*frukt/o PV

*frukto

1.
BOT Ĉe floroplantoj, produkto estiĝinta el fekundiĝinta floro enhavanta la grajnojn: laŭ la frukto oni arbon ekkonas PrV .
2.
KUI Manĝebla frukto 1 aŭ plurfrukto: pomo, avelo, frago, kukumo; la ĝardenisto alportis fruktojn [1]; kreskigu […] fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton [2]. SUP:manĝaĵoVD:legomo
3.
(komune) Ĉiu produkto devenanta de la tero aŭ de la vivantaj estuloj: la fruktoj de la tero [3]; bongustaj marfruktoj Kon11 ; via filino povus porti fruktojn Hamlet .
4.
(figure) Rezulto: vi ne hezitus […] ekspluati la fruktojn de mia gajno ChV ; la Dua Mondmilito […] ruinigis la fruktojn de multjara strebado EeP ; tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo ChC ; lernado sen fruktoj ne restas PrV . VD:fruktuzo, konsekvenco
afrikanse:
vrugte
albane:
fruta
amhare:
ፍራፍሬ
angle:
fruit
arabe:
الفاكهة
armene:
միրգ
azerbajĝane:
meyvə
beloruse:
1. плод, фрукт 2. плод, фрукт 3. плод 4. плён
bengale:
ফল
birme:
အသီး
bosne:
voća
bulgare:
1. плод
ĉeĥe:
plod, ovoce
ĉine:
[guǒ], 椋 [liáng], 檎 [qín]
dane:
frugt
estone:
puu
eŭske:
fruta
filipine:
prutas
france:
fruit laŭ la ~o oni arbon ekkonas: on reconnait l'arbre à ses fruits.
galege:
froitas
germane:
Frucht 1. Stück Obst
guĝarate:
ફળ
haitie:
fwi
haŭse:
‘ya’yan itace
hinde:
फल
hispane:
fruto
hungare:
gyümölcs 1. termés laŭ la ~o oni arbon ekkonas: gyümölcséről ismerni meg a fát. lernado sen ~oj ne restas: a tanulás meghozza gyümölcsét.
igbe:
mkpụrụ
indonezie:
buah
irlande:
torthaí
islande:
ávöxtur
japane:
フルーツ
jave:
woh
jide:
פרוכט
jorube:
eso
kanare:
ಹಣ್ಣು
kartvele:
ხილი
kazaĥe:
жеміс
kimre:
ffrwythau
kirgize:
жемиш
kmere:
ផ្លែឈើ
koree:
과일
korsike:
fruttu
kose:
iziqhamo
kroate:
voće
kurde:
mêwe
latine:
fructus
latve:
augļi
laŭe:
ຫມາກໄມ້
litove:
vaisiai
makedone:
овошје
malagase:
vokatra
malaje:
buah-buahan
malajalame:
പഴം
malte:
frott
maorie:
hua
marate:
फळ
monge:
txiv hmab txiv ntoo
mongole:
жимс
nederlande:
vrucht 1. stuk fruit
nepale:
फल
njanĝe:
zipatso
panĝabe:
ਫਲ ਨੂੰ
paŝtue:
د ميوو
pole:
owoc
portugale:
1. fruto, carpo 2. fruta, fruto 3. fruto 4. fruto
ruande:
imbuto
ruse:
плод 1. фрукт
samoe:
fua
sinde:
ڦر
sinhale:
පළතුරු
skotgaele:
mheasan
slovake:
ovocie, plod, výsledok
slovene:
sadje
somale:
midho
ŝone:
muchero
sote:
litholoana
sunde:
buah
svahile:
matunda
taĝike:
мева
taje:
ผลไม้
tamile:
பழம்
tatare:
җимеш
telugue:
పండు
tibete:
ཤིང་ཏོག་
tokipone:
kili
turke:
meyve
ukraine:
фрукти
urdue:
پھل
uzbeke:
meva
vjetname:
trái cây
zulue:
izithelo

