*profit/i UV
*profiti
(x)
- 1.
-
Ricevi utilon, gajnon, avantaĝon el io:
ili elspezis, sed ne profitis
[1];
[ni] restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos
[2];
kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino
[3];
ricevi la rajtigon profiti de la trezorejo
[4];
profitu tion, kion la dioj donas al vi hejme
[5];
tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata
[6];
homo sperta [li] sciis, ke oni plej volonte profitas la fremdan
malfeliĉon
[7];
mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta
[8];
mi ne volas profiti la favoron de la princo
[9];
se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo
Marta
;
[siajn] kaleŝojn […] li anstataŭigis per pli novmodelaj
veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn
[10];
li multe profitis el la milito;
du militas, tria profitas
PrV
.
eluzi, gajni, lukri
- 2.
-
Fari uzon de oportuna cirkonstanco:
mi profitis la okazon por min bani
[11];
mi profitis ĉi tiun aventuron kaj forkuris
[12];
Reĝino profitis tiun intermeton por eliri
[13];
depost longa tempo ili atendis, ili profitis tiun hazardon, kaj eniris
kontraŭvoje en vagonaron
[14];
li profitos tiun belan matenon por malrigidigi siajn krurojn
[15];
li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio
[16];
[li] profitis la momenton, por palpi lian frunton
[17].
ekspluati, utiligi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:13
2. La Nova Testamento, Jakobo 4:13
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
9. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
11. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVIII
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII
2. La Nova Testamento, Jakobo 4:13
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
9. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
11. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVIII
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII
- angle:
- profit
- beloruse:
- 1. атрымліваць карысьць, атрымліваць прыбытак, атрымліваць зыск, атрымліваць выгоду 2. скарыстацца (зь нейкай магчымасьці, шанца і да г. п.)
- ĉeĥe:
- mít prospěch, mít zisk, profitovat, prospěchařit, vytěžit, využít, vyzískat, získat
- ĉine:
- 受益 [shòuyì], 盈利 [yínglì], 牟取暴利 [móuqǔbàolì]
- france:
- profiter, bénéficier
- germane:
- 1. profitieren, gewinnen 2. nutzen, ausnutzen
- hispane:
- 1. lucrar 2. aprovechar
- hungare:
- kihasznál, él vele 1. nyer, hasznot húz, profitál
- japane:
- 利益を得る [りえきをえる], 得をする [とくをする], 得る [える], もうける, 利用する [りようする]
- nederlande:
- 1. voordeel trekken uit 2. profiteren
- pole:
- korzystać, zyskiwać
- portugale:
- lucrar, aproveitar, lograr, tirar proveito de, aproveitar-se de, prevalecer-se de
- ruse:
- получать пользу, получать выгоду, получать прибыль
- slovake:
- mať osoh, zisk, úžitok
- tibete:
- ཁེ་བཟང་
- ukraine:
- користати, скористатися, одержувати користь, прибуток, мати зиск
profita, profitdona
-
Haviganta profiton:
saĝeco kune kun hereda havo […] estas profita al tiuj, kiuj vidas la
sunon
[18];
mia kristaneco estos por mi pli profitdona, ol mia filozofio
[19];
ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn
[20]!
sub la imperio la retoriko fariĝis profitdona metio, dum la parolarto
malsupreniris al la nivelo de ordinara rutino
[21];
oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar
ĉiuj lin amis
[22];
li facile trovos por vi oficon, malpli lacigan ol la via kaj pli profitan
[23];
postuli kondiĉojn pli profitajn
Marta
;
dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli
grandiĝis
[24];
peke akirita ne estas profita
PrV
.
avantaĝa, favora2, lukra, rendimenta
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:11
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
22. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo
23. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
22. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo
23. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
- beloruse:
- прыбытковы, зыскоўны
- ĉeĥe:
- prospěšný, přinášející zisk, rentabilní, užitečný, ziskový
- ĉine:
- 益 [yì], 有利可图 [yǒulìkětú], 有利可圖 [yǒulìkětú], 划算 [huásuàn], 有利益 [yǒulìyì], 优越 [yōuyuè], 優越 [yōuyuè], 裨 [bì], 有利 [yǒulì], 可賺錢 [kězhuànqián], 可赚钱 [kězhuànqián], 得益 [déyì]
- france:
- avantageux, profitable
- germane:
- gewinnbringend, nutzbringend, vorteilhaft, ergiebig, gewinnerzielend, profitabel, einträglich, ertragreich
- hungare:
- hasznos, hasznot hozó, profitáló peke akirita ne estas ~a: ebül szerzett vagyon ebül vész el.
