*ĉas/i MT
*ĉasi ↝
(tr)
- 1. ↝
- Persekuti bestojn por ilin kapti aŭ mortigi: ĉasi kuniklojn, perdrikojn, aprojn, fiŝojn... ĉasaĵo ĉasanton ne atendas PrV ; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun PrV ; vi ĉasas kaptaĵon por la leonino [1]; (figure) novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, batis kaj tretegis [2].
- 2.
- (figure) Konstante fervore peni por akiri ion: ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton [3]; serĉu pacon kaj ĉasu ĝin [4]. ĉiuj eniris […] pelante antaŭ si gregon da esperantistoj, ĉasitaj for de siaj matenmanĝoj [5]; Hitler komencis ĉasi kaj malliberigi kontraŭulojn [6].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:39
2. Monato, Maul Stefan: Germanio: Brutalaj dekstruloj
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 34:14
5. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso, 2004
6. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda, 2003

- angle:
- 1. hunt 2. chase after, hunt, seek after, pursue
- beloruse:
- 1. паляваць 2. паляваць, перасьледаваць, гнацца, імкнуцца
- bulgare:
- ловувам
- france:
- 1. chasser 2. courir (après)
- germane:
- jagen
- hebree:
- לצוד
- hispane:
- cazar
- hungare:
- vadászik
- nederlande:
- 1. jagen 2. najagen
- pole:
- 1. polować 2. polować (na coś)
- portugale:
- caçar
- ruse:
- 1. охотиться 2. гнаться, стремиться, охотиться, преследовать
- slovake:
- poľovať
- svede:
- jaga
- turke:
- avlamak
*ĉaso, ĉasado ↝
- Persekutado de bestoj: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [7]. enŝoviĝis la kato […] kaj komencis ĉasadon [8]; jen oni komencis la ĉasadon, la harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston [9]; dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus PrV ; hundo bonrasa estas bona por ĉaso PrV ; festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso PrV ; ĉashundo [10]; matene li manĝos ĉasakiron [11].
7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
10. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:27

- паляваньне, ловы
- bulgare:
- лов
- france:
- chasse (activité)
- germane:
- Jagen, Jagd
- hebree:
- ציד
- hungare:
- vadászat
- pole:
- polowanie
- ruse:
- охота
*ĉasaĵo [12] ↝
- Tio, kion oni ĉasas aŭ jam kaptis ĉase: alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon [13]; [li] ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio [14]; lupo sovaĝa ne ĝenas siajn samulojn, nek disŝiras sian ĉasaĵon tiel kruele kaj pasie, kiel homo homon sub la nomo de Dio [15].
12.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ĉas'aĵ'
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:7
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:33
15. Monato, Poemoj de Morteza Mirbaghian, 2004
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:7
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:33
15. Monato, Poemoj de Morteza Mirbaghian, 2004
- beloruse:
- дзічына (на якую палююць)
- france:
- gibier
- germane:
- Jagdbeute, Beute
- hebree:
- שלל ציד
- hungare:
- vad, vadászzsákmány
- pole:
- dziczyzna
- ruse:
- дичь (за которой охотятся)
ĉasejo
- france:
- réserve de chasse, terrain de chasse
- germane:
- Jagdgrund
- hebree:
- אזור צייד
ĉasisto
- Homo, kiu profesie aŭ sporte ĉasas: [li] fariĝis lerta ĉasisto [19]; la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj [20]; komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas PrV ;
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:27
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- angle:
- hunter
- beloruse:
- паляўнічы
- bulgare:
- ловец
- france:
- chasseur
- germane:
- Jäger
- hebree:
- צַיָד
- hispane:
- cazador
- hungare:
- vadász
- nederlande:
- jager
- pole:
- łowczy, łowca, myśliwy
- portugale:
- caçador
- ruse:
- охотник
- slovake:
- poľovník
- svede:
- jägare
- turke:
- avcı
pelĉaso ↝
- angle:
- battue
- france:
- battue (chasse)
- germane:
- Treibjagd
postĉasi
(tr)
- Sekvi la spurojn de ĉasata besto: miaj postĉasantoj perdis mian spuron [24]. (figure) laŭ informoj, kiujn mi postĉasis, [la TEJO-estraro transdonis la aferon] al la estraro de UEA [25]; kiele Mnemosina ĉe soklo alabastra, en sonĝo vi postĉasas al ia rev' fantasta [26];
24.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 12
25. Leon R.: Subita haltigo de seminario, Forumo 119 (2001:4)
26. T. Gautier, trad. L. Tarkony: La apatia, Nica Literatura Revuo 3/5
25. Leon R.: Subita haltigo de seminario, Forumo 119 (2001:4)
26. T. Gautier, trad. L. Tarkony: La apatia, Nica Literatura Revuo 3/5
- france:
- pister, traquer, poursuivre
- germane:
- verfolgen
- hungare:
- űz, hajszol
- pole:
- tropić
- ruse:
- следовать по пятам, выслеживать, преследовать, гнаться
kurĉaso
- france:
- chasse à courre
- germane:
- Hetzjagd
- hungare:
- hajtóvadászat
- nederlande:
- jacht
- pole:
- pogoń (na polowaniu)
- ruse:
- погоня
ŝtelĉasi ↝
- Kaŝe, senrajte ĉasi: muflonojn, kies nombroj dum lastaj jaroj rimarkinde ŝrumpis pro ŝtelĉasado [29].
29.
Monato, Roberto Pigro: Ĉasantoj ĉasataj, 2010
- angle:
- poach
- beloruse:
- браканьерстваваць
- france:
- braconner
- germane:
- wildern
- hungare:
- orvvadászik
- nederlande:
- stropen
- pole:
- kłusować
- ruse:
- браконьерствовать
- slovake:
- pytliačiť