*post

I.

*post

Prepozicio montranta:
1.
Tempon pli malfruan ol alia: iru, kaj post tri tagoj revenu al mi [1]; post longaj jaroj de trankvilo la monto komencas fumiĝi [2]; ordono post ordono, regulo post regulo [3]; iom post iom [4]; se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon […] [5]; ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj [6]; post paso de la dudek jaroj […] kaj post (subkomprenu: la momento) kiam Salomono konstruis la urbojn [7]; lian edzinon vi prenis […] post kiam vi lin mortigis [8]; post sufero venas prospero PrV ; ĝi estas kiel mustardo post la manĝo PrV .
2.
Lokon pli malproksiman rilate al objekto, el vidpunkto de reala aŭ imagita observanto; malantaŭ: la princo […] sidiĝis post kolono [9]; ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin [10]; li subaŭskultis post la pordo [11]; eniri post ŝi [12]; inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj [13]; la koĉero devis kuri post ŝi kaj kapti ŝin [14]. ANT:antaŭ 1
Rim.: Pri uzo de post kun akuzativo, vidu al post, post ...-n.
3.
Rangon pli malaltan ol alia: vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi [15]; post la kapitano estas la leŭtenanto.
Rim.: Por eviti konfuzon inter loka kaj tempa sencoj de „post“, oni uzas la rimedojn montritajn sub „antaŭ“.
afrikanse:
post
albane:
pas
amhare:
ልጥፍ
arabe:
آخر
armene:
հաղորդագրություն
azerbajĝane:
sonra
bengale:
পোস্ট
birme:
တိုင်
bosne:
post
ĉeĥe:
po, za (místně i časově)
ĉine:
[hòu], 後 [hòu], 后面 [hòumian], 後面 [hòumian], 后面 [hòumiàn], 後面 [hòumiàn], 后头 [hòutou], 後頭 [hòutou], 背后 [bèihòu], 背後 [bèihòu], 以后 [yǐhòu], 以後 [yǐhòu], 次后 [cìhòu], 次後 [cìhòu], 而后 [érhòu], 而後 [érhòu]
dane:
indlæg
estone:
pärast
eŭske:
ondoren
filipine:
pagkatapos
france:
après (prép.), derrière (prép.)
galege:
pos
germane:
1. nach 2. hinter 3. nach
guĝarate:
પોસ્ટ
haitie:
pòs
hinde:
पोस्ट
hispane:
después 1. después 2. detrás, tras 3. posterior
hungare:
1. után 2. mögött, után 3. után
igbe:
mgbe
irlande:
tar éis
islande:
post
japane:
ポスト
jave:
sawise
jide:
פּאָסטן
jorube:
ifiweranṣẹ
kanare:
ಪೋಸ್ಟ್
kartvele:
ჩანაწერი
katalune:
desprès
kazaĥe:
кейінгі
kimre:
swydd
kirgize:
кызмат
kmere:
ក្រោយ
koree:
포스트
korsike:
dopu à
kose:
isikhundla
kroate:
poslije
kurde:
koz
latine:
postquam
latve:
pasta
laŭe:
ຕອບ
litove:
pranešimas
makedone:
пост
malagase:
lahatsoratra
malaje:
1. selepas
malajalame:
സ്ഥാനം
malte:
wara
maorie:
pou
marate:
पोस्ट
monge:
tom qab
mongole:
дараах
nepale:
पछि
njanĝe:
positi
okcidentfrise:
peal
okcitane:
après
panĝabe:
ਪੋਸਟ
paŝtue:
وروسته
pole:
po, za 1. po, za 2. po, za
ruande:
nyuma
rumane:
în spatele 1. peste 2. în spatele 3. în spatele
ruse:
1. после, за (о времени), через (о времени) 2. позади, за (о месте, направлении) 3. после, за (о последовательности)
samoe:
pou
sinde:
پوسٽ
sinhale:
පශ්චාත්
skotgaele:
dreuchd
slovake:
po
slovene:
objave
somale:
ka dib
ŝone:
pambiru
sote:
poso
sunde:
pos
svahile:
baada
taĝike:
баъди
taje:
1. หลังจาก, หลังจากที่ผ่านไป 2. หลัง, ข้างหลัง
tamile:
பின்
tatare:
пост
telugue:
పోస్ట్
tibete:
རྗེས་ལ་
ukraine:
повідомлення
urdue:
پوسٹ
uzbeke:
so’ng
vjetname:
bài
volapuke:
1. pos 2. po
zulue:
emva

