*sprit/a

*sprita

1.
Montranta spiritan viglon, kiu rapide trovas kaj originale esprimas neatenditan rilaton inter malsamaj aferoj: ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko [1]; sprita vorto tentas, nenion atentas PrV ; pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus [2]; li meritus esti direktoro de malriĉulejo! ĉu tio ne estis sprita diro [3]? ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco [4]; ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj Marta . VD:humuro
2.
Montranta spiritan viglon, kiu elpensas kaj kombinas novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn: la ĥinoj […] elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fiŝoj [5]; li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj [6]. VD:eltrovemo, inventemo, lerteco
angle:
witty, bright, clever, be sprightly
ĉeĥe:
bystrý, duchaplný, důvtipný, vtipný
ĉine:
妙趣 [miàoqù], 机灵 [jīling], 機靈 [jīling], 聪慧 [cōnghuì], 聰慧 [cōnghuì], 風趣 [fēngqù], 风趣 [fēngqù]
france:
astucieux, fin (spirituel), spirituel (ayant de l'esprit)
germane:
gewitzt, gewandt, geschickt 1. geistreich, witzig
hispane:
ingenioso, brillante, inteligente, vivaz
hungare:
szellemes, szellemdús, sziporkázó
japane:
機知に富んだ [きちにとんだ], 才気のある [さいきのある], 気のきいた [きのきいた]
nederlande:
geestig
pole:
dowcipny, sprytny, promienny, świetlany
ruse:
остроумный
slovake:
duchaplný, podarený, vtipný
ukraine:
дотепний, гострий на язик

spriti

(ntr)
Esti sprita: vero ne bezonas mediti nek spriti PrV ; Inocento la 10-a, pri kiu spritas moto de Ludwig von Pastor: „malbonŝanco volis ke la unika persono de lia familio kiu havis la taŭgajn kvalitojn por esti kardinala nepo estis virino“ [7]. VD:elturniĝi
angle:
be witty, be bright, be clever, be sprightly
ĉeĥe:
být vtipný, dělat vtipy, vtipkovat
france:
faire de l'esprit, faire preuve d'esprit
germane:
witzig sein, geistreich sein
hungare:
szellemeskedik, sziporkázik
japane:
機知をひらめかす [きちをひらめかす]
nederlande:
geestig zijn
pole:
wykazywać spryt, dowcipkować
ruse:
острить, острословить
slovake:
byť duchaplný, vtipkovať
ukraine:
говорити дотепи, глузувати, гострословити

sprito

Kapablo rapide eltrovi trafajn, interesajn, lertajn diraĵojn aŭ agmanierojn: plej bona sprito estas silento PrV ; malsato donas spriton PrV ; plantado de fruktoj […] postulas lian tutan spriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro FK .
angle:
wit, brightness, cleverness, sprightliness
ĉeĥe:
duchaplnost, důvtipnost, ostrovtip, vtipnost
ĉine:
風趣 [fēngqù], 风趣 [fēngqù], 妙語 [miàoyǔ], 妙语 [miàoyǔ], 同在 [tóngzài]
france:
présence d'esprit, sens de la répartie
germane:
Gewitztheit, Geschick
hungare:
szellemesség plej bona ~o estas silento: okos ember keveset beszél.
japane:
機知 [きち], 才気 [さいき], ウィット
pole:
dowcip, spryt, smykałka, szpryt (żegl.)
ruse:
остроумие
slovake:
duchaplnosť, dôvtipnosť

spritaĵo

Vortludo, ŝerco, brila eldiro: kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon [8]! ho, ho, ho! ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon: ni estu do homoj [9]! miksinte ŝercon kun seriozaĵo […] vi majstro en vortoj kaj spritaĵoj [10]! kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto? ― la faristo de pendingoj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj ― bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi Hamlet .
angle:
witticism, joke
ĉine:
妙語 [miàoyǔ], 妙语 [miàoyǔ], 玩笑 [wánxiào], 俏皮話 [qiàopihuà], 俏皮话 [qiàopihuà]
france:
bon mot, pirouette (verbale), trait d'esprit
germane:
Witz, Bonmot
hungare:
szellemesség, élc, sziporka
japane:
機知に富んだ言行 [きちにとんだげんこう]
nederlande:
geestigheid
pole:
żart, dowcip, facecja, kawał
ruse:
острота
ukraine:
дотеп

