1task/o PV

tasko

1.
Ordonita laboro, servo farenda en difinita tempo: trakontrolita kalkula tasko [1]; oni jam scias sian taskon, kaj ju pli oni [lernas], des pli da historio, geografio kaj tabeloj oni ricevas en sian kapon [2]; nun, ĉar la kuracisto finis sian taskon kaj ne havas plu motivon por esti, li cedas la parolon ChL ; li helpis pri lernejaj taskoj kaj cetere babiletis HsT ; [ili] kontrolis la parkertaskojn unu de la alia InfanTorent2 ; ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro InfanTorent2 ; post tiu unua tasko venis dua, kaj tria, kaj kvara, ktp, ĉiam pli kaj pli neleĝaj ChV ; plenumiĝis la tasko per granda fiasko PrV . SUB:hejmtasko
2.
Difinita laboro aŭ servo: unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo [3]; [mi] faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi fariĝis kriplulo [4]; ili prenis sur sin la malfacilan taskon aranĝi la kongreson [5]; lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon ChC . VD:ofico, okupo, profesio, devo, rolo
3.
KOMP=procezo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
5. Zamenhof: La parolado antaŭ la 4a Kongreso Esperantista en Dresdeno
angle:
task
beloruse:
задача, заданьне
ĉeĥe:
úkol, problém, úloha
france:
travail (tâche), tâche
germane:
Aufgabe, Auftrag
hebree:
משימה 1. מטלה
hispane:
tarea
hungare:
feladat
japane:
任務 [にんむ], 課業 [かぎょう], 仕事 [しごと], 課題 [かだい]
nederlande:
taak, proces 1. taak, opgave, huiswerk, opdracht 2. taak, opdracht
pole:
1. zadanie 2. zadanie 3. zadanie
portugale:
1. tarefa
ruse:
1. задание, задача, урок 2. задача 3. задача
slovake:
poslanie, úloha
svede:
process 1. uppgift 2. uppgift
ukraine:
завдання
volapuke:
sugiv

taski

(tr)
Difini, transdoni al iu kiel taskon: reĝidoj, kiuj […] ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili [6]; laŭ lia aspekto oni ne taskus lin kapitano de malgranda frajtŝipo, eĉ ne kapitano de granda pasaĝera ŝipo MortulŜip ; ŝi en preskaŭ ĉiuj lecionoj havas sian eron por taski al lernantoj Kon11 . VD:komisii, ordoni
beloruse:
даручыць задачу, ставіць задачу
ĉeĥe:
dát za úkol, uložit
france:
charger (quelqu'un de)
germane:
beauftragen, aufgeben, einen Auftrag geben, als Aufgabe übertragen
hebree:
להטיל \נטל\ (משימה)
hispane:
atarear, asignar una tarea
hungare:
megbíz (feladattal), felad (pl. leckét), kiad (feladatot)
japane:
課す [かす], 与える [あたえる]
nederlande:
opdragen
pole:
przydzielać zadanie
ruse:
поручить (задачу)
slovake:
dať za úlohu
ukraine:
давати завдання, доручати

taskigi

1.
Difini kiel tasko: la nehoma logiko de la ellandigo disvolviĝas, ĝis la fina indignindaĵo, kiun oni taskigas al policistoj MD08 .
2.
(evitinde) Taski: la gepatroj […] taskigas lin legi lernolibron [7].
Rim.: Tiu erara uzo estas ne malofta, sed en la ekzemplo la gepatroj igas tasko ja la legadon kaj ne la filon!
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
beloruse:
вызначаць задачу
germane:
zur Aufgabe machen
pole:
dać zadanie, mianować

taskaro

Listo, (fizika au imagita), de ies taskoj: la iniciatinto de „Evidente“ atingis la aĝon de 78 jaroj, kaj […] venis la tempo por transdoni la daŭre kreskantan taskaron [8]; la taskaro de Simomura jenas: 1. kontroli kaj revizii lernolibrojn […], 2. submeti ĝisnunajn relative neŭtralajn klerigajn komitatojn en ĉiuj municipoj sub aŭtoritaton de la municipa ĉefo, 3. […] [9]; oni verŝajne subtaksis la dimensiojn de la taskaro de la CO [10]; pro troaj ŝarĝoj en la ekstermovadaj agadoj petis modifi siajn estrarajn taskarojn Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov [11]. VD:agendo, programo1, tagordo
8. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011
9. Monato, Isikawa Takasi: Intervenu senbuĝete!, 2014
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
11. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
angle:
agenda
beloruse:
сьпіс заданьняў, павестка дня
germane:
Aufgabenliste, Aufgaben (offizielle), Verpflichtungen, Pflichten
pole:
lista zadań

taskiĝi

(ntr)
Surpreni taskon: ni specife taskiĝas science koni la fundamentojn de Kristanismo [12]; la departemento pri defendo […] taskiĝis pri grava parto de la helpprogramoj por la subkontinento MD08 . VD:ŝarĝiĝi
beloruse:
брацца за задачу, займацца задачай
france:
se charger (de), prendre en charge
germane:
mit einer Aufgabe betraut werden
hispane:
atarearse
pole:
przejmować się, powierzyć zadanie

hejmtasko

PED Tasko, kiun lernanto faras hejme aŭ ie ekster la lecionejo: en tiu ĉi mateno […] eĉ la plej diligentaj forgesis siajn hejmtaskojn InfanTorent2 ; mi alparolas studenton apud mi: „ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?“ [13].
13. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
beloruse:
хатняе заданьне
bulgare:
домашно
ĉeĥe:
domácí úkol
france:
devoir (scolaire à la maison)
germane:
Hausaufgabe
hispane:
tarea, deberes
japane:
宿題 [しゅくだい]
pole:
zadanie domowe
slovake:
domáca úloha

plurtaskado

KOMP Kunrulo: plurtaskado estus malfacila sen aldona risko, ke iu programo malstabiligus la tutan aparaton, aparte ĉe tia aparato malpli potenca ol kutima komputilo [14].
angle:
multitasking
beloruse:
шматзадачнасьць, мультызадачнасьць
germane:
Multitasking
hebree:
ריבוי משימות
hispane:
multitarea
hungare:
többfeladatos feldolgozás, párhuzamos feldolgozás, multitasking
japane:
マルチタスク処理 [マルチタスクしょり]
pole:
wielozadaniowość
ruse:
многозадачность

administraj notoj