*senc/o

*senco

1.
Ideo pri tio, kion esprimas vorto aŭ frazo: la vorton „ŝati“ mi uzas ordinare en la senco de „rigardi kiel valoran, kiel gravan“ [1]; la senco de ambaŭ vortoj estas malsama [2]; [sen] la akuzativo […] la senco ofte estus ne klara [3]; kelkaj verboj havas duoblan sencon [4]; en la frazo „la akvo plenigas la kruĉon“ la senco diras al ni, ke la sufikso „ig“ estas necesa [5]; la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi [6]; la akuzativo en nia lingvo […] dependas […] nur de la senco [7]; li […] klarigis al mi la sencon de la diritaĵo [8]; tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco FK ; li estis homo en plej pura senco Hamlet ; metafora senco. VD:signifo
2.
Komprenebleco, memevidento: delire kaj sen ia klara senco Hamlet ; la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron VivZam .
3.
(evitinde) PIV1 Sencumo: [la bildoj montras] en kontraŭ[horloĝ]a senco ekde la supra maldekstra angulo [9].
Rim.: Pri nuancigo inter „senco“ kaj „signifo“ vidu la rimarkon sub signifo.
afrikanse:
sin
albane:
kuptim
amhare:
ስሜት
angle:
1. sense, meaning 2. sense, meaning
arabe:
المعنى
armene:
իմաստ
azerbajĝane:
mənada
beloruse:
1. сэнс 2. сэнс
bengale:
জ্ঞান
birme:
အာရုံ
bosne:
smislu
bulgare:
смисъл
ĉeĥe:
smysl, směr, význam 1. smysl (čeho) 2. smysl (čeho)
dane:
fornuft
estone:
mõttes
eŭske:
zentzu
filipine:
pakiramdam
france:
1. sens (signification) 2. sens (signification)
galege:
sentido
germane:
1. Sinn, Bedeutung 2. Sinn
guĝarate:
અર્થમાં
haitie:
sans
haŭse:
ma’ana
hebree:
1. פירוש, מובן 1. משמעות 2. משמעות
hinde:
भावना
hispane:
1. sentido 2. sentido
hungare:
1. jelentés 2. értelem
igbe:
uche
irlande:
ciall
islande:
vit
itale:
senso
japane:
感覚 [かんかく]
jave:
raos
jide:
זינען
jorube:
ori
kanare:
ಅರ್ಥದಲ್ಲಿ
kartvele:
აზრი
kazaĥe:
сезім
kimre:
synnwyr
kirgize:
сезим
kmere:
យល់
koree:
의미
korsike:
asempiu
kose:
intsingiselo
kroate:
osjećaj
kurde:
hîs
latine:
sensum
latve:
saprāts
laŭe:
ຄວາມຮູ້ສຶກ
litove:
jausmas
makedone:
смисла
malagase:
hevitra
malaje:
rasa
malajalame:
അർഥത്തിൽ
malte:
sens
maorie:
tikanga
marate:
अर्थ
monge:
siab
mongole:
мэдрэмж
nederlande:
1. zin (betekenis), betekenis 2. zin (betekenis), betekenis
nepale:
अर्थ
njanĝe:
m’lingaliro
okcidentfrise:
sin
panĝabe:
ਭਾਵਨਾ
paŝtue:
احساس
pole:
kierunek (ruchu) 1. sens, znaczenie 2. sens, znaczenie
portugale:
1. sentido
ruande:
kumva
ruse:
1. смысл 2. смысл
samoe:
lagona
sinde:
احساس
sinhale:
හැඟීමක්
skotgaele:
mothachadh
slovake:
smer, význam, zmysel
slovene:
občutek
somale:
dareenka
ŝone:
pfungwa
sote:
kutloisiso
sunde:
rarasaan
svahile:
maana
taĝike:
маъно
taje:
ความรู้สึก
tamile:
உணர்வு
tatare:
мәгънә
telugue:
భావం
ukraine:
сенс
urdue:
احساس
uzbeke:
sezgi
vjetname:
ý nghĩa
zulue:
ngomqondo

senci, havi sencon

(ntr)
Esti komprenebla, prezenti ideon koheran kun la ĉirkaŭa mondo: ne sencas havi senaŭtan tagon en Kolombo krom se la ŝtato pritraktas la verajn kaŭzojn de trafiko kaj poluado [10]; tiam […] nia tuta laborado ne havus sencon [11].
10. Rezwan, trad. H. Dekeŭnink: Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?, GlobalVoices, 2020-01-20
11. L. L. Zamenhof: Ŝanĝotaĵo, La Esperantisto, 1891:4, p.25–26
france:
avoir du sens

sencumo

PIV2
Ĉiu el la du manieroj, en kiuj io povas moviĝi laŭlonge de linio: angulo kalkulita el la Norda direkto laŭ negativa sencumo [12]; kliko estas meĥanismo kiu permesas ke sistemo iru en ian sencumon, sed blokas se la sistemo emas iri al kontraŭa sencumo [13]. VD:orientiĝo2
Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin enkonduki, por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per „sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj „znaczenie“, „sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu ne plene kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj moviĝi laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton.
beloruse:
кірунак (руху)
ĉeĥe:
smysl, směr
france:
sens (direction)
germane:
Sinn (Richtung)
hispane:
sentido (dirección)
hungare:
irány
itale:
senso (verso, direzione)
japane:
向き [むき]
pole:
kierunek (ruchu)
slovake:
smer, zmysel
ukraine:
значення, напрям

