*skrib/i UV

*skribi

(tr)
1.
TIP Grafike prezenti parolojn per literoj aŭ aliaj konvenciaj desegnoj: la patro ne legas libron, sed li skribas leteron [1]; skribi literojn, nulojn; li scipovas nek legi, nek skribi; viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [2]; li skribas kiel kokino (tute nelegeble);
a)
Per tiaj rimedoj esprimi pensojn: skribi en gazeto; verse skribita rakonto; mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: „al dio nekonata“ [3]; kiel estas skribite (en la Biblio); (figure) sur ŝia vizaĵo estas skribita (montriĝas, evidentiĝas) mildeco; (figure) Mi skribos Mian leĝon sur ilia koro [4].
b)
Per skribaĵo sciigi al iu: li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo [5]; mi skribas al vi novan ordonon [6]; fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras [7].
c)
Registri, decidi per skribo aŭ kun simila aŭtoritato: Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon [8]; respondis Pilato: kion mi skribis, tion mi skribis (neŝanĝeble); ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn [9]; estis skribite (de la fatalo).
2.
TEK(komune) Registri datumojn sur daŭran materialon por konservo.
3.
KOMP Sendi datumon el pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli alta (periferia), ekzemple el la ĉefmemoro sur diskon: oni devas nur elŝuti grandan iso-dosieron, skribi ĝin kiel diskobildon sur KD-on [10]; legi kaj skribi la kutimajn mikrosoftajn dosierojn [11].
afrikanse:
skryf
albane:
shkruaj
amhare:
ፃፍ
angle:
write
arabe:
إرسال
armene:
գրել
azerbajĝane:
yazmaq
beloruse:
пісаць
bengale:
লিখুন
birme:
ရေးသား
bosne:
pišu
bulgare:
пиша
ĉeĥe:
psát, uchovat, uložit, vkládat, zapsat do paměti
ĉine:
写 (tr. 寫) [xiě]
dane:
skrive
estone:
kirjuta
eŭske:
idatzi
filipine:
sumulat
france:
écrire
galege:
escribir
germane:
schreiben 1.a schreiben, verfassen, niederlegen 1.b schreiben, schriftlich kund tun 1.c schreiben, verfassen
guĝarate:
લખવા
haitie:
ekri
haŭse:
rubuta
hinde:
लिखना
hispane:
escribir
hungare:
ír, megír, leír ~as kiel kokino: olyan az írása, mint a macskakaparás. kiel estas ~ite: amint írva vagyon.
igbe:
dee
indonezie:
menulis
irlande:
scríobh
islande:
skrifa
itale:
scrivere
japane:
書く [かく]
jave:
nulis
jide:
שרייַבן
jorube:
kọ
kanare:
ಬರೆಯಲು
kartvele:
დაწერა
kazaĥe:
жазу
kimre:
ysgrifennu
kirgize:
жазуу
kmere:
សរសេរ
koree:
쓰기
korsike:
scrivemu
kose:
bhala
kroate:
pisati
kurde:
nivîsandin
latine:
scribo
latve:
rakstīt
laŭe:
ຂຽນ
litove:
rašyti
makedone:
пишува
malagase:
manoratra
malaje:
menulis
malajalame:
എഴുതുക
malte:
jiktbu
maorie:
te tuhituhi
marate:
लेखन
monge:
sau ntawv
mongole:
бичих
nederlande:
schrijven
nepale:
लेख्न
njanĝe:
kulemba
okcidentfrise:
skriuwe
panĝabe:
ਲਿਖਣ ਦੀ
paŝtue:
ولیکي
pole:
pisać
portugale:
escrever
ruande:
andika
rumane:
scrie
ruse:
писать ~as kiel kokino: пишет как курица лапой.
samoe:
tusi
sinde:
لکڻ
sinhale:
ලියන්න
skotgaele:
sgrìobhadh
slovake:
uložiť, zapísať do pamäte
slovene:
pisati
somale:
qori
ŝone:
nyora
sote:
ngola
sunde:
nulis
svahile:
kuandika
svede:
skriva
taĝike:
навиштан
taje:
เขียน
tamile:
எழுத
tatare:
яз
telugue:
రాయడానికి
tibete:
འབྲི བྲིས བྲི བྲིས་
ukraine:
написати
urdue:
لکھنا
uzbeke:
yozish
vjetname:
viết
zulue:
ukubhala

