*rigard/i

*rigardi

(tr)
1.
Direkti sian vidon sur: li […] rigardas malsupren sur la kampon [1]; rigardu bone, kio estas antaŭ vi [2]; la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj [3]; enveninte por rigardi la gastojn [4]; ili fikse rigardis al la ĉielo [5]; ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo [6]; mi rigardis tra fenestro [7]; ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon BdV ; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordo [8]; malŝate rigardi iun de alte [9]; (figure) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo [10]; (figure) la sunradioj neniam rigardas tiun faŭkon. VD:vidi, okuli
2.
(figure) (io) Troviĝi en direkto al: fenestroj rigardantaj al la korto Marta ; tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro [11]. VD:direktiĝi al, iri3
3.
(figure) (iu) Informi sin, kontroli, konstati: Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [12]; rigardu, pro kio estas la bruo [13]; kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro [14]? unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn FK ; anstataŭ blinde babiladi, rigardu (konsideru) la faktojn EE . VD:esplori, informiĝi, sciiĝi
4.
(figure) (iu) Atribui al iu aŭ io ian econ; juĝi, taksi, opinii: ni devus rigardi lin kiel perfidulon [15]; rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika [16]; ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero [17]; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn EE ; rigardi ion kiel tre gravan [18] (vd alligi); ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion EE ; rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj [19]; tiuj naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj iun dubon EE ; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estus rigardata kiel saĝulo [20]. SIN:konsideri, preni 5
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. La Nova Testamento, S. Mateo 22:11
5. La Nova Testamento, La agoj 1:10
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:6
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 12a
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 12a
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:23
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:28
afrikanse:
kyk
albane:
shikoni
amhare:
ተመልከት
angle:
look (vt), look at (vt)
arabe:
بحث
armene:
նայել
azerbajĝane:
baxmaq
beloruse:
1. глядзець 2. глядзець 3. паглядзець 4. разглядаць (у якасьці...), уважаць (за)
bengale:
চেহারা
birme:
ကြည့်ရှု
bosne:
pogledaj
ĉeĥe:
dívat se, hledět, hledět, nahlížet, posuzovat, považovat
ĉine:
看看 [kànkàn]
dane:
se
estone:
vaata
eŭske:
begiratu
filipine:
tumingin
france:
regarder
galege:
ollar
germane:
1. betrachten, anschauen, ansehen, anblicken 2. blicken 3. schauen, nachsehen 4. betrachten
guĝarate:
જુઓ
haitie:
gade
haŭse:
duba
hinde:
देखो
hispane:
mirar 4. considerar (como), atribuir
hungare:
1. néz, megnéz, rátekint 2. néz 3. megnéz 4. tekint
igbe:
anya
indonezie:
1. memandang, melihat, mengamati, menatap 2. menghadap
irlande:
breathnú
islande:
leita
japane:
見える [まみえる]
jave:
katon
jide:
קוקן
jorube:
wo
kanare:
ನೋಡಲು
kartvele:
გამოიყურება
katalune:
mirar, mirar-se
kazaĥe:
іздеу
kimre:
edrych
kirgize:
кароо
kmere:
មើល
koree:
korsike:
circà
kose:
khangela
kroate:
izgleda
kurde:
dîtinî
latine:
respice
latve:
meklēt
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
žiᘻrėti
makedone:
погледнете
malagase:
mijery
malaje:
melihat
malajalame:
നോക്കുക
malte:
ħarsa
maorie:
titiro
marate:
पाहण्यासारखे
monge:
saib
mongole:
харах
nederlande:
kijken, bekijken, beschouwen
nepale:
रुप
njanĝe:
kuyang’ana
okcidentfrise:
sjen
okcitane:
agachar
panĝabe:
ਦੇਖ
paŝtue:
وګورو
pole:
oglądać, obejrzeć, patrzeć
portugale:
olhar, mirar, observar, fitar
ruande:
reba
ruse:
1. смотреть 2. смотреть, глядеть 3. посмотреть, взглянуть 4. рассматривать (в качестве...)
samoe:
tilotilo
sinde:
نظر
sinhale:
බලන්න
skotgaele:
a ‘coimhead
slovake:
dívať sa, hľadieť, nazerať, pozerať, pozrieť
slovene:
poglej
somale:
fiiri
ŝone:
tsvaka
sote:
sheba
sunde:
melong
svahile:
kuangalia
taĝike:
нигоҳ
taje:
ดู
tamile:
பார்க்க
tatare:
кара
telugue:
చూడండి
tibete:
ལྟ་
tokipone:
lukin
ukraine:
дивитися
urdue:
نظر
uzbeke:
nazar
vjetname:
xem
zulue:
bhekani