al post, post ...-n

Al loko situanta post 2: mi sendos post ilin glavon [16]; rigardi post sin [17]; li estingis la torĉon kaj tremante […] enŝovis sin post kolonon [18]; [ŝi] rigardis post lin kun rideto FK ; kuri post iun.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun „al“, vidu rimarkon sub „al ĉe“.
france:
derrière (prép., avec mouvement vers)
germane:
dahinter
hispane:
detrás de, en pos de
pole:
za
rumane:
din spate
ruse:
за (о направлении)

de post, depost

1.
a)
De 6 la fino de: mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj! [19]; depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco [20]; [ŝi loĝis] sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco [21]; ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj [22]; ili do sidiĝis sur tapiŝoj, kaj priparolis la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de la pramisto [23].
b)
De 6 la komenco de: la Eternulo estas mia fido de post mia juneco [24]; de post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato [25]; Mi, la Eternulo, estas via Dio de post (via eliro el) la lando Egipta [26]; Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon Marta ; depost tempo nememorebla PrV . SIN:ekde 1, detempe de.
c)
(malofte) Sekvante la faron de: mi adoras [Dion] de post miaj praavoj (kiel faris miaj praavoj) [27].
Rim.: De logika vidpunkto de post signifas „de la fino de“ kaj ekde „de la komenco de“. Apenaŭ estas nuanco, se la posta substantivo montras tempopunkton, sed se ĝi esprimas daŭron, la distingo gravas. Tion ĉi reliefigas [28], sed multaj aŭtoritataj ekzemploj uzas de post kiel simplan sinonimon de la tempo de, kaj foje eĉ de ekde. La biblia citaĵo pri macoj, ekz-e, tekstas en la originalo: en la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis... , do hodiaŭ ni prefere uzus ekde, kiun ŝajne ne uzis Zamenhof.
2.
De malantaŭ: de post la kurteno elkuris dancistinoj [29]; [li] kliniĝis de post la kolono [30].
Rim.: Kvankam la unuvorta skribmaniero frue aperis, la duvorta estas preferebla, ĉar vere temas pri du sinsekvaj prepozicioj, ne pri kunmetaĵo de la tipo: malantaŭ, disde, ekde...
ĉeĥe:
od té doby co; od
france:
de~ tempo nememorebla: de temps immémorial. 1. depuis (prép., temps), dès, à partir de 2. de derrière
germane:
1.a nach 1.b seit 1.c so wie 1. nachdem 2. hervor
hispane:
1.a desde el final de, después de 1.b a partir de, desde de~ tempo nememorebla: de tiempo inmemorial. 1.c como antes 2. por detrás
japane:
~以後 [~いご], ~以来 [~いらい]
pole:
1. od (czasu) 2. zza
ruse:
2. из-за (о месте)
slovake:
od, odo

ĝis post, ĝispost

Ĝis kiam estos pasinta, estos finita: ĉi-lasta informo, raportita en sendependa novaĵkanalo, ne aperis ĝis post kelkaj horoj en la ŝtata [31]; lia buŝo estis tre seka, kaj li havis absurdan deziron prokrasti la intervjuon ĝispost la tepaŭzo [32].
31. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3)
32. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
jusqu'au-delà de
germane:
bis nach
pole:
aż do po

el post

De post 2: el post la arbo li estas bravulo PrV ; el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo Marta .
france:
de derrière
germane:
hinter
hispane:
desde atrás
pole:
zza
ruse:
из-за (о месте)
II.
Vortero, montranta plimalfruecon aŭ plimalproksimecon:

posta

1.
Pli malfrua: la postan paroladon mi ne aŭdis; la historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel [33]; posta jarcento [34]; la postaj generacioj [35]; kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis [36].
2.
Loke pli malproksima, malantaŭa: la posta parto de ŝipo; la glavon […] trapenetris la postan parton de la korpo [37]; la leporo ekstaris sur la postaj piedoj [38]; terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li [39].
ĉeĥe:
pozdější
ĉine:
2. 随后 [suíhòu], 隨後 [suíhòu]
france:
1. ultérieur 2. arrière (adj.)
germane:
1. späterer 2. hinterer
hispane:
1. posterior (en el tiempo) 2. posterior (en el espacio), parte trasera
hungare:
1. utána következő 2. hátsó
japane:
後の [あとの], 後ろの [うしろの]
pole:
1. późniejszy 2. tylny
rumane:
2. din spate
ruse:
1. последующий 2. задний
slovake:
neskorší
ukraine:
наступний, пізніший, подальший

*poste

1.
Pli malfrue: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [40]; antaŭe intencu kaj poste komencu PrV ; antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas PrV ; leĝo valoras por poste sed ne por antaŭe PrV . VD:pasintaĵo.
2.
Pli malproksime, malantaŭe: antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj [41]; post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj […] poste iris la piedistaro en kaskoj kaj en manteloj longaj ĝis la tero [42].
angle:
after
arabe:
1. ثُمَّ
bulgare:
след
ĉeĥe:
potom
ĉine:
繼後 [jìhòu], 继后 [jìhòu], 以后 [yǐhòu], 以後 [yǐhòu], 嗣后 [sìhòu], 嗣後 [sìhòu], 后 [hòu], 後 [hòu]
france:
1. ensuite, puis
germane:
1. nach 2. hinter
hispane:
1. después, más tarde 2. luego, a continuación
hungare:
mögötte 1. utána, később
japane:
後で [あとで], その後 [そのあと], 後ろで [うしろで]
nederlande:
na, achter
njanĝe:
patapita
pole:
1. później, potem 2. dalej
rumane:
mai departe 1. mai târziu
ruse:
1. потом, позже 2. позади
slovake:
nato, potom, za tým
taje:
1. หลังจาก, หลังจากนั้น
ukraine:
ззаду, далі, потім, пізніше

posten

Celante plue al pli posta loko, malantaŭen: la princo rimarkis, ke la polva nebulo fleksiĝis posten [43]; la barbaroj eĉ ne rigardis posten [44]; la soldato rigardis posten kaj ekvidis urson [45]; vidi posten kaj antaŭen Hamlet ; ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen FK ; li […] sin klinis posten [46]; liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten FK .
angle:
behind
ĉeĥe:
dozadu, dál
germane:
nach hinten, zurück
hispane:
por detrás
hungare:
mögéje, hátulra
japane:
後ろへ [うしろへ]
nederlande:
achterwaarts
pole:
dalej
rumane:
mai departe
ruse:
назад
slovake:
dozadu, ďalej
ukraine:
назад

posti

Sekvi1: periodo en la historio de la tero estus meza je ĝenerala karaktero inter tiu kiu antaŭis kaj tiu kiu postis ĝin [47]; Gruŝnickij iris la unua, lin sekvis liaj sekundantoj kaj mi postis kun la doktoro [48]; lin […] oni ŝipes resendis en Afrikon, postis nova enkacreriĝo [49].
47. Ĉarlz Darvin: La Origino de la Specioj, ĉap. 10
48. Miĥail Lermontov, trad. Nikolaj Danovskij: Princidino Mary, p. 70
49. Miguel Fernández: La vorto kaj la vento, Arabesko, p. 89
angle:
follow
ĉine:
跟随 [gēnsuí], 跟隨 [gēnsuí], 后续 [hòuxù], 後續 [hòuxù], 接替 [jiētì], 遹 [yù]
germane:
nachfolgen
pole:
następować

