*dank/i

*danki

(tr)
1.
(iun aŭ al iu, por aŭ pro io) Esprimi per vortoj ŝuldan aŭ aprezan senton pro ricevita servo, bono aŭ propono: danki iun aŭ al iu, pro io aŭ por io; mi dankas al vi pro via komplezo; Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon [1]; [ili] dankis la Eternulon, ke Li estas bona [2]; mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris [3]; Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo [4]; mi anticipe dankas vin
Rim.: La PIV-oj entenas jenan ekzemplon kun nepre malĝusta klarigo: „Ĉu vi deziras kafon? ― Mi dankas (t.e. ne, sed mi dankas pro la propono)“. Gastiganto kiu akceptas la PIV-an interpreton riskas ofendi sian gaston, ĉar la indikita implicaĵo (ke nuda danko esprimas rifuzon) estas tute malevidenta kaj neniel internacia. Aliflanke, ankaŭ la dankanto prefere uzu pli klaran respondon: „Jes, dankon“ aŭ „Ne, dankon“. (Rusa gastiganto, ricevinte la malklaran respondon, normale redemandas: „Ĉu ‚dankon jes‘ aŭ ‚dankon ne‘?“) Ial sub la sama sencodifino PIV-oj donas la ironian proverbon Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas PrV probable pro miskompreno. [Sergio Pokrovskij]
2.
(iun aŭ al iu, por aŭ pro io, per io) Montri per faro ŝuldan senton pro ricevita servo; reciproki servon pro ricevita servo: li dankis al mi per donaco; ŝi prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortuŝantaj vortoj [5]; Beatrico lin dankis per rigardo [tia] ke li ne havis motivojn por bedaŭri sian oferon [6]; mi dankis per varma preĝo la senfine indulgan Sinjoron de la ĉieloj [7]; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj PrV . VD:rekompenci, repagi.
3.
(iun aŭ al iu, por aŭ pro io) Konscii, ke oni havas la moralan devon reciproki al iu ricevitan servon: mi tre dankas al li pro lia helpo; la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo [8]; mi dankis en mia koro al ELI, kiu donis al mi monon por pagi la flugadon [9].
4.
(figure) (arkaismo) (ion, al io) Ĝui ion pro la efiko de io: al tiu neatendita cirkonstanco mi dankis la vivon; mi dankis mian sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko [10]; la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al [...] la posedado de lingvo EE . VD:danke al, ŝuldi
angle:
thank
beloruse:
дзякаваць
bretone:
trugarekaat
bulgare:
благодаря
ĉeĥe:
děkovat, děkovat mi anticipe ~as vin: děkuji vám.
ĉine:
感谢, tr. 感謝 [gǎnxiè], 谢, tr. 謝 [xiè]
france:
1. remercier mi anticipe ~as vin: je vous remercie d'avance. 2. gratifier (donner en remerciement) 3. savoir gré (de), être reconnaissant (de) 4. devoir (être redevable), être redevable
germane:
danken mi anticipe ~as vin: ich danke Ihnen im Voraus.
hebree:
1. להודות ל- mi anticipe ~as vin: בתודה מראש . 2. לגמול ל- 3. להכיר טובה
hispane:
agradecer mi anticipe ~as vin: gracias por adelantado.
hungare:
megköszön, köszönetet mond mi anticipe ~as vin: előre is köszönöm .
indonezie:
berterima kasih 4. mensyukuri
japane:
感謝する [かんしゃする], ありがたく思う [ありがたくおもう], 礼を言う [れいをいう], 謝意を表す [しゃいをあらわす]
katalune:
agrair
latine:
1. gratias ago, ere mi anticipe ~as vin: gratias in antecessum.
malaje:
terima kasih
nederlande:
danken mi anticipe ~as vin: dank bij voorbaat.
norvege:
takke mi anticipe ~as vin: takk på forhånd.
pole:
1. dziękować mi anticipe ~as vin: z góry dziękuję. 2. dziękować 3. być wdzięcznym 4. zawdzięczać (coś, komuś)
portugale:
agradecer
ruse:
благодарить mi anticipe ~as vin: заранее спасибо.
slovake:
ďakovať, poďakovanie, ďakovať
svahile:
kushukuru
svede:
tacka
turke:
1. teşekkür etmek 2. teşekkür etmek
ukraine:
дякувати
volapuke:
danön