rigardo

Ago aŭ maniero rigardi: ĵeti rigardon al iu [21] Marta ; ĵeti rigardon sur iun aŭ ion [22]; la virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka Marta ; nuba, riproĉa rigardo; kolera rigardo elfulmis el sub liaj kuntiritaj brovoj; ĉe la rigardo, kiom fari restas Ifigenio .
angle:
look (n), view (n)
beloruse:
погляд, позірк
ĉeĥe:
pohled
france:
regard
germane:
Blick, Anblick, Ansicht
hispane:
vista, mirada, vistazo
hungare:
tekintet, nézés
indonezie:
pandangan, tatapan
japane:
視線 [しせん], 注目 [ちゅうもく], 注視 [ちゅうし], 目つき [めつき], まなざし, 展望 [てんぼう]
nederlande:
blik
nepale:
दृष्टिकोण
pole:
spojrzenie, wejrzenie
ruse:
взгляд
slovake:
pohľad
tibete:
ཡུལ་ལྗོངས་
ukraine:
погляд, погляд

rigardaĉi

Stulte rigardi: rigardaĉi kiel bovido PrV ; kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min [23]? VD:gapi
beloruse:
вытарашчвацца, вылуплівацца
france:
regarder bêtement
germane:
glotzen
hispane:
mirar tontamente
hungare:
bámul, bambul
japane:
ぼけっとながめる
pole:
zagapić się
ruse:
глазеть, таращиться, вытаращиться, вылупиться (глазеть)
ukraine:
видивлятися, визиратися, витріщатися, уставлятися, упинатися, втуплюватися

rigardegi

Insiste, longe rigardi: oni komencis ĉirkaŭveni kaj rigardegi la fremdulojn [24].
beloruse:
аглядаць (пільна), азіраць, узірацца
france:
dévisager, fixer du regard, regarder avec insistance
germane:
angaffen
hispane:
mirar con insistencia, fijar la mirada, escrutar, mirar de arriba abajo
indonezie:
menatap (lekat-lekat), memandang (dgn penuh perhatian)
pole:
gapić się

rigardema

Scivole vidama: kia multego da senlaboruloj de ĉiuj statoj kaj aĝoj puŝiĝadis ĉi tie, por kontentigi sian rigardemecon! [25].
25. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
beloruse:
цікаўны (да відовішчаў)
ĉeĥe:
zvědavý
france:
voyeur (adj., curieux)
germane:
schaulustig
hispane:
mirón, voyeur
hungare:
kíváncsi
japane:
好奇心の強い [こうきしんのつよい], 物見高い [ものみだかい]
pole:
obserwujący
ruse:
любопытный
slovake:
zvedavý
ukraine:
цікавий, який хоче все побачити

antaŭrigardi

(tr)
Anticipe rigardi: ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi [26]; kredu al mi, mi antaŭrigardis tiun ĉi viziton kun nemalgranda avideco [27]; estas tre rekomendinde ĉiam antaŭrigardi, kaj nur poste konservi (la tekston de redaktata artikolo) [28]. VD:antaŭvidi, anticipi, atendi2
angle:
preview (vt)
germane:
sichten, durchsehen
hispane:
previsualizar
pole:
podglądać
ruse:
предварительно просматривать
taje:
พรีวิว

antaŭrigardo

Anticipa ekzameno.
angle:
preview (n)
germane:
Sichtung, Durchsicht
hispane:
previsualización, vista previa
indonezie:
pratinjau, pratayang
pole:
podgląd
ruse:
предпросмотр
taje:
การพรีวิว