posto

1.
Posta 2 parto de io, malantaŭo, malantaŭaĵo: lia sekvantaro en uniformoj […] staris en la posto de la loĝio [50]; rigardante de la posto de la ŝipo al la arĝenta vojo, kiun ŝi postlasis [51]; Patroklo okupis iliajn postojn! (la postajn poziciojn de ilia armeo) [52]; sur la foto de antaŭo al posto kaj de maldekstro dekstren: unuavice […], duavice […] [53]; fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo [54]; la posto de vesto PV . SUB:dorso, poboVD:fono
2.
Posta 1 tempo: rigardi al la posto PIV1 .
angle:
1. rear
ĉeĥe:
rub
ĉine:
1. 后方 [hòufāng], 後方 [hòufāng], 背 [bèi], 背部 [bèibù], 在背上 [zàibèishàng], 在背后 [zàibèihòu], 在背後 [zàibèihòu], 在背面 [zàibèimiàn], 椅子靠背 [yǐzikàobèi], 顛倒 [diāndǎo], 颠倒 [diāndǎo]
germane:
1. Hinterteil, Rücken (von etwas), Rückseite
hispane:
1. parte posterior 2. momento posterior
hungare:
1. hátulja
japane:
後ろ [うしろ], 背後 [はいご]
nederlande:
1. achterste deel
pole:
1. tył
ruse:
1. зад 2. прошлое, былое
slovake:
rub
ukraine:
задня сторона, наступне (у знач. ім.)

postaĵo

1.
Posto1: postaĵo de veturilo, de domo PV ; postaĵo de Kremser [55]. SIN:malantaŭo, malantaŭaĵoSUB:pobo
2.
ANA Pugo de homo, gropo de iuj kvarpieduloj aŭ analoga korpoparto de aliaj bestoj: hundaĉ' […] kaptis vin je l' pantalon' […] sur la postaĵo larĝan truon vi honte maskis per ĉapel' [56]; libero de parolo: […] obscene laŭdi postaĵojn de piedirantinoj [57]; ili plu ne povis elteni la suferon de konstipiĝo, kaj levante la postaĵon petis sian patrinon bastonete elfosi la ferbulan fekaĵon [58]; li donis al li fratecan baton sur la postaĵon, tiam li turnis sin kaj iris [59]; la sago estis bone celita kaj enfiksiĝis en la postaĵo de la ĉevalo [60]; la plej abomenaj [simioj] havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la simia socio maskendaj [61].
55. Vikipedio, Tendoĉaro
56. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
57. Monato, Juan Jacobo Schmitter-soto: Lando de la (mal)liberuloj
58. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro
59. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
60. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
61. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 5a
angle:
2. bottom, backside
bulgare:
2. дупе
ĉine:
1. 后方 [hòufāng], 後方 [hòufāng], 背 [bèi], 在背上 [zàibèishàng], 在背后 [zàibèihòu], 在背後 [zàibèihòu], 在背面 [zàibèimiàn], 椅子靠背 [yǐzikàobèi], 顛倒 [diāndǎo], 颠倒 [diāndǎo], 氂 [máo], 尾 [wěi], 对决 [duìjué], 對決 [duìjué], 腚 [dìng], 尾巴 [wěiba] 2. 屁股 [pìgu], 腚 [dìng]
france:
1. arrière (subst.) 2. derrière (cul)
germane:
1. Hinterteil, Rückseite 2. Hintern, Po
hispane:
1. trasero, parte de atrás 2. culo, grupa
hungare:
1. hátulja, far 2. far
japane:
後部 [こうぶ], 尾部 [びぶ], 裏面 [うらめん], しり
nederlande:
1. achterste deel 2. achterwerk
pole:
1. tylna (część) 2. tyłek, zad
ruse:
1. зад, задняя часть 2. задница
ukraine:
задня частина, зад

postanto

1.
Iu, kiu venas poste.
2.
MAT[62] (de elemento en orda aro) Tiu elemento, se ĝi ekzistas, najbara kun ĝi kaj pli granda ol ĝi: 5 estas la postanto de 4; ĉiu natura nombro a havas postanton, a + 1, neniu natura nombro havas 0 kiel postanton [63].
angle:
successor
ĉeĥe:
následný člen, následovník, následující člen
ĉine:
接班人 [jiēbānrén], 后任 [hòurèn], 後任 [hòurèn], 接棒人 [jiēbàngrén], 繼任者 [jìrènzhě], 继任者 [jìrènzhě], 繼任 [jìrèn], 继任 [jìrèn]
france:
successeur
germane:
Nachfolger
hispane:
1. siguiente, el que viene después 2. sucesor
hungare:
1. utána következő, rákövetkező
pole:
1. późniejszy (gość) 2. następnik
ruse:
последователь 2. последователь, следующий элемент
slovake:
nasledovník, nasledujúci