- japane:
- 利益を生む [りえきをうむ], もうけになる, 有益な [ゆうえきな], ためになる
- nederlande:
- voordelig
- pole:
- rentowny, intratny
- ruse:
- прибыльный, выгодный
- slovake:
- rentabilný, užitočný, ziskový
- ukraine:
- корисний, прибутковий, зисковний
profito
- 1.
Gajno2 ricevita de iu laboro, de entrepreno: ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste [25]; la etulo povus alporti al ni grandegan profiton, se ni montrus lin […] por mono [26]; multaj personoj aliĝas […] pro atendata profito [27]; en la malvastaj mallumaj stratetoj homoj […] serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin […] la espero de akiro Marta ; ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri Marta ; lia onklo lin malheredos por mia profito [28]; la financa raporto pri 1970 montris unuafoje post multaj jaroj profiton [29]; la nuna, per intertempaj profitoj kreskinta kapitalo, liveros al li proksimume £100 jare [30]; [ili] sindone kaj senprofite laboris kun ni [31]; multe da profito estas de la forto de bovoj [32]; kiu amas la liton, ne akiros profiton PrV ; pli valoras kontenta spirito ol granda profito PrV .
interezo, plivaloro1, profitmarĝeno
- 2.
-
Utilo, supereco ricevita de io:
al la Usonanoj mem la Kongreso faras profiton, ĉar nun, por la unua fojo, ili
aŭskultis Esperanton parolatan de Eŭropanoj
[33];
ŝi progresadis malrapide, […] la sciado […] donadis
pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo
Marta
;
mi ne volas tiri profiton el via eraro
[34];
de ĉiu laboro estas profito
[35];
tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn
[36];
la hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite
(senefike) uzitaj
[37].
avantaĝo, beno, bonŝanco, favoro, oportuno
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 8:3
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
29. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
30. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
31. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:4
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:23
36. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
29. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
30. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
31. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:4
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:23
36. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
- beloruse:
- прыбытак, зыск, карысьць
- ĉeĥe:
- profit, prospěch, užitek, výnos, výtěžek, zisk
- ĉine:
- 利润 [lìrùn], 利潤 [lìrùn], 好处 [hǎochu], 好處 [hǎochu], 盈利 [yínglì], 益 [yì], 利 [lì], 收益 [shōuyì]
- france:
- profit, bénéfice
- germane:
- 1. Gewinn, Profit 2. Nutzen
- hungare:
- 1. nyereség, profit 2. haszon, nyereség
- indonezie:
- 2. laba, profit, untung
- japane:
- 利益 [りえき], もうけ, 利得 [りとく], 利潤 [りじゅん], 益 [ますます], 得 [う], 利便 [りべん], 利点 [りてん]
- nederlande:
- 1. winst 2. voordeel
- pole:
- dochód, korzyść, zysk
- ruse:
- 1. прибыль 2. польза, выгода
- slovake:
- profit, prospech, výnos, výťažok, zisk, úžitok
- ukraine:
- користь, прибуток, зиск
profitemo, profitamo
-
Deziro profiti:
la homoj seniluziigis lin […] ŝajnigante diversajn aferojn pro
profitemo
[38];
tiuj belegaj kaj grandanimaj ideoj paliĝas, sekiĝas, senviviĝas, kaj ĉion
konkeras la riĉeco kaj profitamo
[39];
pri senlaboreco kulpas ĉefe la ekonomia situacio, internacia konkurenco kaj
entreprena profitemo
[40].
intereso3
38.
Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
39. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
40. Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste, 2005
39. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
40. Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste, 2005
- beloruse:
- карысьлівасьць
- france:
- esprit de lucre
- germane:
- Profitgier, Gewinnsucht
- hungare:
- haszonlesés, profitéhség
- japane:
- 強欲 [ごうよく], 金銭欲 [きんせんよく]
- nederlande:
- winstbejag
- pole:
- wyrachowanie
- ruse:
- корысть
profitema, profitama
- Celanta nur profiton: [li] invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn [41]; Ho, vi plej glora Atrido, ⫽ kaj plej profitama el ĉiuj [42]; profitemulo malĝojigas sian domon [43]; li estas ne profitama, honesta homo [44].
41.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
42. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:27
44. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
42. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:27
44. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
- angle:
- greedy for profit
- beloruse:
- карысьлівы
- ĉeĥe:
- chamtivý, ziskuchtivý, zištný
- ĉine:
- 一味追逐利润 [yīwèizhuīzhúlìrùn], 一味追逐利潤 [yīwèizhuīzhúlìrùn], 營利 [yínglì], 营利 [yínglì], 貪心 [tānxīn], 贪心 [tānxīn]
- france:
- intéressé (cherchant son intérêt)
- germane:
- profitgierig, gewinnsüchtig
- hispane:
- lucrativo
- hungare:
- haszonleső, profitéhes, haszonelvű
- japane:
- 利益優先の [りえきゆうせんの], 欲得ずくの [よくとくずくの], 計算高い [けいさんだかい]
- nederlande:
- baatzuchtig
- pole:
- chciwy, skąpy
- ruse:
- корыстный
- slovake:
- chamtivý, ziskuchtivý, zištný
- ukraine:
- корисливий
profitigi
(tr)
- 1.
- Esti kaŭzo pro kiu iu profitis: forta Eŭropa Komunumo profitigos ankaŭ ties najbarojn [45]; mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn [46]; [ĉu] malmoraleco profitigas kaj moraleco ne [47]?
- 2.
- Ebligi, ke iu profitu de io: profitigi sian sperton al iu; profitigi iun de sia sperto.
45.
Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en
Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
46. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
47. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
46. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
47. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
- beloruse:
- прыносіць прыбытак, прыносіць зыск, прыносіць карысьць
- ĉeĥe:
- nechat profitovat
- ĉine:
- 有助于 [yǒuzhùyú], 有助於 [yǒuzhùyú]
- france:
- faire profiter, servir les intérêts de
- germane:
- profitieren lassen, begünstigen
- hungare:
- kamatoztat (átv.) 1. nyereséghez juttat, profitot biztosít
- japane:
- 利益を与える [りえきをあたえる], もうけさせる, 役に立てる [やくにたてる]
- nederlande:
- voordeel bezorgen
- pole:
- kalkulować się, opłacać się, wykorzystać
- ruse:
- 1. приносить выгоду, приносить прибыль
- slovake:
- nechať profitovať
- ukraine:
- приносити користь, прибуток, зиск
malprofito

- Malgajno aŭ utilo kaŭzita al iu de io: ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton [48]; [se] ni malfruiĝas […] tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablaĵojn Marta .
48.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:13
- beloruse:
- страта
- ĉeĥe:
- deficit, prodělek, ztráta, újma
- ĉine:
- 损失 [sǔnshī], 損失 [sǔnshī], 亏损 [kuīsǔn], 虧損 [kuīsǔn], 损耗 [sǔnhào], 損耗 [sǔnhào], 丧命 [sàngmìng], 喪命 [sàngmìng]
- france:
- dépens, perte
- germane:
- Verlust
- hungare:
- veszteség
- indonezie:
- rugi
- japane:
- 損 [そん], 損失 [そんしつ], 赤字 [あかじ], 不利益 [ふりえき]
- nederlande:
- nadeel, verlies
- pole:
- krzywda, nierentowność
- ruse:
- убыток
- slovake:
- doplatenie, strata
- ukraine:
- збиток
neprofitema
-
Ne zorganta propran profiton:
lia helpo estas ne tute neprofitema
[49];
li fondis neprofiteman (kp komunuza)
karitatan asocion Bona anĝelo
[50].