ĉirkaŭrigardi

(tr)
1.
Rigardi ĉirkaŭ si, al diversaj direktoj: d-ro Galén ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li estas sola, elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas [29]; kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris [30]; kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: jen mia patrino kaj miaj fratoj [31]!
2.
Pririgardi: post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon [32]; mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero [33]; li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino Marta .
29. K. Čapek, trad. Th. Kilian: la blanka malsano, 1938
30. La Nova Testamento, S. Marko 5:32
31. La Nova Testamento, S. Marko 3:34
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:36
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:16
france:
examiner (regarder de tous côtés), observer (regarder de tous côtés), promener son regard (sur), regarder autour de soi ĉirkaŭ~o: regard circulaire.
germane:
sich umsehen
hispane:
examinar (mirar a todos lados), observar (mirar a todos lados), mirar alrededor de sí
hungare:
körülnéz, körbenéz
indonezie:
melihat sekeliling, memandang sekeliling
pole:
oglądać, przyglądać się
ruse:
1. оглядеться, осмотреться
taje:
ดูรอบ ๆ
ukraine:
оглядати

ekrigardi

(ntr)
Mallonge, rapide turni la okulojn al: anstataŭ babiladi ĉian teorian sensencaĵon, ili bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi [34]! kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi [35]; Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas, Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas [36]; ekrigardinta en animojn de milit-veterano [37].
34. , L. de Beaufront: L'Esperantiste (jar 3, num 36), dec. 1900, Ĉu ni sukcesos kaj kiamaniere?, p 143
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:32
37. , Alekso Babiĉ: Saluton! (Num 5), Maj 2016, Vlad Visockij (1938-1980)
angle:
glance at, suddenly look at, quickly look at
germane:
anblicken
indonezie:
melirik, melihat sekilas
japane:
ちらりと見る [ちらりとみる], 目を向ける [めをむける]
pole:
spojrzeć, zajrzeć

ekrigardo

Mallonga rigardo: ekrigardo al Budhismo [38]; oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon [39].
angle:
glance (n), glimpse (n)
germane:
Blick
indonezie:
lirikan
pole:
spojrzenie, rzut okiem

elrigardi

1.
(ntr)
Rigardi de, el iu loko: ŝi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino [40]; plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj! [41]; post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj [42]; el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton [43].
2.
(ntr)
(arkaismo) Aspekti: oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro [44]; [li] viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita BdV ; la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn, sed kiel bele ĝi elrigardis FK !
3.
(tr)
BIB Elelekti per zorga rigardado: la aglo […] de monta pinto […] elrigardas por si manĝaĵojn [45]; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon [46].
beloruse:
выглядаць, мець выгляд 1. выглядаць (аднекуль)
ĉeĥe:
vyhlížet, vypadat
france:
1. surveiller
germane:
1. Ausschau halten 2. aussehen 3. aussuchen
hispane:
mirar hacia fuera 1. vigilar 2. parecer 3. elegir
hungare:
kinéz
japane:
外を見る [がいをみる], のぞき見る [のぞきみる]
nederlande:
uitkijken
pole:
wypatrywać, wyjrzeć
ruse:
1. выглядывать 2. выглядеть
slovake:
vypadať, vyzerať
ukraine:
виглядати, визирати, виглядати, мати вигляд

enrigardi

(tr)
Rigardi al la interno de: ili enrigardis en la keston [47]; dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon [48]; ni enrigardis tra la fenestroj [49]; ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron [50]; ŝi demande enrigardas miajn okulojn [51].
beloruse:
глядзець унутр
ĉeĥe:
dívat se dovnitř, koukat se, nahlédnout, nahlížet
france:
regarder à l'intérieur (de)
germane:
hineinsehen
hispane:
mirar al interior (de)
indonezie:
melihat ke dalam
japane:
のぞき込む [のぞきこむ]
pole:
wejrzeć, zaglądać
slovake:
nahliadnuť, nazrieť
ukraine:
заглядати, зазирати, вдивлятися, розглядати

fiksrigardi

Rigardadi, ne deturnante la okulojn: ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [52]; li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [53].
52. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
53. M. Martinson, trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
ĉeĥe:
upřeně se dívat
france:
fixer du regard, regarder fixement
germane:
anstarren, starren
hispane:
fijar la mirada, mirar fijamente
pole:
utkwić wzrok, wpatrywać się
slovake:
uprene sa dívať
ukraine:
придивлятися, приглядатися, вдивлятися