postea

Posta1: laŭ posteaj komentistoj Pitagoro komprenadis filozofion kiel amon de saĝo [64]; dum la milito kaj postea komunisma nelibereco [65].
ĉeĥe:
pozdější
germane:
späterer
hispane:
posterior
hungare:
utána következő
japane:
後の [あとの]
pole:
późniejszy
ruse:
последующий
slovake:
neskorší
ukraine:
пізніший, подальший

postenigi

Igi iri posten: la minaco postenigis la atakantojn. SIN:malfruigi, prokrasti
HOM:posten·igi
ĉeĥe:
oddálit, přidělit stanoviště, uvést do funkce, zahnat
germane:
zurücksetzen
hispane:
hacer volver
hungare:
hátravisz, hátravon
japane:
持ち場につかせる [もちばにつかせる]
nederlande:
doen terugdeinzen
pole:
opóźnić
slovake:
postaviť na miesto, stanovište, stanoviť, umiestniť
ukraine:
виставляти, розставляти пост(и), призначати на пост

posteniĝi

Iri en postan lokon: la libiaj ŝtonĵetistoj komencis posteniĝi [66]; ŝi posteniĝis timigita [67]; li rektiĝis, posteniĝis unu paŝon kaj […] diris […] IK . VD:dorsenpaŝi, inversiri, malantaŭeniĝi, regresi, retroiri
ĉine:
迴避 [huíbì], 撤退 [chètuì]
germane:
sich zurückziehen
hispane:
situarse detrás
hungare:
hátrál, visszavonul
japane:
持ち場につく [もちばにつく]
nederlande:
achteruit gaan
pole:
udać się do tyłu
ruse:
отстать, отставать

posteulo

GEN Tiu, kiu venas poste en tempo: ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj; la posteularo de Abraham; la posteuloj sentos teruron pri lia tago, kaj la antaŭulojn kaptos timo [68]; ne restis memoro pri la antaŭuloj, kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos (ankoraŭ pli) poste [69]; venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo via posteulo [70]; niaj posteuloj legos en la historio EE ; savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon [71].
beloruse:
пасьлядоўнік, нашчадак
ĉeĥe:
descendent, následník, nástupce, potomek
ĉine:
[hòu], 後 [hòu], 传人 [chuánrén], 傳人 [chuánrén], 晜 [kūn], 子孙 [zǐsūn], 子孫 [zǐsūn], 后代 [hòudài], 後代 [hòudài], 后裔 [hòuyì], 後裔 [hòuyì]
france:
descendant (subst.), successeur (subst.)
germane:
Nachfolger, Nachkomme
hispane:
descendiente
hungare:
utód
japane:
後輩 [こうはい], 後進 [こうしん], 後継者 [こうけいしゃ], 後任者 [こうにんしゃ]
nederlande:
opvolger
pole:
następca, potomek
ruse:
последователь, потомок
slovake:
následník, nástupca, potomok
ukraine:
нащадок, потомок

posteume

Post la morto de la koncerna persono: „Libro de perditaj rakontoj“ estis eldonitaj posteume fare de lia filo [72].
72. A. Korĵenkov: Unu ringo ilin regas, 2008
beloruse:
пасьмяротна
ĉine:
过后 [guòhòu], 過後 [guòhòu]
france:
à titre posthume
germane:
nachträglich
hispane:
a título póstumo
pole:
pośmiertnie

postiĝi

Veni poste; atingi la celon pli malfrue; postresti: la postiĝintoj de la armeo estis kaptitaj de la malamiko; leviĝas neniu voĉo kontraŭ la labormetodoj kaj laboriloj de la esperanta terminografio, ankoraŭ tro postiĝintaj rilate al tiuj de naciaj lingvoj [73].
73. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Por pli kompleta lingvo
beloruse:
спазьняцца, затрымлівацца
ĉine:
落后 [luòhòu], 落後 [luòhòu]
france:
lanterner, rester en arrière
germane:
zurückbleiben
hispane:
quedarse atrás
hungare:
lemarad
japane:
遅れる [おくれる], 落伍する [らくごする]
nederlande:
achter raken
pole:
pozostać w tyle, spóźnić się
ruse:
опоздать