spritulo

Homo kapabla rapide trovi lertan parolon aŭ agon en ĉiu situacio: kortega spritulo; li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon […] tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj [11]; la angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto [12]. VD:amuzisto
angle:
wit, wag, joker kortega ~ulo: court jester.
ĉeĥe:
duchaplný čl., vtipálek, šprýmař
france:
homme d'esprit
germane:
Scherzkeks, Spaßvogel, Witzbold kortega ~ulo: Hofnarr.
hungare:
szellemes ember
japane:
機知に富んだ人 [きちにとんだじん]
pole:
dowcipniś, spryciarz
ruse:
остряк, острослов, остроумец
slovake:
vtipkár
ukraine:
дотепник

malsprita

Spirite malvigla, malrapida, neplaĉa: ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj [13]; malspritaj fanatikuloj [14]. VD:stulta
angle:
stupid, dull, slow-witted, witless
ĉeĥe:
hloupý, pitomý, pošetilý, tupý
ĉine:
[bèn], 愚鈍 [yúdùn], 愚钝 [yúdùn], 拙 [zhuō], 鈍 [dùn], 钝 [dùn]
france:
bêta (adj.), lourd (d'esprit), pesant (d'esprit)
germane:
stumpfsinnig, dümmlich
hungare:
szellemtelen, bárgyú, sületlen
japane:
間の抜けた [まのぬけた], とんまな
nederlande:
dom, onnozel
pole:
tępy, niedołężny, zakuty
ruse:
тупой, бестолковый, неостроумный
slovake:
hlúpy, obmedzený
ukraine:
тупий, безглуздий, недотепний, дурний

malspritulo

Homo kun malvigla spirito, malrapide komprenanta: unu el la prezentistoj ludis malspritulon [15].
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a, la batalo komenciĝas
angle:
stupid person, dullard, slow-witted person, blockhead, fool
ĉeĥe:
hlupák, pitomec
ĉine:
傻叉 [shǎchā], 笨瓜 [bènguā], 蠢汉 [chǔnhàn], 蠢漢 [chǔnhàn]
france:
bêta (subst.), lourdaud (subst.)
germane:
Narr, Dummkopf, Betonkopf, Holzkopf
hungare:
bárgyú alak
pole:
ciamajda, ciapa, partacz, safanduła
ruse:
тупица, бестолочь, увалень
slovake:
chmuľo, chumaj, hlupák, truľo

sensprita

Malsprita: virino malsaĝa, bruema, sensprita, kaj nenion scianta, sidas ĉe la pordo de sia domo [16]. laŭ ili, ne konfesi estas peko, sed konfesi ankaŭ estas peko ― ŝia konkludo: la plenkreskuloj estas senspritaj idiotoj [17].
angle:
witless, dull, insipid
ĉeĥe:
bez vtipu (adj.)
ĉine:
乾巴巴 [gānbābā], 干巴巴 [gānbābā], 淡淡 [dàndàn], 索然无味 [suǒránwúwèi], 索然無味 [suǒránwúwèi]
france:
bêta (adj.), lourd (d'esprit), pesant (d'esprit)
germane:
stumpfsinnig, dümmlich
hungare:
szellemtelen, bárgyú, sületlen
japane:
面白味のない [おもしろみのない]
nederlande:
dom, onnozel
pole:
bez sprytu
ruse:
тупой, бестолковый, неостроумный
slovake:
bez vtipu
ukraine:
тупий, безглуздий, недотепний, дурний

senspritulo

Malspritulo: al la senspritulo ŝi diris: akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj [18].
angle:
witless person, dullard
ĉine:
蠢汉 [chǔnhàn], 蠢漢 [chǔnhàn], 阿木林 [āmùlín]
france:
bêta (subst.), lourdaud (subst.)
hungare:
bárgyú alak
pole:
głupiec
ruse:
тупица, бестолочь, увалень

administraj notoj

mal~ulo: Mankas dua fontindiko.
sen~ulo: Mankas dua fontindiko.