*mort/i
*morti
(ntr)
- 1.
-
Ĉesi vivi, perdi la vivon:
lia filo mortis kaj estas nun malviva
[1];
morti pro akcidento;
mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita
PrV
;
Sara mortis […] kaj Abraham
venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi
[2];
morti pro akcidento;
Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco,
profundaĝa
kaj sata de vivo
[3];
Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin
[4];
la knabineto ne mortis, sed dormas
[5];
la avo mortis je ia nekomprenebla malsano
DL
;
ili mortos en la dezerto
[6];
eble li mortos en la batalo
[7].
perei, velki
- 2.
- (figure)
Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi,
finiĝi, ne plu funkcii:
multaj antikvaj civilizoj mortis;
jam mortis la printempo, mia juneco;
tiuj promesoj [de liberigo] mortas kaj la energio
[…] vaporiĝas
[8];
ĉu gravas, se lingvoj mortas
[9]?
latino restas […]
mortinta lingvo, tial ke ĝi
ne estas uzata en la praktiko
[10];
rigardi la baldaŭ mortontan tagon.
detruiĝi, droni, elviŝiĝi, estingiĝi, perei, ruiniĝi
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:19
5. La Nova Testamento, Mateo 9:24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:65
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:5
8. Monato, Bardhyl Selimi: Pereas promesoj
9. Monato, Miĥail Korotkov: Lingvoj malaperos plu
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... vivantigi Esperanton
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:19
5. La Nova Testamento, Mateo 9:24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:65
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:5
8. Monato, Bardhyl Selimi: Pereas promesoj
9. Monato, Miĥail Korotkov: Lingvoj malaperos plu
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... vivantigi Esperanton
- afrikanse:
- sterf
- albane:
- vdes
- amhare:
- መሞት
- angle:
- die ~inta lingvo: dead language.
- arabe:
- مات
- armene:
- մեռնել
- azerbajĝane:
- ölmək
- beloruse:
- 1. памерці, загінуць 2. зьнікнуць, скончыцца
- bengale:
- মরা
- birme:
- သေဆုံး
- bosne:
- umrijeti
- ĉeĥe:
- dodýchat, dokonat, umírat, umřít, zemřít, zemřít
- ĉine:
- 1. 死 [sǐ] 2. 亡 [wáng]
- dane:
- dø
- estone:
- surra
- eŭske:
- hiltzen
- filipine:
- mamatay
- france:
- mourir ~inta lingvo: langue mort.
- galege:
- morrer
- germane:
- 1. sterben 2. vergehen ~inta lingvo: tote Sprache.
- guĝarate:
- મૃત્યુ પામે છે
- haitie:
- mouri
- haŭse:
- mutu
- hinde:
- मरना
- hispane:
- morir
- hungare:
- 1. meghal 2. elhal
- igbe:
- anwụ
- indonezie:
- mati, [tinggal] meninggal (dunia)
- irlande:
- bás
- islande:
- deyja
- itale:
- morire, defungere, decedere, trapassare
- japane:
- 死ぬ [しぬ]
- jave:
- mati
- jide:
- שטאַרבן
- jorube:
- kú
- kanare:
- ಸಾಯುವ
- kartvele:
- იღუპება
- kazaĥe:
- өлу
- kimre:
- marw
- kirgize:
- өлүү
- kmere:
- ស្លាប់
- koree:
- 죽다
- korsike:
- mori
- kose:
- kufa
- kroate:
- umrijeti
- kurde:
- mirin
- latine:
- mortuus
- latve:
- nomirt
- laŭe:
- ເສຍຊີວິດ
- litove:
- mirti
- makedone:
- умре
- malagase:
- faty
- malaje:
- mati
- malajalame:
- മരിക്കുക
- malte:
- jmutu
- maorie:
- mate
- marate:
- मरतात
- monge:
- tuag
- mongole:
- үхэх
- nederlande:
- sterven
- nepale:
- मर्न
- njanĝe:
- afe
- okcidentfrise:
- stjerre
- panĝabe:
- ਮਰ
- paŝtue:
- مري
- pole:
- umrzeć 1. umrzeć
- portugale:
- 1. morrer, falecer 2. acabar, expirar
- ruande:
- gupfa
- rumane:
- muri 1. muri
- ruse:
- умереть ~inta lingvo: мёртвый язык.
- samoe:
- oti
- sinde:
- مرڻ
- sinhale:
- මිය
- skotgaele:
- bàsaich
- slovake:
- skonať, umierať, zomrieť
- somale:
- dhintaan
- ŝone:
- kufa
- sote:
- shoa
- sunde:
- paeh
- svahile:
- kufa
- svede:
- dö
- taĝike:
- мурдан
- taje:
- ตาย
- tamile:
- இறக்க
- tatare:
- үлә
- telugue:
- చనిపోయే
- tibete:
- &t_-a;ཆི་
- tokipone:
- moli 1. moli
- ukraine:
- померти
- urdue:
- مر
- uzbeke:
- o’lish
- vjetname:
- chết
- zulue:
- fa
*morta
- 1.
-
Rilata, konforma, konvena al morto:
- a)
- Rilata al mortado: morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto [11]; la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon [12]; Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la morta horo [13]; morta kanto; skuata de la antaŭmortaj konvulsioj [14]; konfeso antaŭmorta Hamlet ; korprema antaŭmorta kriado [15]; promorta teruro [16]; li zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio“ [17]; tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta [18].