postumo

1.
(Ĉirkaŭ)malantaŭa parto; dorso3: postumo de altaro [74].
2.
MIL Movebla parto de kanono aŭ pafilo, kiu fermas poste la paftubon.
beloruse:
казённая частка
france:
culasse
germane:
1. Rücken
hispane:
culata (tornillo de la recámara de arma de fuego)
hungare:
csőfar
japane:
砲尾 [ほうび], 銃尾 [じゅうお]
pole:
1. tył, 2. zamek (broni palnej)
ruse:
казённая часть
slovake:
1.záver strelnej zbrane, 2.hlava valca

post kiam, post ol, post tio ke, post ke

(dependiga konjunkcio)
En tempo pli malfrua ol tio, ke...: tri jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon, en iu maja mateno li atingis la bordon ĉe la haveno de la urbo Makao [75]; okazis ke alian tagon, postkiam la kovertoj estis bruligitaj, ni trovis en la letero la frazon: mian adreson vi trovas sur la koverto [76]; sed post ol ŝi malaperis / kiel la mortintoj / mi ne povis enterigi la memoron [77]; lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon [78]; mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune [79]; [li] transprenis la rolon de ĉefo post ke li mortigis la antaŭan estron [80].
Rim.: La uzado de „post ol“, formsimile al „antaŭ ol“, estis iam nekutima: Zamenhof, konsultita de Boirac pri tiu formo, ĝin „plene aprobis“ (Oficiala Gazeto, 1914, p. 156a).
Rim.: „Post kiam“ estas la ordinara formo, iafoje ankaŭ unuvorte skribata. La aliaj formoj restas malofte uzataj. [ĵv]
75. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
76. -: Peto al niaj korespondantoj, Esperanto Triumfonta, 1922-04-09 (79)
77. E. de Kock: Reve, Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06, numero 5/5, p. 175a
78. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2a
79. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
80. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, 2005
ĉine:
以后 [yǐhòu], 以後 [yǐhòu], 后来 [hòulái], 後來 [hòulái], 次后 [cìhòu], 次後 [cìhòu]
france:
après que
germane:
nachdem
hispane:
después de que
japane:
~した後で [~したあとで]
pole:
od kiedy, odkąd, skoro
III.
Prefikso esprimanta la samajn ideojn.
1.
En spaco:
a)
(kun substantivo) Malantaŭa parto de io: postbuŝo, postgvardio, postkranio, postkropo, postlumo, postpalato, postremilo, postveturilo...
b)
(kun verbo de moviĝo) Sekvante malantaŭ: postĉasi, postiri, postkuri, postrajdi, postsekvi...
c)
(kun alia aga verbo) Malantaŭ iu malproksimiĝanta: postkrii, postgrumbli, postrigardi...
d)
Malantaŭen: postmeti...
e)
Malantaŭ si: postlasi, posttiri...
f)
(kun adjektivo) Malantaŭa: [ŝi rigardis al la duonfermita pordo], kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj [81]; kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? [82]; la pordisto komunikis, ke neniu el la postkulisaj laboristoj ŝatis Hadda'n [83]...
2.
En tempo:
a)
(kun substantivo) Tio, kio restas, okazas post io: postebrio, postefiko, postfalĉaĵo, postfojno, postgusto, postkolekto, postkolero, postkongreso, postmanĝo, postparolo, postsigno, postskribo, poststrio, posttagmezo...
b)
(kun verbo) Daŭri, agi iom pli longe: postdiri, postrikolti, postsoni, postvibri, postresti... postveni, postvivi...
c)
(kun adjektivo aŭ adverbo) Tia, ke ĝi estas pli malfrue ol: postmilita, postmorta, postrevolucia, posttempa, postklasika, postsekvanta, postmorgaŭ...
d)
(malofte) Tia, ke ĝi sekvas; rilata al la sekva: en la postsemajna kunveno ni aŭskultos novaĵojn de scienco kaj tekniko [84]...
hungare:
 utó-, után-

administraj notoj

~enigi: Mankas fontindiko.
~enigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eume: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~umo: Mankas dua fontindiko.