*akcept/i PV

*akcepti   Vikipedio

(tr)
1.
Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis [1].
Rim.: Akcepti diferencas de ricevi, per tio, ke ĝi montras la jeson, la konsenton de la ricevonto.
2.
Lasi eniri iun hejmen: la malfeliĉa knabino, ... trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en ... arbaro [2]; sinjorino Ajnulo akceptas ĉiun ĵaŭdon; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝoPrV ; la esprimo „mi estas feliĉa akceptonte vin“ estas bonaLR .
3.  
Konsenti pri io, allasi ion: li nun volonte akceptis la laboreton [3]; la propono estis akceptita de ĉiuj; akcepti la batalon. VD:preni sur sin.
4.
Esti trafita de iu ago, kiu modifas la staton de la trafita objekto, povi ricevi econ, ekhavi ian econ: tiu regulo akceptas multajn esceptojn; akcepti tre diversajn formojn; por respondi al la demando kien, la vortoj akceptas la finaĵon de l' akuzativoZ ; li akceptis seriozan mienonZ ; la okuloj akceptis esprimon de prudento kaj memkonscioZ .
5.
EKON Devontigi sin pagi: akcepti kambion.
VD:allasi, enlasi, jesi, konsenti, ricevi
angle:
accept
beloruse:
прымаць
bretone:
degemer (verb)
ĉeĥe:
přijmout akceptovat, přijmout, přivítat, příjmat, uznávat
france:
accepter, accueillir, admettre, recevoir
germane:
annehmen, akzeptieren 1. annehmen
hispane:
aceptar
hungare:
elfogad, fogad (vendéget), felvesz (tulajdonságot), megenged (elfogad)
itale:
accettare
nederlande:
1. aannemen 2. ontvangen 3. aannemen 4. aannemen 5. accepteren
pole:
1. akceptować, przyjmować 2. akceptować, przyjmować, przygarniać (kogoś) 3. akceptować, przyjmować 4. przyjmować, przybierać
portugale:
admitir 1. aceitar 2. acolher, receber (visita) 3. admitir, aceitar
ruse:
принимать, принять
slovake:
prijať
svede:
1. mottaga 2. mottaga 3. acceptera, antaga
taje:
1. รับ, ยอมรับ
turke:
kabul etmek, kabullenmek, karşılamak

akcepto Vikipedio

PIV1
1.  
Ago de tio, kiu akceptas: la akcepto de posteno trudas devojn; foje vespere, kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazaŭ petante akcepton [4]; prepariZ akcepton al iu.
2.
EKON Sindevontigo pagi: akcepto de kambio; blanka akcepto.
angle:
acceptance
bretone:
1. degemer (anv-kadarn)
ĉeĥe:
akcepce, akceptace, audience, přijetí, přijímání, příjem
france:
accueil, acceptation
germane:
1. Annahme, Aufnahme, Akzeptanz, Hinnahme 2. Akzept
hispane:
aceptación
hungare:
1. elfogadás, fogadás (vendégé) , felvétel (iskolába) blanka ~: biankó elfogadvány 2. elfogadvány
nederlande:
1. het aannemen, ontvangst 2. accept
pole:
1. akceptacja, przyjęcie
ruse:
1. приём 2. акцепт, акцептование
slovake:
akceptácia, prijatie
turke:
karşılama, kabullenme

akceptejo   Vikipedio

Loko en laborejo, institucio, servejo, al kiu vizitanto sin unue turnu por informoj kaj gvido: en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko ... paŝis viro kun pinta barbeto [5]. VD:atendejo
bretone:
degemer (lec'h)
ĉeĥe:
hovorna, příjmací kancelář, příjmací místnost, recepce
france:
accueil (lieu)
germane:
Rezeption
hispane:
recepción (en un edificio, empresa, etc)
hungare:
recepció, fogadóhelyiség
nederlande:
receptie
pole:
recepcja
ruse:
приёмная
slovake:
prijímacia kancelária, recepcia
taje:
เคาน์เตอร์ต้อนรับ
turke:
resepsiyon

akceptisto   Vikipedio

Homo, kiu profesie akceptas gastojn, enirantojn, klientojn, kaj komfortigas ilin, ekzemple en hotelo, kinejo, veturilo. VD:ĉiĉerono, pordisto
angle:
usher, receptionist, host(ess)
ĉeĥe:
recepční
france:
ouvreur, ouvreuse, personnel d'accueil, réceptionniste
germane:
Rezeptionist
hungare:
szállodai portás, recepciós
nederlande:
receptionist
slovake:
recepčný
taje:
ผนักงานต้อนรับ
turke:
resepsiyonist

malakcepti

1.  
Ne konsenti ricevi, preni, uzi, profiti ion aŭ iun: la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono [6]; kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris (...) [7]; la poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis [8]; li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao [9]; oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru [10].
Rim.: La PIV-oj misdifinas la vorton malakcepti, egaligante ĝin kun rifuzi. Tia konfuzo ekzistas en kelkaj nacilingvoj, tamen en Esperanto tiuj verboj implicas malsamajn subjektojn: en la tipa uzo rifuzi signifas „ne voli doni (permesi ktp)“; dum malakcepti signifas „ne voli preni“. Oni povas „rifuzi cigaredon“ al petanto, kaj „malakcepti cigaredon“ de proponanto. [Sergio Pokrovskij]
2.  
MED (pri organismo) Rezisti kontraŭ transplantita organo aŭ histo, ne akcepti ĝin estkiel parton de sia korpo: lia imuna sistemo malakceptis ŝian renon.
Rim.: Malakcepto de transplantaĵo estas alia fenomeno ol netolero de medikamento aŭ nutraĵo.
angle:
1. decline, reject 2. reject
ĉeĥe:
nepřijmout, odmítnout
france:
1. refuser
germane:
1. ablehnen 2. abstoßen
hispane:
1. rechazar
hungare:
1. elutasít, visszautasít 1. отвергнуть, отвергать, отклонить, отказаться принять
nederlande:
1. afslaan (weigeren), verwerpen, weigeren
pole:
1. odrzucić
ruse:
2. отторгнуть, отторгать
slovake:
odmietnúť
turke:
1. reddetmek

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.