- b)
-
Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton:
[Oziriso] sendas mortajn malsanojn
al la homoj kaj bestoj
[19];
morta veneno;
morta dozo de drogo;
morta bato de la glav' de Bruto!
[20]
morta kondamno;
morta peko; kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis [21]; franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! [22].
mortiga
- c)
- Ĝismorta, ekstrema, fatala, kiel eble plej granda aŭ forta: pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj! [23]; morte enui; Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta laciĝo Marta ; en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio [24]; ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo [25]; morta silento ekregis en la kunveno [26].
- d)
- (arkaismo) Mortema: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [27].
- 2.
- (evitinde)
Malviva:
- a)
-
Malviva1.a:
la Morta Maro (t.e. la
Malviva Maro);
maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta
kaj senviva
[28].
Rim.: Uzo nelogika: malviva maŝino, kiu neniam vivis, neniam povis morti; ĝia rilato al morto povas esti nur instrumenta (ekz-e gilotino; kp ankaŭ „morta veneno“).
- b)
- Mortinta, malviva1.b: Falinte kuŝas morta cervo, Ĝin tute kovras blanka herbo [29]; enĉerkigi la mortan korpon; la vivaj kaj mortaj lingvoj [30] (zamenhofe: „la vivaj kaj mortintaj lingvoj“); morte naskita (t.e. malvive naskita).
- c)
- Malviva1.c: skribmaŝinoj kun mortaj klavoj [31] (t.e. kun senpaŝaj klavoj) ; morta kuglo (perdinta la impulsoforton) [32].
Rim.:
Nur la signifo
morta1
estas fundamenta kaj zamenhofa.
Zamenhofo zorge distingadis inter
„mortinta“ kaj „morta“,
kiun lastan li neniam konfuzis kun
„malviva1.a“
(ankaŭ en la Fundamento: Ekzercaro, §31).
La malzamenhofa kaj kontraŭfundamenta
„morta2“
povis estiĝi kiel eraro de latinidlingvaj komencantoj, pro
la supraĵa simileco de la franca
„Mer Morte“ → „Morta
Maro“
(sen rimarki ke en la zamenhofa Esperanto tio egalas la francan
„Mer Mortelle“). Tiun eraron tamen apogis kaj
flegis malŝatantoj de la „mal“-vortoj, kiujn
ĝenis la tute logika vorto „malviva“.
El la lingvostruktura vidpunkto la vorto
„morta2“ estas ne
derivaĵo, sed ĝena homonimo de la
fundamenta „morta1“,
paralela prunto el la latinidaj lingvoj, kies semantiko
kolizias kun la vortoderivada meĥanismo esperanta.
[Sergio Pokrovskij]
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
12. A. Niemojewski, trad. Kabe: En kvieta vespero, Internacia krestomatio, 1907
13. Katolika preĝaro, 1975
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, 2002
18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21a.
20. Zamenhof, citite laŭ G. Waringhien: Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski, Nica Literatura Revuo, 5:4.
21. La Nova Testamento, Apokalipso 13:3
22. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 18a
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:11
25. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono , 2002
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
28. K. Piĉ: Junaĝa verkaro de Privat, Nica Literatura Revuo, 7:2 (n-ro 38).
29. Shi King, trad. K. Kalocsay: Kanzono, Nica Literatura Revuo, 3:6 (n-ro 18), p. 218
30. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
31. J. C. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
32. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
12. A. Niemojewski, trad. Kabe: En kvieta vespero, Internacia krestomatio, 1907
13. Katolika preĝaro, 1975
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, 2002
18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21a.
20. Zamenhof, citite laŭ G. Waringhien: Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski, Nica Literatura Revuo, 5:4.
21. La Nova Testamento, Apokalipso 13:3
22. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 18a
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:11
25. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono , 2002
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
28. K. Piĉ: Junaĝa verkaro de Privat, Nica Literatura Revuo, 7:2 (n-ro 38).
29. Shi King, trad. K. Kalocsay: Kanzono, Nica Literatura Revuo, 3:6 (n-ro 18), p. 218
30. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
31. J. C. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
32. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
- angle:
- 1. mortal, deadly
- beloruse:
- 1.a сьмяротны 1.b сьмяротны, пагібельны , сьмерцяносны 1.d сьмяротны 2. памерлы, загінуўшы, мёртвы
- ĉeĥe:
- smrtelný, týkající se smrti, způsobující smrt
- france:
- 1. mortel (adj.) 2. mort (adj.)
- germane:
- 1.a tödlich, Todes-, Sterbe- 1.b tödlich, todbringend 1.c Tod-, tödlich, auf Leben und Tod, Sterbens- 1.d todessehnsüchtig
- hispane:
- 1. mortal (que puede causar la muerte), de muerte, relativo a la muerte 2. muerto
- hungare:
- ~a horo: halálos óra. ~a ofendo: halálos sértés. 1. halálos, holt, halál- 2. halálos, holt, halál-
- itale:
- 1. mortale 2. morto (adj.) 2. morto
- japane:
- 死の [しの], 死んだ [しんだ], 致命的な [ちめいてきな], 枯れた [かれた]
- nederlande:
- 1.b dodelijk 1.d dodelijk 2. dood
- pole:
- 1. śmiertelny 2. umarły
- portugale:
- 1. mortal
- rumane:
- mortal, mort
- ruse:
- 1.a смертельный, смертный ~a horo: смертный час. 1.b смертельный 1.c смертельный ~a ofendo: смертельное оскорбление.
