*trov/i
*trovi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Per serĉado (aŭ per okazo) renkonti ion,
iun:
mi ne povas trovi mian ŝlosilon;
vi trovos la libron sur la tablo;
eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto
[1];
trovi rifuĝejon ĉe amiko;
trovi fonton, trezoron, novan procedon, solvon de problemo;
feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj […]
akiris
prudenton
[2];
mi ne povis trovi momenton por respondi vian leteron;
unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi
[3];
trovi amikon ĉe klubo;
trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi
baldaŭ mortis en angulo de arbaro
[4];
li […] ne povis trovi en la unua momento efikan
rimedon
[5];
li […] eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree
trovis ŝin en
larmoj
[6];
mi trovis la domon forlasita;
tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da
adeptoj
FK
.
eltrovi, trafi
- 2. ↝
-
Sperti ian okazon, travivi ian
senton, impreson:
trovi la morton en akcidento;
trovi ripozon kaj pacon
[7];
trovi plezuron en la malordo
[8];
trovi enuon en io;
favoron kaj bonan opinion ĉe iu
[9];
trovi bonan akcepton, atenton, aprobon, simpation, dankon,
helpon
kontraŭstaron.
ricevi, suferi 5, trafi 3
- 3. ↝
-
Opinii ion aŭ iun tia:
trovi la frukton bongustaB
;
li trovas la ideon ĝusta
[10];
ĉio alia […] estas nur verkoj privataj, kiujn
la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila […]
– povas rigardadi kiel modela
[11].
li trovis ŝin bela;
mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri
tio
FK
;
mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn
[12];
vi trovas ebla, kion vi deziras
Ifigenio
.
juĝi 2, taksi
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:13
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11, la feino
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23, la feino
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:4
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Aldono al al „Dogmoj de Hilelismo“
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:13
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11, la feino
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23, la feino
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:4
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Aldono al al „Dogmoj de Hilelismo“
- angle:
- find
- beloruse:
- знаходзіць
- ĉeĥe:
- najít, nalézt, shledat, vymyslet, vynalézt, zastihnout, zjistit
- france:
- trouver
- germane:
- finden 1. ermitteln, vorfinden, antreffen 3. befinden, erachten, halten für
- hispane:
- encontrar
- hungare:
- talál, lel, találkozik
- indonezie:
- temumenemukan
- nederlande:
- vinden
- pole:
- 1. znajdować, odnajdywać, odszukiwać, zastawać
- portugale:
- achar, encontrar
- ruse:
- найти
- slovake:
- nájsť, určiť
- svede:
- 1. finna, hitta 2. finna 3. finna
trovo 
- Atingo de io post serĉo aŭ per hazarda trafo: tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca faro [13]; ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo [14]; monaton antaŭ la konferenco okazis la mirakla trovo de alia manuskripto, dum viro fosis en torfejo [15]; impresa trovo de makzelo de antropomorfa prasimio [16].
13.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
14. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
15. Monato, Garbhan MacAoidh: Ornamitaj manuskriptoj
16. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio
14. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
15. Monato, Garbhan MacAoidh: Ornamitaj manuskriptoj
16. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio
- beloruse:
- знаходжаньне
- ĉeĥe:
- nalézání, nález
- france:
- découverte (action), trouvaille (action)
- germane:
- finden, Fund
- hispane:
- encuentro
- hungare:
- találat
- nederlande:
- het vinden
- pole:
- znaleznienie, odnalezienie
- ruse:
- находка, обнаружение
- slovake:
- nachádzanie, nález
trovaĵo ↝
- Io, kion oni trovas: ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto, […] ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo [17]; la plej impona trovaĵo en unu naĝbaseno estis vivantaj karasoj [18]; la aĝo de la trovaĵo estas 375 milionoj da jaroj [19].
17.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V.
Devjatnin), 2
18. Monato, last: Puraj plezuroj
19. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
18. Monato, last: Puraj plezuroj
19. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
- beloruse:
- знаходка
- france:
- découverte (objet), trouvaille (objet)
- germane:
- Fund
- hungare:
- lelet, talált tárgy
- indonezie:
- temuan
- nederlande:
- vondst
- ruse:
- находка
*troviĝi
- 1. ↝
-
Esti trovata, renkontiĝi, ekzisti en iu loko:
la „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en
la manoj
de ĉiu bona esperantisto
[20];
eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko
PrV
;
kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas
PrV
;
tiu floro troviĝas nur en Alpoj.
esti, kuŝi, sidi, stari
- 2. ↝
- Ekesti, ekaperi en iu stato: antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito [21]; dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola [22]; la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta [23]; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj [24]; lia espero troviĝis trompita.
