*per

I.

*per

Prepozicio montranta:
1.
Instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: ili […] batis lin per bastonoj [1]; ne per la pano sole vivas homo [2]; sin nutri per la grajnoj de lotuso [3]; plenigu la akvokuvojn per akvo [4]; aspergu per la sango la altaron [5]; li kovris sian vizaĝon per sia mantelo [6]; trafi du celojn per unu ŝtono PrV ; kovri la tablon per blanka tuko [7]; ili svingas per paperoj [8]; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo PrV .
2.
Organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj [9]; minaci per pugno en la poŝo PrV ; li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato [10]; tremi per la tuta korpo Marta ; klakante per la dentoj [11]; maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo [12]; stari per unu piedo en la tombo PrV .
Rim.: Oni ankaŭ uzas per por montri, kiun parton de ies korpo oni tenas: teni la lupon per la oreloj, infanon per la mano; konduki iun per la nazoB (laŭ sia arbitro).
3.
Personon, pro kies interhelpo oni povas plenumi ian agon: mi sendos […] la leteron per ĉi tiea servanto [13]; parenco per Adamo PrV ; la registaro […] en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis [14]; de la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj [15]; la filo ne povas per si mem fari ion [16]; (figure) Esperanto […] memorigas per si (sen helpo de alio) la lingvon italan EE ; (figure) ĉiuj prepozicioj per si mem (sen ia alia motivo) postulas […] la nominativon [17]; (figure) el [tio] jam per si mem elfluas la konkludo, ke EE .
Rim.: Zamenhof atentigas, ke „la prepozicion per post pasivo ni uzas nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: la letero estas skribita per blua inko (ne blua inko skribis la leteron, sed iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon)[18]“. Vd ĉe de.
4.
Rimedon, per kiu estas atingata ia rezultato: Klaro fermis al li la buŝon per kiso IK ; se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto PrV ; kion Dio ne donis, perforte ne postulu PrV ; morto per malsato Marta ; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV ; mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro [...] mi [...] komprenis iom vian leteron [19]; kvitiĝas servo per reservo PrV ; per kurba voj’ al rekta celo veni Hamlet ; li eldevigis la permeson mian per ne ĉesanta ripetado Hamlet ; li turmentas min per malsato tutajn tagojn [20]; la infanoj penis per ĉiuj fortoj [21]; la okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj [22]; [la] pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo Marta ; la vangoj [...] kovriĝis per malsaneca flavo Marta ; ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto [23]; eksvarmos la rivero per ranoj [24]; tiel vantaj, por […] ne aludi eĉ per unu vorto tiun, kiu staras tiel modeste en la angulo [25]; mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi [26]. VD:pro 1
Rim.: En kelkaj okazoj per havas sencon de mezuro: ĉiu sciigo [malbona] alproksimigas min per unu paŝo al la tombo [27]; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton Hamlet ; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo Hamlet .
5.
Manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto Marta ; la trupoj antaŭenkuris per grandaj masoj; mia onklo ne mortis per natura morto [28]; simila al la patro per la karaktero; filo […] tute fremda per la koro Hamlet ; verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj Hamlet ; bela per beleco de anĝelo [29]; ripozi per trankvila dormo FK ; mi vivas […] per mizera, kompatinda vivo [30]; per paŝo serioza kaj majesta, / Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas Hamlet ; ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; li ekkriis per terura voĉo [31]; ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj [32]; ili vivos per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per „o“.
6.
Potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉielo Hamlet ; per la rajtoj de nia amikeco de lernejo Hamlet .
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:3
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. La Nova Testamento, Johano 2:7
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:13
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:14
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
16. La Nova Testamento, Johano 5:19
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 41b, La Revuo, 1908, Majo
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 34:5
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:3
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:19
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
31. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
afrikanse:
deur
albane:
nga
amhare:
angle:
by, with, through, via
arabe:
بواسطة
armene:
ի
azerbajĝane:
tərəfindən
beloruse:
праз, пры дапамозе, з дапамогай
bengale:
দ্বারা
birme:
အားဖြင့်
bosne:
po
ĉeĥe:
lomeno, na
ĉine:
藉着 [jièzhe], 藉著 [jièzhe], 以心 [yǐxīn] 6. 藉由 [jièyóu]
dane:
ved
estone:
poolt
eŭske:
arabera
filipine:
sa pamamagitan ng
france:
par (moyen)
galege:
por
germane:
mit (mittels), mittels
guĝarate:
દ્વારા
haitie:
pa
hinde:
द्वारा
hispane:
por (medio)
hungare:
-val(eszközhatározó), -vel(eszközhatározó), révén, segítségével
igbe:
site
irlande:
ag
islande:
með
japane:
バイ
jave:
dening
jide:
דורך
jorube:
nipa
kanare:
ಮೂಲಕ
kartvele:
მიერ
kazaĥe:
арқылы
kimre:
gan
kirgize:
менен
kmere:
ដោយ
koree:
에 의해
korsike:
par
kose:
ngokuthi
kroate:
od strane
kurde:
ji
latve:
līdz
laŭe:
ໂດຍ
litove:
pagal
makedone:
од
malagase:
amin’ny
malaje:
oleh
malajalame:
കൊണ്ട്
malte:
minn
marate:
द्वारे
monge:
los ntawm
mongole:
өөр
nepale:
द्वारा
njanĝe:
ndi
okcidentfrise:
hyt
panĝabe:
ਕੇ
paŝtue:
له خوا
pole:
przez, poprzez, z pomocą, za pomocą, dzięki (komuś/czemuś)
ruande:
na
rumane:
peste, prin
ruse:
посредством, при помощи
samoe:
i
sinde:
جي
sinhale:
විසින්
skotgaele:
le bhith a ‘
slovake:
pred 7.pádom: ne sole per la pano
slovene:
s
ŝone:
kubudikidza
sote:
ka
sunde:
ku
svahile:
na
taĝike:
бо
taje:
โดย
tamile:
மூலம்
tatare:
тарафыннан
telugue:
ద్వారా
tokipone:
kepeken
ukraine:
по
urdue:
کی طرف سے
uzbeke:
tomonidan
vjetname:
bởi
II.
Vortero samsignifa:

*pera

Ne efikanta nur per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: nia proksimiĝo al [esperanto] estas tro pria, ne sufiĉe pera BonaLingvo ; estis prezentataj perloj de la ĉeĥa kulturo ne pere de la hungara lingvo […], sed ĉi-foje Esperanto funkciis en la rolo de pera lingvo [33]; vi devos kontraŭe skribi al li ofte […], pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj […] novaĵoj kaj, dank’ al tiu pera rimedo, mi ĉiam scios tion, kion vi faras KPr ; ŝi demandis, pri kio temas mia afero, mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus, do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li KrM .
33. La Ondo de Esperanto, Oszkár Princz: Ĉeĥa kulturo per Esperanto
angle:
indirect, aided
ĉeĥe:
nepřímý, zprostředkovaný
ĉine:
間接 [jiànjiē], 间接 [jiànjiē], 斡旋 [wòxuán], 非直接 [fēizhíjiē]
france:
intermédiaire (adj.)
germane:
vermittelnd, indirekt
hispane:
intermediario (adj.)
hungare:
közvetett, indirekt
japane:
間接の [かんせつの], 仲介の [ちゅうかいの]
nederlande:
door, door middel van, met
pole:
pośredni
rumane:
indirect
ruse:
опосредованный, непрямой
slovake:
nepriamy, sprostredkovaný
ukraine:
опосередкований, непрямий

*peri

Helpi al iu atingo.
a)
(ntr)
Interhelpi por efektivigi ion: Esperanto celas peri komunikadon interkulture BonaLingvo ; persono, kiu akceptis principe la Internacian Lingvon, devas konscii, ke ĝia rolo ne estas nur peri mendon de glaso da biero en restoracio, sed servi kiel rimedo de pensado kaj de komunikado sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco Ret .
b)
(tr)
Havigi ion al iu per sia helpo, klopodo, efiko: mi […] volonte peros liajn pensojn al ŝi LGA ; ili korespondas tre malmulte, la sciigojn peras plejofte la telefono VaK ; ĵurnalistoj […] emas aldoni al nia proponita teksto sian propran, ofte por Esperanto malpli favoran, opinion, aŭ forstreki parton, kio peras al la publiko malkorektan impreson EfI ; la tolerema islamo de Al-Andalus […] peris la helenan idearon al Eŭropo [34].
angle:
1.a to mediate, act as agent 1.b to procure, provide, supply
beloruse:
пасярэднічаць
ĉeĥe:
dohodit, prostředkovat, zprostředkovat
ĉine:
劝和 [quànhé], 勸和 [quànhé], 圆场 [yuánchǎng], 圓場 [yuánchǎng], 拉皮条 [lāpítiáo], 拉皮條 [lāpítiáo], 排解 [páijiě], 疏解 [shūjiě], 調解 [tiáojiě], 调解 [tiáojiě]
france:
s'entremettre, faire avoir, fournir, procurer
germane:
vermitteln
hispane:
intermediar, proporcionar, procurar 1.a mediar, actuar como agente 1.b procurar, proveer, suministrar
hungare:
1.a közvetít 1.b közvetít, szolgáltat
japane:
仲介する [ちゅうかいする], 取り次ぐ [とりつぐ]
nederlande:
bemidddelen
pole:
pośredniczyć
rumane:
media
ruse:
посредничать
slovake:
sprostredkovať, tlmočiť
ukraine:
бути посередником