- slovake:
- smrteľný, spôsobujúci smrť
- svede:
- 2. död
- tokipone:
- 1. moli 2. moli
- ukraine:
- смертний, смертельний, мертвий
*morto
- 1.
- Perdo de la vivo: trofrua morto; kondamni al morto; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto FK ; en kompanio eĉ morto faciliĝas PrV ; kio al unu donas forton, al alia donas morton PrV ; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon PrV ; pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj [33].
- 2.
- Simbola estaĵo, personigo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas PrV ; ŝi estis pala kiel la morto FK ; mi edzigos vin mem kun la morto FK ; la Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano, li […] neniam li alportas returne tion, kion li prenis [34]; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas PrV .
- 3.
- (figure) Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero: morto de Kartago; morto de l' arto; ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [35]; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala FK ; por homo, kiu ŝatas la riĉan diversecon de la homa kulturo, la formorto de aliaj lingvoj estus plej granda katastrofo [36]; ĉerko simboligas la morton de la klerigado en Aŭstrio [37]; de tempo al tempo iu deklaras „la morton de romano” aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, „la morton de libro” [38].
33.
Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas
Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
36. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
37. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
38. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
36. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
37. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
38. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema
- afrikanse:
- dood
- albane:
- vdekja
- amhare:
- ሞት
- angle:
- death
- arabe:
- الموت
- armene:
- մահվան
- azerbajĝane:
- ölüm
- beloruse:
- сьмерць
- bengale:
- মৃত্যুর
- birme:
- သေဆုံးခြင်း
- bosne:
- smrt
- ĉeĥe:
- smrt, smrtka, smrťák (symb. bytost)
- dane:
- død
- estone:
- surm
- eŭske:
- heriotza
- filipine:
- kamatayan
- france:
- mort (subst.)
- galege:
- morte
- germane:
- 1. Tod, Exitus (med.) 2. Tod, Gevatter Tod 3. Dahingehen, Verschwinden, Aussterben
- guĝarate:
- મૃત્યુ
- haitie:
- lanmò
- haŭse:
- mutuwa
- hinde:
- मौत
- hispane:
- muerte
- hungare:
- halál
- igbe:
- ọnwụ
- indonezie:
- kematian
- irlande:
- bás
- islande:
- dauða
- itale:
- morte 2. Morte, Falciatrice
- japane:
- 死 [し]
- jave:
- pati
- jide:
- טויט
- jorube:
- iku
- kanare:
- ಸಾವು
- kartvele:
- სიკვდილი
- kazaĥe:
- өлім
- kimre:
- marwolaeth
- kirgize:
- өлүм
- kmere:
- ការស្លាប់
- koree:
- 죽음
- korsike:
- a morte
- kose:
- ukufa
- kroate:
- smrt
- kurde:
- mirin
- latine:
- mortem
- latve:
- nᗑve
- laŭe:
- ການເສຍຊີວິດ
- litove:
- mirtis
- makedone:
- смрт
- malagase:
- fahafatesana
- malaje:
- kematian
- malajalame:
- മരണം
- malte:
- mewt
- maorie:
- te mate
- marate:
- मृत्यू
- monge:
- tuag
- mongole:
- үхэл
- nederlande:
- dood (z.nw.)
- nepale:
- मृत्यु
- njanĝe:
- imfa
- okcidentfrise:
- dea
- panĝabe:
- ਦੀ ਮੌਤ
- paŝtue:
- د مرګ
- pole:
- śmierć, zgon
- portugale:
- 1. morte, falecimento, óbito 2. morte (entidade imaginária) 3. desaparecimento (f.)
- ruande:
- urupfu
- rumane:
- moarte
- ruse:
- смерть
- samoe:
- oti
- sinde:
- موت
- sinhale:
- මරණය
- skotgaele:
- bhàis
- slovake:
- smrť, úmrtie
- slovene:
- smrt
- somale:
- dhimasho
- ŝone:
- rufu
- sote:
- lefu
- sunde:
- tilar dunya
- svahile:
- kifo
- svede:
- död
- taĝike:
- марг
- taje:
- ความตาย
- tamile:
- மரணம்
- tatare:
- үлем
- telugue:
- మరణం
- tibete:
- འཆི་བ་
- tokipone:
- moli
- ukraine:
- смерть
- urdue:
- موت
- uzbeke:
- o’lim
- vjetname:
- chết
- zulue:
- ukufa
mortaĉi
(ntr)
- Mizere, malnoble morti: mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos [39]; mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo „Kursk“, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfaco Monato ; ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa [40].
39.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
40. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la bonkorulo
40. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la bonkorulo
- beloruse:
- падыха́ць, здыхаць
- france:
- clamser, crever (mourir)
- germane:
- krepieren
- itale:
- crepare, schiattare
- pole:
- zdechnąć, zdychać
- rumane:
- muri
mortado
- 1.
- La ago morti: mortado de knaboj en la aĝoj suĉula kaj infana FK ; ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj, kio almenaŭ iomete retenas la disvastiĝon de la nuntempa pandemio kaj mortado pro ĝi [41]; ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda ĝem', sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis ekstrem' [42]
- 2.
- Mortokvanto: granda mortado de suĉinfanoj; la juda loĝantaro […] en la varsovia geto […] estis destinita al amasa formortado pro malsato kaj malsanoj [43].
41.
Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj
meditoj rilate al la porka gripo
42. J. Wolker, trad. J. Kořinek: La mortanto, Nica literatura revuo, 1:1
43. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Listo de Sendler
42. J. Wolker, trad. J. Kořinek: La mortanto, Nica literatura revuo, 1:1
43. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Listo de Sendler
- angle:
- dying
- beloruse:
- 1. паміраньне 2. сьмяротнасьць
- ĉeĥe:
- umírání
- france:
- mortalité
- germane:
- 1. Sterben 2. Sterberate
- hungare:
- 1. haldoklás 2. halandóság
- itale:
- 1. morire (il m.) 2. mortalità, moria
- japane:
- 多数の死 [たすうのし]
- nederlande:
- sterfte
- pole:
- 1. umieranie 2. śmiertelność
- portugale:
- 1. matança 2. taxa de mortalidade, taxa de mortalidade
- rumane:
- moarte, mortalitate
- ruse:
- 1. умирание 2. смертность
- slovake:
- umieranie
- ukraine:
- умирання
mortema
-
Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia
epiteto karakterizanta la homan kondiĉon:
la religio diras, ke la animo estas
nemortema, kvankam la korpo estas mortema
[44];
kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon,
kiu estas egala al herbo?
[45];
ni ricevos malavaran rekompencon,
superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo
[46];
[…]estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj
feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ
la
reĝ' furioza
[…]
[47].
morta1.d
44.
Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:11
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:12
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
47. trad. A. Kofman: El Iliado, Fundamenta Krestomatio
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:12
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
47. trad. A. Kofman: El Iliado, Fundamenta Krestomatio
- angle:
- mortal
- beloruse:
- сьмяротны
- ĉeĥe:
- smrtelný
- france:
- mortel (adj.)
- germane:
- sterblich
- hispane:
- mortal (que puede morir)
- hungare:
- halandó
- itale:
- mortale
- japane:
- やがて死ぬ [やがてしぬ], 死ぬべき [しぬべき]
- nederlande:
- sterfelijk
- pole:
- śmiertelny
- portugale:
- mortal (sujeito à morte; adj.)
- rumane:
- muritor
- ruse:
- смертный
- slovake:
- smrteľný
- ukraine:
- смертний
mortemulo
(ekster la religia kuntesto, kutime iom
ironia)
- homo kontraste al senmortaj dioj: kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro? [48]; la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas ‐ laŭ la ekzemplo ‐ mortigeblaj [49]; ho, li estas nun granda estro! […] li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Metrop ; mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi […] volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto [50].
48.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro
9a
49. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
50. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
49. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
50. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
- angle:
- mortal
- beloruse:
- сьмяротны (наз.)
- france:
- mortel (subst.)
- germane:
- Sterblicher
- hispane:
- mortal (persona que puede morir)
- hungare:
- halandó ember
- itale:
- mortale (subst.), comune mortale (iron.)
- nederlande:
- sterveling
- pole:
- śmiertelnik
- portugale:
- mortal (o homem; subst.)
- rumane:
- muritor
- ruse:
- смертный (в знач. сущ.)
- ukraine:
- смертний (ім.), смертна істота
mortiga
- Kapabla malvivigi; letala: la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj [51]; ĉar amo, kiam vi ne deziras ĝin aŭ ne povas utiligi ĝin, estas mortiga [52]; la mortiga povo de arbaleto estas pli granda ol tiu de pararko.
51.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
52. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica literatura revuo, 7:4
52. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica literatura revuo, 7:4
- angle:
- deadly, lethal, fatal
- beloruse:
- забойчы, забойны, сьмяртэльны
- ĉeĥe:
- smrtící, vražedný
- france:
- létal, mortel (qui tue), meurtrier
- germane:
- todbringend, tödlich
- hispane:
- mortal (que mata), mortífero, letal
- hungare:
- gyilkos
- itale:
- letale
- nederlande:
- dodelijk
- pole:
- zabójczy
- rumane:
- criminal
- ruse:
- убийственный, убойный
- slovake:
- smrtiaci, vražedný
- ukraine:
- згубний, смертельний
*mortigi [53]
(tr)
- 1.
-
Senigi iun je vivo, kaŭzi morton de:
mortigi bovon;
mortiga veneno;
Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj
mortigis lin
[54];
lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo
[55];
per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita
[56];
la boligo mortigis la bakteriojn
[57];
mortigi la frugilegojn kaj ilin manĝocele prepari
[58];
por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas
PrV
.
buĉi, murdi
falĉi
- 2.
- (figure)
Ekstermi, forigi:
la esperantistoj ne volas mortigi la naciajn
lingvojn;
ili volis tiun ideon tute mortigi
[59].
detrui, pereigi, ruinigi
53.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ig'
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:26
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:13
57. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
58. Monato, Laimius Stražnickas: Frua frugilega tradicio
59. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:26
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:13
57. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
58. Monato, Laimius Stražnickas: Frua frugilega tradicio
59. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
- afrikanse:
- dood te maak
- albane:
- vrasin
- amhare:
- መግደል
- angle:
- kill, slay
- arabe:
- قتل
- armene:
- սպանել
- azerbajĝane:
- öldürmək
- beloruse:
- 1. забіваць 2. вынішчаць
- bengale:
- হত্যা
- birme:
- သတ်ဖြတ်
- bosne:
- ubiti
- ĉeĥe:
- připravit o život, skolit, umořit, umořovat, usmrcovat, usmrtit, zabít, zahubit, zničit
- dane:
- dræbe
- estone:
- tappa
- eŭske:
- hiltzeko
- filipine:
- pumatay
- france:
- tuer ~iga: mortel (qui tue).
