*nePV
*ne
- 1.
-
Partikulo esprimanta
negon,
foreston, mankon de la priparolata ago aŭ eco:
abelujon ne incitu, amason ne spitu
PrV
;
al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras
PrV
;
al malriĉulo infanoj ne mankas
PrV
;
aĝo maljuna ne estas oportuna
PrV
;
agrabla estas gasto, se ne longe li restas
PrV
;
nedeviga
[1];
nemovebla
[2];
bone vivi […] ne laborante
[3];
foriri ne manĝinte;
preteriri ne rimarkante la florojn
[4];
ricevi grizan haron, ne vidinte altaron
PrV
;
li venis neatendite
[5];
oni ne povis ne ridi
[6].
Rim.: Se la nego koncernas ne la tutan propozicion, sed iun frazparton, tiam „ne“ senpere antaŭu la parton, kiun ĝi koncernas kaj negas: ne ĉio utilas, kio brilas PrV ; tio ĉi ja estas ne mia kulpo FK ; vi ne devas diri tion ; vi devas ne diri tion ; ne vi devas diri tion; ne tion vi devas diri; ne tute bona ; tute ne bona ; [tiuj] honoroj […] apartenas ne al mi [7].Rim.: Ĉe alia nea vorto (neniom, neniu, nenial, neniam, neniel, nenia, nenio, nenie, nenies) la vorto „ne“ estas forlasata FK .
- 2.
-
Modala vorto esprimanta
kontraŭecon, malkonsenton, rifuzon:
ĉu vi volas? respondu jes aŭ ne;
mi opinias, ke ne;
diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi?
ne, plori ili povas, sed ridi ‐ tiun
kapablon havas nur la homo
[8].
Rim.: Same kiel ĉe jes1, en Esperanto ekzistas hezito en respondo de demandoj aŭ asertoj negaj: ĉu respondi laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj pri la tuta aserto, aŭ (laŭ la tradicio de la lingvoj okcidentaj) respondi tian demandon ignorante la negon (egale kiel la kontraŭan demandon pozitivan). Jen ekzemploj pri la respondo orienta-logikisma: — la poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? — ho ne, ili kolektis jam soldatojn [9]; sed Sara malkonfesis, dirante: mi ne ridis, ĉar ŝi timis, ‐ sed Li diris: ne, vi ridis [10]; vi eble demandos: […] ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena [11]; ankaŭ ne ekzistas tenso en la ĉina lingvo por verboj, tio certe estas surpriza por alilingvanoj, ĉu la ĉinoj ne havas la koncepton pri tempo? certe ne! [12]. Kp la rimarkon pri JES. [Sergio Pokrovskij]
1.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
2. La Nova Testamento, La agoj 27:41
3. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 4:4
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:15
11. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
12. Ĉu la ĉina lingvo malfacila?, China Radio International, 2004-07-27.
2. La Nova Testamento, La agoj 27:41
3. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 4:4
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:15
11. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
12. Ĉu la ĉina lingvo malfacila?, China Radio International, 2004-07-27.
- afrikanse:
- doen nie
- albane:
- nuk
- amhare:
- አታድርግ
- angle:
- 1. no 2. no
- arabe:
- لا
- armene:
- չեն
- azerbajĝane:
- yoxdur
- beloruse:
- не
- bengale:
- না
- birme:
- မလုပ်ပါနှင့်
- bosne:
- ne
- bulgare:
- не
- ĉeĥe:
- ne, nikoli, nikoliv
- ĉine:
- 不 [bù]
- dane:
- ikke
- estone:
- ei
- eŭske:
- ez
- filipine:
- walang
- finne:
- ~movebla: kiinteä (paikallaan pysyvä) . li venis ~atendite: saapua odottamatta. oni ~ povis ~ ridi: en voinut olla nauramatta. vi ~ devas diri tion: sinun ei tarvitse sanoa sitä. vi devas ~ diri tion: et saa sanoa sitä. ~ tute bona: ei aivan hyvä. tute ~ bona: ei lainkaan hyvä. 2. ei (en, et,...)
