*najbar/o

*najbaro

1.
Iu, kiu loĝas proksime de alia: kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [1]; (figure) malsaĝo estas najbaro de mizero PrV .
a)
Iu, kiu loĝas en apuda domo aŭ loĝejo: mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage [2]; ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni [3]; izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro […] povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto [4]; Plej proksima dom-najbaro ⫽ Loĝas je duona mejl' [5]; [li] pruntis de la najbaro ĉevalon [6]; sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas PrV ; pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima [7].
b)
Apuda lando aŭ popolo: oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj [8]; la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton [9]; protekti la civilan paceman loĝantaron de la mondo kontraŭ militoj kaj samtempe ĝin defendi kontraŭ invadoj de unu najbaro ĉe alia, estas afero ne realigebla sur bazo de divido kaj de rivalaj suverenecoj [10];
2.
Iu, kiu apude staras, sidas ktp: kelkaj pasaĝeroj de la supera ferdeko de la 1—a klaso falis de la kanaj apogseĝoj sur la najbarojn FdO ; ĉe bankedo maljuna koketulino […] kliniĝas al sia najbaro kaj afekte demandas: – episkopa moŝto, ĉu vi kredas, ke Jesuo suferas, kiam li kuŝas sur la brusto de eleganta virino [11]? ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon [12].
VD:proksimulo
afrikanse:
naaste
albane:
fqinji
amhare:
ጎረቤት
angle:
neighbor, neighbour, near dweller
arabe:
الجيران
armene:
հարեւանը
azerbajĝane:
qonşu
beloruse:
сусед
bengale:
প্রতিবেশী
birme:
အိမ်နီးချင်း
bosne:
susjed
bretone:
amezeg
bulgare:
съсед
ĉeĥe:
soused
ĉine:
邻里 [línlǐ], 鄰里 [línlǐ], 邻居 [línjū], 鄰居 [línjū], 街坊 [jiēfāng], 比邻 [bǐlín], 比鄰 [bǐlín], 邻 [lín], 鄰 [lín], 邻座 [línzuò], 鄰座 [línzuò], 邻人 [línrén], 鄰人 [línrén], 邻舍 [línshè], 鄰舍 [línshè]
dane:
nabo
estone:
naaber
eŭske:
bizilaguna
filipine:
kapit-bahay
france:
voisin (subst.)
galege:
veciño
germane:
Nachbar
guĝarate:
પાડોશી
haitie:
frè parèy
haŭse:
makwabcin
hinde:
पड़ोसी
hispane:
vecino
hungare:
szomszéd
igbe:
agbata obi
indonezie:
tetangga
irlande:
comharsa
islande:
nágranni
japane:
隣人 [りんじん]
jave:
pepadhamu
jide:
שאָכן
jorube:
aládùúgbò
kanare:
ನೆರೆಯ
kartvele:
მეზობელი
katalune:
veí (subst.)
kazaĥe:
көрші
kimre:
cymydog
kirgize:
коңшу
kmere:
អ្នកជិតខាង
koree:
이웃
korsike:
prossimu
kose:
ummelwane
kroate:
susjed
kurde:
cînar
latine:
proximus
latve:
kaimiņš
laŭe:
ບ້ານໃກ້ເຮືອນຄຽງ
litove:
kaimynas
makedone:
сосед
malagase:
mpiara-belona
malaje:
jiran
malajalame:
കൂട്ടുകാരനെ
malte:
proxxmu
maorie:
hoa
marate:
शेजारी
monge:
neeg nyob ze
mongole:
хөрш
nederlande:
buur
nepale:
छिमेकीलाई
njanĝe:
mnansi
okcidentfrise:
buorman
panĝabe:
ਨੇੜਲਾ
paŝtue:
د ګاونډي
pole:
sąsiad
portugale:
vizinho
ruande:
umuturanyi
rumane:
vecin
ruse:
сосед
samoe:
tuāʻoi
sinde:
پاڙيسري
sinhale:
අසල්වැසියා
skotgaele:
nàbaidh
slovake:
sused
slovene:
sosed
somale:
deris
ŝone:
muvakidzani
sote:
moahelani oa
sunde:
tatangga
svahile:
jirani
svede:
granne
taĝike:
ҳамсоя
taje:
เพื่อนบ้าน
tamile:
அண்டை
tatare:
күрше
telugue:
పొరుగు
tibete:
ཁྱིམ་མཚེས་
turke:
komşu
ukraine:
сусід
urdue:
پڑوسی
uzbeke:
qo’shni
vjetname:
hàng xóm
zulue:
umakhelwane