- galege:
- matar
- germane:
- töten
- guĝarate:
- મારી
- haitie:
- touye
- haŭse:
- kashe
- hinde:
- हत्या
- hispane:
- matar
- hungare:
- megöl, meggyilkol ~iga: gyilkos.
- igbe:
- igbu
- indonezie:
- membunuh
- irlande:
- mharú
- islande:
- drepa
- itale:
- uccidere
- japane:
- 殺す [ころす]
- jave:
- matèni
- jide:
- טייטן
- jorube:
- pa
- kanare:
- ಕೊಲ್ಲಲು
- kartvele:
- მოკვლა
- kazaĥe:
- өлтіру
- kimre:
- lladd
- kirgize:
- өлтүрүү
- kmere:
- សម្លាប់
- koree:
- 죽
- korsike:
- caccialli
- kose:
- bulala
- kroate:
- ubiti
- kurde:
- kûştin
- latine:
- occides
- latve:
- nogalinᗑt
- laŭe:
- ຂ້າ
- litove:
- nužudyti
- makedone:
- убие
- malagase:
- mamono
- malaje:
- membunuh
- malajalame:
- കൊല്ലുക
- malte:
- joqtlu
- maorie:
- te whakamate
- marate:
- मारणे
- monge:
- tua
- mongole:
- алах
- nederlande:
- doden ~iga: dodelijk.
- nepale:
- मार्न
- njanĝe:
- kupha
- okcidentfrise:
- fermoardzje
- panĝabe:
- ਨੂੰ ਮਾਰਨ
- paŝtue:
- وژني
- pole:
- uśmiercić, zabić, zamordować
- portugale:
- matar
- ruande:
- kwica
- rumane:
- omorî, ucide
- ruse:
- убить
- samoe:
- fasioti
- sinde:
- قتل
- sinhale:
- මරා
- skotgaele:
- mharbhadh
- slovake:
- usmrtiť, zabiť, zničiť
- slovene:
- ubiti
- somale:
- dilaan
- ŝone:
- kuuraya
- sote:
- bolaea
- sunde:
- maehan
- svahile:
- kuua
- svede:
- döda
- taĝike:
- куштан
- taje:
- ฆ่า
- tamile:
- கொலை
- tatare:
- үтерү
- telugue:
- చంపడానికి
- tibete:
- གསོད བསད གསད སོད་
- tokipone:
- moli
- ukraine:
- вбити
- urdue:
- قتل
- uzbeke:
- o’ldirish
- vjetname:
- giết
- zulue:
- babulale
mortigo
-
Malvivigo:
kiel strange, diras mi, ke mortigo
pro la devo ĝis nun ne estas rigardata
kiel krimo
Metrop
;
Spirito: venĝu por mortigo lia! –
Hamleto: mortigo?
FK
la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo
de malsanuloj
[60];
pri viaj bruligmortigoj [mi] aŭdis tre multajn
rakonti
[61];
kiaj estas tiuj du pekoj? ‐ patromortigo estas
la nomo de unu, fratomortigo
estas la nomo de la dua
[62];
pereu, kaŝmortigisto ‐ li trapikas lin per la
tranĉilo
[63].
Rim.: Ankaŭ se la viktimo estas homo, la vorto „mortigo“ simple rilatas al faro mem kaj al okazo, kaj do tio povas esti aŭ intenca aŭ senintenca: (pro)kulpa mortigo ItEsp [Antonio Codazzi]
murdo
- angle:
- killing, slaying
- beloruse:
- забойства
- ĉeĥe:
- vraždění
- france:
- meurtre
- germane:
- Tötung kaŝ~igisto: Meuchelmörder.
- indonezie:
- pembunuhan
- itale:
- uccisione, assassinio (homo)
- japane:
- 殺害 [さつがい], 殺人 [さつじん]
- pole:
- mord, zabicie, zabójstwo
- rumane:
- omor, asasinat, crimă
- ruse:
- убийство
- slovake:
- vraždenie
- ukraine:
- убивство, умертвіння
mortigilo
- Rimedo por mortigi: kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj [64]; ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn [65]; mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu ricevis ordonon prepari mortigilon [66]; ĉi-foje estis juna sinjoro, nome kortservisto de la pensiono „Marbordo“, kiu estis murdata, kaj la mortigilo estis denove la mistera ponardo [67].
- beloruse:
- сродак забойства
- ĉeĥe:
- smrtící nástroj, vražedný nástroj
- germane:
- Tötungswerkzeug, Mordwerkzeug
- hispane:
- arma
- itale:
- strumento di morte, arma del delitto
- pole:
- narzędzie zbrodni
- rumane:
- armă a crimei
- ruse:
- орудие убийства
- slovake:
- smrtiaci nástroj
*mortiĝi
(ntr)
- (arkaismo)
Akcidente morti, perei:
mia onklo ne mortis per natura morto, [li]
estis mortigita de neniu [sed]
li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj
mortiĝis
[68];
la tuta domo forbrulis kaj la juna pasero mortiĝis
[69];
ŝi drinkmortiĝis
[70];
la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis,
la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino
DL
.
Rim.: „Mortiĝi“ ne signifas „agonii“, kiel iuj opinias surbaze de la franca „se mourir“, ĝia etimo estas la rusa „убиться“, kiel oni povas vidi en la ekzemplo el la „Fundamenta ekzercaro“. Tamen ambaŭ signifoj estas malevidentaj, nesistemaj, kaj tial evitindaj en la moderna lingvo. [Sergio Pokrovskij]
68.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
70. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
70. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
- angle:
- get killed
- beloruse:
- забіцца
- france:
- venir à mourir, trouver la mort, périr
- germane:
- umkommen
- hispane:
- morirse, perecer
- hungare:
- meghal, elhal
- itale:
- morire
- japane:
- 死んでいく [しんでいく]
- nederlande:
- sterven
- pole:
- zabić się
- portugale:
- morrer, perecer
- rumane:
- sinucide
- ruse:
- убиться
- tokipone:
- moli
mortinto
- Mortinta homo: mortintoj kun kantado estis enterigataj DL ; ĝi helpos kiel hirud' al mortinto PrV ; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [71].