skriba

1.
Skribita, perskriba: skriba literaturo DL [12]; skriba lingvo FK ; skriba ekzameno FK ; ni faris la kontrakton ne skribe sed parole [13]; vi legos en la jena skriba peto Hamlet .
2.
Rilata al skribado; porskriba: granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba plataĵo FK .
angle:
1. written (adj.) 2. writing (adj.)
beloruse:
пісьмовы, рукапісны
ĉeĥe:
1. spisovný
ĉine:
成文 [chéngwén], 书面 [shūmiàn], 書面 [shūmiàn]
france:
1. écrit (adj.)
germane:
schriftlich 1. schriftlich ~a plataĵo: Schreibplatte.
hispane:
1. escrito (adj.)
hungare:
1. írásos, írott
indonezie:
1. tertulis
itale:
1. scritto ~e: per iscritto.
japane:
書かれた [かかれた], 文字で表された [もじであらわされた]
nederlande:
1. schriftelijk
pole:
1. pisemny
rumane:
1. scris
ruse:
1. письменный
slovake:
1. spisovný
svede:
1. skriftlig
ukraine:
письмовий, рукописний

skribo

1.
Skribado: skribo-maŝino [14]; skribotablo [15]; oni ekzercis vin en la skriboj [16].
2.
Skribsistemo: la literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ĥaosa, ĉar preskaŭ ĉiu aŭtoro uzas sian propran sistemon [17]; stenografia skribo [18]; blindula skribo [19]; la korea skribo povas aspekti simile al la simboloj de la ĉina kaj japana; sed fakte temas pri tute alia sistemo [20].
3.
Skribaĵo: (frazaĵo) diron oni neas, skribo ne pereas PrV ; sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion [21]; REL la Sankta Skribo [22].
4.
Skribmaniero: ne estis la manskribo de Anino [23]; la skribo de nomoj, eĉ ĝis la 20a jarcento, ne estis tute fiksita [24].
14. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
17. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
18. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze
19. Monato, Julius Hauser: Ekspozicio migranta
20. B. Kendal: La korea, Monato, 2002/03, p. 21-23
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
23. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto
24. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio
angle:
writing (process, result, system, or style)
beloruse:
пісьмо, пісаньне
ĉeĥe:
písemnost, spis, zápis
ĉine:
文字 [wénzì], 文 [wén], 字跡 [zìjì], 字迹 [zìjì], 笔迹 [bǐjì], 筆跡 [bǐjì]
france:
écriture, écrit (subst.) diron oni neas, ~o ne pereas: les paroles s'envolent, les écrits restent .
germane:
1. Schreiben 2. Schrift 3. Schrift diron oni neas, ~o ne pereas: wer schreibt der bleibt.
hispane:
escritura diron oni neas, ~o ne pereas: las palabras se las lleva el viento, los escritos permanecen .
hungare:
írás diron oni neas, ~o ne pereas: a szó elszáll, az írás megmarad.
indonezie:
tulisan
itale:
scrittura
japane:
[あざな], 作品 [さくひん]
nederlande:
1. schrijven (z.nw.) 3. schrift 4. geschrift
pole:
pismo
rumane:
scriere
ruse:
писание 2. письмо (система записи) 3. написанное (в знач. сущ.), запись, надпись diron oni neas, ~o ne pereas: что написано пером, не вырубишь топором.
slovake:
písomnosť, spis, zápis
svede:
skrift
tibete:
ཡིག་
ukraine:
письмо, писання

skribaĉi

(x)
TIP Malbele, malklare, malpure skribi: la maljuna sekretario […] klinis sin al la tablo kaj rapide skribaĉis tion, kion diris la junulo [25]; jen oni skribaĉas sur paĝo 15: „De via morta sag' mi estas pala floro”, ĝuste estus: „De via morta sang' mi estas pala floro” [26].
25. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
26. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino
angle:
scrawl (tr), scribble (tr)
beloruse:
крэмзаць (неахайна пісаць)
ĉine:
塗鴨 [túyā], 涂鸭 [túyā]
france:
gribouiller
germane:
schmieren (schreiben)
pole:
bazgrać, gryzmolić
rumane:
mâzgăleală, mâzgălitură

*skribado

Uzado de literoj aŭ aliaj signoj por skribi: bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo [27]. la klaso de la legado kaj skribado [28]; skribado per hieroglifaj desegnaĵoj EE ; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro Marta ; la belskribado multe al mi servis Hamlet .
angle:
writing (process)
beloruse:
пісьмо, пісаньне
ĉeĥe:
psaní, sepisování
france:
écriture (activité)
germane:
Schreiben
hispane:
escritura (actividad)
hungare:
írás (tevéeknység)
indonezie:
penulisan
itale:
scrittura (attività)
japane:
筆記 [ひっき], 書法 [しょほう]
pole:
pisanie
rumane:
scris
ruse:
писание
slovake:
písanie
svede:
skrift (aktivitet)
taje:
การเขียน
ukraine:
письмо, писання

