miting/o SPV
mitingo
Amasa publika
kunveno,
celanta esprimi publikan opinion aŭ prezenti postulojn,
esprimi aprobon aŭ malaprobon pri socipolitikaj aferoj:
mitingo protesta, pacifista, elektokampanja;
mitingo de strikantoj, de ekologiismanoj;
aranĝi, malfermi mitingon;
malpermesi la mitingojn;
mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi
pluvego, revenante de la mitingo
Metrop
;
preskaŭ samtempe sur la urboplaco mi trafis mitingon
de loka filio de „Rusa movado de Krimeo“
[1];
la patriarĥo Kiril deklaris, ke […] ortodoksuloj ne partoprenas
mitingojn, ĉar ili […] preĝas en temploj kaj sia hejmo
[2];
en mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado
al Kataluna Parlamento, s-ro Julio Anguita,
[…] diris:
„Estas bone posedi la du lingvojn, la
katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj
rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon,
kiu estas Esperanto“
LOdE
.
manifestacioRim.: Kvankam foje uzata samsignife al „manifestacio“, iom diference „mitingo“ kutime okazas en specifa loko, kiel stadiono aŭ halo, kie okazas parolado, precipe al politikaj subtenantoj. Ĝi ne estas protesta marŝo. Manifestacioj okaze komencas aŭ finas per mitingo.Rim.: La angla vorto „meeting“ estas tre ĝenerala, kaj povas temi pri komerco, religio, amuzo, ktp; iel ĝi internaciiĝis kun ege specifa politika senco.Rim.: Ne uzu la vorton „mitingo“ anstataŭ „laborkunsido“.
1.
JeZo: Krimoj en KrimeoMonato
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, „Dipatrino, forpelu Putin-on“
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, „Dipatrino, forpelu Putin-on“
- angle:
- political rally, mass meeting
- beloruse:
- мітынг
- ĉeĥe:
- mítink, politické shromáždění, tábor lidu
- ĉine:
- 群众集会 [qúnzhòngjíhuì], 群眾集會 [qúnzhòngjíhuì]
- france:
- meeting politique, rassemblement politique
- germane:
- Kundgebung, politische Massenversammlung
- hispane:
- mitin
- hungare:
- nagygyűlés
- itale:
- meeting (attenzione: uso parzialm. diverso)
- japane:
- 政治的大衆集会 [せいじてきたいしゅうしゅうかい]
- katalune:
- míting
- perse:
- میتینگ
- pole:
- masówka, mityng, wiec
- portugale:
- comício, meeting
- rumane:
- întrunire, miting, întâlnire
- ruse:
- митинг, сходка
- slovake:
- míting, zhromaždenie ľudu
- ukraine:
- мітинґ