ĉefsenco

LIN Precipa, kerna senco, ne dependa je kunteksto; denotacio kontraste al kunsenco: la greka termino „peirasmos“ havas du ĉefsencojn: tento kaj provo [14].
14. B. Caddei: Koresponde, Espero Katolika, 1999:9-10
beloruse:
галоўны сэнс, галоўнае значэньне
france:
dénotation, sens principal
germane:
Hauptbedeutung

dusenca

Kiu havas du sencojn, estas diverse komprenebla: dusencaj neniam estas vortoj de la dioj, kiel tre ofte pensas la prematoj Ifigenio .
france:
ambigu, équivoque (adj.)

dusencaĵo

Diro, signo, aperaĵo dusenca: malfacile estas eviti ĉiam la dusencaĵojn [15].
15. A. E. W.: Answers to Correspondents, The British Esperantist, 1907-07 (31), p. 140a
france:
ambigüité, équivoque (subst.)

iusence, certasence

Iel rigardate, laŭ iu vidpunkto: sonĝoj estas parto de nia ĉiutaga vivo […] iusence gravaj [16]; iusence animpuriga muziko [17]; li jen pritraktas […] aliajn demandojn, kiel revivigo de lingvoj (la hebrea kaj, certasence, la latina) [18].
16. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
17. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonie, Monato, 2002/11, p. 24a
18. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj, 2007
angle:
in some sense
beloruse:
у пэўным сэньсе
bulgare:
в някакъв смисъл, в определен смисъл
france:
dans un certain sens
germane:
in gewissem Sinne
hebree:
באיזשהו מובן
hispane:
en cierto sentido
hungare:
bizonyos értelemben
itale:
in un certo senso
japane:
ある意味で [あるいみで]
pole:
w pewnym sensie
ruse:
в каком-то смысле, в определённом смысле

kontraŭsence

En mala senco3: mi tiurilate sentas min tute kontraŭsence de la aliaj homoj [19]; ĝia nomo, „Ekard“, skribite kontraŭsence, honoras la Universitaton „Drake[20].
beloruse:
насуперак
france:
à l'envers, à rebours
germane:
gegensinnig
hungare:
ellentétes értelemben
itale:
contrariamente (dissentire)
pole:
w przeciwnym kierunku, pod prąd
ukraine:
усупереч значенню, навпаки

kunsenco, kromsenco

LIN Senco flanka, kroma aŭ kiu aperas depende je la cirkonstancoj aŭ la kunteksto; konotacio: „kredo“ ja havas tro da gnoseologiaj kunsencoj; ĉe Paŭlo temas pri la „fido“ [21]; [la vorto]mamook“ akiris maldecan kromsencon [22].
21. G. Berveling: Pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo, Monato, 2001:10, p. 25a
22. Vikipedio, ĉinuka piĝino, 2012-08-31
angle:
connotation
beloruse:
схаваны сэнс, падтэкст, канатацыя
bulgare:
подсмисъл, скрит смисъл
france:
connotation
hebree:
קונוטציה, משמשעות לוואי
hispane:
connotación
hungare:
jelentésárnyalat, konnotáció
itale:
connotazione
pole:
podtekst, zapis między wierszami
ruse:
подтекст, скрытый смысл, коннотация

plensenca

LIN (pri vorto:) Havanta propran leksikan signifon, respondan al la realo en ties aĵoj, agoj aŭ ecoj, kontraste al gramatikiloj perdintaj sian semantikan valoron kaj plenumantaj funkciojn sintaksajn: plensenca verbo; (la verbo ‹aspekti›) ĉiam restas en la limregiono inter kopulaj kaj plensencaj verboj [23].
23. H.A. de Hoog: Du malsanoj en Esperanto, INKO, ISBN 91-7303-136-4. §53
angle:
content (word), full word, autonomous (word) plen~a verbo: lexical verb.
germane:
autosemantisch, hauptsächlich (Wort), selbstständig (Wort) plen~a verbo: Vollverb.
ruse:
знаменательный, полнозначный plen~a verbo: знаменательный глагол, полнозначный глагол.