skribaĵo

Serio da signoj notantaj parolojn, kalkulojn aŭ aliajn komunikaĵojn: ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo [29]; montru al mi denaron, kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? [30]; papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj [31]; kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon Marta ; ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo Marta . VD:dokumento
angle:
writing (result)
beloruse:
надпіс, запіс, напісанае (наз.)
ĉine:
令状 [lìngzhuàng], 令狀 [lìngzhuàng], 写作 [xiězuò], 寫作 [xiězuò], 手写的文档 [shǒuxiědewéndàng], 手寫的文檔 [shǒuxiědewéndàng], 散文 [sǎnwén]
france:
écrit (subst.)
germane:
(ein) Schreiben, Geschriebenes, Schriftstück
hispane:
escrito, escritura
hungare:
iromány, irat
indonezie:
tulisan
itale:
scritto (sost.)
japane:
文書 [ぶんしょ], 書き物 [かきもの]
nederlande:
opschrift
pole:
dokument, pismo
rumane:
document, scrisoare
ruse:
написанное (сущ.), запись, надпись, письмо
svede:
skrift

skribejo

TIP Loko taŭge aranĝita por skribado: monaĥoj nomataj kopiistoj […] faris sian laboron en ejo trovita ene de preskaŭ ĉiuj monaĥejoj nomita latinlingve „scriptorium“ (skribejo) [32].
angle:
scriptorium
beloruse:
бюро, кантора, скрыпторый
ĉeĥe:
písárna
ĉine:
打字室 [dǎzìshì]
france:
bureau (pièce pour écrire), cabinet de travail, scriptorium
germane:
Skriptorium, Schreibstube
hispane:
despacho (espacio para escribir), estudio, scriptorium
hungare:
iroda, írószoba
indonezie:
skriptorium
itale:
scrittoio
nederlande:
kabinet, typkamer
pole:
biuro, skryptorium
rumane:
birou, scriptoriu
ruse:
бюро, рабочий кабинет, скрипторий
slovake:
pisáreň

skribilo

TIP Ĉio, kio servas por skribi: granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj Marta ; per fera skribilo kun plumbo, gravuritaj por eterne sur roko [33]; mi prenis la etenditan paperon kaj rigardis la pinton de la skribilo [34]; sur la ligna skribotablo apud la fenestro staris skribmaŝino kaj apud paperfaskoj ujo kun skribiloj [35]; iuj eltrovis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno [36].
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:24
34. S. Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, 1996/01, p. 20
35. Monato, Lode Van de Velde: Ekslibriso
36. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata
angle:
marker (n, for writing), pen (n), pencil (n), stylus, quill (n, for writing), writing instrument
beloruse:
пісьмовая прылада
ĉeĥe:
pisátko, psací potřeba
ĉine:
[hàn], 栏圈 [lánquān], 欄圈 [lánquān], 笔杆子 [bǐgǎnzi], 筆桿子 [bǐgǎnzi]
france:
instrument d'écriture
germane:
Stift, Schreibgerät
hispane:
instrumento de escritura
hungare:
íróeszköz, írószerszám
indonezie:
alat tulis
itale:
strumento di scrittura
japane:
筆記具 [ひっきぐ]
nederlande:
pen, potlood, schrijfbenodigdheid
pole:
coś do pisania, pisak
rumane:
ceva de scris, un pix
ruse:
средство письма
slovake:
písacia potreba
taje:
เครื่องเขียน
turke:
kalem
ukraine:
знаряддя для письма (ручка, олівець і т.п.)

*skribilaro

Sortimento de skribiloj: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [37]; jen sur la ronda tablo plumo, krajono kaj skribilaro de la poeto [38].
angle:
writing set
beloruse:
пісьмовыя прылады
ĉeĥe:
psací potřeby
france:
trousse (outils d'écriture)
germane:
Schreibzeug
hispane:
estuche (para útiles de escritura)
hungare:
írókészlet, íróeszközök
japane:
文房具 [ぶんぼうぐ]
nederlande:
pennenzak
pole:
piórnik
rumane:
creion caz
ruse:
письменные принадлежности, письменный прибор
slovake:
písacie potreby
ukraine:
письмове приладдя

*skribisto

TIP Homo, kies profesio estas skribi aŭ transskribi: skribisto simple transskribas paperojn [39]. venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon [40]; la urboskribisto kvietigis la amason [41]; Pentuer, pastro kaj skribisto de l' ministro [42].
angle:
copyist (profession), scribe (profession)
beloruse:
пісар, перапісчык
ĉeĥe:
písař
ĉine:
抄經士 [chāojīngshì], 抄经士 [chāojīngshì]
france:
copiste, écrivain public, scribe
germane:
Schreiber, Berufsschreiber,
hispane:
copista, escribiente, escriba
hungare:
írnok
indonezie:
penulis
itale:
copista, scrivano, scriba
japane:
筆耕者 [ひっこうしゃ], 書記 [しょき], 代書人 [だいしょにん]
nederlande:
schrijver, typist
pole:
skryba, sofer, pisarz
rumane:
scrib
ruse:
писец, писарь
slovake:
pisár
svede:
skrivare (yrke)
taje:
อาลักษณ์
ukraine:
переписувач, писар