danko, dankado

Vortoj aŭ faroj por danki: dankon! dankon pro tio, ke vi venis al mi [11]; kanti dankon al la Eternulo [12]; psalmo de dankado [13]; ĉu tio estas via danko [14]? kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili […] helpas al nia perfektiĝo [15]; mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj [16]; ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito [17]; dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso [18]! mi aŭskultos vian dankadon en pli oportuna okazo [19]. VD:dankesprimo, dankkanto, dankofero
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 7:6
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 100
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
18. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
afrikanse:
dankie
albane:
thank
amhare:
አመሰግናለሁ
angle:
thanks ~on: thank you, thanks.
arabe:
شكرا
beloruse:
падзяка ~on: дзякуй.
bengale:
ধন্যবাদ
birme:
ကျေးဇူးတင်
bretone:
~on: trugarekadenn.
ĉeĥe:
děkování ~on: díky.
ĉine:
~on: 谢谢, tr. 謝謝 [xièxie].
dane:
tak
estone:
tänan
eŭske:
eskerrik
filipine:
pasasalamat
france:
remerciement, merci ~on: merci.
galege:
grazas
germane:
Dank ~on: danke.
guĝarate:
આભાર
haitie:
mèsi
haŭse:
gode
hebree:
הודיה, תודה ~on: תודה.
hinde:
धन्यवाद
hispane:
agradecimiento ~on: gracias.
hungare:
köszönet, megköszönés ~on: köszönöm.
igbe:
na-ekele
indonezie:
~on: terima kasih!.
irlande:
go raibh maith
islande:
þakka
japane:
感謝 [かんしゃ]
jide:
דאַנקען
jorube:
dupẹ
kanare:
ಧನ್ಯವಾದ
kartvele:
მადლობა
katalune:
agraïment ~on: gràcies!, mercès!.
kazaĥe:
алғыс айту
kimre:
diolch
kirgize:
рахмат
kmere:
ថ្លែងអំណរគុណ
koree:
감사
korsike:
ringraziu
kose:
bulela
kroate:
zahvaljujem
kurde:
sipaskirin
latine:
gratias
latve:
paldies
laŭe:
ຂໍຂອບໃຈ
litove:
ačiᘻ
makedone:
благодарам
malagase:
misaotra
malaje:
terima
malajalame:
നന്ദിപറയുക
malte:
nirringrazzja
maorie:
whakawhetai
marate:
आभार
monge:
ua tsaug
mongole:
талархлын
nederlande:
dank ~on: dank u.
nepale:
धन्यवाद
njanĝe:
tikukuthokozani
norvege:
takk ~on: takk, tusen takk.
okcidentfrise:
tankje
panĝabe:
ਧੰਨਵਾਦ
paŝtue:
مننه
pole:
podziękowanie, wdzięczność ~on: dziękuję.
portugale:
agradecimento ~on: obrigado.
ruande:
murakoze
rumane:
~on: mulțumesc.
ruse:
благодарность, выражение признательности ~on: спасибо.
samoe:
faʻafetai
sinde:
آنو
sinhale:
ස්තුති
skotgaele:
taing a thoirt
slovake:
poďakovanie, ďakovanie
slovene:
hvala
somale:
mahad
ŝone:
tenda
sote:
leboha
sunde:
hatur
svahile:
kuwashukuru
svede:
tack
taĝike:
ташаккур
taje:
ขอขอบคุณ
tamile:
நன்றி
tatare:
рәхмәт
telugue:
ధన్యవాదాలు
tokipone:
~on: pona.
turke:
teşekkür
ukraine:
спасибі
urdue:
شکریہ
uzbeke:
rahmat
vjetname:
cảm ơn
volapuke:
dan
zulue:
ngiyabonga