- france:
- non, ne... pas
- galege:
- non
- germane:
- 1. nicht 2. nicht, nein
- greke:
- 1. δεν, μην 2. όχι
- guĝarate:
- ન
- haitie:
- pa fè sa
- haŭse:
- kar ka
- hebree:
- לא 1. אל (לא), אין, בלי
- hinde:
- ऐसा नहीं
- hispane:
- no
- hungare:
- 1. ne 2. nem
- igbe:
- emela
- indonezie:
- 2. tidak
- irlande:
- nach
- islande:
- ekki
- japane:
- ない
- jave:
- ora
- jide:
- טאָן ניט
- jorube:
- se ko
- kanare:
- ಹಾಗೆ
- kartvele:
- არა
- kazaĥe:
- істемеу
- kimre:
- peidiwch â
- kirgize:
- кыла албайт
- kmere:
- ធ្វើមិនបាន
- koree:
- 하지
- korsike:
- ùn
- kose:
- musa
- kroate:
- nemoj
- kurde:
- çi ne
- latine:
- non
- latve:
- nav
- laŭe:
- ເຮັດບໍ່ໄດ້
- litove:
- nėra
- makedone:
- не
- malagase:
- aza
- malaje:
- tidak
- malajalame:
- ചെയ്യരുത്
- malte:
- ma
- maorie:
- te mahi e kore e
- marate:
- करू नाही
- monge:
- ua tsis tau
- mongole:
- хийж чадахгүй
- nederlande:
- 1. niet, geen 2. nee
- nepale:
- कुनै
- njanĝe:
- osa
- okcidentfrise:
- nee
- panĝabe:
- ਨਾਂ ਕਰੋ
- paŝtue:
- نه
- pole:
- nie
- portugale:
- não
- ruande:
- ntukore
- ruse:
- 1. не 2. нет
- samoe:
- faia le
- sinde:
- نه ڪندا
- sinhale:
- නෑ
- skotgaele:
- nach eil
- slovake:
- nie
- slovene:
- ne
- somale:
- sameeyaan ma
- ŝone:
- regai
- sote:
- se ke oa
- sunde:
- entong
- svahile:
- kufanya si
- taĝike:
- накунед
- taje:
- ไม่
- tamile:
- இல்லை
- tatare:
- эшләмә
- telugue:
- చేయలేను
- tokipone:
- ala
- turke:
- hayır
- ukraine:
- не
- urdue:
- نہیں
- uzbeke:
- bunday qilma
- vjetname:
- không
- volapuke:
- ne 1. nenik
- zulue:
- ungenzi
*nea
- 1.
- Rifuza, malkonsenta, nega: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [13]; nea gesto; nee skui la kapon; respondo nea ofte ŝuldiĝas al tio, ke la demando estas nea [14].
- 2.
Nega: aldonante la prefikson „nen-“, ni ricevas vortojn neajn [15].
13.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
14. Monato, Espero, 2003
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
14. Monato, Espero, 2003
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
- angle:
- negative
- beloruse:
- нэгатыўны, адмоўны
- ĉeĥe:
- záporný
- finne:
- kieltävä, kielteinen, epäävä
- france:
- négatif (esprimant „non“)
- germane:
- verneinend
- greke:
- αρνητικός
- hebree:
- שלילי
- hispane:
- negativo
- hungare:
- nemleges, negatív
- pole:
- przeczący
- portugale:
- negativo
- ruse:
- отрицательный
- slovake:
- záporný
- ukraine:
- заперечливий, заперечний, неґативний
nei
(tr)
- 1.
- Diri ne, respondi ne: se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis, sed se li neas […] [16].
- 2.
- Negi: nei sian kulpon, ŝuldon; nei la ekziston de Dio; diron oni neas, skribo ne pereas PrV ; neadi la eblecon de ekzistado de arta lingvo EE ; la junulo neas, ke li estas kuracisto [17]; ne neas li, ke li estas freneza Hamlet ; neado ne estas pravigo.
16.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
17. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
- angle:
- 1. say no 2. negate
- beloruse:
- 1. адмаўляць 2. адмаўляць
- ĉeĥe:
- popírat, zapírat, zapřít
- finne:
- sanoa ei, kieltää, kiistää
- france:
- 1. dire non, répondre par non ~ado: négation, dénégation. 2. nier, dénier (nier)
- germane:
- 1. verneinen diron oni ~as, skribo ne pereas: wer schreibt, der bleibt. 2. abstreiten, verleugnen
- greke:
- 1. αρνούμαι
- hebree:
- 1. להשיב בשלילה 2. לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\
- hispane:
- 1. negar
- hungare:
- 1. tagad 2. tagad
- nederlande:
- 2. ontkennen
- pole:
- 1. mówić "nie", przeczyć, zaprzeczać, odmawiać 2. negować, przeczyć, zaprzeczać
- portugale:
- 1. negar 2. (re)negar
- ruse:
- 1. ответить отрицательно 2. отрицать
- slovake:
- negovať, nesúhlasiť, popierať, zapierať
- ukraine:
- заперечувати
neo
- Ago nei1: Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [18]; brita neo ne aŭtomate signifus entombigon de la ambicia konstitucia projekto [19].