alskribi

(tr)
1.
Sendi, havigi skribaĵon al: li alskribis la urbestraron [43].
2.
Rigardi kiel respondeca pri, apartena, koncerna pri; aljuĝi; atribui: mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita [44]; verko, kiun, ekde ĝia malkovro (okazinta en 1976), oni alskribis al iu malfrua sekvanto de Karavaĝo, sed ne al la majstro mem [45]; la popolamaso […] alskribas al ĉio tio precipan, misteran por ĝi kaj gravan signifon [46].
43. Milokula Kato: Tro Elspeziga Blogado, 2009-12-03
44. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
45. Monato, Roberto Pigro: La testamento de Karavaĝo
46. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
angle:
1. write to 2. ascribe (tr)
beloruse:
прыпісваць, дапісваць, запісваць
ĉeĥe:
připsat
france:
1. écrire à (qqun) 2. imputer
germane:
1. anschreiben 2. zuschreiben
hispane:
1. escribir a 2. imputar
japane:
書き足す [かきたす], 書き加える [かきくわえる], ~のせいにする
pole:
dopisać, dopisywać
rumane:
adăugați, spune un
slovake:
pripísať
ukraine:
записувати (до оранізації і т.п.), приписувати (авторство і т.п.), дописувати

belskribado

BELA Belarto de skribado, precipe de manskribado; kaligrafio: li donas lecionojn de belskribado DL ; belskribo iĝis […] inspira fonto de profesiuloj de literfasono kaj grafikarto [47].
angle:
calligraphy
beloruse:
каліграфія, прыгожапіс
ĉeĥe:
kaligrafie
ĉine:
书法 [shūfǎ], 書法 [shūfǎ], 墨宝 [mòbǎo], 墨寶 [mòbǎo]
france:
calligraphie
germane:
Kalligraphie, Schönschrift
hispane:
caligrafía
indonezie:
kaligrafi
itale:
calligrafia (bella scrittura)
japane:
能書法 [のうしょほう], 書道 [しょどう]
pole:
kaligrafia, pismo piękne
rumane:
caligrafie, frumos scris
slovake:
krasopis
ukraine:
каліграфія, краснопис

belskribisto

BELA Homo kapabla pri belskribado; kaligrafo: Jean Larcher estas franca belskribisto naskita en 1947 [48]; manskribaĵo de sinjoro Guozhu estis en stilo flua kaj fluga kiel verko de belskribisto [49].
48. Vikipedio, Jean Larcher
49. Harpina: Intervidiĝo en la hotelo blanka cigno, Penseo, numero 137a, 2003-02
angle:
calligrapher
beloruse:
каліграф
ĉine:
书法家 [shūfǎjiā], 書法家 [shūfǎjiā], 书画家 [shūhuàjiā], 書畫家 [shūhuàjiā]
france:
calligraphe
germane:
Kalligraph
hispane:
calígrafo
indonezie:
kaligraf
itale:
calligrafo (di bella scrittura)
pole:
kaligraf
rumane:
caligraf

*ĉirkaŭskribi

(tr)
1.
Marki limojn ĉirkaŭ io; enfermi en limojn: ĉirkaŭskribi temon, serĉon; la supraj kriteriaroj estas […] nesufiĉe precizaj […] por difini proverbon, […] ni tamen studos la proverbojn de la vidpunkto de iliaj formaj specifaĵoj, kio helpu ĉirkaŭskribi la demandon [50]; multaj fakuloj klopodis ĉirkaŭskribi, el negativa vidpunkto, la semantikan spektron de tiu koncepto [51].
2.
Priskribi ion per aliaj vortoj, kiam mankas aŭ estu prisilentita (ekzemple en enigmo) preciza esprimo: la vorto „afoŝé“ devenas el la joruba lingvo kaj konsistas el tri vortoj […], oni povus ĉirkaŭskribi ĝin per la vortoj „la eldirita fariĝas faro“ [52].
3.
(malofte) Skribi ĉiudirekten: antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da papero [53].
4.
MATPIV1 (fakula ĵargono) Trovi geometrian figuron desegneblan ĉirkaŭ dua, tiel ke la dua estu enskribita en la unua: ĉirkaŭskribi kubon ĉirkaŭ sfero.
angle:
1. circumscribe (tr, to limit) 2. describe (tr, without using the word being described), paraphrase (tr) 3. write (tr, in all directions) 4. circumscribe (tr, geometry)
beloruse:
апісваць
ĉine:
2. 婉言表达 [wǎnyánbiǎodá], 婉言表達 [wǎnyánbiǎodá], 换成驾照 [huànchéngjiàzhào], 換成駕照 [huànchéngjiàzhào], 简要地确定 [jiǎnyàodequèdìng], 簡要地確定 [jiǎnyàodequèdìng], 简要地说明 [jiǎnyàodeshuōmíng], 簡要地說明 [jiǎnyàodeshuōmíng] 4. 內含 [nèihán], 内含 [nèihán], 鎖好 [suǒhǎo], 锁好 [suǒhǎo]
france:
1. circonscrire 4. circonscrire
germane:
1. umreißen 2. umschreiben 3. überall beschreiben 4. einschließen
hispane:
1. circunscribir 4. circunscribir
hungare:
1. körülír 3. körbeír 4. köréje rajzol
itale:
circoscrivere
pole:
4. opisać, opisywać
rumane:
4. descrie
ruse:
описать
ukraine:
описувати

