* -ig/ UV
-
Sufikso almetebla al ĉiaj radikoj kaj esprimanta per si mem la
agon de ia kaŭzo, ne precizigante la manieron, kiel efikas tiu
kaŭzo, ĉu per peto, ordono, trudo aŭ interna
neceseco.
- I.
-
-ig
(sufikso)
Kun neverba radiko, ig signifas: „agi tiamaniere, ke iu alia estu en la stato esprimata de la radiko; fari, ke iu estu ia aŭ iel“; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e:- 1.
- Kun adjektiva radiko: akrigi (igi akra) sian […] hakilon [1]; la kampoj aliigis siajn kolorojn laŭ la sezonoj [2]; Dio apartigis la lumon de la mallumo [3]; la purpura lumo beligis lian noblan […] vizaĝon [4]; la tagiĝo blankigis la urbajn murojn [5]; tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin [6]; mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega [7]! malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon [8]; tiu flamo […] lumas, sed ĝi tute ne varmigas [9]; la prudento necesigas nin venki la naturon Hamlet (igas necese, ke ni venku). laboro lacigas, sed akiro ĝojigas PrV ; kiu tro sin pravigas, tiu sin mem kulpigas PrV .
- 2.
- Kun adverba, prepozicia aŭ afiksa radiko: aligi pekon al peko [10]; nur la morto povas nin disigi [11]; oni rapide eligis lin el la malliberejo [12]; agrabla muziko […] povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn [13]; forigi la vipon [14]; forigi eraron [15]; kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu [16].
- 3.
- Kun nombra radiko: kore unuigitaj unu al alia [17]; la […] tapiŝon faldu duige [18].
- 4.
-
Kun simpla substantiva radiko, ig
aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko:
flamigi la fajron
[19];
ŝi kolorigis siajn okulojn
[20];
kio do tiel entuziasmigis la membrojn
[21];
ia malica celo […] glaciigis al ŝi la koron
[22];
[ŝi] moke pintigis la buŝon
[23];
la sorĉistino […] ŝtonigis lin
[24];
la hilelistoj decidis publikigi siajn dogmojn
[25];
kiu rajtigas vin traserĉi mian ĉambron
[26]?
iam mi reguligos la kontojn
[27];
ruinigi la landon
[28].
Rim. 1: Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (igi ano); edzigi (igi edzo); fianĉigi, ktp.Rim. 2: Kelkaj verboj signifantaj „meti ion en la staton montratan de la radiko“ aŭ „doni al io la formon montratan de la radiko“ estas senpere derivitaj per la sufikso ig el substantivaj radikoj: amasigi (meti en staton de amaso, aranĝi en maniero de amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenonZ ; foliigi arĝenton [29]; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel ke ĝi konservu naturan vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton de pecoj); polvigi FK ; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj) (Kp. rim. ĉe -ig5.c).Rim. 3: El aliaj substantivaj radikoj oni sammaniere derivas per la sufikso ig sen prefiksa prepozicio verbojn signifantajn „havigi al, provizi per, garni per“ (kio ĉe sciencaj terminoj foje esprimiĝas per la radika sufikso iz): bukligi hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon (oni uzas ankaŭ enkorpigi. Kp. -ig5); leĝigi popolonZ (doni leĝojn al); limigi kampon (doni limojn al); rajtigi senditon (doni rajton al); rimigi versojn; truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al).Rim. 4: Konforme al la principo permesanta forlason de afikso, kiu ne estas nepre necesa, la esperantistaro pli kaj pli kutimas forigi ĉe la verboj aluditaj en Rim 2 kaj 3 ne nur la prefikson sed ankaŭ la sufikson ig en la okazoj, kiam la derivita verbo evidente povas havi nur unu sencon: embarasi, niveli, animi, balzami, bridi, bukli, digi, figuri, formuli, gudri, kadri, limi, loki, lumi, maski, makuli, nodi, numeri, ombri, ori, sulfuri, vaksi, vuali, zoni, ktp. Kp. la analogajn verbojn senpere derivitajn de nomo de ilo: martelo-marteli. Oni ankaŭ rimarku, ke la mala responda verbo konservas ambaŭ afiksojn: senanimigi, senbridigi, senmaskigi, ktp. (Kp. -ig5.c rim. 2).
- 5.
-
Kun substantiva radiko antaŭita de prefiksa
prepozicio, ig havas diversajn sencojn,
laŭ la speco de la prefikso, sed la substantivo
estas ĉiam la komplemento de tiu prepozicio.