danka

Esprimanta aŭ sentanta dankon: kun danka voĉo [20]; danka pacofero [21]; mi estas danka al li Marta ; glorkanto […] leviĝis per dankaj akordoj [22]; Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto [23]; dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto [24]; ni ĉiuj [...] estus nedireble dankaj al vi, se vi volus donaci kelkajn novajn rakontojn [25].
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 2:9
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 7:15
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
23. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
angle:
thankful, grateful
beloruse:
удзячны
bretone:
anaoudek (a ziskouez e anaoudegezh-vat)
ĉeĥe:
povděčný, vděčný, vděčný
france:
obligé (reconnaissant), reconnaissant
germane:
dankbar
hebree:
אסיר תודה
hispane:
agradecido
hungare:
hálás
japane:
感謝の [かんしゃの], 感謝している [かんしゃしている]
katalune:
agraït
latine:
gratus
nederlande:
dankbaar
norvege:
takknemlig
pole:
wdzięczny
portugale:
agradecido
ruse:
благодарный, признательный
slovake:
vďačný, ďakovný
ukraine:
вдячний
volapuke:
danik

danke

1.
Kun danko, en danka maniero: ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas [26]; danke ŝi ridetadis al li [27]; ho! danke, karulino: rediru al mi tiun konsolan parolon [28]; la ĉefo danke akceptis [29].
2.
Pro konvena helpo de…: ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon [30]; danke la laboron de tiuj ĉi amikoj mi esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos [31]; [ili] timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos [32].
26. L. L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
31. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
32. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
angle:
1. thankfully, appreciatively 2. thanks to, because of
beloruse:
1. дзякуючы, з удзячнасьцю 2. дзякуючы…, з дапамогай…
france:
1. avec reconnaissance
germane:
1. dankbar 2. dank
hebree:
1. בתודה
hispane:
1. con reconocimiento
hungare:
1. hála (neki), (vminek/vkinek) köszönhetően
japane:
ありがたく
nederlande:
1. dank zij 2. dank zij
norvege:
1. takket være
pole:
1. w podzięce, z wdzięcznością
ruse:
1. благодарно
tibete:
1. ཐུགས་རྗེ་ཆེ་
volapuke:
1. dano

dankema

Nature inklina al dankado, ema reciproki la faritan bonon: tre dankemaj ni estas al la registaro pro ĝia invito [33]; flamema en la kolero, li scias tamen esti dankema [34]; dankemaj rigardoj kaj gracietaj genufleksoj rekompencis lin [35]; mi fidas, ke kiam vi atingos honoron kaj altan situacion, vi montros dankeman koron [36]; Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj [37].
Rim.: La nuanco kun „danka“ ne estas tre granda. Teorie iu dankema facile havas la kapablon senti sin danka: oni ne uzu „dankema“, kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestiĝo de danko pro konkreta servo oni simple uzu „danka“ [38].
angle:
thankful, grateful
beloruse:
удзячны
bretone:
anaoudek (a ziskouez e anaoudegezh-vat)
ĉeĥe:
povděčný, vděčný, vděčný
france:
reconnaissant
germane:
dankbar
hebree:
אסיר תודה
hispane:
agradecido
hungare:
hálás
japane:
感謝している [かんしゃしている], 感謝の気持ちにあふれた [かんしゃのきもちにあふれた]
katalune:
agraït
nederlande:
dankbaar
norvege:
takknemmelig
pole:
wdzięczny, dziękczynny
ruse:
благодарный, признательный
slovake:
vďačný, vďačný
ukraine:
вдячний

