*farm/i UV
*farmi
(tr)

Lupreni laŭ kontrakto por
difinita tempo teron, bienon, gastejon, entreprenon ks
por ĝin uzi (kulturi, funkciigi) je sia propra risko kaj profito:
ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto aĉetadi laŭ pezo en karatoj
ĉiajn ŝtonojn, […] la kontrakto finiĝis la 30-an de Junio de tiu
ĉi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaŭ la lasta ŝtono, kiun oni
trovis
FK
;
ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo: la
heredigadon kaj donacadon, […] farmadon liberan, farmadon
heredan, farmadon tempan
BdV
.
ekspluati
- angle:
- lease
- beloruse:
- арандаваць (зямлю)
- ĉeĥe:
- farmařit, hospodařit na pronajatém statku, obdělávat pronajatou půdu
- france:
- affermer (prendre en location un bien rural)
- germane:
- pachten (und bewirtschaften)
- hispane:
- arrendar granja o finca rústica (tomar en alquiler)
- hungare:
- bérel (földet), haszonbérletbe vesz
- japane:
- 小作する [こさくする], 賃借りする [ちんしゃくりする]
- nederlande:
- pachten
- pole:
- dzierżawić, wynajmować, arendować
- portugale:
- arrendar
- ruse:
- арендовать (землю)
- slovake:
- farmárčiť
- ukraine:
- орендувати (землю)
farmo
- 1.
Farma prenado:
hereda farmo
vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun
havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon
BdV
;
la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn
KPr
.
la farmkamparanoj ne pagis ĝustatempe la farmpagon, ŝtelis lignon, preskaŭ
ĉiunokte la gardistoj kaptis […] ĉevalojn, sin paŝtantajn sur la
herbejoj de la bieno
PatrojFiloj
;
franĉizo2Rim.: En kelkaj kunmetaĵoj de „farmo“, kiel estas ĉe „farmbieno“ kaj „farmdomo“, la ideo pri luado povas malaperi kaj restas nur la ideo pri agrokultura entrepreno.- 2.
- (evitinde)
Farmbieno:
malriĉaj farmetoj
Tor
;
ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin
Rob
.
Rim.: Laŭ la Fundamento farm' estas verba radiko, do ago. Ĝi ne povas samtempe nomi objekton. La vorto „farmo“ en la senco de bieno supozeble estas falsa amiko el la angla vorto farm = „bieno“.
- angle:
- 1. lease, tenant farm 2. farm
- beloruse:
- 1. арэнда (зямлі)
- ĉeĥe:
- 1. farma, nájem (nemovitosti), pacht, statek
- france:
- 1. fermage hereda ~o: bail emphytéotique. ~odomo: ferme (bâtiment).
- germane:
- 1. Pacht hereda ~o: Erbpacht. hereda ~o: emphyteusis. ~odomo: Bauernhof (Gebäude), Farm (Gebäude).
- hispane:
- 1. arrendamiento, arriendo
- hungare:
- 1. haszonbérlet, földbérlet, árenda, farm
- japane:
- 小作 [こさく], 賃借り [ちんがり]
- nederlande:
- 1. pacht ~odomo: pachthuis.
- pole:
- posiadłość farmerska, zagroda hereda ~o: ferma, arenda.
- ruse:
- 1. аренда (земли) hereda ~o: эмфите́взис.
- slovake:
- 1. farma, statok
- ukraine:
- оренда (землі)
farmanto, farmisto, farmulo
Tiu, kiu farmas bienon:
la oficejo [troviĝis] post malfermita pordo kaj du glataj malsupren
kondukantaj ŝtupoj, tiel ke ia kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun
la plej granda facileco povis ensalti
BdV
;
Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis
filinon de farmisto
HsT
;
disĉiploj de William Miller, farmulo de Nova Anglio kiu kredis je la laŭlitera
plenumiĝo de la biblia profetaĵo, atendadis tute tra la jaro 1843
[1].
1.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, La profetoj trompiĝas neniam
- angle:
- farmer
- beloruse:
- арандатар, фэрмэр
- ĉeĥe:
- pachtýř
- ĉine:
- 租地人 [zūdìrén], 农场雇工 [nóngchǎnggùgōng], 僱農 [gùnóng]
- france:
- fermier (locataire)
- germane:
- Pächter, Bewirtschafter, Bauer, Farmer
- hispane:
- aparcero, colono
- hungare:
- haszonbérlő, földbérlő, árendás, farmer
- japane:
- 小作人 [こさくにん], 小作農 [こさくのう], 借地農 [しゃくちのう]
- nederlande:
- pachter
- pole:
- farmer, arendarz, dzierżawca
- ruse:
- арендатор, фермер
- slovake:
- nájomca
- ukraine:
- орендар, фермер
farmejo, farmbieno, farmobieno
Bieno – domo kaj kampoj – prizorgata de farmanto:
mi aranĝis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon
PatrojFiloj
;
tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la
subregisto, kiu penis sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro
KPr
;
vidu, mi kreskis en farmbieneto, kiam mi estis knabino, mi preskaŭ sola zorgis
pri la bovinstalo
ViV
;
DFA, la plej granda lakt-kompanio en Usono, havas 18 000
grandajn farmejojn en 48 usonaj ŝtatoj
[2].
2.
Liu Sigong, Liu Zijia:
Yili kaj DFA fariĝis strategiaj partneroj, Espero.com.cn, 2013-07-05
- angle:
- farm
- beloruse:
- фэрма
- ĉeĥe:
- farma, nájem (nemovitosti), pacht, statek
- france:
- ferme (bien en fermage), exploitation agricole
- germane:
- Pachtgrund
- hispane:
- granja (bien arrendado), explotación agrícola
- hungare:
- farm, majorság, gazdaság (mezőgazdasági)
- japane:
- 小作地 [こさくち], 農園 [のうえん], 農場 [のうじょう]
- nederlande:
- pachthoeve
- pole:
- farma
- ruse:
- ферма
- slovake:
- farma
- ukraine:
- ферма, хутір
farmigi, farmdoni
(tr)
- Luigi sian bienon al farmanto (farme doni): ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis ĉe li, li farmigis ĝin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno FK ; la ŝuldanto, por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj [3]; tiam oni povus ricevi rikoltojn, kiuj sufiĉas ne nur por resemado kaj por nutri la terkulturiston kaj liajn dungitojn, sed ankaŭ por nutri la terposedantan klason, kiu mem ne prilaboras la teron sed farmigas ĝin [4].
3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
4. B. Sandelin: Historio de la ekonomika pensado, Monato, 2001/02
4. B. Sandelin: Historio de la ekonomika pensado, Monato, 2001/02
- angle:
- rent out, lease
- beloruse:
- здаваць у арэнду (зямлю)
- ĉeĥe:
- pronajmout (někomu), propachtovat půdu, propachtovat statek
- france:
- affermer (donner en location un bien rural)
- germane:
- verpachten
- hispane:
- arrendar (entregar en alquiler un bien rural)
- hungare:
- haszonbérletbe ad (földet)
- japane:
- 小作をさせる [こさくをさせる], 賃貸しする [ちんたいしする]
- nederlande:
- verpachten
- pole:
- wydzierżawić, oddać w dzierżawę
- ruse:
- сдавать в аренду (землю)
- slovake:
- prenajať pôdu farmárovi
- ukraine:
- здавати в оренду (землю)
administraj notoj
pri
~anto, ~isto,
~ulo:
PIV1 konas nur ~anto. Cetere eblas demandi sin, ĉu
~isto nepre estas luanto kaj ne povas esti posedanto.
[MB]