- a)
- Kun loka prepozicio, ig signifas: „meti en la lokon esprimatan de la radiko“: ni albordigis la boaton [30]; Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado Marta ; neintence eldirita vorto devojigas la konversacion [31]; elartikigi siajn manradikojn [32]; ili enbalzamigas iliajn restaĵojn [33]; endomigi, enkadrigi, enkaleŝigi, enkorpigi, enkasigi, enlimigi, enlitigi, enmanigi, ensabligi (ŝipon), enŝipigi, enterigi, entombigi; interdigigi (meti inter digojn); subakvigi (meti sub akvon); surkrucigi (meti sur krucon); surterigi, ktp.
- b)
- Kun prepozicio esprimanta senecon aŭ forigon, ig signifas: „senigi je la objekto esprimata de la radiko“: senakvigi vastajn marĉojn [34]; senbridigi, senbukligi, mallumigi, senmaskigi, senorigi, senplumigi, senpolvigi, detronigi, senvualigi, dezonigi, ktp.
- c)
-
Kun prepozicio esprimanta la manieron
(laŭ, en f.), ig signifas:
„meti en la staton esprimatan de la radiko“:
mi timas, ke mi grave endanĝerigas min
[35];
laŭliniigi palisojn.
(Kp. -ig4
rim. 3).
Rim. 1: Ĉar kelkaj verbaj radikoj ne ebligas, ke oni devenigu de ili verbojn kun maniera aŭ seniga signifo, oni devas tiri tiajn verbojn el la responda substantiva formo: alfinigi Ifigenio (konduki al fino; rad. fini), endormigi (meti en dormon; rad. dormi); malbriligi (senigi je brilo; rad. brili); sendevigi (liberigi iun je devo); senesperigi (forpreni esperon de iu); senmovigi, sensentigi, senvidigi, ktp. Kiam la substantiva formo estas sufikshava, tiu sufikso ordinare malaperas en la kunmetado: enloĝigi (enloĝ(ej)igi, meti en loĝejon; rad. loĝi); enveturigi (meti en veturilon; rad. veturi); senarmigi (senigi je armiloj; rad. armi) ktp. (Kp. Rim. 3)Rim. 2: Ĉar tiu formo de vortfarado per sen estas ordinare pli klara kaj pli drasta ol la formado per mal, oni ofte kreas analogiajn derivaĵojn, kvankam ekzistas pli simpla kontraŭaĵo kaj neaĵo per prefikso mal-: seninfektigi (malinfekti); sensigeligi (malsigeli); senŝarĝigi (malŝarĝi); senvestigi (malvesti); senarmigi (malarmi), ktp.Rim. 3: Oni atentu ne konfuzi du ŝajne similajn sed efektive tute malsamajn formojn de kunmetado, kiuj ambaŭ konsistas el prefiksa prepozicio aŭ adverbo, substantiva radiko, kaj sufikso ig. La unuan tipon, en kiu la substantivo estas komplemento de la prepozicio, ni priparolis supre (-ig5); la alian tipon prezentas vortoj kiel kunordigi, subordigi, dispecigi, kunamasigi, kies formado estas tute malsimila, ĉar en ili la substantivo ne estas komplemento de la prepozicio, sed tiu ĉi prepozicio aŭ adverbo estas prefikse aldonita al jam aparte ekzistanta verbo rekte derivita de substantivo per la sufikso ig (Kp. rim. ĉe -ig4) tiamaniere, ke oni devas analizi tiajn vortojn ne jene: kun-ordo-igi = igi kun ordo; sub-ordo-igi = igi sub ordo; dis-pecoj-igi = igi dise de pecoj, sed jene: kun-ordigi = ordigi-kun (igi en ordon paralele kun io alia); subordigi = ordigi-sub (igi en ordon sub io alia, depende de io alia); dis-pecigi = pecigi-dis (dise meti en staton de pecoj), kc.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 13:20
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:4
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
9. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:1
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:14
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
14. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
16. La Nova Testamento, Mateo 19:6
17. La Nova Testamento, Romanoj 12:10
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:9
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:30
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VIII
23. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
26. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 17
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 22:33
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:9
30. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
31. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
32. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
34. Monato, Stefan Maul: Ĉu kulpas nur la naturo?, 2010
35. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV- beloruse:
- dis~i: разьдзяляць. for~i: выдаляць.
- germane:
- dis~i: trennen. for~i: weglegen, entfernen, fortwerfen.
- hungare:
- dis~i: szétválaszt. for~i: eltávolít.
- nederlande:
- dis~i: scheiden. for~i: wegdoen.