71.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
- angle:
- dead person
- beloruse:
- мярцьвяк, нябожчык
- ĉeĥe:
- nebožtík, zemřelý čl.
- germane:
- Verstorbener, Gestorbener
- hispane:
- muerto (persona que murió)
- japane:
- 死者 [ししゃ], 死亡者 [しぼうしゃ]
- pole:
- nieboszczyk, umarły
- rumane:
- leș, mort
- ruse:
- мертвец, покойник
- slovake:
- nebožtík
- ukraine:
- мрець, мертвець, мертвяк, покійник, небіжчик
mortintaĵo
- Io mortinta; kadavro kaj ceteraj: la homo kultura […] en efektivo nutras sin per mortintaĵo [73]; la ibisoj kaj cikonioj purigas de la mortintaĵo niajn kampojn [74]; la ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis […] pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto BdV .
73.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, el la vivo kaj
sciencoj
74. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
74. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
- angle:
- dead thing, corpse, cadaver
- beloruse:
- труп
- france:
- charogne
- germane:
- Aas, Gestorbenes, Abgestorbenes, Leiche, Kadaver
- hispane:
- cadáver, fiambre
- hungare:
- hulla
- indonezie:
- jenazah, mayat
- itale:
- cadavere
- japane:
- 死骸 [しがい]
- nederlande:
- lijk
- pole:
- zwłoki {pl}
- portugale:
- cadáver, resto mortal
- rumane:
- cadavru
- ruse:
- падаль
- ukraine:
- мертвечина, мертвеччина, мертвота, падло, стерво, труп
formorti
(ntr)
- Malaperi sekve de mortado aŭ ekstermado (precipe pri iu grupo, familio, specio, metio...): sed tiu brueto baldaŭ formortis; la dinosaŭroj formortis; kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kade-Barnea […] estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo [75]; mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis [76].
75.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:14
76. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a
76. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a
- angle:
- die out, die off, become extinct, die off, die away, go extinct
- beloruse:
- выміраць
- ĉeĥe:
- odumírat, odumřít, pomřít, vymírat
- france:
- disparaitre (espèce, groupe), s'éteindre (espèce, groupe)
- germane:
- aussterben
- hispane:
- extinguirse, desaparecer (dejar de existir/vivir)
- hungare:
- kihal
- itale:
- estinguersi
- japane:
- 死滅する [しめつする], 消滅する [しょうめつする]
- nederlande:
- afsterven
- pole:
- wymrzeć
- portugale:
- desaparecer ao morrer
- rumane:
- dispărea
- ruse:
- вымереть, вымирать
- slovake:
- pomrieť, vyhynúť, vymrieť
- ukraine:
- вимирати
formortigi
(tr)
- Malaperigi per mortigo (precipe grupon, familion, specion, metion...), ekstermi: terura, kiel reĝon formortigi Hamlet ; li atentigas, ke la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj […] ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo, kiu disvastiĝis kaj formortigis siajn malpli kapablajn parencojn [77].
77.
Monato, Werner FUß: Ĉu
la homaro lernis pensi per la lingvo?
- angle:
- exterminate, kill off
- beloruse:
- вынішчаць
- france:
- exterminer
- germane:
- ausrotten
- hispane:
- extinguir, exterminar
- itale:
- estinguere, sterminare
- pole:
- wyniszczać, eksterminować
- rumane:
- distruge, extermina
- ruse:
- истребить, выморить
ĝismorta
- Kiu finiĝas per morto: li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon Marta ; ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo [78].
78.
E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer:
Princino de Marso, 1938
- angle:
- until death (adj.), lifelong, lifetime
- beloruse:
- насьмерць, да сьмерці
- france:
- à mort, mortel (à mort)
- germane:
- ewig (bis zum Tode), bis zum Tode
- hispane:
- a muerte, hasta la muerte (adj.)
- japane:
- 死ぬまでの [しぬまでの], 終生の [しゅうせいの]
- pole:
- bezterminowy, dozgonny, dożywotni
- rumane:
- pe tot parcursul vieții, nedefinit, viață
- ruse:
- смертельный, на смерть, насмерть
- ukraine:
- довічний, смертельний
postmorta
- Okazanta post ies morto, rilata al tempo, kiu sekvas la morton: li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi [79]; en la postmorta kapelo ni metas […] vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto [80]; la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas [la amatajn objektojn] en sia postmorta domo [81].
79.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
80. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
81. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
80. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
81. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
- angle:
- posthumous, after death
- beloruse:
- пасьмяротны
- france:
- d'après la mort, posthume, post-mortem
- germane:
- postmortem, nach dem Tode, Grab-
- hispane:
- póstumo, póstuma, post mórtem
- indonezie:
- pascakematian
- itale:
- postumo
- japane:
- 死後の [しごの]
- nederlande:
- postuum
- pole:
- pośmiertny, pogrobowy
- portugale:
- póstumo
- rumane:
- postum
- slovake:
- posmrtný
- ukraine:
- посмертний
*senmorta
- Neniam mortonta: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [82]; pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo [83]; (figure) la senmortaj (neniam forgesotaj) verkoj de Homero; granda senmorta poeto [84]; egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn [85]; la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco [86]; ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas [87]; vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon [88].