frukti

(ntr)
1.
Doni fruktojn aŭ idojn: la Izraelidoj fruktis (naskis) kaj diskreskis [4]; la citronarbo […] komencis de si mem frukti, tio signifas, ke ĝi iĝis fruktodona arbo [5].
2.
(figure) Doni rezultaton, sukcesi: vidu, mia plano estas tia, kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos Hamlet ; tiu serĉado ne fruktis ChR ; la interparolo fruktis ne multe ChC .
angle:
bear fruit, fruit
beloruse:
даваць плады, даваць плён
ĉeĥe:
nést ovoce, plodit, semenit
ĉine:
結實 [jiēshí], 取得結果 [qǔdéjiéguǒ], 結出果實 [jiéchūguǒshí]
france:
fructifier
hispane:
dar fruto
hungare:
gyümölcsözik, gyümölcsöt ad, gyümölcsöt hoz, termést hoz
indonezie:
1. berbuah 2. membuahkan hasil
japane:
実を結ぶ [みをむすぶ]
nederlande:
vruchten dragen
pole:
owocować, dawać owoce, rodzić owoce
ruse:
плодоносить, приносить плоды, давать результат
slovake:
niesť ovocie, plodiť
ukraine:
плодоносити, давати плоди, бути плідним, плодитися, приносити плоди, давати плоди/наслідки

*fruktaĵo [6]

Manĝaĵo farita el fruktoj: fruktaĵoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitaĵoj, fruktaj sukoj FK ; farĉo [estas] hakita kaj spicita viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo, kiun oni enmetas en la internon de bakaĵo aŭ kuirota legomo aŭ besto [7].
angle:
fruit product
beloruse:
страва з садавіны, выраб з садавіны
indonezie:
olahan buah
japane:
フルーツ [ふるーつ]
ukraine:
страва з фруктів

fruktero

1.
Ero de frukto: pasteĉo el frukteroj [8].
2.
BOT Unuopa maturiĝinta ovario de plurfrukto: partigebla fendofrukto, kies frukteroj estas karakterizaj flugilhavaj nuksoj [9].
angle:
1. piece of fruit
beloruse:
асобная касьцянка шматкасьцянкі, асобная частка складанага плода 1. кавалачак садавіны
germane:
Früchtchen 1. Fruchtstück
hungare:
résztermés
ukraine:
частина збірного плоду, ягідка, сім’янка

fruktigi

Igi ke io portas fruktojn: la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason [10]; se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj [11]; Nilo […] superverŝas kaj fruktigas [12]; fonteto […] estis fruktiginta la novan parkon KPr .
angle:
make fruitful, cause to bear fruit
beloruse:
апладняць
ĉeĥe:
oplodnit, zúrodnit
ĉine:
受精 [shòujīng]
france:
rendre fécond, rendre fertile, fertiliser
germane:
befruchten, fruchtbar machen
hungare:
termékennyé tesz, megtermékenyít
japane:
実らせる [みのらせる]
nederlande:
vruchtbaar maken
slovake:
oplodniť, zúrodniť
ukraine:
запліднювати

fruktodona, fruktoporta

Donanta, portanta fruktojn, fekunda: ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas […ĝin] forhaki [13]; Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado [14]; kampoj fruktodonaj [15]; fruktoporta vinberbranĉo [16]; fruktodona bieno HsT ; sankta, fruktodona rivero Iŝtar ; (figure) kiom fruktodona estas la ekzisto de tiuj institucioj VaK .
angle:
fertile, fruitful
beloruse:
пладаносны, пладародны, пладавіты, плённы
ĉeĥe:
bohatě plodící, plodný
ĉine:
产量多 [chǎnliàngduō], 富有成果 [fùyǒuchéngguǒ], 肥沃 [féiwò], 有效果的 [yǒuxiàoguǒde], 富饒 [fùráo], 有成效的 [yǒuchéngxiàode], 效果好 [xiàoguǒhǎo], 多产 [duōchǎn], 卓有成效 [zhuóyǒuchéngxiào]
france:
fécond, fertile
germane:
fruchtbar, Früchte tragend
hungare:
termékeny, gyümölcsöző, gyümölcsadó
indonezie:
fertil, subur
japane:
実り多い [みのりおおい], 肥沃な [ひよくな]
nederlande:
vruchtbaar
pole:
owocny
ruse:
плодоносящий , плодородный, плодотворный
slovake:
plodonosný
ukraine:
плодоносний, плідний, результативний