ĝurigardi

(tr)
Plezure, ĝue rigardi, admiri, kontempli: kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin, mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin [54]!
54. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, 2001
beloruse:
глядзець з задавальненьнем
france:
contempler avec plaisir
germane:
mit Freude ansehen, bewundern, anschmachten, verzehren, genussvoll ansehen
hispane:
contemplar con placer
pole:
oglądać z przyjemnością

mirrigardi

Rigardi kun mira mieno: ĉu Min estis konsternita de la vidaĵo, mirrigardante la delegiton kiel viro el ŝtono [55].
55. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
france:
regarder avec surprise
germane:
bestaunen, begaffen, angaffen, anstarren
hispane:
mirar con sorpresa
pole:
oglądać ze zdziwieniem

mondrigardo

Mondkoncepto: la aŭtoro dum sia nelonga vivo […] sukcesis partopreni gravegajn eventojn kaj dramece evoluigi sian mondrigardon [56].
56. A. Peĉonkin: Quo vadimus, homines?, La Ondo de Esperanto, 2013:2 (220)
beloruse:
сьветапогляд
germane:
Weltsicht
indonezie:
pandangan dunia
japane:
世界観 [せかいかん]
pole:
pogląd na świat, postrzeganie świata
ukraine:
світогляд

postrigardi

(tr)
Rigardi de malantaŭe, al iu malproksimiĝanta: la aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: kien ŝi veturas? [57]; Zalmuna sin turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antaŭtimon [58].
france:
suivre du regard
germane:
(jemandem) nachsehen, hinterher schauen
hispane:
seguir con la mirada
hungare:
utánanéz
pole:
obserwować, śledzić
ruse:
глядеть вслед

pririgardi

(tr)
Zorge kaj detale rigardi ĉiujn flankojn de io, ekzameni1: kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj [59]; kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton [60]; kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis [61]; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [62]; mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton [63]; li scivole pririgardis la ringon [64]; (figure) li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion [65].
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:50
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:27.
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:15
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
63. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Ŝerceto, La Nica literatura revuo, 3:1
64. J. Modest: La ringo, Monato, 2002:3, p. 32a
65. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
ĉeĥe:
hlídat, sledovat, spatřit, zhlédnout
germane:
besehen, beschauen, besichtigen
hispane:
examinar, observar
japane:
よく見て調べる [よくみてしらべる], 眺め回す [ながめまわす], 調べる [しらべる], 検分する [けんぶんする]
pole:
oglądnąć, zaglądnąć
ruse:
осмотреть, осматривать, рассмотреть, рассматривать
slovake:
sledovať, uvidieť, zazrieť
taje:
พิจารณา, ตรวจสอบ
ukraine:
оглядати, розглядати, обдивлятися

rerigardi

1.
Rigardi malantaŭen: li forlasis la valon kun sopiro, kaj veturante rerigardis al ĝi de la vojo [66]; ŝi konsciiĝas pri la nedezirata akompananto, ŝi konsterniĝas, hezitas kaj rerigardas [67].
2.
Rigardi kontraŭe al iu; reciproki rigardon: li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [68]; mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie [69].
3.
Rigardi denove, ripete: antaŭ la elokucio la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn [70]; mi sufiĉe kuraĝiĝis por […] ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas [mia] [71]. VD:ekzameni1, kontroli
4.
Konsideri pasintajn tempojn kaj agojn: balancante la kapon [ŝi] rerigardis en la pasintajn jarojn [72]; la rerigardo (kp retrospektivo) al la pasinto kaj la sentima observo de si mem doloris ŝin [73]; mi opinias, ke mi mem estas kulpa, se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon Metrop !
angle:
see back 3. review
germane:
1. zurück sehen, zurück blicken 2. einen Blick erwidern 3. noch einmal durchsehen, überprüfen 4. zurück blicken

satrigardi

(tr)
Rigardadi ĝis kontentiĝo: la infanoj eĉ ne povas la patron satrigardi, ĉar ili ne vidis lin tiel longe [74].
74. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
france:
regarder à loisir
germane:
sich sattsehen
hispane:
mirar con satisfacción
pole:
napatrzyć się
ruse:
наглядеться