ĉirkaŭskribita

MAT[54]
(p.p. geometria figuro rilate al alia) Tia, ke la dua figuro estas enskribita en la unua: laŭ enskribitaj kaj ĉirkaŭskribitaj plurlateroj en cirklo, [Arkimedo] povis kalkuli la valoron de π inter 3+10/71 kaj 3+1/7 [55].
angle:
circumscribed (adj)
beloruse:
апісаны
france:
circonscrit (en p. d'une figure dans une autre)
germane:
umbeschrieben, eingeschlossen
hispane:
circunscrito
hungare:
körberajzolt
itale:
circoscritto
pole:
opisany
rumane:
descris
ruse:
описанный

enskribi

(tr)
1.
Skribe meti en ion: li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito; [56]; en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj [57]; (figure) glore enskribi sian nomon en la historion [58]; kiom kostas enskribiĝo en la universitato kaj ĉu mi povus ricevi stipendion [59]. VD:gravuri, registri, stampi.
2.
EKON Registri kiel ŝuldon aŭ bonhavon: volu akcepti ĝin kiel ĝustan kaj enskribi la sumon en nian krediton FK ; (figure) esti bone enskribita ĉe iu PrV .
3.
MATPIV1 (fakula ĵargono) Trovi la plej grandan geometrian figuron de unu tipo, kiun eblas desegni ene de figuro de dua tipo: enskribi plurlateron en cirklo(n), sferon en piramido(n). VD:ĉirkaŭskribi.
Rim.: Por doni precizan difinon necesas konsideri la du apartajn tipojn de figuro. Vd enskribita.
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:1
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:16
58. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
59. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
angle:
inscribe (tr)
beloruse:
упісваць, запісваць
ĉeĥe:
zaznamenat (do něčeho)
ĉine:
1. 登記過 [dēngjìguò], 登记过 [dēngjìguò], 記名 [jìmíng], 记名 [jìmíng], 銘 [míng], 铭 [míng]
france:
inscrire
germane:
1. einschreiben, eintragen en~iĝo en la universitato: Immatrikulation. 3. einbeschreiben
hispane:
inscribir
hungare:
1. beír, bejegyez 3. berajzol
itale:
1. iscrivere 2. iscrivere 3. inscrivere
japane:
書き込む [かきこむ], 記入する [きにゅうする], 登記する [とうきする], 内接させる [ないせっさせる]
nederlande:
1. bijschrijven
pole:
1. wpisywać 2. zapisywać 3. wpisać
rumane:
introduceți, salvați
ruse:
вписать
slovake:
zaznamenať
ukraine:
вписувати

enskribiĝi

(ntr)
Enskribi aŭ enskribigi sian nomon, por registriĝi, por aliĝi: ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron [60]?
60. F. Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, 1908
angle:
sign up for (ntr, with 'en' + acc)
beloruse:
упісвацца, запісвацца
ĉine:
報到 [bàodào], 报到 [bàodào], 報名 [bàomíng], 报名 [bàomíng], 挂号 [guàhào], 掛號 [guàhào]
france:
s'inscrire
japane:
登録される [とうろくされる]
pole:
zapisać się

enskribita

1.
MAT[61] (p.p. plurlatero rilate al cirklo aŭ p.p. pluredro rilate al sfero) Tia, ke ĉiuj ĝiaj verticoj situas sur la cirklo, aŭ sur la sfero: ĉiuj verticoj de enskribita pluredro situas egaldistance al iu punkto, kiu estas la centro de sfero, en kiu ĝi estas enskribita.
2.
MAT[62] (p.p. cirklo rilate al plurlatero aŭ p.p. sfero rilate al pluredro) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn laterojn de la plurlatero, aŭ ĉiujn facojn de la pluredro: por ĉiu triangulo kaj por ĉiu regula plurlatero ekzistas enskribita cirklo; por ĉiu kvaredro kaj por ĉiu regula pluredro ekzistas enskribita sfero; en geometrio, la enskribita cirklo de triangulo estas la plej granda cirklo enhavata en la triangulo; [63].
3.
MAT (p.p. sfero rilate al konusocilindro) Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn naskantojn de la dua figuro.
angle:
inscribed
beloruse:
упісаны
france:
inscrit (en p. d'une figure dans une autre), inscriptible (en p. d'une figure dans une autre)
germane:
einbeschrieben
hispane:
inscrito
hungare:
berajzolt
itale:
inscritto
japane:
内接した [ないせっした]
pole:
wpisany
rumane:
înscris
ruse:
вписанный