- II.
-
-
Kun verba radiko ig signifas:
„agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimitan de
la radiko“:
- 1.
-
Kun netransitivaj verboj, ig subkomprenigas
antaŭ si la participan sufikson -anta (aŭ
-inta); alivorte ĝi servas por transitivigi
netransitivajn verbojn:
abortigi
(igi iun abortanta);
bruligi, ĉesigi, daŭrigi, devigi
(fari ke iu devu),
dormigi, enuigi, estigi, faligi, ĝojigi,
haltigi, irigi, kurigi, kuŝigi, kutimigi,
mortigi pasigi, pendigi pereigi, rapidigi,
sidigi, starigi, suferigi, ŝprucigi,
venigi, ktp.
Rim.: Kiel pri multaj verboj, la subjekto povas direkti la agon sur sin mem (resendaj verboj): sin mortigi, sin sidigi, sin starigi, ktp.
- 2.
-
Kun transitivaj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la
participajn sufiksojn -anta (aŭ -inta)
aŭ
-ata (aŭ -ita); alivorte ĝi havas
sencon jen
aktivan, jen pasivan.
- a)
- Aktiva senco: sciigi amikon pri novaĵo [36] (igi amikon scianta); trinkigi ĉevalon je akvo; vi vane penas kredigi min, ke tio estas vero Hamlet ; vi min manĝigos, mi vin trinkigos PrV tondro kampulon memorigas pri Dio PrV ŝ devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese [37]; ili lernigis sian langon paroli malveron [38]; ĉio konjektigas min, ke...; la ideoj pensigas, la sentoj agigas; mi decidigis mian amikon veni en la teatron; pli bone estas enviigi ol kompatigi PrV , ktp.
- b)
-
Pasiva senco:
sciigi novaĵon al amiko
[39]
(igi novaĵon sciata);
trinkigi akvon al ĉevalo;
mi manĝigis kokinon al miaj gastoj;
mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn
[40];
li sentigos al vi sian skurĝon
[41];
la teksistoj komprenigis la neordinaran desegnon
[42];
kion la magistrato anoncigas al mi per vi?
marĉandado aĉeti ne devigas
PrV
tiu afero decidigis la militon;
kolorigi muron;
havigi panon al iu;
konigi sciigon;
abonigi gazeton al iu;
aŭdigi sian voĉon;
distingigi iun, ktp.
Rim. 1: Kvankam iu sama ig-verbo povas esti jen aktiva, jen pasiva, ĝi ne povas havi siajn du komplementojn en akuzativo, sed unu el ili devas esti konstruata kun prepozicio; oni ne povas diri: sciigi amikon novaĵon , sed oni devas uzi unu el la du supre montritaj konstruoj.Rim. 2: La supraj reguloj aplikiĝas al la verboj derivitaj per ig de verboj jam kunmetitaj kun prefikso: la pluvo malsoifigas (igas malsoifanta) la teron [43]; vi elhakigis (igis elhakata) al vi tombon [44]; li elĉizigas (igas elĉizata) en la roko loĝejon por si [45] (Kp. -ig5.c rim. 3).Rim. 3: Kvankam la pasiva senco estas pli ordinara kaj ofta, la ig-verbo povas kelkfoje esti dubasenca. Por forigi ĉiun dubon, oni povas, laŭ la konsilo de Zamenhof, esprimi antaŭ la sufikso ig la participan sufikson, ekzemple: la farmisto manĝantigis aŭ manĝatigis siajn kokinojn; konantigi amikon pri libro, konatigi libron al amiko. Esprimado de tiu sufikso estas necesa, kiam oni volas precizigi, ke la ago okazos en la estonteco: devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj BdV .Rim. 4: Kelkaj esperantistoj, precipe german- kaj anglolingvaj, ŝajnas rigardi la sufikson ig kiel necesan karakterizilon de ĉiu transitiva verbo kaj inklinas superflue kaj taŭtologie aldoni ĝin al simplaj transitivaj radikverboj, kiuj tute ne bezonas ĝin; ekz. anstataŭ la simplaj korektaj formoj elekti, konvinki, minaci, fini, sin vesti, ktp, kaj samsence kiel ili, oni uzas la formojn erarajn elektigi, konvinkigi, minacigi, finigi, sin vestigi, trompigi, konfuzigi, sufokigi, preparigi, konsoligi, montrigi, vekigi, ktp. Jam en jaro 1909 sinjoro Boirac, prezidanto de la Akademio, protestis kontraŭ tiu malkorekteco. Oni ankaŭ atentu, ke tia troa uzado de ig kun verba transira radiko tute diferencas de la nenecesa, sed en dubaj okazoj tute korekta almeto de tiu sufikso al substantiva radiko (Kp. -ig4 rim. 3). Oni povas ankaŭ uzi la sufikson igi kiel memstaran verbon (Kp. ig-IV)
36. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:5
39. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:4
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16 - III.
