:
- належати
aparteno
- Ago, stato aparteni al io: lingvo […] plifortigas la senton de aparteno al la grupo [18]; devas malaperi ĉiuj privilegioj, bazitaj sur rasa, nacia, lingva aŭ religia apartenoj [19]; li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, – […] ĝi estas kontraŭleĝa vesto, vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo Metrop .
- beloruse:
- прыналежнасьць, прычыннасьць, дачыненьне
- germane:
- Zugehörigkeit
apartenaĵo

-
Propraĵo,
posedaĵo, dependaĵo:
tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo
de kelkaj lingvoj
[20];
nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo, sendenta kaj batata sur la vangojn per
la fosilo de tombisto
Hamlet
;
du kozakoj portis la duone senkonscian virinon, alia prenis ŝian apartenaĵon
VojaĝImp
;
la scienco kaj arto […] ĝis antaŭ nelonge estis apartenaĵo de fermitaj
rondoj
Ret
.
havaĵo, posedaĵo, propraĵo, proprietaĵo
20.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
- angle:
- belonging, possession
- beloruse:
- маёмасьць
- france:
- bien (subst.), propriété
- germane:
- Eigentum, Eigenheit, Besitztum
- hispane:
- pertenencia
- hungare:
- tartozék, tulajdon
- japane:
- 所有物 [しょゆうぶつ], 付属施設 [ふぞくしせつ], 属性 [ぞくせい]
- nederlande:
- bezit, eigendom
- norvege:
- eiendom
- ruse:
- принадлежность, собственность
- slovake:
- vlastníctvo
- ukraine:
- приналежність, власність