hipostaz/o
hipostazo
-
Ĉiu el la tri
personoj de la
Triunuo, rigardataj
laŭ iliaj apartaĵoj:
en la jaro 362-a la Koncilio Aleksandria rekomendis ke
la terminoj hipostazo kaj persono estu
uzataj sinonime;
en ortodoksismo, la hipostazoj havas personajn aŭ hipostazajn
atributojn: la Patro estas senkomenca, la Filo estas
naskita (Jn 1:14, Heb 1:5) de la Patro, la Sankta Spirito
devenas (Jn 15:26) de la Patro.
Rim.:
La latina vorto sub-stantia estas imitaĵo de la
greka hypo-stasis, tamen dum longa tempo ĝi servis
ankaŭ por traduki la terminon
οὑσία
(esenco); sekve de
tio la latina terminologio ŝajnas iom konfuza, kaj la koncepto
de la Triunuo, malsama en la kristanismoj orienta kaj okcidenta.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- hypostasis, person
- beloruse:
- іпастась
- france:
- hypostase (cathol.)
- germane:
- Hypostase, Personifizierung
- hispane:
- hipóstais
- hungare:
- hiposztázis, személy (Szentháromság)
- itale:
- ipostasi (rel.)
- malnovgreke:
- ὑπόστασις
- nederlande:
- hypostase, persoon (kathol.)
- pole:
- hipostaza
- portugale:
- hipóstase
- ruse:
- ипостась
- ukraine:
- іпостась, гіпостаз, гіпостасис, опредмечена ідея
administraj notoj
~o:
Mankas fontindiko.
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.