82.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
83. La Nova Testamento, Romanoj 1:22
84. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
85. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
86. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
87. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
88. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
83. La Nova Testamento, Romanoj 1:22
84. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
85. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
86. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
87. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
88. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- immortal (adj.)
- beloruse:
- неўміручы, бесьсьмяротны
- ĉeĥe:
- nehynoucí, nesmrtelný
- france:
- immortel (adj.)
- germane:
- unsterblich sen~eco: Unsterblichkeit.
- hispane:
- inmortal (adj.)
- hungare:
- halhatatlan
- indonezie:
- abadi, kekal
- itale:
- immortale
- japane:
- 不死の [ふしの], 不滅の [ふめつの]
- nederlande:
- onsterfbaar
- pole:
- nieśmiertelny
- portugale:
- imortal
- rumane:
- nemuritor, imortal
- ruse:
- бессмертный
- slovake:
- nesmrteľný
- ukraine:
- безсмертний
senmortulo
- Tiu, kiu neniam mortas, spirito, dio: la senmortuloj amas la homojn Ifigenio ; mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi [89].
89.
J. L. Borges, trad. M. Giorgini:
La senmortulo, [2009?]
- angle:
- immortal (person)
- beloruse:
- неўміручы (наз.), бесьсьмяротны (наз.)
- france:
- immortel (subst.)
- germane:
- Unsterblicher, Untoter, Zombie
- hispane:
- inmortal (persona)
- pole:
- nieśmiertelny (osobnik)
- rumane:
- nemuritor (individual)
transmorta
-
Kiu koncernas la staton de vivulo post la morto:
vi ne dubas ja pri transmorta vivo? demandis la juna edzino
[90];
li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj
VivZam
;
en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte
[91].
postmorta
Rim.:
Transmorta signifas ian staton de homo post la morto.
Postmorta signas pli
ĝenerale
al tio, kio okazas post ies morto, ankaŭ inter
postvivantoj.
[ĵv]
90.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
91. C. Piron: Tien, 1997
91. C. Piron: Tien, 1997
- angle:
- afterlife
- beloruse:
- пасьля сьмерці
- france:
- au-delà de la mort
- germane:
- ewig (über den Tod hinaus), über den Tod hinaus
- japane:
- 死後の [しごの]
- pole:
- poza śmiercią
- rumane:
- dincolo de moarte
- ukraine:
- загробний, потойбічний
hommortigo
-
Mortigo
de homo:
en la posttagmezo antaŭ […] la okazinta hommortigo
[92].
murdo
Rim.: Kvankam hommortigo estas kunmetita el fundamentaj vortoj, ĝi estas malofte uzata. Preferataj estas „mortigo“ (kiu estas ĝenerala), „murdo“ (kiu estas krimo). [Antonio Codazzi]
92.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- homicide, murder, manslaughter, kill (a human)
- beloruse:
- чалавеказабойства
- ĉeĥe:
- vražda, zabití člověka
- france:
- assassinat, homicide
- hispane:
- homicidio, asesinato
- itale:
- omicidio
- pole:
- zabójstwo człowieka
- rumane:
- uciderea unui om
- ruse:
- человекоубийство
- slovake:
- vražda
malsatmortigi
(tr)
- angle:
- starve (someone to death)
- beloruse:
- замарыць голадам (да сьмерці)
- france:
- affamer (à mort)
- germane:
- vor Hunger sterben, verhungern
- hispane:
- matar de hambre
- pole:
- zagłodzić na śmierć
- rumane:
- muri de foame
memmortigi
(ntr)
- Mortigi la propran eston, kaŭzi la propran morton: ŝia patrino memmortigis sin [95]; antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis [96]; terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas [97]; en la plimulto de la okazoj la memmortigintoj estas junuloj, enkarcerigitaj pro krimoj ne gravaj [98].
95.
Monato, Paul Peeraerts: Babel
96. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
97. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
98. Monato, Roberto Pigro: Rajto je minimuma digno
96. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
97. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
98. Monato, Roberto Pigro: Rajto je minimuma digno
- angle:
- commit suicide, kill oneself
- beloruse:
- забіць сябе, выканаць самазабойства
- ĉeĥe:
- spáchat sebevraždu
- france:
- se tuer
- germane:
- Selbstmord begehen mem~iganto: Selbstmörder.
- hispane:
- suicidarse
- hungare:
- öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz
- indonezie:
- bunuh diri
- itale:
- suicidarsi
- japane:
- 自殺する [じさつする]
- pole:
- zamordowywać się, popełnić samobójstwo
- portugale:
- suicidar-se
- rumane:
- sinucide, ucide-te pe sine
- ruse:
- убить себя
- slovake:
- spáchať samovraždu
memmortigo
- Morto pro propra konduto: mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo [99]; Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn [100].
99.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin)
100. Monato, MU Binghua: Mortigi memmortigon
100. Monato, MU Binghua: Mortigi memmortigon
- angle:
- suicide
- beloruse:
- самазабойства, суіцыд
- ĉeĥe:
- sebevražda
- france:
- suicide (volontaire ou non)
- germane:
- Selbstmord
- hispane:
- suicidio
- hungare:
- öngyilkosság
- itale:
- suicidio (fig.)