misskribi

Skribi ion malĝuste, ĉu ortografie, ĉu enhave: okazis misskribo de iu naskiĝakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio fariĝis Verstrata kaj la alia Verostrata ChV ; sur la librodorso „Hmeljnickij“ estas misskribita per malnova ortografio [64]. SUB:misortografiiVD:misciti
64. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
angle:
misscribe (tr)
beloruse:
памыляцца (на пісьме), рабіць апіску
germane:
verschreiben
indonezie:
salah tulis
pole:
zapisać błędnie

priskribi

(tr)
Distinge kaj vive prezenti ion per vortoj, tiamaniere, ke la aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe precize imagi: ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro [65]; [li] priskribis al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri [66]; [li] rakontis al ŝi […] la teruran krimmortigon, priskribis al ŝi la lokon, kie la frato lin mortigis kaj enterigis lian kadavron [67]; li priskribis al ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo kaj maldelikataĵo de la tuta mondo [68]; la historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo Hamlet ; priskribita per kelkaj vortoj BdV ; ne eble estas priskribi aŭ rakonti la impresojn FdO ; li detale priskribas siajn infanjarojn, la vivon de sia familio [69]. VD:desegni, pentri, rakonti, skizi
afrikanse:
beskryf
albane:
përshkruajnë
amhare:
ይግለጹ
angle:
describe
arabe:
وصف
armene:
նկարագրել
azerbajĝane:
təsvir
beloruse:
апісваць
bengale:
বর্ণনা
birme:
ဖေါ်ပြ
bosne:
opisuju
ĉeĥe:
líčit, popisovat, popsat, provést popis, vylíčit
ĉine:
形容 [xíngróng], 摹画 [móhuà], 摹畫 [móhuà], 描写 [miáoxiě], 描寫 [miáoxiě], 描述 [miáoshù], 描摹 [miáomó], 言喻 [yányù]
dane:
beskrive
estone:
kirjeldama
eŭske:
deskribatuko
filipine:
ilarawan
france:
décrire
galege:
describir
germane:
beschreiben
guĝarate:
વર્ણન
haitie:
dekri
haŭse:
bayyana
hinde:
वर्णन
hispane:
describir
hungare:
leír, ismertet
igbe:
kọwaa
indonezie:
mendeskripsikan
irlande:
cur síos a dhéanamh
islande:
lýsa
itale:
descrivere
japane:
説明する [せつめいする]
jave:
njlèntrèhaké
jide:
באַשרייַבן
jorube:
apejuwe
kanare:
ವಿವರಿಸಲು
kartvele:
აღწერს
kazaĥe:
сипаттау
kimre:
disgrifio
kirgize:
баяндоо
kmere:
ពិពណ៌នា
koree:
설명
korsike:
numaru di
kose:
chaza
kroate:
opisati
kurde:
terîfkirin
latine:
describere
latve:
aprakstīt
laŭe:
ອະທິບາຍ
litove:
apibūdinti
makedone:
опише
malagase:
mamaritra
malaje:
menggambarkan
malajalame:
വിവരിക്കുക
malte:
jiddeskrivu
maorie:
whakaahua
marate:
वर्णन
monge:
piav qhia txog
mongole:
тайлбарлах
nederlande:
beschrijven, omschrijven
nepale:
वर्णन
njanĝe:
pofotokoza
okcidentfrise:
beskriuwe
panĝabe:
ਦਾ ਵਰਣਨ
paŝtue:
تشریح
pole:
opisać
ruande:
sobanura
rumane:
descrie
ruse:
описать
samoe:
faʻamatala
sinde:
بيان
sinhale:
විස්තර
skotgaele:
a ‘mìneachadh
slovake:
popísať
slovene:
opisati
somale:
qeexaan
ŝone:
tsanangura
sote:
hlalosa
sunde:
ngagambarkeun
svahile:
kuelezea
svede:
beskriva
taĝike:
тасвир кардан
taje:
อธิบาย
tamile:
விவரிக்க
tatare:
тасвирла
telugue:
వర్ణించేందుకు
ukraine:
описати
urdue:
وضاحت
uzbeke:
tasvirlab
vjetname:
mô tả
zulue:
uchaze