dankemo, dankemeco

Inklino al dankado, danka sento: ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie [...] kun plena dankemeco [39]; [ili] mirigitaj kaj plena de dankemo, forgesis sian koleron [40]; oni devas montri al li nian dankemon [41]; dum kelka tempo mi estis pro dankemo la amaĵistino de tiu kuracisto [42]; tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco [43].
angle:
thankfulness, gratitude
beloruse:
удзячнасьць
bretone:
anaoudegezh-vat, grad-vat
ĉeĥe:
vděk
ĉine:
满怀感激之情 [mǎnhuáigǎnjīzhīqíng], 感激 [gǎnjī], 賞識 [shǎngshí], 感謝之心 [gǎnxièzhīxīn], 謝意 [xièyì]
france:
gratitude, reconnaissance
germane:
Dankbarkeit
hebree:
הכרת טובה
hispane:
gratitud
hungare:
hála
japane:
感謝の念 [かんしゃのねん]
katalune:
gratitud, agraïment, reconeixença
nederlande:
dankbaarheid
pole:
wdzięczność, dziękczynność
portugale:
gratidão
ruse:
благодарность, признательность
slovake:
vďačnosť
svede:
tacksamhet

dankinda

Kio meritas dankon: la hazardo estis dankinda, ĉar ĝi lin metis en la oportunan lokon [44]; la tute nemerita kaj tial ankoraŭ pli dankinda boneco kaj gastameco rilate nin fremdulojn tute almilitis al si niajn korojn [45]; por tiaj homoj esperanto […] povas esti la sola fenestro, des pli grava estas la laboro de la tradukisto, kaj des pli dankinda [46]; tiuj gastigadoj en Bruselo estis dankindaj […] ĉefe al s-ino Ada Sikorska [47]. VD:ne dankinde
angle:
deserving thanks, thankworthy
beloruse:
варты падзякі
germane:
dankenswert
japane:
感謝すべき [かんしゃすべき], ありがたい
nederlande:
dankwaardig

maldanki

(x)
Esprimi malkontenton malgraŭ ricevita sed ne petita aŭ nesufiĉa favoro, plendi: agu do, kaj vin ne ĝenu, se maldankos la popolo [48]; ne estu maldanka, respondis la profeto [49]; Kosovo […] estis aneksita de la unua Jugoslavio en 1913, maldanke al tiamaj ŝtatpotencoj, ĉefe Francio kaj Rusio [50].
48. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
49. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
50. Bardhyl Selimi: Arestita pro memdecido, Monato, 2007/12, p. 10
angle:
to express one's dissatisfaction to, to complain
beloruse:
выказваць няўдзячнасьць, выказваць незадаволенасьць
france:
se montrer ingrat, protester
germane:
verübeln, mit Undank belohnen
nederlande:
met ondank belonen

sendanka

1.
Ne havanta aŭ ne montranta dankan senton: vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi... Marta ; vi sendanka kreitaĵo! [51]; [li] montriĝis plej sendanka sentaŭgulo [52].
2.
Ne kompensanta la penon: lacaj de la sendanka laborado EE ; nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka [53].
51. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
53. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
thankless, unsung
beloruse:
няўдзячны
bretone:
dianaoudek
ĉeĥe:
nevděčný, nevděčný
ĉine:
負心 [fùxīn], 不感恩 [bùgǎnēn], 不知感恩 [bùzhīgǎnēn], 忘恩負義 [wángēnfùyì]
france:
ingrat (adj.)
germane:
undankbar
hebree:
כפוי-טובה
hispane:
desagradecido 1. ingrato 2. desagradecido
hungare:
hálátlan sen~a laborado: hálátlan munka.
japane:
恩知らずの [おんしらずの], 報われない [むくわれない]
katalune:
malagraït 1. ingrat 2. desagraït
latine:
ingratus
nederlande:
ondankbaar
norvege:
utakknemmelig
pole:
niewdzięczny
portugale:
ingrato
ruse:
неблагодарный
slovake:
nevďačný, nevďačný
svede:
otacksam
ukraine:
невдячний