plursenca

Kiu havas plurajn sencojn; ambigua: „doktoro“ estas plursenca; ĝi povas esti simpla sinonimo por „kuracisto“ aŭ signifi „persono posedanta la plej altan universitatan diplomon“ [24].
ANT:unusenca
24. B. Pabst: Ĉu Zamenhof estis doktoro?, ipernity, 2010-01-08
france:
ambigu, équivoque, polysémique

plursencaĵo

LIN Vorto, esprimo, signo, kiu havas plurajn eblajn sencojn; polisemo: sintaksa plursencaĵo estas nur unu speco de plursencaĵo [25].
25. I. Fantom: PRI: Internacia lingvo, 1997-03-04
beloruse:
шматзначнае слова, шматзначны выраз
france:
polysème

plursenceco

LIN(pri signo, diro...) Havo de pluraj distingeblaj sencoj; polisemio: pluraj problemoj plikomplikas la tradukan procezon, kiel ekzemple mankantaj vortoj, […] plursenceco kaj aliaj [26]; la diferenco inter plursenceco kaj malprecizo ofte estas konfuza [27].
26. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
27. E. Grimley-Evans: Re: Gender in Esperanto, soc.culture.esperanto, 1996-08-30
beloruse:
шматзначнасьць, полісэмія
france:
ambigüité, polysémie
germane:
Mehrdeutigkeit

samsencaĵo

LIN Sinonimo: en tiu lingvo ekzistas [...] vortoj, kiuj ne havas samsencaĵon en la franca [28].
angle:
synonym
beloruse:
сынонім
bulgare:
синоним
france:
synonyme
germane:
Synonym
hebree:
מילה נרדפת
hispane:
sinónimo
hungare:
rokon értelmű szó, szinonima
itale:
sinonimo
nederlande:
synoniem
pole:
synonim
ruse:
синоним

samsenceco

LIN Sinonimeco: internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko [29].
29. P. Aitai: blogo, 2006-12-30
beloruse:
сынанімія
france:
synonymie

sensenca

1.
(io) Havanta nenian sencon; absurda: sensenca parolado, […] tro libera babilado [30].
2.
(io) Malsaĝa, freneza3: la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj Marta ; pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas […] nei [31]; Trajan konvinkiĝis, ke ĉio estas sensenca kaj freneza [32].
30. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 5:4
31. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
32. J. Modest: La ikono, Monato, 2001:12, p. 23a
angle:
1. senseless, nonsensical 2. senseless, absurd
beloruse:
бессэнсоўны
bulgare:
безсмислен
ĉeĥe:
absurdní, nesmyslný
france:
absurde
germane:
sinnlos
hebree:
1. חסר משמעות 2. חסר הℷיון
hispane:
absurdo 1. sin sentido 2. sinsentido, absurdo
hungare:
1. értelmetlen, képtelen 2. ostoba, abszurd
itale:
insensato, assurdo
japane:
無意味な [むいみな], くだらない
nederlande:
zinloos
pole:
1. bezsensowny, absurdalny, nonsensowny 2. durny, głupi, bzdurny, chory, poroniony
ruse:
бессмысленный
slovake:
absurdný, nezmyselný
ukraine:
безглуздий, нісенітний, абсурдний

*sensencaĵo

Aserto, okazaĵo, situacio, kiu ŝajne ne havas sencon, ne estas komprenebla: vi parolas sensencaĵon, mia amiko [33]; la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon [34]; la tuta afero estis nenio krom sensencaĵo [35]! [ili] okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso EE ; devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn [36].
angle:
nonsense, senselessness, absurdity
beloruse:
бязглузьдзіца, бяссэньсіца
bulgare:
глупост, безсмислица
france:
absurdité
germane:
Unsinn, Quatsch
hebree:
שטות
hispane:
sinsentido, absurdo
hungare:
értelmetlenség, képtelenség, ostobaság
itale:
assurdità
japane:
ばかげたこと, ナンセンス
pole:
nonsens, absurd, andron, banialuka, bzdura, głupota
ruse:
бессмыслица, вздор, нелепость
tibete:
གད་སྙིགས་
ukraine:
нісенітниця, дурниця, безглуздість, безглуздя

unusenca

Kiu havas unu sencon, klaras, ne estas miskomprenebla; malambigua: en la faka lingvo ne tiom validas la principo, ke oni kiel plej ekonomie […] formu novajn vortojn, sed pli gravas ja klara kaj unusenca nomado de nocioj [37].
ANT:plursenca
france:
univoque

administraj notoj

pri ~umo :
      Laŭ mi oni uzas la nocion ne nur ĉe laŭlinia direkto, sed ankaŭ ĉe turniĝo:
      sencumo laŭhorloĝa kaj kontraŭhorloĝa... (kp la ekz-on sub ~o 3)
      [WD]
    
ĉef~o: Mankas dua fontindiko.
du~a: Mankas dua fontindiko.
du~aĵo: Mankas dua fontindiko.
plen~a: Mankas dua fontindiko.
plur~a: Mankas dua fontindiko.
plur~aĵo: Mankas dua fontindiko.
sam~aĵo: Mankas dua fontindiko.
sam~eco: Mankas dua fontindiko.
unu~a: Mankas dua fontindiko.