1atribu/i JED
atribui
(tr)
- 1.
-
Asigni,
destini,
doni ion al iu kiel lian:
atribui la patran domon, kiel parton de la heredaĵo, al
la plej aĝa filo;
atribui sumon de mil frankoj por la loterio;
ĉu ni atribuu ĉiujn taskojn al viroj kaj neniujn al virinoj?
Rsp
;
Oskar-premioj estas […] atribuataj al la plej
bonaj filmoj, kaj al la
plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto
[1];
la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian
statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice
uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu
Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj
CKv
;
post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la
membro- ŝtatoj en kiuj la patento estu valida
[2];
atribuo de la postenoj laŭ la proporcia voĉdonado
[3];
la atribuo de la Zamenhofa nomo al la unua strato en Pollando
[4].
aldifini
heredigi, transcedi, transdoni, translasi
- 2.
-
Rigardi, juĝi, opinii ion kiel ies apartenaĵon,
aljuĝi:
al li estas atribuata la penso, ke en la unua
formado de la lingvo la homoj agis
nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado
Ret
;
[tio] estas homa parolmaniero,
kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu
opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al
tiu esprimo, estas la sole ĝusta
[5];
ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas
grandan gravecon [tio
estas] la belo
[6];
neniam mi devas atribui al iu mian propran religion aŭ kredon
[7];
ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi
Ret
;
kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon
„Traktato pri la Sublimo“
Ret
.
alskribi2
atributo
- 3.
-
Rigardi, opinii ion kiel kaŭzitan de iu aŭ io, aljuĝi:
multajn aferojn oni atribuas al la hazardo
[8];
profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon,
kaj tute specialan gravecon li
atribuis al [tiu] historio pri [ĝi]
[9];
hispana kavaliro, sur kies juna vizaĝo kuŝis
tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj
ordinare atribuas al malfeliĉa amo
RBa
;
la popolo […] atribuas al ili krimojn
kaj malamegas ilin
QuV
;
[vi] estas tre bela knabo, kaj
parte al tio mi atribuas la simpation,
kiun mi havas al vi
QuV
;
mi atribuis la aferon al la timego, sed poste
evidentiĝis, ke ĝin okazigis la
statika elektro
VaK
.
imputi
kulpigi
1.
, Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj
2. Roland ROTSAERT: Patenta (mal)sukceso, Monato, 2000/11, p. 11
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. Roland ROTSAERT: Patenta (mal)sukceso, Monato, 2000/11, p. 11
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
- angle:
- attribute
- beloruse:
- даваць, надаваць, прыпісваць, прысуджваць
- ĉeĥe:
- přidělit, přiklepnout, přikázat, přisoudit, přiznat (někomu něco), přiřknout
- ĉine:
- 3. 出乎 [chūhū]
- france:
- attribuer
- germane:
- 1. zuweisen, zuteilen, anweisen, vergeben, verleihen (Preis) 2. übereignen, zuschreiben, zurechnen 3. zurückführen auf, unterschieben, zuschreiben, beimessen
- hebree:
- לייחס ל, להועיד
- hispane:
- atribuir
- hungare:
- 1. odaítél, nekiad 2. tulajdonít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek)
- itale:
- attribuire
- japane:
- 割り当てる [わりあてる], せいにする
- katalune:
- atribuir
- okcitane:
- atribuir
- pole:
- przyznać, przyznawać
- rumane:
- acorda, admite, recunoaște
- ruse:
- 1. давать, придавать 2. приписывать, придавать, присуждать 3. приписывать
- slovake:
- pripísať niečo, prisúdiť niečo
- ukraine:
- надавати, приписувати, присуджувати