*defend/i PV

*defendi

(tr)
Protekti iamaniere kontraŭ atako: per ĉi tiu preĝo ŝi sin defendis kontraŭ la timoj [1]; kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo PrV .
a)
MIL Ŝirmi kontraŭ korpa aŭ arma atako: defendi urbon kontraŭ la sieĝantoj; lia konduto ne plaĉis al la rigardantoj […], se la grandegulo sin ne defendos, la spektaklo malsukcesos [2]; baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi [3]; Mi en kampo kapon metos, // Por defendi patrolandon [4]; La floreto batalante // Sin defendis pikadante [5];
b)
JUR Dokumente aŭ parole helpi kontraŭ akuzoj: advokato […] venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento [6]; min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi [7]; se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio [8]; se neniu plendas, neniu defendas PrV .
c)
Argumenti, paroli favore al...: kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko [9]; mi defendas fervore nian nunan vojon [10]; mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos [11]; la demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, […] ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ ― morto per malsato Marta ; [sian] starpunkton li defendis en la verko [12].
VD:pledi, protekti2, rebati, ŝirmi2
1. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
2. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:25
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
defend
beloruse:
абараняць, ахоўваць, бараніць
ĉeĥe:
bránit, chránit, hájit, obhajovat, zastat se (někoho)
ĉine:
防御 [fángyù]
france:
défendre (contre les attaques)
germane:
verteidigen, abwehren
hebree:
לְהַגֵן
hispane:
defender
hungare:
véd, megvéd
ide:
defensar
japane:
守る [まもる], 防御する [ぼうぎょする], 防衛する [ぼうえいする], 弁護する [べんごする]
nederlande:
verdedigen
pole:
bronić
portugale:
defender, proteger, resguardar, pugnar por
ruse:
защищать
slovake:
brániť, chrániť, hájiť
svede:
försvara
tibete:
སྲུང བསྲུངས བསྲུང སྲུངས་
ukraine:
захищати, обороняти, боронити, відстоювати

defendo

Ago de tiu, kiu defendas; rimedo por defendi: la du batalantoj […] estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo [13]; Dio estas mia defendo [14]; en momento kiam la proceso ŝajnis finita majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon [15]; vi estas vere malprava […] en via sistemo de defendo [16]; la kupolo […] servas precipe kiel defendo kontraŭ la ŝanĝoj de la vetero [17]; defendo antaŭ tribunalo [18]; li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo [19]; la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon [20]; al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo; PrV senfara plendo ne estas defendo PrV . VD:apologio
angle:
defense, defence
beloruse:
абарона, ахова
ĉeĥe:
obhajoba, obrana, ochrana
ĉine:
防御 [fángyù], 保卫 [bǎowèi]
france:
défense
germane:
Verteidigung, Abwehr
hebree:
הגנה
japane:
防御 [ぼうぎょ], 防衛 [ぼうえい], 弁護 [べんご]
nederlande:
verdediging
pole:
obrona
slovake:
obhajoba, obrana
ukraine:
захист, оборона

defendaĵo

MIL Objekto uzata por defendi: pordego ... funkcias kiel la lasta defendaĵo de la urbo [21]. SUB:blendo, fortikaĵo, remparo1
21. Yi Jun: Urbopordegoj de Pekino, Espero.com.cn, [2009?]
beloruse:
абарончы сродак, абарончае прыстасаваньне, абарончае збудаваньне
ĉine:
防卫物 [fángwèiwù]
france:
dispositif de défense
germane:
Schutz

ĉirkaŭdefendi

(tr)
Defendi ĉiuflanke: kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro [22].
beloruse:
абараняць з усіх бакоў
france:
défendre (de toutes parts)

sendefenda

Kiu malhavas defendon, protekton, ŝirmon, kiu estas senhelpa: mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi [23]; simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon Marta ; la koro […] estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko Marta ; ili vidis, ke juna, sendefenda virino estas la sola persono, kiun ili atakas [24].
angle:
defenseless, defenceless, vulnerable
beloruse:
безабаронны
ĉeĥe:
bezbranný
ĉine:
沒有防備能力 [méiyǒufángbèinénglì], 赤手空拳 [chìshǒukōngquán], 手无寸铁 [shǒuwúcùntiě], 不設防 [bùshèfáng]
france:
vulnérable, sans défense
germane:
wehrlos
hungare:
védtelen
japane:
無防備の [むぼうびの]
nederlande:
kwetsbaar
pole:
bezbronny
slovake:
bezbranný
ukraine:
беззахисний, безборонний

sindefendo

Defendo de si mem kontraŭ eksteraj atakoj: granda tranĉilo por sindefendo [25]; longaj akuzoj kaj egale longaj sindefendoj [26]; se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo [27].
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
26. K. Miner: Taglibro, 2006-08-02
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
beloruse:
самаабарона
ĉeĥe:
sebeobrana
ĉine:
自我防御 [zìwǒfángyù], 自卫 [zìwèi]
france:
défense de soi
germane:
Selbstverteidigung, Selbstschutz
japane:
自己防衛 [じこぼうえい]
slovake:
sebaobrana
ukraine:
самооборона, самозахист

administraj notoj