*salut/i

*saluti

1.
Montri al iu renkontata aŭ forlasata, per ekstera ĝentila signo sian respekton, estimon, ŝaton: hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [1]; Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto [2]; kiam la knabo foriris, David leviĝis […], ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn, kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ [3]; Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo [4]; la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaŭ li sur la genuojn, kisis liajn manojn FK ; ŝi […] salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: Bonan tagon, mia kara! [5]; la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin [6]; klini salute la kapon Marta . VD:levi la ĉapelon, mansvingi, riverenci
2.
(figure) Deklari publike sian admiron, respekton, intereson, kontentecon pri io: en via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de niaj kamaradoj [7]; per [larmoj] li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo [8]; originale verkitaj fabeloj en Esperanta literaturo ne tro multas, kaj tial necesas tuj saluti la novan fabelkolekton [9]; depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj Marta ; la sekretario de la Katolika Konferenco de Hungaraj Episkopoj nomis bedaŭrinda la kortuman decidon, kiun Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) salutis en komuniko [10]; ĉiuj politikaj partioj en Burundo salutis la atingitan paŝon [11]. SUP:bonvenigi, akcepti3
3.
KOMP Komenci seancon kun dialoga programo, eventuale sciigante al la komputilo sian nomon kaj eble ankaŭ la pasvorton; ensaluti: enigon de uzantonomo kaj pasvorto oni kutime nomas „(en)saluti“ [12]; ne eblis saluti, verŝajne la pasvorto estas malĝusta [13]. ANT:adiaŭiTUT:seanco
angle:
1. greet 2. salute 3. login
beloruse:
1. вітаць, прывітаць, павітаць 2. вітаць 3. уваходзіць (у кампутарную сістэму, сетку)
ĉeĥe:
zdravit 1. (po)zdravit 2. (po)zdravit
france:
1. saluer 2. saluer 3. se connecter
germane:
1. grüßen, begrüßen 2. begrüßen 3. sich anmelden, sich einloggen
hispane:
1. saludar 2. saludar 3. identificarse (poner usuario y contraseña), iniciar sesión
hungare:
1. köszön, üdvözöl 2. köszönt 3. bejelentkezik
indonezie:
1. menyapa, menegur, menegur sapa, bertegur sapa 2. memberi salam, memberi hormat, memberi salut, menghormat, menghormati, menyalam, menyalami 3. masuk log
itale:
1. salutare 2. salutare 3. login
japane:
挨拶する [あいさつする], 会釈する [えしゃくする], お辞儀する [おじぎする], 敬礼する [けいれいする], 敬意を表する [けいいをひょうする], 歓迎する [かんげいする], ログインする [ろぐいんする]
nederlande:
1. groeten 2. groeten 3. inloggen
okcitane:
1. saludar 2. saludar
pole:
1. witać, pozdrawiać 2. witać, pozdrawiać, salutować 3. logować się do systemu
portugale:
1. saudar
ruse:
1. приветствовать 2. приветствовать 3. войти
slovake:
odzdraviť; (od)salutovať, pozdraviť
svede:
1. hälsa (verb) 3. logga in
ukraine:
вітати, поздоровляти, військ. віддавати честь

saluto

Ago saluti; (la vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo okaze de renkonto): saluton! li diris: Saluton, Rabeno, kaj kisis lin [14]; la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn [15]; mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi [16]; li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton [17]; apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj […] ili donis sian lastan saluton [18]. VD:riverenco
angle:
greeting, salute, salutation ~on!: hello!, hi!, how do you do?.
ĉeĥe:
znak začátku
ĉine:
~on!: 你好 [nǐ hǎo].
france:
salutation, salut ~on!: bonjour!, salut!.
germane:
Gruß, Begrüßung ~on!: Hallo!, Sei gegrüßt!, Grüß dich!.
hinde:
~on!: नमस्ते [namastē].
hispane:
saludo, salutación, hola ~on!: ¡hola!.
hungare:
köszöntés, üdvözlés, üdvözlet ~on!: szervusz.
indonezie:
hormat, salam, salut, sapaan, tabik
itale:
(il) salutare, saluto ~on!: ciao, salve.
japane:
挨拶 [あいさつ], 会釈 [えしゃく], お辞儀 [おじぎ], 敬礼 [けいれい], 表敬 [ひょうけい], 歓迎 [かんげい]
pole:
pozdrowienie, salut ~on!: hej!, cześć!, witaj! {sing.}, witajcie! {pl.}, czołem (pot.).
ruse:
приветствие ~on!: здравствуйте!, здравствуй!, привет!.
slovake:
znak začiatku
svede:
hälsning ~on!: hej!, hejsan!, hallå!.
ukraine:
привіт, вітання