sendankulo, maldankulo

Homo sendanka, ne repaganta per vortoj aŭ per agoj ricevitan bonon: por min danki pro ĉio, kion mi faris por li, tiu maldankulo, tiu senkorulo klopodas per siaj tutaj fortoj por min ruinigi [54]; ar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo [55]; nesatigeblaj sendankuloj [56]; kontraŭ sendankulo fuĝanta kun malŝato [57].
54. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
55. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
56. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
57. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
angle:
ingrate
beloruse:
няўдзячнік, няўдзячны чалавек
france:
ingrat (subst.)
germane:
undankbare Person, undankbarer Mensch, Undankbarer
japane:
恩知らず [おんしらず]
nederlande:
ondankbaar persoon
pole:
niewdzięcznik
ukraine:
невдячна людина

danke al, dank' al, danke ...-n

(prepoziciaĵo)
Pro la helpo de iu, pro la bona efiko de io: danke al mono, kiun ŝi heredis de sia baptopatrino, ŝi traveturis Hindion [58]; ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank' al Via granda boneco [59]; la programo estis zorge aranĝita dank' al multpena klopodado de sindonemaj […] amikoj [60]; Tirano ne diru, ke kuris de morto ⫽ Mi nur dank' al mia anima malforto [61]! kian feliĉon ricevis Anna Andrejevna, nu, […] dank' al Dio [62]! kaj danke la laboron de tiuj ĉi amikoj mi esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta mondo [63]; danke la intervenon de la vorto „po“ la „pecoj“ jam ne dependas rekte de la „doni“ [64]. VD:spite al
Rim. 1: Pri „dank' al“: Prepoziciaĵo regula devenanta de la mallongigita esprimo „(estu dirita) dank(o) al“ aŭ „(estu) dank(o) al“. La apostrofo ĉi-okaze ne anstataŭas la forlasitan literon e, ĉar tion ne ebligas la 16-a regulo de gramatiko. [db]
Rim. 2: Komike impresas la misuzo de „dank' al“ kiam temas pri cirkonstanco malfavora kaj bedaŭrinda, ekz-e (venis) 3.600 kongresanoj, sed ˣdank' al kriza valuto estis grava deficitoˣ malfacile kompensita de la tuta esperantistaro“ [65]. Ĝenerale, la pli klaraj aŭ simplaj esprimoj, kiaj „kaŭze de“, „sekve de“, „pro“ estas preferindaj. [Sergio Pokrovskij]
58. Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, 1999/01, p. 17
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:25
60. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
61. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
62. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
63. L. L. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
64. L. L. Zamenhof: L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 7a
65. Rollet de l'Isle: Kongresoj UniversalajEnciklopedio de Esperanto
angle:
thanks to, because of
beloruse:
дзякуючы (чамусьці)
bretone:
a-drugarez da
ĉine:
多亏 [duōkuī]
france:
grâce à
germane:
dank [kun genitivo]
hebree:
הודות ל-, תודות ל-
hispane:
gracias a
hungare:
hála (neki), (vminek/vkinek) köszönhetően
indonezie:
terima kasih kepada
japane:
~のおかげで
katalune:
gràcies a
nederlande:
dank zij
norvege:
takket være
pole:
dzięki (komuś, czemuś)
portugale:
graças a
ruse:
благодаря (чему-л.)
svede:
tack vare
volapuke:
dano

ne dankinde, nedankinde

(frazaĵo)
Ĝentila respondo al danko: vi ne bezonas danki min, ne pro tio: mi plej sincere dankas, – „ne dankinde,“ li respondas, iom seke [66]; „vi tre afablas“, ŝi diras dolĉe […] – „ne dankinde, estas mia plezuro“, mi entuziasmas, mirante pri la bonsorto havi tian belan tablan kunulinon [67]; (ŝerce) ne dankinde, sed kisinde!
66. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 11 (dek Unu)
67. Daniel L. Mason: Matena kafo, Monato, 2011/08, p. 35
angle:
my pleasure!, you are welcome!
beloruse:
няма за што (адказ на падзяку)
france:
je t'en prie, de rien
germane:
gern geschehen!, keine Ursache!, nicht dafür!
nederlande:
geen dank, graag gedaan

administraj notoj

pri sen~a 1.:
      Ĉu eblas pruvi sencnuancon disde
      „ne~ema“? [MB]