incident/o PV
incidento
-
Interokazaĵo, devio de la regula irado de la aferoj,
postulanta kompensan reagon:
ĵurnalistoj […] raportis pri 345 miskomprenoj, kraŝoj kaj preskaŭ-kraŝoj pro lingvaj problemoj [de] usonaj
pilotoj,
[…] 95 incidentoj okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj
[1];
malgraŭ […] incidentoj (atakoj)
kontraŭ kosovaj civitanoj, niaj gefratoj el
Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio
[2];
antisemitismo estas neniuokaze pure eŭropa fenomeno: antisemitaj incidentoj en
Usono estas same oftaj
[3];
la albanan oron britoj […] ne redonis […] pro la tiel
nomata korfua incidento, kiam Britio taksis Albanion komplica en la dronigo en
1946 de du britaj marŝipoj
[4];
la komentoj estigis diplomatan incidenton inter DRK kaj Belgio, precipe ĉar la
ministro parolis en Ruando, malnova malamiko de DRK
[5];
[pro] problemoj en la telefon-lineoj […] la tuta sekva
pritraktado fiaskas, […] nokto plej konvenas al la
telefon-kompanioj por testadi aŭ ŝanĝi sian programaron, kaj pro
[tio] tiaj incidentoj ne maloftas
[6];
la ĝenerala kunveno opinias necesa [eksigon] de Ivagin el la partio,
samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la incidenton por akuzi la
partiorganizaĵon [necesas] devualigi negativaĵojn
Metrop
;
la aŭgustanoj [venis] por montri al la cezaro post la lasta incidento
sian fidelecon
[7];
okazas, ke dum la parolado mem la publiko aŭdas el la megafonoj iajn strangajn
sonojn anstataŭ la voĉo de la oratoro […] tia incidenteto povas
multe malutili al ia parolado
[8].
akcidento, atenco, embaraso, ĝenaĵo, kazo2, koincido, malbonŝanco, misevento, maloportunaĵo, malregulaĵo, okazo, paneo, perturbo,
1.
Gilbert Ledon: Ĉu ni mortu miskomprene?, Monato, 2000/08, p. 5
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
3. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Ŝtato-stato, 2005
6. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIII
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
3. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Ŝtato-stato, 2005
6. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIII
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- incident
- beloruse:
- інцыдэнт, здарэньне
- ĉeĥe:
- incident, nehoda
- ĉine:
- 突发事件 [tūfāshìjiàn], 重大事件 [zhòngdàshìjiàn], 事变 [shìbiàn]
- france:
- incident
- germane:
- Zwischenfall, Vorfall, Störfall
- hispane:
- incidente
- hungare:
- incidens
- japane:
- 付随的な出来事 [ふずいてきなできごと], 偶発事件 [ぐうはつじけん], 事象 [じしょう], 小さな支障 [ちいさなししょう]
- nederlande:
- incident
- perse:
- پیشآمد، رویداد، اتفاق
- pole:
- incydent, zajście, zdarzenie
- portugale:
- incidente
- ruse:
- инцидент, происшествие
- slovake:
- incident
- ukraine:
- інцидент, випадок, подія