senrigarde al, senrigarde ĉu

(prepoziciaĵo)
Malgraŭ io aŭ iu, ĝin konsiderante malgrava, neatentinda; senkonsidere al: la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita [75]; oni atendas de ĉiuj atletoj montri al ni nepre la belecon de sporto senrigarde al nia aparta rilato kun ili [76]; tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo, senrigarde, ĉu tiu estas prave [77].
france:
sans égards à
germane:
unbesehen
hispane:
sin prestar atención, sin tener en cuenta
hungare:
tekintet nélkül (arra)
pole:
nie patrząc na, bez względu na to, czy
ruse:
несмотря на

subrigardi

Rigardi de sube supren; al homo ofte en esprimo de humileco, de peto...: Udan hezitis, iom subrigardis Ĉanon, ĉu li reagas [78].
78. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
ĉeĥe:
nenápadně se dívat, slídit, špehovat
france:
regarder par en-dessous
germane:
aufschauen
hispane:
mirar de soslayo, mirar de arriba abajo
japane:
盗み見る [ぬすみみる]
pole:
podglądnąć
ruse:
подглядывать
slovake:
tajne sliediť okom, špehovať
ukraine:
підглядати

superrigardi

(tr)
1.
Rigardi de pli alta loko la tutan amplekson de: ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [79]; (figure) ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn, ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti [80]. VD:panorami
2.
(figure) Kontroladi la staton aŭ la funkciadon de: la ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento [81]. VD:gvati2
79. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
80. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton
81. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
ĉeĥe:
přehlédnout
france:
1. prendre une vue d'ensemble 2. surveiller
germane:
1. überschauen 2. überwachen
hispane:
1. abarcar, coger una visión de conjunto 2. supervisar
japane:
見渡す [みわたす], 監督する [かんとくする]
pole:
1. przeglądać 2. nadzorować
ruse:
1. оглядеть 2. надзирать
slovake:
prehliadnuť

superrigardo

1.
Videblo, la eblo superrigardi1 iom da spaco: nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo [82].
2.
POL Kontrolo, la ago superrigardi2: la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj [83].
3.
(figure) Verko (artikolo, raporto), en kiu oni resume kaj koncize prezentas la ĉefajn samspecajn fenomenojn aŭ okazintaĵojn en iu fako, la traktotan materialon de longa verko ktp: en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado [84].
82. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
83. Anonco pri serĉo de Ĝenerala Direktoro de UEA, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
84. La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
angle:
3. review (n), survey (n)
germane:
1. Überblick 2. Aufsicht, Übersicht, Überblick (über ein Thema etc.)
hispane:
1. revisión 2. vigilancia 3. revisión
japane:
概観 [がいかん], あらまし
pole:
1. ogląd 2. nadzór 3. przegląd
ruse:
1. обзор 2. надзор 3. обзор
taje:
3. ภาพรวม

trarigardi

(tr)
Rigardi ĝisfine ion en ĉiuj ĝiaj partoj, unu post la alia, kvazaŭ skanante: mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la serĉvorto "Esperanto". [85]; estus bonege havi ilon, pere de kiu eblus virtuale ĉeesti seminariojn kaj sekvi ĉiujn okazantajn prelegojn, kursojn, trarigardi arkivojn de jam okazintaj aferoj ks. [86]; Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. [87].
angle:
look through (vt, scan), scan (vt, look through)
ĉeĥe:
prohlédnout
france:
examiner (regarder finement), scruter (regarder en fouillant), regarder dans les moindres détails, passer en revue
germane:
durchsehen
hispane:
examinar (mirar cuidadosamente), escrutar (mirar en profundidad), revisar cada detalle
japane:
目を通す [めをとおす], 見渡す [みわたす]
pole:
przeglądać, wertować
slovake:
prezrieť
taje:
ดูทั่วทั่งหมด
ukraine:
передивлятися, переглядати, проглядати

unuarigarde, je la unua rigardo

Laŭ unua vido, laŭ tuja, spontanea impreso: je l’ unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj [88]; tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, inspiris nun al li preskaŭ timon [89].
88. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
89. H. Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, 933
france:
à première vue, au premier regard
indonezie:
pd pandangan pertama

administraj notoj

~egi: Mankas dua fontindiko.
~ema: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝu~i: Mankas dua fontindiko.
mir~i: Mankas dua fontindiko.
mond~o: Mankas dua fontindiko.
sat~i: Mankas dua fontindiko.
sub~i: Mankas dua fontindiko.