20.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
21. La Nova Testamento, Mateo 1:18
22. La Nova Testamento, Luko 9:36
23. La Nova Testamento, Romanoj 8:3
24. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:3
21. La Nova Testamento, Mateo 1:18
22. La Nova Testamento, Luko 9:36
23. La Nova Testamento, Romanoj 8:3
24. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:3
- beloruse:
- знаходзіцца
- france:
- se trouver
- germane:
- kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro ~iĝas: wo Licht ist, da ist auch Schatten 1. sich befinden, vorkommen
- hispane:
- encontrarse
- hungare:
- válik (vmilyenné) 1. található, előfordul, létezik
- indonezie:
- ditemukan
- nederlande:
- zich bevinden
- pole:
- 1. znajdować się, odnajdywać się, spotykać się 2. znajdować się
- ruse:
- находиться
- svede:
- 1. befinna sig
- tokipone:
- 1. lon
trovitaĵo ↝
- Trovaĵo: pririgardante la trovitaĵon [25]; li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon [26]; boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo [27].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
- beloruse:
- знаходка
- france:
- découverte (objet), trouvaille (objet)
- germane:
- Fund, Fundsache
- hungare:
- lelet, talált tárgy
- indonezie:
- temuan
- nederlande:
- vondst
- ruse:
- находка
*bontrovo ↝
-
Laŭplaĉa gusto aŭ decido, arbitra opinio:
fari arbitre laŭ persona bontrovo ian
ŝanĝon aŭ aldonon
[28];
bati kaj turmenti ilin laŭ sia bontrovo
[29];
agu laŭ via bontrovo.
fantazio
28.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
- beloruse:
- меркаваньне laŭ via bon~o: на вашае меркаваньне
- bretone:
- faltazi (c'hoant)
- ĉeĥe:
- dobrozdání, úsudek
- france:
- bon plaisir, fantaisie (personnelle), (à sa) guise, gré (à son gré, etc.)
- germane:
- Gutdünken
- hungare:
- kedv, kívánság laŭ via bon~o: kedved szerint, kedve szerint
- nederlande:
- goeddunken
- pole:
- uznanie, widzimisię laŭ via bon~o: według swojego uznania
- ruse:
- усмотрение laŭ via bon~o: на ваше усмотрение
- slovake:
- dobrozdanie, úsudok
eltrovi ↝
(tr)
-
Trovi, distingi ion novan aŭ nekonitan:
eltrovi novan planedon, novan metodon;
ŝajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la
piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon
[30];
la lastaj eltrovoj de la scienco;
eltrovi la jam eltrovitan Amerikon
(ion jam de ĉiuj konatan)
FK
.
elpensi, inventi, malkovri
30.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj
- beloruse:
- знаходзіць, выяўляць, адкрываць
- ĉeĥe:
- vynalézt
- france:
- découvrir (faire une découverte)
- germane:
- herausfinden, entdecken
- hispane:
- encontrar, descubir
- hungare:
- felfedez, feltalál, kitalál, rájön
- nederlande:
- uitvinden
- pole:
- wynajdować, odkrywać, wykrywać
- ruse:
- найти, открыть, обнаружить
- slovake:
- objaviť
retrovi
(tr)
- Trovi ion perditan, ne plu havatan: retrovi perditan braceleton; iu malsanulo retrovis la sanon [31]; mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron [32]; la perditan tempon oni ne povas retrovi.
31.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a
32. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 2a
32. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 2a
- beloruse:
- знаходзіць (раней згубленае)
- ĉeĥe:
- shledat, znovu nalézt
- france:
- retrouver
- germane:
- wieder finden
- hispane:
- reencontrar, recuperar
- hungare:
- megtalál (elveszettet)
- nederlande:
- terugvinden
- pole:
- odnajdywać, odszukiwać
- ruse:
- найти вновь
- slovake:
- znova nájsť, získať
*sin trovi
- 1. ↝
- Troviĝi1: trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [33]; la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo [34]; la fenestro […] sin trovis apud la pordo [35]; en nia lando sin ne trovas montoj [36].
- 2. ↝
- Troviĝi2: sin trovi tute sola.
33.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
- beloruse:
- знаходзіцца
- france:
- se trouver
- germane:
- sich finden 1. sich befinden
- hungare:
- 1. található, előfordul, létezik 2. válik (vmilyenné)
- nederlande:
- zich bevinden
- pole:
- 1. znajdować się, odnajdywać się, spotykać się 2. znajdować się
- ruse:
- находиться