*sen
- I.
-
*sen
Prepozicio esprimanta iel nenormalan, neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon:- 1.
- De objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo [1]; ni povas uzi akuzativon sen prepozicio [2]; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero [3]; la generalo venis sen adjutantoB ; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus PrV ; esti sen pano, mono, armiloj.
- 2.
-
De stato aŭ ago:
ne venas honoro sen laboro
PrV
;
tiuj fortoj devis resti por ŝi sen
uzoMarta
;
sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro
FK
;
li ne povas subskribi […] sen elmeti sin al ia […] danĝero
BdV
;
la suno neniam leviĝas sen rigardi […]
batalojn
BdV
;
li restis du tagojn sen manĝi;
li nenion volis decidi sen demandi min;
vi ne permesas vin ofendi sen postuli
kontentigon
[4];
via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus
sin en la bruston
[5].
Rim.: Kvankam la uzado de sen antaŭ infinitivo estas neofta, ĝi estas tute korekta, ĉar logika kaj utila. La kutima dirmaniero ne ...-ante ne estas ĝuste samsenca, ĉar ĝi ne esprimas la neatenditecon aŭ la esceptecon de la foresto. Ekzemple: ne parolante (ĉar mia temo ne estas) pri la versarto, mi do ne analizos la ritmon; sen paroli (eĉ se oni ne volas paroli) pri la versarto, la tie esprimita ideo estas admirinda.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
4. Ivan Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua- angle:
- without
- beloruse:
- без
- bulgare:
- без
- ĉeĥe:
- aniž, bez (něčeho)
- ĉine:
- 不加 [bùjiā], 不带 [bùdài], 不帶 [bùdài]
- france:
- sans
- germane:
- ohne
- hispane:
- sin
- hungare:
- nélkül
- itale:
- senza
- japane:
- ~なしで
- nederlande:
- zonder
- pole:
- bez (czegoś)
- ruse:
- без
- slovake:
- bez
- tibete:
- ཕྱི་ལ་
- ukraine:
- без
- II.
-
Vortero kun sama signifo: seneco, manko, malabundeco, senhaveco.
senigi
- Malhavigi iun de io; forpreni ion de iu: virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj [6]; li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro [7]; malfeliĉa knabino! mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco [8]; [li] nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio [9]; mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo [10]; ne sufiĉis la nekalkuleblaj monsumoj, kiujn tiu malgranda krimulo al mi jam kostis, li devis plie min senigi je riĉaĵoj, kiuj al mi rajte apartenas [11]! Sed mi pardonon petas de Diano, ⫽ Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis ⫽ De la antikvaj decaj oferdonoj [12]. forigi
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:5
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:20
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
9. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VIII
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
12. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido- beloruse:
- пазбаўляць
- ĉeĥe:
- obrat, oddělit, připravit o, zbavit, zprostit
- ĉine:
- 剝奪 [bōduó], 剥夺 [bōduó], 拿掉 [nádiào]
- france:
- enlever, déposséder, priver de
- germane:
- um etwas bringen, (jemanden etwas) nehmen
- hungare:
- megfoszt, mentesít, megszabadít
- itale:
- privare, togliere
- japane:
- ~を奪う [をうばう], ~を取り去る [をとりさる]
- nederlande:
- ontdoen, beroven
- pole:
- pozbawiać, gołocić, obierać
- ruse:
- лишить
- slovake:
- obrať, pripraviť o, zbaviť
- ukraine:
- безчестити, неславити, ганьбити, позбавляти честі, власної гідності
seniĝi
- Liberigi sin de io; forigi ion, tiel ke ĝi manku al ni: seniĝi de siaj vestoj; seniĝi de respondeco [13]; seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj [14]; tiel seniĝis la juĝisto de sia preteksto, sub kies flugiloj li esperis inside ludi [15]; malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li [16]; centoj da familioj seniĝis je sia tuta ŝparmono [17]; apudriveretaj deklivoj seniĝis je arboj [18]. demeti, depreni, formeti
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
14. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
15. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
16. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXII
17. Monato, Bardhyl Selimi: Disdivido de la oro
18. Monato, Franz-Georg Rössler: Palatinata rokolando- beloruse:
- пазбыцца
- ĉine:
- 摆脱 [bǎituō], 擺脫 [bǎituō], 解脫 [jiětuō], 解脱 [jiětuō], 抛开 [pāokāi], 拋開 [pāokāi], 挣 [zhèng], 掙 [zhèng], 揥 [tì], 摒除 [bìngchú], 攘除 [rǎngchú], 甩掉 [shuǎidiào], 甩开 [shuǎikāi], 甩開 [shuǎikāi]
- france:
- se débarrasser, se déposséder
- germane:
- sich etwas entledigen, ablegen
- hungare:
- megfosztódik, mentesül, megszabadul
- itale:
- privarsi, togliersi, liberarsi (togliersi)
- japane:
- ~を無くす [をなくす], ~を失う [をうしなう]
- pole:
- pozbawiać się, uwalniać się, wyzbywać się
- ruse:
- лишиться
- ukraine:
- позбавлятися
- III.
-
sen-
Prefikso uzata:- A.
-
Por derivi el substantivoj adjektivojn signifantajn iel
nenormalan foreston aŭ mankon de la ideo esprimata en la substantivo:
senhoma,
senvoja dezerto
[19];
senkarnaj fingroj
Marta
;
senambicia,
senbarba,
senekzempla,
senfrukta;
senfunda;
sengusta,
senkorpa,
senlima,
senmakula;
senmateria;
senpartia;
senpasia;
sensenca.