18.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
19. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 2004
19. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 2004
- beloruse:
- адмова, адмоўны адказ
- ĉeĥe:
- zápor
- finne:
- kieltävä vastaus, kiistäminen
- france:
- non (subst.), réponse négative, négation (fait de dire non)
- germane:
- Nein
- pole:
- nie, przeczenie, negacja
- ruse:
- отрицание, отрицательный ответ
- slovake:
- zápor
neigi
(tr)
- Negi: morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota [20]; ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja! [21]; la kulpo ne estas neigebla; lia akra vizaĝo neneigeble esprimis: „estas mi la mastro“ [22].
20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
21. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
22. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
21. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
22. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
- angle:
- negate
- beloruse:
- адмаўляць
- ĉeĥe:
- popřít, zapřít
- finne:
- kieltää, kiistää
- france:
- nier, dénier (nier) ne~igeble: indéniablement.
- germane:
- abstreiten
- hebree:
- לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\
- hungare:
- tagad
- nederlande:
- ontkennen
- pole:
- negować, przeczyć, zaprzeczać
- portugale:
- (re)negar
- ruse:
- отрицать
- slovake:
- zaprieť
*neulo [23]
-
Homo kiu neas, malaprobas:
- a)
- Malaprobanto, malfavora voĉdonanto: ne plu okazas debato sed monologo de la neuloj [24]; bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj [25]; amasoj da jesuloj, portantaj skotajn flagojn, kantis, dancis kaj ridis, ‐ surstratiĝis ankaŭ amasoj da neuloj, portantaj la britan flagon [26].
- b)
- (ironie) Homo, kiu tro volonte neas kaj kritikas.
jesulo
23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4
24. J.-K. Rinaldo: por ke estu debato..., EU-konstitucio, 2005-04-09
25. Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!, 2014
26. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
24. J.-K. Rinaldo: por ke estu debato..., EU-konstitucio, 2005-04-09
25. Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!, 2014
26. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
- france:
- 1.a désapprobateur (subst.) 1.b criticailleur
- germane:
- Neinsager
fornei
- Forkonfesi, malagnoski: vi ne forneu vian Dion [27].
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 24:27
- ĉeĥe:
- popřít, zapřít
- france:
- renier
- germane:
- verleugnen
- slovake:
- poprieť, zaprieť
- ukraine:
- зрікатися, відрікатися
kapnei
(ntr)
- ĉeĥe:
- vyjádřit nesouhlas, zavrtět hlavou
- finne:
- pudistaa päätään
- france:
- dire non (d'un signe de tête), répondre par non (d'un signe de tête) kap~o: non de la tête, réponse négative (d'un signe de tête) .
- germane:
- kopfschütteln
- indonezie:
- menggeleng
- pole:
- kręcić głową (przeczyć)
- ruse:
- отрицательно качать головой
- slovake:
- krútiť hlavou na znak nesúhlasu
- ukraine:
- заперечливо хитати/кивати головою
Rim.:
La tradicio uzi „ne“ kiel radikon
ĝene kolizias kun la
konsiderinde pli ofta kaj profunde enradikiĝinta prefiksa
funkcio de „ne“. La vortoj
„neebla“, „neinda“, „neema“,
„neemulo“, „nevorto“
ktp normale percepteblas kiel prefiksitaj, ne kiel
„negebla“, „neginda“, „negema“,
„negemulo“, „negvorto“ (kp
„demandvorto“).
Male, en „neado“ oni ial interpretas
„ne“ radike. Tio estas malkohera kaj
konfuza; eĉ Zamenhof mem, provante uzi la radikan
„ne“, formis mallogikajn vortojn
„neiganto“ (vd ekzemplon),
„neigebla“ (por la sencoj
„neganto“;
„negebla“ ‐ la atribuo laŭ PIV2). Tio sola
sufiĉas por montri, kiajn misprezentojn kaj pensotordojn
kaŭzas la malprudenta emo kombini en tiu vorto la
funkciojn prefiksan kaj verboradikan.
(Oni povas indiki la Fundamentan vorton „jesigi“; sed
tio ne estas simila, ĉar „jes“ ne estas uzata
prefikse.)
[Sergio Pokrovskij]