perado

Ago peri: foje ĉiuj popoloj povus interkompreniĝi senpere, sen la falsa perado de malicaj interpretistoj MPe ; la perado kaj kontrolado de korespondo inter sovetaj kaj alilandaj proletoj […], estis la ĉefa aktiveco, per kiu SEU vivtenis sin EeP ; dum la enkonduko mi konscias ke la perado ne sukcesos […], samaj aferoj simple ne estas egale divideblaj inter du homoj [35].
35. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
agency, mediation
beloruse:
пасярэдніцтва
ĉeĥe:
zprostředkování
ĉine:
中介 [zhōngjiè], 中介所 [zhōngjièsuǒ], 調停 [tiáotíng], 调停 [tiáotíng]
france:
bons offices
germane:
Vermittlung
hispane:
intermediación
hungare:
közvetítés, jószolgálat
japane:
仲介 [ちゅうかい], 取次 [とりつぎ]
nederlande:
bemiddeling
pole:
pośrednictwo
rumane:
mediere
ruse:
посредничество
slovake:
sprostredkovanie
ukraine:
посередництво

peranto

Helpanto, per kies subteno oni traktas aferojn kun aliaj personoj: mi zorgas pri la bonaj rilatoj kun la perantoj de la magazino kaj enkasigas ĉiujn kotizojn [36]; se temas pri fidinda Interret-peranto, oni certe esploros vian plendon [37]. SUB:agento, delegito, komisaro, komisiito
36. Gerd Jacques: Monato sin prezentas, Monato, 2003/01, p. 6
37. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998/04, p. 14
angle:
agent, intermediary, mediator
beloruse:
пасярэднік, правайдар
ĉeĥe:
prostředník, zástupce
ĉine:
[méi], 中人 [zhōngrén], 中間人 [zhōngjiānrén], 中间人 [zhōngjiānrén], 經紀人 [jīngjìrén], 经纪人 [jīngjìrén], 調停者 [tiáotíngzhě], 调停者 [tiáotíngzhě], 仲介 [zhòngjiè], 介紹人 [jièshàorén], 介绍人 [jièshàorén], 調停人 [tiáotíngrén], 调停人 [tiáotíngrén], 調解人 [tiáojiěrén], 调解人 [tiáojiěrén]
france:
intermédiaire (subst.)
germane:
Vermittler, Mittler
hispane:
intermediario
hungare:
közvetítő
japane:
仲介者 [ちゅうかいしゃ], 取次者 [とりつぎしゃ]
nederlande:
bemiddelaar, provider
pole:
pośrednik, faktor
rumane:
misit, broker, factor
ruse:
посредник
slovake:
prostredník, zástupca
ukraine:
посередник

edzperanto

ESP Intence misprononcita „Esperanto“, atentigante pri la pariga efiko de la lingvo: Esperanto – Edzperanto, la 6an de marto geedziĝis en la slovaka urbo Poprad aŭstraliano Trevor Steele kaj slovakino Katarina Bodnárová [38]; mi sentas min forpuŝata, tio verŝajne aperas ĉe pluraj inoj kiam edzperanto ĉesas funkcii: oni ne regas la alian lingvon, sed oni sentas sin proksima al lia kulturo [39].
38. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
39. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
ĉine:
[méi]

perilo

Rimedo: Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn […], ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj EeP ; tiu ĵurnalo estas evidente la perilo per kiu drogo-kompanioj entuziasmigas certajn sekciojn de la merkato [40]; algoritmoj fariĝis preskaŭ rutinaj periloj kiam oni skribas enrete [41].
40. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
41. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Google kaj lingva imperiismo
angle:
agency, agent, means, instrument, medium
beloruse:
сродак
ĉine:
中介 [zhōngjiè], 介質 [jièzhì], 介质 [jièzhì], 媒介 [méijiè]
germane:
Mittel, Vermittlung
hispane:
agencia, agente, instrumento, medio
hungare:
közvetítőeszköz
japane:
手段 [しゅだん], 媒体 [ばいたい]
pole:
środek (sposób)
rumane:
mijloc