salutinda

Kiu indas saluton, kiu estas bonvena, meritas publikan agnoskon: la provo starigi universalan skribon estas salutinda [19]; tio estas tre salutinda kaj ĝojiga [20]; tio estas salutinda evoluo, ĉar tiu produktadmetodo ne poluas [21]. VD:gratulinda
angle:
creditable, deserving acknowledgement
france:
bienvenu, opportun
germane:
begrüßenswert
hispane:
reverenciable
indonezie:
patut dihormati, patut disalami, patut dipuji

elsaluti

KOMP Adiaŭi3: vi nun estas elsalutinta [22]; post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al Elsaluti en la ĉefa menupanelo [23].
22. -: Vikilibroj, [vidita en 2013]
23. Logging In/eo
angle:
logout
france:
fermer la session (info.), se déloguer
germane:
abmelden, ausloggen
hebree:
להתנתק (במחשבים)
hispane:
cerrar sesión
hungare:
kijelentkezik
indonezie:
keluar log
itale:
logout
japane:
ログアウトする, ログオフする
nederlande:
uitloggen
pole:
wylogować
portugale:
desligar o microcomputador
ruse:
выйти
slovake:
odhlásiť sa
svede:
logga ut

ensaluti

KOMP Saluti3: gasto estas ajna persono […], kiu ne ensalutis en la forumon [24] kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton [25].
angle:
login
beloruse:
уваходзіць (у кампутарную сістэму, сетку)
france:
se connecter
germane:
sich anmelden, sich einloggen
hispane:
identificarse (poner usuario y contraseña), iniciar sesión
hungare:
bejelentkezik
indonezie:
masuk log
itale:
login
japane:
ログインする [ろぐいんする], ログオンする
nederlande:
inloggen
pole:
logować się do systemu
ruse:
войти
svede:
logga in

intersaluti

(ntr)
Saluti unu la alian: ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi Marta ; en kunvenejo aŭ teatro kie ne decas interparolo, oni intersalutas per kapbalanco kaj rideto [26].
26. Pang Naiying: Kiamaniere ĉinoj intersalutas ĉe renkontiĝo?, El Popola Ĉinio, 1999-08
france:
se saluer
germane:
sich gegenseitig begrüßen
indonezie:
saling memberi hormat, saling memberi salam, saling memberi salut, saling menghormat, saling menghormati, saling menyalam, saling menyalami, saling menyapa, saling menegur sapa, saling bertegur sapa

kapsaluto

Saluto per movo, ordinare klineto de la kapo: ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj [27]; ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris Marta .
angle:
nod (in greeting)
france:
signe de tête (salut)
germane:
ein Gruß mit dem Kopf, Zunicken,
hispane:
cabezada
hungare:
(üdvözlő) fejbiccentés
indonezie:
anggukan hormat
itale:
cenno del capo (saluto)
pole:
skinięcie głową, ukłon
svede:
nicka (hälsning)

klinsaluto

Saluto per klino de la busto: li bonvenigis Lemuelon kun multaj profundaj klinsalutoj [28]. SIN:riverenco
angle:
bow (in salutation, reverence)
france:
salut (en s'inclinant)
germane:
Verbeugung, Verneigen
hispane:
reverencia, inclinación
hungare:
főhajtás, meghajlás
indonezie:
bungkuk hormat
itale:
inchino
pole:
ukłon, dygnięcie
svede:
buga sig (som en hälsning)

salutnomo

KOMP En komputila sistemo por pluraj uzantoj, la vorto kiun uzanto indikas dum saluto: ĝi precipe entenas ĝeneralajn informojn pri la uzanto (salutnomo, pasvorto, rajtoj, preferoj) [29]. SIN:uzantnomoTUT:konto
angle:
username, user name, login name
beloruse:
імя (карыстальніка кампутарнай сістэмы, сеткі)
ĉeĥe:
jméno uživatele
france:
login, identifiant d'utilisateur (login), nom d'utilisateur (login)
germane:
Benutzername
hispane:
nombre de usuario
hungare:
bejelentkezési név
indonezie:
nama pengguna
itale:
login (nome utente)
japane:
ログイン名 [ログインめい], ログオン名 [ログオンな]
nederlande:
gebruikersnaam
okcidentfrise:
brûkersnamme
pole:
nazwa użytkownika, login, nazwa logowania
ruse:
имя входа в систему
slovake:
meno používateľa
svede:
inloggningsnamn, användarnamn

administraj notoj

klin~o: Mankas dua fontindiko.
~nomo: Mankas dua fontindiko.