1fantazi/o PV

fantazio

1.
Krea imagpovo: tio flamigis ŝian infanan fantazion. al Eŭropo, […] al la lando de la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio [1]; [por] eĉ el kolbasaj bastonetoj […] kuiri supon […] oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton [2]; preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano [3].
2.
Fantaziaĵo: tiaj ideoj, […] al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas […] natura afero EE ; ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio [4]; Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen […] kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan profundan puton [5].
VD:deliro, ekstravaganco, ideo, fabelo, ĥimero, iluzio, revo, sonĝo, utopio.
angle:
phantasy (brite), fantasy (usone)
beloruse:
фантазія
ĉeĥe:
fantazie, obrazotvornost, představivost
ĉine:
1. 花俏 [huāqiào], 幻想力 [huànxiǎnglì], 虚幻 [xūhuàn]
france:
fantaisie, imagination, invention, lubie
germane:
1. Einbildungskraft, Vorstellungskraft, Fantasie, Phantasie
hispane:
fantasía
hungare:
1. fantázia, képzelőerő
itale:
1. fantasia
japane:
幻想 [げんそう], 夢想 [むそう], 空想力 [くうそうりょく], 幻想曲 [げんそうきょく], ファンタジア
nederlande:
1. fantasie, verbeeldingskracht
portugale:
fantasia
ruse:
1. фантазия, воображение
slovake:
obrazotvornosť
tibete:
དམིགས་སྣང་
ukraine:
фантазія, уява, примха, витівка

fantazia

Imagoplena.
a)
Kaprica, sendirekta, senregula: ŝi plektis fantaziajn kronojn el floroj Hamlet ; fantazia vesto; vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia [6]; kia kaverno tio estis! la grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj [7].
b)
Nereala, senbaza, nur imagita: fantazia rakonto; afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian FK ; mi ripete turnas la okulojn […] sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan DL .
angle:
fantastic, fantasy
beloruse:
фантазійны, фантастычы, выдуманы
ĉine:
有想象力 [yǒuxiǎngxiànglì]
france:
de fantaisie, fictif (imaginé), fantastique (produit de l'imagination), imaginé, imaginaire (inventé)
germane:
fantasievoll, fantastisch, erträumt
hispane:
fantástico, fantasioso
hungare:
fantasztikus, képzelt, ábrándos
itale:
fantastico, fantasioso
japane:
幻想的な [げんそうてきな], とりとめのない, 気まぐれな [きまぐれな], 奔放な [ほんぽうな], 空想的な [くうそうてきな]
nederlande:
1.a fantasievol 1.b ingebeeld, gefantaseerd fantasierijk
ruse:
1.a прихотливый 1.b фантастический, выдуманный
ukraine:
фантастичний, вигадливий

fantaziaĵo

Kaprica imagaĵo:
a)
Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago.
b)
Vagado de la imago ekster la realo kaj eblo: tezo, ke la katastrofaj naturfenomenoj lige kun la elmigro de la hebrea gento el Egiptio […] ne estas nur fantaziaĵoj, sed historiaj eventoj [8]; tiom da anatomiaj faktoj malpravigas tiun ĉi supozon, ke eĉ ne valoras analizi tiun ĉi fantaziaĵon [9]; la Eliksiro de la Vivo estas fantaziaĵo [10].
8. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
9. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
10. M. Shelley, trad. K. Lendon: Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo, 2014
angle:
1.a fantasy
beloruse:
фантазія, выдумка, прыхамаць, нешта ўяўнае, летуценства
ĉine:
白日夢 [báirìmèng]
germane:
1.a Einbildung, Fantasie, Phantasie 1.b Spinnerei, Fantasterei
hungare:
1.a képzelődés, fantáziálás 1.b ábránd
itale:
1.a fantasia, chimera, sogno
japane:
幻影 [げんえい]
nederlande:
1.a fantasie, inbeelding 1.b verbeelding
ruse:
1.a прихоть, затея, фантазия 1.b фантазия

fantazii

(tr)
Kaprice imagi, fantazie verki, fari: fantazii strangan rakonton; amuza sceno fantaziita de Aristofano; vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda [11]; ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas […] DL ; la leganto vidos, ke mi ne fantazias DL .
VD:prezenti al si.
angle:
fantasize, imagine, daydream
beloruse:
фантазіяваць, марыць, выдумляць
ĉeĥe:
blouznit, vymýšlet si
ĉine:
夢見 [mèngjiàn]
france:
inventer (qc de fantastique), imaginer (qc de fantastique)
germane:
fantasieren , spinnen (Gedanken)
hispane:
fantasear
hungare:
fantáziál, képzelődik, ábrándozik
itale:
fantasticare, immaginare, sognare a occhi aperti
japane:
空想で作り出す [くうそうでつくりだす], でっち上げる [でっちあげる]
nederlande:
fantaseren
ruse:
фантазировать, мечтать, воображать, выдумывать
slovake:
blúzniť, vymýšľať si
ukraine:
фантазувати, мріяти, уявляти, імпровізувати (музику)

fantaziulo, fantaziisto

Homo tre kaprice kaj strange aganta; strangulo, originalulo: ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni EE ; la homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj EE ; tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je ‚flankaj aferoj‘ VivZam ; ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj [12].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
crackpot, daydreamer, romantic, idealist
beloruse:
фантазёр, летуценьнік
ĉeĥe:
blouznivec, fantasta
france:
fantaisiste (subst.), original (subst.), phénomène (subst.)
germane:
Phantast, Spinner, Fantast
hispane:
soñador
hungare:
képzelődő, ábrándozó
japane:
夢想家 [むそうか]
nederlande:
fantast
ruse:
фантазёр, мечтатель
slovake:
fantasta
ukraine:
фантазер, мрійник

administraj notoj