*hered/i PV

*heredi

(tr)
1.
JUR Laŭleĝe ricevi ion de mortinto: heredi ion de iu; de lia patro li heredis nur ŝuldojn; vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino [1]; heredanto; la restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn (filojn), por ke ne malaperu tribo el Izrael [2]; Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso [3].
2.
(figure) Havi post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, ĝui post ili aŭ same kiel ili: heredi la gloron de siaj praavoj; heredita kutimo; honoron heredas saĝuloj [4].
3.
MED Havi post siaj parencoj pro transigo de genoj: heredi de sia patro tuberkulozon, (figure) inklinon al matematiko.
angle:
inherit
beloruse:
атрымліваць у спадчыну ~anto: спадчыньнік, спадкаемец.
bretone:
kaout da hêrezh digant, susitañ ~anto: hêr, susitour.
ĉeĥe:
dědit, podědit, zdědit
france:
hériter, recevoir en héritage, tenir (de) (hériter de) ~anto: héritier. kun~anto: cohéritier.
germane:
erben ~anto: (der) Erbe.
greke:
κληρονομώ
hispane:
heredar ~anto: heredero.
hungare:
örököl
itale:
ereditare
nederlande:
erven ~anto: erfgenaam.
pole:
dziedziczyć, otrzymać w spadku
portugale:
herdar
ruse:
наследовать, унаследовать
slovake:
podediť, zdediť
ukraine:
успадковувати, спадкувати, діставати у спадщину/спадок

heredaĵo, heredo

1.
JUR Tio, kion oni heredas: riĉa heredaĵo; dividi heredon kun siaj fratoj; al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto [5]; (figure) heredaĵo el gloro, virto, memorindaĵoj; (figure) loto agrabla trafis min, ĉarma estas mia heredo [6].
2.
(figure) Publika aŭ kolektiva valoraĵo postlasita de antaŭaj generacioj: (figure) tiu leĝo estas nur heredaĵo de la antaŭaj registaroj; la protekto de kultura heredaĵo ne povas esti apartigita de la protektado de homaj vivoj [7].
VD:postlasaĵo, restaĵo.
Rim.: La formo „heredo“ estas tre ofta en la Biblio, kun la indikita senco, sed foje ankaŭ kun senco de ago kiel en „rajto de heredo“.
angle:
inheritance, heirloom, bequest, heritage
beloruse:
спадчына
bretone:
hêrezh, susit
ĉeĥe:
dědictví (majetek), pozůstalost
france:
héritage, hérédité (ce qu'on laisse en héritage), legs, succession (héritage)
germane:
(das) Erbe, Erbschaft
greke:
κληρονομιά, κληρονόμημα
hispane:
herencia
hungare:
örökség
itale:
eredità
nederlande:
erfenis
pole:
dziedzictwo, spadek
portugale:
herança
ruse:
наследство, наследие
slovake:
dedičstvo, pozostalosť
ukraine:
спадщина, спадок

hereda

1.
Transdonebla de la gepatroj al la gefiloj; rilata al heredaĵo: JUR hereda bieno, propraĵo; ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon [8]; oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda (familia) tombo [9]; iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro [10]; EKON heredaj impostoj (pagataj surbaze de la hereditaj bienoj) PIV1 ; nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton [11]; (figure) mi ne devas herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon Homaranismo .
2.
MED Biologie transdonata tra la generacioj: hereda malsano (havanta genetikajn kaŭzojn).
angle:
hereditary
beloruse:
спадчынны
bretone:
hêrezhel
ĉeĥe:
dědičný
france:
~aj impostoj: droits de succession.
germane:
Erb-, erblich ~aj impostoj: Erbschaftssteuer.
greke:
κληρονομικός
hungare:
örökölt, örökölhető, örökletes
itale:
ereditario
nederlande:
erfelijk
pole:
dziedziczny
portugale:
hereditário
ruse:
наследственный
slovake:
dedičný
ukraine:
спадкоємний

heredeco

1.
JUR Laŭgeneracia transdonado de havaĵoj, oficoj, rajtoj al heredantoj: sen infano la heredeco ne estas certigita [12].
2.
BIO Gena transdono de biologiaj ecoj de gepatroj al idoj: la aŭstra monaĥo Gregor Mendel unuafoje formulis leĝojn de la biologia heredeco [13]. VD:atavismo
12. O. Aubry, trad. P. J. Doumen: Marie Walewska, [vidita en 2014]
13. Beĉjo: Beĉjo: El historio de la scienco (3), 2011-01-08
beloruse:
спадчыннасьць
ĉeĥe:
dědičnost, heredita
france:
hérédité
slovake:
dedičnosť
ukraine:
спадковість

heredigi

(tr)
Fari, ke iu heredu ion: heredigi ion al iuZ ; heredigi iun pri io; posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne [14]; bonulo heredigas la nepojn [15].
angle:
bequeath
beloruse:
перадаць у спадчыну (штосьці), зрабіць спадчыньнікам (кагосьці)
bretone:
legadiñ
ĉeĥe:
odkázat dědictví, zůstavit dědictví
france:
léguer, laisser (en héritage), transmettre (en héritage), désigner comme héritier
germane:
vererben
hispane:
heredar
hungare:
ráhagy, átörökít
itale:
includere nella succesione, lasciare in eredità, far testamento (in favore di)
nederlande:
nalaten (erfenis)
pole:
przekazywać w spadku
ruse:
передать по наследству (что-л.), сделать наследником (кого-л.)
slovake:
odkázať dedičstvo
ukraine:
залишати, передавати у спадщину, зробити спадкоємцем

prihereda

Rilata al heredeco: prihereda leĝo; prihereda rajto.
beloruse:
спадчынны pri~a leĝo: спадчыннае права.
hungare:
örökösödési pri~a leĝo: örökösödési törvény. pri~a rajto: örökösödési jog.
itale:
ereditario
nederlande:
pri~a leĝo: erfeniswet. pri~a rajto: erfrecht.
pole:
pri~a leĝo: prawo spadkowe.

senheredigi

(tr)
Senigi iun je la atendita heredaĵo: senheredigi maldankan filon.
angle:
disown, disinherit, write out of one's will
beloruse:
пазбавіць спадчыны
bretone:
dishêriañ
ĉeĥe:
vydědit
france:
déshériter
germane:
enterben
greke:
αποκληρώνω
hispane:
desheredar
hungare:
kizár az örökségből
itale:
disconoscere (elim. dalla succesione), escludere dalla eredità
nederlande:
onterven
pole:
wydziedziczyć
portugale:
deserdar
ruse:
лишить наследства
slovake:
vydediť
ukraine:
позбавляти спадщини, залишати без спадщини

administraj notoj

pri pri~a:
    Ne klaras la difino, kiu uzas nedifinitan terminon ~eco. Cetere
    tiu vorto ne plu aperas en PIV1, kaj ŝajnas, ke ĝi sinonimas
    kun "rilata al heredaĵo/heredado", senco aldonita al ~a
    (vd ekz "~aj impostoj", "~a parto"). Povas esti, ke en specifaj
    kuntekstoj "pri~a" estas malpli ambigua ol "~a", do preferebla,
    sed la difino ne taŭgas.
    [MB]
  
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
pri~a: Mankas dua fontindiko.
pri~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.