1vibr/i PV
vibri
(ntr)
- 1.
-
Pri elasta korpo: regule kaj rapide tremi,
tiel ke oni povas apenaŭ vidi, sed senti ĝin kaj eventuale aŭdi samfrekvencan sonon:
la metala bruo de sonorilo vibranta
KPr
.
alterni, svingiĝi, tinti, sonori
- 2.
-
Pri sono: svingiĝi regule
inter du proksimaj
frekvencoj tiel, ke estiĝas tremanta nefirma, ŝvebanta sono:
tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la
maljuna nobelulo
KPr
;
voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato
QuV
;
per voĉo en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke […] li
kompatu ŝin
QuV
;
la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj
InfanTorent2
;
ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco
ol ordinare
InfanTorent2
.
interferi, moduliĝi, oscili
- 3.
- (figure) (poezie)
Sento, emocio
similanta fizikan vibradon, alterne rapide ŝveletanta kaj malŝveletanta:
kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro [ne]
povas kontraŭbatali
ChL
;
en li vibras printempo, lia koro tamburas
LGA
.
ebria2, eŭforio, flagri, fluktui, skuiĝi
- angle:
- vibrate
- beloruse:
- трымцець, вібраваць, дрыжаць, калаціцца
- ĉeĥe:
- chvět se, kmitat, vibrovat, znít
- ĉine:
- 顫動 [chàndòng], 颤动 [chàndòng], 振动 [zhèndòng], 振動 [zhèndòng], 振荡 [zhèndàng], 振蕩 [zhèndàng], 震 [zhèn], 抖动 [dǒudòng], 抖動 [dǒudòng], 震盪 [zhèndàng], 震荡 [zhèndàng], 震荡 [zhèndàng], 震蕩 [zhèndàng]
- france:
- vibrer
- germane:
- vibrieren 2. zittern (Ton)
- hispane:
- vibrar
- hungare:
- rezeg, vibrál
- japane:
- 振動する [しんどうする], 揺れる [ゆれる], 震動する [しんどうする], 震える [ふるえる], 鳴り響く [なりひびく], うち震える [うちふるえる], わくわくする
- katalune:
- vibrar
- nederlande:
- trillen
- pole:
- wibrować, drżeć, oscylować, rezonować
- portugale:
- vibrar
- ruse:
- 1. дрожать, колебаться, вибрировать 2. дрожать, вибрировать
- slovake:
- chvieť sa, kmitať, vibrovať
- ukraine:
- вібрувати, коливатися, тремтіти
vibro
-
Iu el la alternaj movoj de io vibranta:
radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon, la tuboj vibrigas
sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon,
kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas
VaK
;
[li] vidis […] tremeton ĉirkaŭ ŝiaj […] lipoj,
kaj rimarkis vibreton en ŝia voĉo
Iŝtar
;
tiu ekscito estis la vibro de la feliĉo
LGA
.
disonanco, interfero, frekvenco1, tremo
Rim.:
Zamenhof en unu verko uzis la vorton „vibracio“:
artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj
[1].
- beloruse:
- трымценьне, дрыжаньне, вібрацыя
- ĉeĥe:
- chvění těles, kmitání, střásání, vibrace
- ĉine:
- 振荡 [zhèndàng], 振蕩 [zhèndàng], 震盪 [zhèndàng], 震荡 [zhèndàng]
- france:
- vibration
- germane:
- Schwingung, Vibration
- hispane:
- vibración
- hungare:
- rezgés
- japane:
- ひと揺れ [ひとゆれ], 震え [ふるえ]
- katalune:
- vibració
- nederlande:
- trilling
- pole:
- wibracja, drżenie, drganie
- portugale:
- vibração
- ruse:
- вибрация
- slovake:
- chvenie, kmitanie
- ukraine:
- вібрація, коливання, тремтіння
vibrigi
- 1.
- Kaŭzi vibradon de io: la aero, eligata forte el la pulmoj tra la gloto vibrigas la voĉajn kordojn, tiam ili ritme ekmoviĝas kaj pro siaj longeco, larĝeco kaj streĉiteco – principe tute same kiel ĉe la muzikaj instrumentoj – produktas diversajn sonojn Ret ; kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon [2].
- 2.
- (figure) Igi vibri3 la sentojn, tuŝi emocie: la infano alkuris al ŝi, […] balbutante tiun ĉarman vorton, kiu vibrigas la koron de patrinoj KPr ; varmega tagmeza suno brile lumigis la placon, la sekvantan tagon, kaj vibrigis (trembriligis) la aeron super ĝia brika pavimo Iŝtar ; li ricevis filinon kelkajn jarojn post la edziĝo [sed] tio ne tre vibrigis (ŝancelis) liajn sentojn HsT .
2.
Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
- beloruse:
- 1. выклікаць дрыжэньне, узбуджаць вібрацыю 2. узрушаць
- ĉine:
- 震动 [zhèndòng], 震動 [zhèndòng]
- germane:
- zum Vibrieren bringen 2. rühren
- japane:
- 振動させる [しんどうさせる], 揺らす [ゆらす], 震動させる [しんどうさせる], 震わせる [ふるわせる]
- pole:
- wprawić w drgania
- ukraine:
- коливати
postvibri
(malofte)
-
Plu vibri post la ĉesigo de la impulso estiginta la
vibron:
liaj timpanoj ŝajnis postvibri [pro la
alarmilo]
[3];
(figure)
fine li ekdormas, kaj en liaj sonĝoj postvibras
lernejaj bildoj, kiaj ĵus okupis lian maldorman cerbon
[4].
sonori
3.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
4. N. Barthelmess: Ne plu ludo, http://esperanto.org/literaturo/geja/NPL.html
4. N. Barthelmess: Ne plu ludo, http://esperanto.org/literaturo/geja/NPL.html
- beloruse:
- працягваць вібраваць, рэзанаваць
- germane:
- nachschwingen
- hispane:
- reverberar
- hungare:
- utórezeg, utórezgést végez
- katalune:
- reverberar
- pole:
- rezonować