koncili/o PV
koncilio
Supera eklezia kunveno, por solvi demandojn pri dogmo kaj disciplino: la Trenta Koncilio (1546) [1]; la papo mem intencis realigi iujn reformojn en la eklezio kaj tial li kunvokis novan koncilion al la sudgermana urbo Konstanco [2].
sinodo, konvento
Rim.: La PIV-oj difinas konciliojn kiel episkopajn kunvenojn, kio ne por ĉiuj konfesioj estas vera: en la antikvaj koncilioj la laikojn reprezentis la imperiestro, simile en la rusa ortodoksa eklezio parto da lokoj en la superaj lokaj koncilioj estas rezervata al la presbiteroj kaj laikoj (kontraste la malpli gravaj „ĉefpastraj koncilioj“, kiujn partoprenas nur la episkopoj, ĉefepiskopoj, metropolitoj kaj la patriarko). [Sergio Pokrovskij]Rim.: Ne konfuzu kun konsilio.
1.
C. Minnaja: Spirokapta historia fresko, Monato, 2001:12, p. 28a
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
- angle:
- council
- beloruse:
- сабор (царкоўны сход)
- ĉeĥe:
- koncil, koncilium
- france:
- concile
- germane:
- Konzil
- greke:
- σύνοδος
- hispane:
- concilio
- hungare:
- zsinat
- itale:
- concilio
- katalune:
- concili
- nederlande:
- concilie
- pole:
- koncylium, sobór
- portugale:
- concílio
- rumane:
- consiliu
- ruse:
- церковный собор (съезд)
- slovake:
- koncil, snem
- tibete:
- བཀའ་བསྡུ་
ekumena koncilio
- 1.
En la antikva eklezio, la kunveno de la episkopoj kaj patriarkoj reprezentantaj la tutan kristanan ekumenon: la ortodoksa eklezio agnoskas nur sep ekumenajn konciliojn.
- 2.
En katolikismo, ekumena koncilio1 aŭ posta koncilio de la tuta romkatolika eklezio (kio el la vidpunkto de la ortodoksaj eklezioj estas loka koncilio de tiu eklezio): kaj vi aŭskultos krome la legadon de nia oficiala Dekreto, per kiu ni deklaras finita kaj fermita la duan ekumenan Vatikanan koncilion [3].
3.
Paŭlo la 6a, trad. -:
Por la katolika Eklezio neniu estas fremda..., [vidita en 2003]
- angle:
- ecumenical council
- ĉeĥe:
- ekumenický koncil
- france:
- concile œcuménique, concile général
- germane:
- ökumenischen Synode
- hispane:
- concilio ecuménico, concilio general
- itale:
- concilio ecumenico
- katalune:
- concili ecumènic
- pole:
- sobór ekumeniczny
- rumane:
- consiliu ecumenic
- ruse:
- вселенский собор
- slovake:
- ekumenický koncil
loka koncilio
Supera eklezia kunveno de eklezia provinco aŭ landa eklezio: tion klare montras la verkaĵoj de la ekleziaj patroj, lokaj koncilioj, ekleziaj gvidantoj kaj mezepokaj teologoj [4].
4.
-: Kial do la Eklezio ne ordinis
virinojn al la pastra
ofico?, [vidita en 2007]
- france:
- concile local
- germane:
- Synode
- greke:
- τοπικός σύνοδος
- pole:
- sobór narodowy
- rumane:
- consiliul național
- ruse:
- поместный собор