8eskap/i PV
eskapi
(x)
- 1.
eviti eskapi ion, de io; du germanaj militŝipoj, kiuj antaŭe ankris en itala haveno kaj tie eskapis de la angloj, kiuj embuskis ilin [1]; ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el „Muuuu, muuuu“-muĝado, kiu konstante fonis [2]; (figure) neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado [3].
- 2.
- Liberigi sin el io, kio katenas: mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero [4]; mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo [5]; (figure) Mi devas eskapi el tiu ĉi diabla cirklo [6].
1.
B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 36ª
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉap. 18ª.
3. Johán Balano: Ĉu ni kunvenis vane?, Ĉap. 3ª.
4. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
5. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Vieno: Pro Esperanto, 1990
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉap. 18ª.
3. Johán Balano: Ĉu ni kunvenis vane?, Ĉap. 3ª.
4. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
5. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Vieno: Pro Esperanto, 1990
- angle:
- escape
- beloruse:
- пазьбегнуць, выратавацца (бегствам)
- bulgare:
- избягвам
- ĉeĥe:
- uniknout, utéci, vyváznout
- france:
- échapper, échapper (à), s'échapper (de), éviter (échapper à)
- germane:
- entkommen, entrinnen, entwischen, entfliehen
- hispane:
- escapar
- pole:
- uciec, zbiec, zwiać (pot.), umknąć, wymknąć się, wyślizgnąć się
- portugale:
- escapar (de), fugir (de)
- ruse:
- 1. избежать, спастись 2. сбежать, бежать (из тюрьмы и т.п.), вырваться
- slovake:
- uniknúť, utiecť
- ukraine:
- уникати, позбуватися, утікати, рятуватися втечею, змиватися
eskapo
- La ago aŭ la stato de eskapanto: romano aŭtobiografia pri la eskapo de Judo antaŭ la naziaj kaj faŝistaj persekutantoj en Hungario [7]; Tri eskapoj de ok personoj en nur du semajnoj [8]; Tiu, kiu eventuale volas serĉi eskapon de tiu foje kaoseca uzo, en PIV2 nur retrovas tiun saman variadon kun ties nekonsekvencaĵoj kaj misaĵoj [9]; Tamen la valoroj, kiuj difinas la fjordetojn de la parko (libereco, trankvilo, mensa eskapo kaj bonstato), bone akordiĝas kun tiuj de naturismo [10].
- ruse:
- бегство
eskapismo
- Emo serĉi eskapon el la reala vivo per legado, spektado de filmoj ktp: en nia epoko (…) la ordinara publiko trovas sian dozon de eskapismo en la similuloj de la mezepokaj kavaliroj, t.e. en la preskaŭ superhomaj herooj de la televidaj filmoj [11].
11.
Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Enkonduko de la tradukinto
- angle:
- escapism
- ruse:
- эскапизм, бегство от жизни