abnegacia, malegoista, sindona
49.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ŝipestro rakontas
50. Monato, Julius Hauser: Karitato-kandidato, 2014
50. Monato, Julius Hauser: Karitato-kandidato, 2014
- beloruse:
- бескарысьлівы
- ĉeĥe:
- neziskový
- ĉine:
- 无私 [wúsī], 無私 [wúsī], 忘我 [wàngwǒ], 不以贏利為目的 [bùyǐyínglìwèimùdì], 不以赢利为目的 [bùyǐyínglìwèimùdì], 不顧自己 [bùgùzìjǐ], 不顾自己 [bùgùzìjǐ], 非營利 [fēiyínglì], 非营利 [fēiyínglì], 非盈利 [fēiyínglì], 非贏利 [fēiyínglì], 非赢利 [fēiyínglì], 不謀取私利 [bùmóuqǔsīlì], 不谋取私利 [bùmóuqǔsīlì], 利他 [lìtā], 捨己 [shějǐ], 舍己 [shějǐ]
- france:
- désintéressé
- germane:
- uneigennützig, selbstlos, gemeinnützig
- hispane:
- no lucrativo
- hungare:
- nem haszonelvű, nonprofit
- japane:
- 無欲な [むよくな], 無償の [むしょうの]
- nederlande:
- onbaatzuchtig
- pole:
- bezinteresowny, nie nastawiony na zysk
- ruse:
- бескорыстный
- slovake:
- neziskový
- ukraine:
- безкорисний, безкорисливий
senprofita
-
Ne estiganta profiton:
senprofita publika organizaĵo
[51];
senprofita eduka organizaĵo
[52];
senprofita prezo (egala al la propraj kostoj)
finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita revuo komplete farata per propra
kopiilo
[53];
malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al [li]
mankis spertoj en la kuirarta fako
[54].
neprofitema
51.
Monato, Julius Hauser: Bratislavo, urbo kun (ĉina) klaso, 2012
52. Monato, Garbhan MacAoidh: Nova Usona Jarcento, 2006
53. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
54. Monato, Xu Jinming: Ĉinio: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas
52. Monato, Garbhan MacAoidh: Nova Usona Jarcento, 2006
53. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
54. Monato, Xu Jinming: Ĉinio: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas
- angle:
- profitless sen~a prezo: net cost price.
- beloruse:
- беспрыбытковы, некамэрцыйны
- france:
- sen~a prezo: prix de revient.
- germane:
- unprofitabel, profitlos sen~a prezo: Selbstkostenpreis.
troprofiti
(tr)
- beloruse:
- эксплюатаваць
- ĉine:
- 剝削 [bōxuē], 剥削 [bōxuē]
- france:
- abuser de, exploiter
- germane:
- rücksichtslos ausnutzen, wuchern, ausbeuten
- hungare:
- visszaél
- japane:
- 搾取する [さくしゅする]
- nederlande:
- exploiteren
- pole:
- wykorzystywać, wyzyskiwać
- ruse:
- эксплуатировать
troprofito
-
Tro granda profito, ekz-e pro tro alta interezo, ekspluato de ies misa situacio ks:
[ili] pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito
[55].
uzuro
55.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:8
- angle:
- usury
- beloruse:
- эксплюатацыя
- ĉine:
- 高利 [gāolì]
- france:
- usure
- germane:
- Wucher, Geldschneiderei, Nepp
- japane:
- 過剰利益 [かじょうりえき]
- pole:
- lichwa
profite de
(prepoziciaĵo)
- Pro favora okazo, cirkonstanco de: profite de ŝanco por sin montri kapabla, oni vigladis en la mastrumado [56]; fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite (kp benefico) de la holanda „Ruĝa Kruco“ [57].
56.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 71a, p. 506a
57. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
57. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
- beloruse:
- карыстаючыся…
- ĉine:
- 互相利用 [hùxiānglìyòng]
- france:
- à la faveur de
- germane:
- zum Vorteil von
- hungare:
- kihasználva, hasznára
- pole:
- korzystnie