najbara

1.
(iu) Rilata al apuda loĝanto: najbaraj familioj [13]; najbara malpaco [14]; la reĝido devis […] ricevi kiel edzinon la filinon de la najbara reĝo [15]; pri havo najbara oni estas malavara PrV .
2.
(io) Estanta proksime de io, apuda: la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo [16]; najbara lando [17]; vidante, ke en la najbara ĉambro estas korteganoj, li diris per mallaŭta voĉo [18]; tri najbaraj nomesoj [19]; najbara insulo [20]; ŝi rimarkis en la najbara parko tiel belan ludon de koloroj [21]; aleo, najbara al la ĝardeno [22].
3.
MAT
a)
[23] (p.p. elementoj `a` kaj `b` de orda aro `(bb E,le)`) Tiaj, ke ne ekzistas tia elemento `c`, ke `a lt c lt b``b lt c lt a`: entjero `n` estas najbara nur kun `n+1` kaj `n-1`; du racionaloj neniam povas esti najbaraj. VD:antaŭanto, postanto.
b)
KompLeks (p.p. pri du verticoj en grafeo) Tiaj, ke ekzistas eĝo, kies randoj ili estas; (p.p. pri du eĝoj en grafeo) Havantaj komunan randon.
angle:
1. neighboring, neighbouring, adjoining, adjacent 2. neighboring, neighbouring, adjoining, adjacent 3.a neighbouring, consecutive, adjacent 3.b adjacent
beloruse:
суседні, суседзкі, блізкі, прылеглы
bretone:
amezek
ĉeĥe:
přilehlý, sousední
ĉine:
邻近 [línjìn], 鄰近 [línjìn], 相邻 [xiānglín], 相鄰 [xiānglín], 邻 [lín], 鄰 [lín], 附近 [fùjìn]
france:
voisin (adj.) 3.a adjacent, consécutif, voisin (adj., math.) 3.b voisin (adj., math.), adjacent
germane:
benachbart 1. nachbarschaftlich, Nachbarschafts- 2. Nachbar-, angrenzend 3.a benachbart 3.b benachbart, adjazent
hispane:
1. vecino, próximo 2. vecino, próximo 3.a adyacente, consecutivo, contiguo (adj., math.) 3.b contiguo (adj., math.), adyacente
hungare:
szomszédos
japane:
隣の [となりの], 近所の [きんじょの], 近くの [ちかくの]
katalune:
veí, adjacent (adj.) vecino, adyacente (adj.)
nederlande:
aangrenzend, naburig
pole:
1. sąsiedni, ościenny 2. okoliczny, przystający, pobliski 3.a sąsiedni 3.b sąsiedni, przyległy
portugale:
1. vizinho, próximo 2. vizinho, próximo
rumane:
adiacent, vecin 1. vecin, alăturat 2. înconjurător, congruent, din apropiere
ruse:
соседний, соседский 3.a соседний, последовательный 3.b смежный
slovake:
priľahlý, susedný
turke:
komşu 3.a bitişik, komşu açılar(matematikte)
ukraine:
сусідній, сусідський

najbare de, najbare kun

(prepoziciaĵo)
Apud iu loĝloko, urbo, lando ks: najbare de l' arbareto aperis tute blanka urbeto [24]; najbare de la kaldrono, tra truo en la planko leviĝis teruraj […] malbenoj [25]; najbare kun ŝi laboris Ivagin Metrop ; vi do konstruis flankan domon […] najbare de la banejo [26]. VD:apude de, flank-ĉe-flanke
angle:
adjacent to, next to
beloruse:
па суседзтву, побач
bretone:
en amen da, en amen ouzh, en amezegiezh
france:
au voisinage de
germane:
in Nachbarschaft zu, in unmittelbarer Nachbarschaft, gleich neben, nahebei
hispane:
al lado de, junto a
hungare:
szomszédságában, közelében
japane:
~の隣に [~のとなりに], ~の近所に [~のきんじょに]
katalune:
al costat de
nederlande:
nabij
pole:
w sąsiedztwie kogoś/czegoś, w pobliżu kogoś/czegoś
portugale:
perto de, vizinho de
rumane:
in vecinatate
ruse:
по соседству от, поблизости от, рядом с
ukraine:
недалеко, по сусідству

najbaraĵo

Ĉirkaŭaĵo, proksimaĵo: troviĝis okazo, por veturi ĝis la plej proksima najbaraĵo kaj returne [27]; en la najbaraĵo de la piramidoj oni enterigadis nur kamparanojn kaj metiistojn de la ĉirkaŭaĵo [28]; grandaj armeoj […] detruas la kvietan najbaraĵon [29]; de kiam Klaro loĝis en la najbaraĵo de la palaco, lumo aperis la unuan fojon en la fenestroj [30].
angle:
neighborhood, neighbourhood, vicinity, surroundings
beloruse:
навакольле
bretone:
amezegezh, amezegiezh
ĉine:
邻里 [línlǐ], 鄰里 [línlǐ], 邻近 [línjìn], 鄰近 [línjìn], 周围 [zhōuwéi], 週圍 [zhōuwéi], 邻区 [línqū], 鄰區 [línqū]
france:
voisinage
germane:
Nachbarschaft, Nähe (Nachbarschaft)
hispane:
vecindad, vecindario, alrededores, cercanía
hungare:
szomszédság
indonezie:
lingkungan
japane:
近所 [きんじょ]
katalune:
rodalia, voltants
nederlande:
buurt
pole:
sąsiedztwo, okolica
portugale:
vizinhança
rumane:
vecinătate, regiune
ruse:
окрестность, соседство
turke:
komşuluk, çevre
ukraine:
сусідня територія, сусідство

administraj notoj