El tiaj adjektivoj regule deriviĝas adverboj kaj
substantivoj:
senlime etendiĝi;
sensencaĵo;
senpartieco;
ktp.
- 1.
- (verb.) senago; senatende; senbrila; sencela, senĉesa, sendanka, sendefenda virinoBdV ; senefika; senekzerca, senfina, senhonta, senkompata, senmorta; senmova, sensenokupa, senpeka, senprepara; senprofita (neprofitiga), senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga, sendependa; seninterrompa (neinterrompita), senpartoprena; senscieco [20].
- 2.
- (adj.)
senfortaPrV
;
senkulpa,
senlaca,
senpera;
senprudenta
[21];
sensperta;
sensprita;
senutila.
Rim.: Pri tiu lasta klaso, la prefikso ne estas preferinda, precipe kiam oni almetas sufiksojn al tiuj kunmetitaj adjektivoj: prefere al senerarema, sengraveco, senklereco Marta , sentaŭgeco estas konsilinde uzi neerarema, malgraveco, malklereco, netaŭgeco.
Rim.: La prefikso sen- povas esti uzata nur antaŭ substantiva radiko kaj tial ĝi neniam troviĝas en la sama vorto kune kun la sufiksoj adjektivaj ebl, em, ind. Por adjektivaj aŭ verbaj radikoj oni uzas la prefiksojn ne aŭ mal, laŭ la senco. Kp. senmantela kaj nevestita, senkora kaj malmilda.Rim.: Pro tio ke la neado per sen ŝajnas pli drasta kaj energia ol tiu per ne, kiu ofte konfuziĝas por la orelo kun la simpla nea adverbo, oni kutimiĝis almeti sen al substantivo senpere derivitaj de verbaj aŭ adjektivaj radikoj, tiom pli facile, ĉar la verbeco aŭ adjektiveco de radiko ne estas ĉiam unuavide evidenta: - B.
-
- 3.
- Por derivi el substantivoj, helpe de la sufiksoj ig kaj iĝ, verbojn signifantajn senigon de la ideo esprimata en la substantivo: senarbigi (senigi je arboj), senhomigi, senhaŭtigi, senmebligi (-ig5.b), senmovigi, senheredigi, senkulpigi, senkuraĝigi [22] (-ig5, rim. rim. 1 kaj rim. 2), senbriliĝi [23], senkoloriĝi [24] (-iĝ4.b kaj rim.).
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:24
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:25
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:9
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:18
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:6
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj- beloruse:
- без-, зьне- ~funda: бяздонны. ~lime: бязьмежна. ~partieco: беспартыйны. ~ago: бязьдзеяньне. ~efika: марны. ~profita: беспрыбытковы. ~interrompa: бесьперапынны, безупынны. ~forta: бясьсільны. ~prudenta: безразважны, бязглузды, шалёны. ~sperta: недасьведчаны. ~utila: бескарысны.
- germane:
- -los ~lime: grenzenlos. ~partieco: Ungeduld.
- hungare:
- -mentes, -tlen, -tlan, -telen, -talan ~funda: feneketlen. ~pasia: szenvtelen. ~lime: vételenül. ~partieco: pártatlanság. ~ago: tétlenség. ~efika: hatástalan. ~profita: profitmentes. ~interrompa: szakadatlan, szüntelen. ~forta: erőtlen. ~prudenta: óvatlan, vigyázatlan, hebehurgya. ~sperta: tapasztalatlan. ~utila: haszontalan.
- itale:
- ~karnaj: emaciato, scarno, scheletrico (fig.), scheletrito. ~materia: immateriale, impalpabile (immateriale). ~pasia: spassionato. ~partieco: imparzialità. ~ago: quiescenza. ~brila: smorto. ~efika: inefficace. ~profita: disinteressato (senza lucro). ~interrompa: ininterrotto. ~scieco: inconsapevolezza. ~forta: gracile (debole), debole (senza forze), spossato, accasciato (avvilito). ~prudenta: avventato. ~sperta: inesperto (novellino). ~utila: inutile.
- nederlande:
- ~partieco: onpartijdigheid.
- pole:
- bez- ~karnaj: bezcielesne. ~funda: bezdenny, przepastny. ~materia: niematerialny. ~pasia: beznamiętny, zrównoważony. ~lime: bezgranicznie. ~partieco: bezpartyjność, bezstronność. ~ago: bezczynność. ~brila: matowy, bez połysku. ~efika: bezskuteczny, nadaremny. ~profita: bez zysku. ~interrompa: bezustanny, nieprzerwany. ~scieco: stan niewiedzy. ~forta: bezsilny. ~prudenta: nieostrożny. ~sperta: bez doświadczenia, niedoświadczony. ~utila: bezużyteczny.
- ruse:
- без-, бес- ~funda: бездонный. ~pasia: бесстрастный. ~lime: безгранично. ~partieco: беспартийность. ~ago: бездействие. ~interrompa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный. ~forta: бессильный. ~prudenta: безрассудный. ~utila: бесполезный. 3. обез-, обес-
administraj notoj
pri
~- A:
Ni jam referencas al vortoj senX, kie ili enestas la vortaro, ĉar tie estas pli da spaco por sencoj, difinoj, fontoj ktp. Pluraj ankoraŭ mankas. Indas aldoni ilin en la foraj artikoloj (de la radiko) kaj meti tien ĉi referencojn forigante klarigojn, fontojn kaj tradukojn kaj aranĝante plurajn sur sama linio por pli plaĉa aspekto sur la paĝo.~: Mankas verkindiko en fonto.