*lac/a PV

*laca

1.
Sentanta sin malvigla, bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado: Esav venis de la kampo kaj estis laca [1]; vi estis laca kaj multelaborinta [2]; [ili] estis tro lacaj, por transiri la torenton [3]; ili estis lacaj de la nokta dancado [4]; la stomako estis malplena, la korpo estis laca [5]; li sentis sin tiel laca, lia kapo kliniĝis, liaj okuloj fermiĝis por ripozo [6]; laca pro longa vojaĝo [7]. VD:dormema, konsumita, malfreŝa
2.
(figure) Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi: mi estas laca pro viaj senĉesaj petoj; laca de la vanaj klarigoj [8]; laca de la plezuroj [9]; laca de la piaj okupoj en la templo [10]; lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn [11]; se vi estos lacaj de ludado, atendos vin […] scenejo de intima teatro [12].
angle:
1. tired, weary, fatigued 2. tired of, fed up with, jaded
beloruse:
стомлены
bretone:
skuizh
bulgare:
уморен, изморен
ĉeĥe:
unavený
ĉine:
[lèi], 苶 [nié], 疲劳 [píláo], 疲勞 [píláo], 疲乏 [pífá], 困乏 [kùnfá], 疲 [pí], 乏 [fá]
france:
fatigué
germane:
müde 1. matt 2. überdrüssig
greke:
κουρασμένος
hebree:
עייף
hispane:
cansado
hungare:
fáradt
indonezie:
capai, capek, lelah, payah
itale:
stanco
japane:
疲れた [つかれた], くたびれた, 飽き飽きした [あきあきした]
katalune:
cansat 1. fatigat, rendit, esgotat 2. fart, tip
nederlande:
moe
pole:
1. zmęczony, zmordowany 2. znużony, wyczerpany
portugale:
cansado
ruse:
усталый, утомлённый
slovake:
unavený, ustatý
svede:
trött
tibete:
ཐང་འཆད་
ukraine:
утомлений, стомлений, змучений

lacega

Tre laca: ekkaptitoj plorantaj, […] virinoj lacegaj kaj palaj [13]; fraŭlino de Prelongo ŝajnas pli lacega ol danĝere vundita [14]; lacega pro transfuzio [15]. SIN:elĉerpita2VD:astenia
beloruse:
вельмі стомлены, зьнясілены
ĉine:
枯渴 [kūkě], 委頓 [wěidùn], 委顿 [wěidùn], 疲惫 [píbèi], 疲憊 [píbèi], 用完了 [yòngwánliǎo], 匮 [kuì], 匱 [kuì]
germane:
erschöpft
hispane:
exhausto, baldado
indonezie:
letih, penat
japane:
疲れ切った [つかれきった], ぐったりした

laciga

Kiu konsumas la fortojn, malvigligas: bone aranĝita lito atendas lin post la laciga taga vojaĝo [16]; komenciĝis […] vivo tre laciga, kian li tute ne atendis [17]; laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri Marta ; en siaj bienoj li facile trovos por vi oficon, malpli lacigan ol la via kaj pli profitan [18].
beloruse:
стамляльны, утомны
ĉeĥe:
úmorný, únavný
ĉine:
辛苦 [xīnkǔ]
france:
fatiguant
germane:
ermüdend
hispane:
fatigador, fatigante
indonezie:
melelahkan, meletihkan, memayahkan, memenatkan
japane:
疲れさせる [つかれさせる], くたびれる
slovake:
únavný
ukraine:
утомливий, стомливий, стомлюючий

*lacigi

(tr)
Konsumi la fortojn, la viglon: la tro multa parolado lacigas lin [19]; ŝajnas, ke la unuaj tagoj de l' regado lacigis vin [20]; mi kuŝiĝos, la vizito lacigis min [21]; ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton Marta ; li bezonis marŝadi kaj lacigi siajn muskolojn [22]; laboro lacigas, sed akiro ĝojigas PrV . VD:elĉerpi1
beloruse:
стамляць, утамляць
bretone:
skuizhañ (v.k.)
ĉeĥe:
namáhat, unavit, unavovat
ĉine:
[lèi]
france:
fatiguer
germane:
müde machen
hispane:
fatigar
indonezie:
melelahkan, meletihkan, memayahkan, memenatkan
japane:
疲れさせる [つかれさせる], うんざりさせる
katalune:
cansar, fatigar, esgotar, extenuar
nederlande:
moe maken
okcitane:
alassar
pole:
męczyć, nużyć, wyczerpywać
ruse:
утомить
slovake:
unaviť
ukraine:
томити, утомлювати, стомлювати, змучувати

laciĝi

(ntr)
Eksenti mankon de forto, bezonon de ripozo: ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis [23]; mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo [24]; fratoj, ne laciĝu en bonfarado [25]; tridek-tri fojojn ĝi kantis tiun saman pecon kaj tamen ne laciĝis [26]; Kandid ne laciĝis admiri la motivon de sia liberiĝo [27]; vi laciĝis irante al ni Marta ; volanta kruro ne laciĝas de kuro PrV .
beloruse:
стамляцца, утамляцца
bretone:
skuizhañ (v.g.)
france:
se fatiguer
germane:
müde werden
hispane:
fatigarse
japane:
疲れる [つかれる], くたびれる, うんざりする
katalune:
cansar-se, esgotar-se
nederlande:
moe worden
okcitane:
s'alassar
pole:
męczyć się, nużyć się
ruse:
устать, утомиться
ukraine:
утомлюватися, стомлюватися, змучуватися

senlaca, nelacigebla

Ne sentanta laciĝon; ne ĉesiganta sian aktivecon: senlaca laborado [28]; en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca [29]; la senlaca sibletado de cikadoj [30]; ŝi komencis labori kun sama nelacigebla energio kiel iam Kajsa [31]; [li] estis nelacigebla en la rakontado kaj […] komencis ankaŭ elmontradi al li certan sindonemon [32].
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, la vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII
31. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII
angle:
tireless, indefatigable, untiring
beloruse:
нястомны
bretone:
diskuizhus (tud)
ĉine:
不倦 [bùjuàn], 不懈 [bùxiè], 不知疲倦 [bùzhīpíjuàn], 不厌倦 [bùyànjuàn], 不厭倦 [bùyànjuàn], 不懈怠 [bùxièdài], 不松懈 [bùsōngxiè], 不鬆懈 [bùsōngxiè], 娓娓 [wěiwěi]
france:
infatigable
germane:
unermüdlich
greke:
ακούραστος
hebree:
בלתי-נלאה
hispane:
incansable
hungare:
fáradhatatlan
indonezie:
tak kenal lelah, tanpa lelah
japane:
疲れを知らない [つかれをしらない]
katalune:
infatigable, incansable, resistent
nederlande:
onvermoeid
pole:
niezmordowany
portugale:
incansável
ruse:
неустанный, неутомимый
ukraine:
невтомний, нестомлений, бадьорий

administraj notoj