1adopt/i PV

adopti

(tr)
1.
JURGEN Alpreni, per oficiala, laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan […], kiun ili edukis kiel sian propran infanon [1]; mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon [2]; maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon [3]; miaj gepatroj ankaŭ adoptis kvar knabinojn de apuda vilaĝo [4].
2.
(figure) Alproprigi al si: adopti opinion, metodon, konduton, manieron, kostumon, modon; vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj [5]; ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado [6]; ni ĉesis manĝi viandon kaj adoptis precipe vegetaran nutromanieron, [7]; la Moskva Instituto de Lingvoscienco adoptis detalan rezolucion pri la perspektivoj de internacia lingvo [8]; la Kunveno adoptis Statuton de la Ligo, aprobis la transprenon de la gazeto „La Praktiko“ [9]; Stefan Maul […] provis adopti la Albault-an rekomendon por la magazino [10]. VD:akcepti3, asimili1.b, konfesi2.a, konvertiĝi, rekoni2, transpreni
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ŝlosilo uzata ruston ne konas
4. Emil: Decidema mi ĉiam estas, en: Vivprotokoloj, 2009
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXV
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Garbhan MacAoidh: Manĝu por sano, samideano!, Monato, 2003/03, p. 19
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Lawrence Mee: La stelo, Monato, 2005/05, p. 23
10. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, 2003/02, p. 22
angle:
adopt
beloruse:
1. усынаўляць, удачараць 2. прымаць, успрымаць, засвойваць
ĉeĥe:
adoptovat, osvojit si, přijmout za vlastní
ĉine:
1. 收养 [shōuyǎng], 收養 [shōuyǎng], 过继 [guòjì], 過繼 [guòjì], 抱 [bào], 認養 [rènyǎng], 认养 [rènyǎng]
france:
1. adopter (un enfant) 2. adopter (choisir), choisir, élire, se rallier (à), se ranger (à), prendre (adopter)
germane:
adoptieren 2. annehmen, übernehmen
hebree:
לְאַמֵץ
hispane:
adoptar
hungare:
1. örökbe fogad, adoptál 2. magáévá tesz, felvesz (pl. szokást)
itale:
adottare
japane:
養子にする [ようしにする], 取り入れる [とりいれる], 採用する [さいようする]
katalune:
adoptar
nederlande:
1. adopteren 2. aannemen
pole:
1. adoptować 2. przyjmować, adoptować
portugale:
1. adotar 2. aceitar, admitir
ruse:
1. усыновлять, удочерять 2. принимать, воспринимать, усваивать
slovake:
osvojiť si, osvojiť, prijať za vlastného 1. adoptovať
ukraine:
усиновляти, брати за сина, удочеряти, брати за дочку

administraj notoj