postskribo

Noto, aldonita fine de letero, post la subskribo: tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: „Amikan saluton al Knut!“ [70]; al ĉi tiu mallonga biografio mi povas aldoni personan postskribon [71]; laŭ la klarigoj, alportitaj de du gravaj postskriboj, li apartenas al generacio de talentaj verkistoj, forpasintaj tro frue pro la sama kaŭzo: tuberkulozo [72].
angle:
postscript
beloruse:
дапіска, пастскрыптум
ĉine:
后记 [hòujì], 後記 [hòujì], 跋 [bá], 附笔 [fùbǐ], 附筆 [fùbǐ], 結語 [jiéyǔ], 结语 [jiéyǔ]
france:
post-scriptum
germane:
Nachwort, Schlussbemerkung, Postskriptum
hispane:
posdata
hungare:
utóirat
indonezie:
notabene, N.B.
itale:
post scriptum
japane:
あとがき, 追伸 [ついしん]
pole:
dopisek, postscriptum (PS)
rumane:
notă, postscript (ps)
ruse:
постскриптум, приписка (к письму)
slovake:
dodatok (v liste)
svede:
efterskrift, post scriptum
taje:
ปัจฉิมลิขิต, ป.ล.
ukraine:
постскриптум, приписка

subskribi

(tr)
JUR Skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon aŭ sian aprobon: la reĝo Dario subskribis la dekreton [73]; subskribi per sia nomo dokumenton BdV ; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj ĉiu el ili estis subskribita: fidela ĝis la morto [74]; hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de Hilelisto“ [75]; la tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: „Doktoro Esperanto“ VivZam ; en 1948 multaj landoj […] subskribis la Deklaracion de Homaj Rajtoj [76]. VD:parafo
73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:9
74. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
75. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
76. M. McKay: Pri libroj ... kaj pri braceletoj, Monato, 1998:5, p. 10a
angle:
sign (one's name)
beloruse:
падпісваць
ĉeĥe:
podepsat
ĉine:
签字 [qiānzì], 簽字 [qiānzì], 签名 [qiānmíng], 簽名 [qiānmíng], 签 [qiān], 簽 [qiān], 題名 [tímíng], 题名 [tímíng], 签定 [qiāndìng], 簽定 [qiāndìng], 署名 [shǔmíng]
france:
signer (par ex. un contrat), souscrire
germane:
unterschreiben, unterzeichnen
hispane:
firmar (por ej. un contrato), subscribir
hungare:
aláír
indonezie:
menandatangani, teken
itale:
firmare, sottoscrivere
japane:
署名する [しょめいする], 下に書く [したにかく]
nederlande:
ondertekenen
pole:
podpisać
rumane:
semn
ruse:
подписать
slovake:
podpísať
svede:
underteckna, skriva under
taje:
ลงลายมือชื่อ, เซ็นชื่อ
tibete:
ས་ཡིག་རྒྱག་
ukraine:
підписувати, ставити підпис

subskribo

1.
Skriba almeto de sia nomo, ordinare malsupre de dokumento aŭ aĵo, por marki posedon, aŭtentikon, konsenton: pergameno, kovrita per multe da pastraj sigeloj kaj per subskriboj de la plej eminentaj Fenicianoj [77]; ŝi disŝiris la koverton kaj rigardis la subskribon, jes, ŝia antaŭsento ne trompis ŝin: la letero estis de li FK . VD:sigelo
2.
La ago subskribi mem: post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn BdV .
3.
Titolo aŭ noto skribita sub koncerna objekto: sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: Kongreso de Vieno [78]; sur la muro oni vidis la portretojn de la malnovaj urbestroj […] kun iliaj subskriboj [79].
angle:
signature
beloruse:
подпіс
ĉeĥe:
podpis
ĉine:
签名 [qiānmíng], 簽名 [qiānmíng], 署名 [shǔmíng]
france:
signature
germane:
Unterschrift, Signatur
hispane:
firma
hungare:
aláírás
indonezie:
1. tanda tangan, tekenan 2. penandatanganan, tekenan
itale:
firma
japane:
署名 [しょめい]
nederlande:
handtekening
pole:
podpis
rumane:
semnătură
ruse:
подпись
slovake:
podpis
svede:
underskrift
tibete:
ས་ཡིག་
ukraine:
підпис