ĉi-pere

Per ĉi tiu diro, dokumento, deklaro: la Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton [42]. SIN:jene
angle:
by this means, by this agency
ĉine:
[zī], 茲 [zī], 特此 [tècǐ]
france:
par les présentes
germane:
hiermit
hispane:
por la presente
pole:
niniejszym, w ten sposób
rumane:
prin aceasta, în acest fel

senpera

Aganta per si mem sen perado de aliaj: senpera organizanto de la kongreso en lia propra urbo [43]; la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano KPr ; Suzano starigis inter tiuj du fariĝoj senperan rilaton KPr ; mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton [44]. VD:ĉi-apuda, rekta2, senkondiĉa
angle:
unaided, direct, independent, agentless
beloruse:
непасрэдны, беспасярэдні
ĉeĥe:
bezprostřední, přímý
ĉine:
迳直 [jìngzhí], 逕直 [jìngzhí], 直接 [zhíjiē], 径直 [jìngzhí], 徑直 [jìngzhí], 成方形 [chéngfāngxíng], 照直 [zhàozhí], 直按 [zhíàn]
france:
direct (sans intermédiaire)
germane:
direkt
hispane:
directo (sin intermediario)
hungare:
közvetlen, direkt
japane:
直接の [ちょくせつの]
nederlande:
rechtstreeks, direct
pole:
bezpośredni, bezzwłoczny, natychmiastowy
rumane:
direct
ruse:
непосредственный
slovake:
bezprostredný, priamy
tibete:
དེ་མ་ཐག་ཏུ་
ukraine:
безпосередній, прямий

senpere

Sen intera objekto aŭ helpo, rekte, mem: senpere apud la lito [45]; ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton [46]? la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo KPr . VD:senhezite, tuj
angle:
directly, independently, unaidedly
beloruse:
непасрэдна, беспасярэдне
ĉeĥe:
bezprostředně, přímo
ĉine:
一径 [yījìng], 一徑 [yījìng], 直 [zhí], 迎面而來 [yíngmiànérlái], 迎面而来 [yíngmiànérlái]
france:
directement, immédiatement (sans intermédiaire)
hispane:
directamente, immediatamente (sin intermediario)
hungare:
közvetlenül, egyenesen
japane:
直接に [ちょくせつに], じかに
nederlande:
rechtstreeks, direct
pole:
bezpośrednio, wprost
rumane:
explicit, imediat
ruse:
непосредственно
slovake:
bezprostredne, priamo, rovno
tibete:
ཁ་ཐུག་ལ་
ukraine:
безпосередньо, прямо

pere de

(prepoziciaĵo)
Per la helpo de, per la intera agado de: la profetoj […] pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn [47]; nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino VivZam ; plej granda komerco okazas pere de malgrandaj vendejoj [48]; oni evoluigas la sistemon DLT por maŝintradukado pere de la uzo de Esperanto kiel interlingvo [49].
47. La Nova Testamento, Hebreoj 11:33
48. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
49. J. Wells: ni vivas en historia momento, Esperanto, 1988:9 (993), p. 143a
angle:
by means of
ĉeĥe:
něčím, prostřednictvím něčeho
ĉine:
藉由 [jièyóu], 凭借 [píngjiè], 憑借 [píngjiè], 凭靠 [píngkào], 憑靠 [píngkào], 藉着 [jièzhe], 藉著 [jièzhe]
france:
au moyen de, par l'intermédiaire de
germane:
vermittels, mithilfe von, mit
hispane:
mediante, por medio de, a través de
hungare:
által, révén, közvetítésével
japane:
~を介して [をかいして]
pole:
za pomocą
rumane:
prin intermediul, cu ajutorul
slovake:
prostredníctvom
ukraine:
за допомогою, через
III.

per-

Prefikso signifanta, ke la ago esprimata de la radiko iĝas rimedo por atingi iun celon: perlabori; perludi (gajni per ludo); perflati (atingi flatante); oficiala pervoĉdona decidoZ .
germane:
durch, per, mittels, mit
hispane:
por medio de, con, por
hungare:
~flati: kihízeleg. ~voĉdona: szavazásos.
malaje:
wakil
pole:
do-
rumane:
de-
volapuke:
dub

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
ĉi-~e: Mankas dua fontindiko.
~-: Mankas dua fontindiko.
~-: Mankas verkindiko en fonto.