senfrukta

1.
(pri vivaĵo) Ne fruktodona, sterila: Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon [17]; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj [18].
2.
(pri grundo) Malfekunda, dezerta: la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta [19]; lando senfrukta kaj ne loĝata [20]; la maro ruliĝas sur la senfruktan sablan grundon [21].
3.
(figure) Vana, senrezultata: nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta [22]; fido sen faroj estas senfrukta [23]; lia serĉado restis same senfrukta QuV ; senfrukta disputo VaK ; estas senfrukta la klopodo de viaj filozofoj por elpensi la ŝtaton de la komuna beato VaK . VD:sensenca1, senvalora, vanta1
angle:
barren, fruitless
beloruse:
бясплодны, бясплённы
ĉeĥe:
jalový, neplodný
ĉine:
3. 不長果實 [bùchángguǒshí], 无子 [wúzǐ], 不結果 [bùjiéguǒ], 无效果 [wúxiàoguǒ]
france:
stérile, infertile
germane:
1. unfruchtbar 2. unfruchtbar 3. fruchtlos, unnütz, vergeblich
hungare:
terméketlen
indonezie:
1. mandul, steril 2. gersang, tandus 3. percuma, sia-sia
japane:
実をつけない [みをつけない], 実りのない [みのりのない], 成果のない [せいかのない]
nederlande:
steriel
pole:
bezowocny
ruse:
бесплодный
slovake:
jalový, neplodný
ukraine:
безплідний, перен. марний, даремний

fendofrukto

BOT Formo de nukso, ĉe kiu la fruktofolioj disiĝas ĉe la maturiĝo, enhavantaj po unu grajnon, ekz. ĉe acero: simfitoj estas plurjaraj herboj kun […] kvarpartaj fendofruktoj [24].
germane:
Spaltfrucht
hungare:
széthasadó termés
indonezie:
skizokarp
nederlande:
splijtvrucht

fermfrukto

BOT Frukto, kiu restas fermita ĉe maturiĝo kaj distribuiĝas kun la semgrajnoj: al la fermfruktoj apartenas: bero, drupo, nukso [25].

fermfruktoj: 1. nukso, 2. bero, 3. fendofrukto, 4. drupo
angle:
indehiscent fruit
germane:
Schließfrucht
hungare:
zárt termés

malfermfrukto

BOT Frukto kiu ĉe maturiĝo malfermiĝas kaj elfaligas la semgrajnojn: lento […] estas malfermfrukto jam konata en la epoko de la Malnova testamento [26].

malfermfruktoj: 1. foliklo, 2. silikvoj, 3. kapsulo, 4. guŝo
angle:
dehiscent fruit
germane:
Öffnungsfrucht
hungare:
felnyíló termés

marfrukto

KUI Manĝebla marvivaĵo alia ol fiŝo, precipe moluskokrustulo: marfruktoj ekzemple […] omaroj, kankroj, ostroj, petunkoj, mituloj, marlimakoj ktp [27]; la lokan tradicion reprezentos giganta paeljo […] hispania kaj speciale valencia plado el rizo, kokidaĵo, marfruktoj [28].
afrikanse:
seekos
angle:
seafood, seafood
beloruse:
морапрадукт
ĉine:
海鮮 [hǎixiān]
france:
fruit de mer
galege:
marisco
germane:
Meeresfrüchte
hispane:
marisco
indonezie:
boga bahari, makanan laut
japane:
シーフード, 海産物 [かいさんぶつ]
katalune:
marisc
koree:
해산물
nederlande:
zeevrucht
portugale:
fruto do mar
rumane:
fructe de mare
ruse:
морепродукт

plurfrukto

BOT Frukto estiĝinta el pluraj liberaj pistiloj: frambo […] ne estas bero, sed plurfrukto de multaj drupetoj ĉirkaŭ mola kerno [29].
angle:
compound fruit
beloruse:
складаная касьцянка, шматкасьцянка
germane:
Sammelfrucht
hungare:
terméscsoport, összetett termés
indonezie:
buah majemuk

fruktofolio

BOT Parto de floro, sur kiu formiĝas la ovuloj. Ili formas ujon ĉe la magnolioplantoj, sed estas malfermitaj ĉe la koniferoplantoj: silikvo estas dufaka kapsulo […] estiĝanta el du fruktofolioj kaj havanta mezan muron sur kiu situas la semgrajnoj [30]. SIN:karpelo
beloruse:
пладалісьцік
ĉeĥe:
plodolist
france:
carpelle
germane:
Fruchtblatt
hungare:
termőlevél
indonezie:
daun buah, karpelum, karpela
nederlande:
vruchtblad
ruse:
плодолистик
slovake:
plodolist
ukraine:
плодолистик

administraj notoj