surskribo

Skribaĵo sur objekto aŭ monumento: en tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi […] sur la kalkita muro de la reĝa salono, kaj la reĝo […] diris al la saĝuloj de Babel: kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu […] estos la tria reganto en la regno [80]; sur la muroj troviĝis multe da surskriboj, el kiuj duono estis direktitaj kontraŭ la bela Italujo [81]; la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto [82]; oni algluis al ĝi paperon kun la surskribo: unuaranga kvalito [83]; fragmento de ŝtono kun hebrea surskribo [84].
angle:
inscription (result)
beloruse:
напіс, надпіс
ĉeĥe:
nápis
ĉine:
題詞 [tící], 题词 [tící], 題記 [tíjì], 题记 [tíjì], 銘文 [míngwén], 铭文 [míngwén], 銘文題詞 [míngwéntící], 铭文题词 [míngwéntící]
france:
épigraphe (subst.), inscription
germane:
Aufschrift
hispane:
inscripción, epígrafe
hungare:
felirat
indonezie:
epigraf, inskripsi, piagam, prasasti
itale:
epigrafe, iscrizione
japane:
表書き [おもてがき], 碑銘 [ひめい]
nederlande:
opschrift, grafschrift
pole:
napis, nagłówek
rumane:
inscripție, titlu
ruse:
надпись
slovake:
nadpis, nápis
ukraine:
напис, надпис

*transskribi

1.
Kopii tekston en alian dokumenton: verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [85]. li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron [86].
2.
Reskribi tekston per alia skribsistemo aŭ ortografio: transskribi ĉinan tekston per latinaj literoj; transskribi anglan vorton per la Internacia Alfabeto Fonetika; la titolpaĝo de ege rara kaj antikva biblio en la gaela lingvo […] transskribita el la irlanda tiparo al la legeblaj romiaj minuskloj [87]; signalojn samtempe senditajn de la du sondiloj laŭlonge de sia vojaĝo, li poste […] per komputila programo […] sukcesis transskribi […] sen modifi aŭ aldoni ion, kiel […] muziko [88].
angle:
1. copy (tr) 2. transcribe (tr)
beloruse:
1. перапісваць, капіяваць (тэкст перапісваньнем) 2. транскрыбаваць
ĉeĥe:
opsat, přepsat
ĉine:
[téng], 謄 [téng], 繙 [fān]
france:
transcrire
germane:
1. übertragen, umschreiben, kopieren 2. transkribieren
hispane:
transcribir
hungare:
átír 1. átír (vhová), átmásol, átvezet (dokumentumon)
indonezie:
1.  mengopi, menyalin
itale:
1. trascrivere, copiare 2. trascrivere, traslitterare
japane:
転記する [てんきする], 書き写す [かきうつす]
nederlande:
overschrijven
pole:
wypisać, przepisać
rumane:
dezabonați, rescrieți
ruse:
транслитерировать (alilingven), транскрибировать (fonetike) 1. переписать (куда-л.)
slovake:
kopírovať, prepísať
taje:
ถอดอักษร
ukraine:
переписувати (копіювати), транскрибувати

plugoskribo

PIV1
TIP Antikva skribmaniero, ĉe kiu la parnumeraj linioj havas kontraŭan direkton ol la neparnumeraj, simile al la sulkoj de kamparano pluganta sian kampon: plugoskribadon praktikis prakritanoj, ĥetidoj, etruskoj k.a.; en plugoskribaĵo alterniĝas la linioj dedekstraj kaj la demaldekstraj, aŭ (malpli ofte) desupraj kaj desubaj.
Rim.: Tiun vorton mi trovis nur en vortaroj. La greka „βουστροφηδόν“ laŭvorte tradukiĝas kiel „bovoturna“. Majstro proponas laŭgreke „bustrofedono“. Vikipedio donas „plugoskribado“ kaj „tienreena skribo“. [Wolfram Diestel]
angle:
boustrophedon
beloruse:
бустрафэдон
france:
écrire en boustrophédon plugo~ado: boustrophédon.
germane:
Bustrophedon, Pflugschrift
hispane:
escribir en bustrofedon plugo~ado: bustrofedon.
hungare:
váltakozó irányban ír plugo~ado: busztrofedon, megtérő írás.
itale:
scrittura bustrofedica
malnovgreke:
plugo~ado: βουστροφηδόν.
nederlande:
in ploegschrift schrijven plugo~ado: ploegschrift.
pole:
zapisać jako bustrofedon
rumane:
scrie bustrofedon
ruse:
писать бустрофедоном plugo~ado: бустрофедон.

Sankta Skribo

REL Verko, kiun religia grupo rigardas die inspirita: laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo [89]; mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo [90]; la Duakanonaj libroj estas verkoj, kiujn la hebrea Biblio ne agnoskas, sed kiujn la romkatolikoj atribuas tamen al la Sankta Skribo [91].
angle:
Scripture, Holy Scripture, Holy Writ
france:
Écriture Sainte
germane:
die Heilige Schrift
hispane:
Santas Escrituras
hungare:
Szentírás
indonezie:
Kitab Suci
itale:
Sacre Scritture
nederlande:
Heilige Schrift
pole:
Pismo Święte
rumane:
Sfânta Scriptură
ruse:
священное писание

administraj notoj

pri skrib/i :
  Movi ~eraro, ~karaktero al koncernaj artikoloj erar/, karakter/
  [WD]
plugo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.