-
-
De ĉiuj verboj derivataj per ig, oni povas regule
devenigi:
- 1.
- Substantivojn, kun la senco: „ago -igi“, aŭ „-igaĵo“, ekz.: la mortigo de Cezaro [46]; la nuligo de la impostoj [47]; ekzekuto per pendigo [48]; la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo [49].
- 2.
- Adjektivojn, kun la senco: „-iganta, povanta -igi“, ekz.: vi havis sanigan dormon [50]; mortiga veneno [51]; ruinigema filino de Babel [52].
- 3.
-
Adverbojn, kun la senco: „laŭ -iga maniero“,
ekzemple:
enuige paroladi;
devige rideti;
memorige por […]
[53];
lavi purige per akvo
[54];
dividi heredige la teron
[55];
blindige blanka
[56];
donu kreskige al via frato […] manĝaĵon
[57];
neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido
[58];
estas tre dolorige pensi, ke homo, kiun oni amis, ne plu
ekzistas
[59].
Rim.: Ĉe tiuj derivitaj adjektivoj kaj adverboj, la sufikso estas ofte malmulte utila, kaj tial forlasita: disting(ig)a, dolor(ig)a, lim(ig)a, ktp.
46. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
48. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
49. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
50. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
51. La Nova Testamento, Jakobo 3:8
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 137:8
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:40
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:4
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:13
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:19
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 21:1
59. Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4 - IV.
-
Radiko samsignifa uzata memstare.
igi
(tr)
Verbo havanta la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de fari, per tio, ke fari signifas, ke io estas ŝanĝata de ia ekstera kaŭzo, dum igi nenion precizigas pri la kaŭzo, kaj havas sekve pli vastan amplekson: igi lin leviĝi [60]; la nokto igis lin revi [61]; tiuj konoj igis ilin observi la astrojn [62]; igis tion supozi ŝiaj hipokrite mallevitaj okuloj [63].Rim.: Kvankam la ordo de la vortoj estas sufiĉe libera en Esperanto, oni kutimas, pro klareco, meti inter igi kaj la infinitivo la subjekton de tiu infinitivo, kaj post la infinitivo ties komplementon: tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi, kaj faros lin pli cedema [64]; kolero de reĝo estas kuriero de morto, sed homo saĝa igas ĝin pardoni [65]; kio do igis ilin vagadi Hamlet ? ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado [66] la bezono de viaj servoj igis nin vin voki Hamlet ; la amuzo igis min forgesi pri la horo; mi igis lin forkuri; la farmisto igis siajn amikojn manĝi la kokinojn; trovi rimedojn por […] igi [la mondon] kiel eble plej baldaŭ […] komenci uzadi la proponatan lingvon FK .60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 12:17
61. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
63. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 8a
64. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 8a
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:14
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:24- angle:
- cause to become cause to do, cause to be, make (cause to do or be)
- beloruse:
- рабіць (нечым, якімсьці), прымусіць (штосьці зрабіць)
- ĉeĥe:
- dělat (něco nějakým) přimět, svést, učinit, činit něco nějakým
- ĉine:
- 使得 [shǐde], 使行 [shǐxíng], 使 [shǐ]
- france:
- faire (+ infinitif), rendre (tel ou tel)
- germane:
- machen, veranlassen
- hispane:
- hacer que
- hungare:
- -tat, -tet, tesz (valamilyenné, valamivé), ösztönöz
- japane:
- ~させる, ~する
- nederlande:
- doen, maken
- portugale:
- fazer, tornar
- ruse:
- сделать (каким-л.), заставить (что-л. сделать)
- slovake:
- robiť niečo nejakým, učiniť
- ukraine:
- робити (яким-н., ким, н., чим-н.), змушувати, намовляти, доводити (до чого-н.)
ige
36.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:5
39. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:4
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
46. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
48. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
49. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
50. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
51. La Nova Testamento, Jakobo 3:8
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 137:8
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:40
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:4
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:13
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:19
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 21:1
59. Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:5
39. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:4
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
46. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
48. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
49. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
50. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
51. La Nova Testamento, Jakobo 3:8
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 137:8
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:40
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:4
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:13
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:19
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 21:1
59. Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4