- japane:
- 自殺 [じさつ]
- nederlande:
- zelfmoord
- pole:
- samozagłada, samobójstwo
- portugale:
- suicídio
- rumane:
- suicid, autodistrugere, sinucidere
- ruse:
- самоубийство
- slovake:
- samovražda
- svede:
- självmord
- ukraine:
- самогубство, самовбивство
pafmortigi
(tr)
- Mortigi per pafo; mortpafi: per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita [101]; se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon [102].
101.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:13
102. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a
102. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a
- angle:
- kill by shooting
- beloruse:
- застрэліць
- ĉeĥe:
- odstřelit, zastřelit
- france:
- abattre (tuer qn), flinguer, fusiller
- germane:
- totschießen, niederschießen, erschießen
- hungare:
- agyonlő
- indonezie:
- [tembak] menembak mati
- japane:
- 射殺する [しゃさつする]
- nederlande:
- neerschieten, doodschieten, fusilleren
- pole:
- ubić, zastrzelić, rozstrzelać
- portugale:
- fuzilar, matar com tiro
- rumane:
- omorî, împușca, trage
- ruse:
- застрелить, расстрелять (кого-л.)
- slovake:
- odstreliť, zastreliť
- ukraine:
- застрелити, розстріляти
premmortigi
(tr)
-
Mortigi
per forta premo, kiu haltigas vivnecesajn funkciojn:
Aperadis ĉiam pli kaj pli […], la musoj preskaŭ
premmortigis unuj la aliajn
[103];
[ŝi] kisis la kornikon tiel fortege, ke
ŝi preskaŭ premmortigis ĝin
[104].
sufoki
103.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
104. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, kvara rakonto
104. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, kvara rakonto
- angle:
- squeeze to death
- beloruse:
- задавіць, задушыць
- ĉeĥe:
- umačkat
- france:
- étouffer (trans.)
- germane:
- erdrücken, zerquetschen
- hungare:
- agyonnyom
- itale:
- soffocare
- japane:
- 圧し殺す [おしころす], 圧死させる [あっしさせる]
- nederlande:
- verstikken
- pole:
- udusić
- rumane:
- sugruma
- ruse:
- удавить
- slovake:
- ušliapať
- ukraine:
- задушити
sin mortigi
(ntr)
- Vole, konscie mortigi sin mem; suicidi: la Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni [105]; fine jena terura novaĝo diskoniĝis: Uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis! [106]; la junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel sklavino de la turkoj [107].
105.
La Nova Testamento, S. Johano 8:22
106. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
107. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
106. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
107. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
- angle:
- commit suicide, kill oneself
- beloruse:
- забіць сябе, выканаць самазабойства
- france:
- se suicider
- germane:
- Selbstmord begehen
- hispane:
- suicidarse
- hungare:
- öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz
- indonezie:
- bunuh diri
- itale:
- suicidarsi
- nederlande:
- zelfmoord plegen
- pole:
- popełnić samobójstwo
- portugale:
- suicidar-se
- rumane:
- sinucide
- ruse:
- совершить самоубийство, наложить на себя руки, покончить с собой
sinmortigo
-
Memmortigo:
li konsideris la ideon fini ĉion per sinmortigo
[108];
post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro
ekonomiaj problemoj
[109];
ĝi enhavas personajn tragediojn: sinmortigojn, disŝiritajn
familiojn, perdon de talentoj
[110].
suicido
108.
Hans Weinhengst: Tur-Strato 4,
Fadedpage
109. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo
110. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
109. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo
110. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
- angle:
- suicide
- beloruse:
- самазабойства, суіцыд
- ĉeĥe:
- sebevražda
- france:
- suicide
- germane:
- Selbstmord
- hungare:
- öngyilkosság
- itale:
- suicidio
- japane:
- 自殺 [じさつ]
- nederlande:
- zelfmoord
- pole:
- samobójstwo
- portugale:
- suicídio
- rumane:
- sinucidere
- ruse:
- самоубийство
- slovake:
- samovražda
- ukraine:
- самогубство, самовбивство
mortomerita
- (Krimo, peko, misfaro) meritanta mortigon: mortomerita peko [111] [112].
111.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:26
112. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
112. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
- angle:
- deserving death
- beloruse:
- які заслугоўвае сьмерці
- france:
- mortel (qui mérite la mort)
- germane:
- den Tod verdienend
- hungare:
- halálos
- nederlande:
- dood-
- pole:
- zasługujący na śmierć
- rumane:
- meritând să moară
- ruse:
- смертный, расстрельный (по расстрельной статье)
ŝtonmortigi
(tr)
-
Mortigi
per ŝtonĵetado:
la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta
popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj
[113];
ili faris konspiron kontraŭ li, kaj
ŝtonmortigis
lin laŭ ordono de la reĝo
[114];
ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo,
kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio
[115].
ŝtonumi
113.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 30:6
114. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:21
115. La Nova Testamento, Johano 10:33
114. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:21
115. La Nova Testamento, Johano 10:33
- angle:
- stone (to death)
- beloruse:
- пабіць камянямі (пакараньне)
- france:
- lapider
- germane:
- steinigen
- hispane:
- lapidar
- hungare:
- megkövez
- itale:
- lapidare
- japane:
- 石を投げつけて殺す [いしをなげつけてころす]
- nederlande:
- stenigen
- pole:
- ukamienować
- portugale:
- lapidar (matar)
- rumane:
- lapidați
- ruse:
- побить камнями (казнить)
- svede:
- stena till döds
- ukraine:
- закидати камінням, каменувати